Felietonoj
Koninda Pollando: Itinero de la benediktana kulturo
Laŭ la tradicio la establo de la benediktana abatejo sur la pinto de Święty Krzyż (la Sankta Kruco), en la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando okazis en la 1006-a jaro laŭ iniciato de la Piastdinastia reganto, Bolesław Chrobry [bolesŭaf ĥrobri]. Iuj asertas tamen, ke ĝia ideodoninto estis reĝo Bolesław Krzywousty [kĵivousti] en la 12-a jarcento. Ekde la malfrua mezepoko la monaka klostro vivanta laŭ la ordena regulo de S-ta Benedikto estis unu el la plej gravaj en Pollando centroj de la intelekta kulturo kun impona biblioteko, en kiu almenaŭ ekde la 15-a jarcento funkciis elstara mankopiejo. Tie i.a. kreiĝis unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la pola kulturo, la 13/14-jarcentaj „Sanktakrucaj Homilioj”, opiniataj la plej manova proza verko en la pola lingvo. Dum la regado de la jagelona dinastiko la Sankta Kruco estis la plej grava sanktejo en Pollando, al kiu – en la antaŭdispartiga periodo en la fino de la 18-a jarcento – pilgrimis ne sole simplaj religiuloj, sed ankaŭ polaj reĝoj. Antaŭ kvin jaroj papo Benedikto la 16-a altigis la rangon de la troviĝanta tie preĝejo de la Sankta Triunuo, kiu ekde tiam uzas la titolon de malgranda baziliko. Antaŭ kvar jaroj okazis solena inaŭguro de ĝia turo rekonstruita post la detruo dum la 1-a mondmilito. Ĝis hodiaŭ en la sanktejo troviĝas la relikvoj de la Ligno el la Sankta Kruco. De ili deriviĝas la nomo de la tuta Góry Świętokrzskie [guri sventokŝiskje], Sanktakruca Montaro kaj ekde 1999 la nomo de unu el 16 vojevodioj de Pollando. Pasintjare estis lanĉita la ideo krei tie novan turisman itineron laŭe de la tieaj historiaj objektoj. La intinero „Laŭ la spuroj de la benedikatana kulturo” finrealigota ĝis 2021 rakontos pri la laboroj kaj atingaĵoj de la monaka ordeno, kiu fondis la abatajon. La entrepreno subtenita de la uniaj fondusoj estas realigata de la Asocio de la Sanktakrucaj Komunumoj el la lokoj Bieliny [bjelini], Bodzentyn, Łagów [ŭaguf] kaj Pawłów [pavŭf]. La projekto ĉirkauprenas ekzistantajn objektojn en la mencitaj komunumoj situantaj ĉirkaŭ la Sanktakruca Nacia Parko. Iliaj terenoj etendiĝas en la pitoreska regiono ampleksanta i.a. la plej altan montoĉenon de la Sanktakruca Montaro Łysogóry [ŭisoguri] kun la pintoj Łysica [ŭisica] – 612 metrojn super la marnivelo kaj Święty Krzyż [svjenti kĵiĵ], la Sankta Kruco difinata ankaŭ la Kalva Monto (Łysa Góra [ŭisa gura] -595 metrojn super la manivelo. La troviĝantan sur la Sankta Kruco Sanktejon de la Relikvo de la Ligno de la Sankta Kruco ĉiujare vizitas miloj da pilgrimantoj kaj turistoj. En 2016 temis pri pli ol 300 mil personoj. Baldaŭ ĝi ne plu estos nur vizitloko por piuloj aŭ scivolemuloj. Oni alloge prezentos tie la nematerian kulturan heredaĵon de la benediktana abatejo, ĝian influon je la religia, spirita, ekonomia, socia kaj kultura evoluo de la tuta regiono. Al tiu celo servos i.a. revivigo de la kastela altaĵo kun la ruino de la Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Bodzentyn [boĝentin]. Oni laŭplane protektos la murojn de la konstruaĵo, sed kromkonstruos ekspozician kaj edukan partojn, en kiuj en virtula maniero eblos vojaĝi en la epokon de la reĝo Władysław Łokietek [vŭadisŭaf ŭokjetek] el la 13-a jarcento aŭ superflugi la urbon tra la epokoj per balono. En la loko Łagów [ŭaguf] ĉirkaŭ la eduka ekpozicia centro en la iama policejo ligita kun la fajrobrigada sidejo kreiĝos intinero, ĉirkaŭ kiu dislokiĝos budoj de la mezepokaj metiistoj. Krome eblos rigardi virtualan konstruplacon de la mezepoka kastelo. En la komunumo Pawłów kreiĝas la Regiona Centro pri Dokumentado de Historio, en kiu troviĝos i.a. studio pri la parola historio. En ĝi la loĝantoj de la sanktakruca regiono registros siajn rememorojn pri la ĉiutaga vivo, profesia laboro, socia aktivado aŭ kutimoj, kiuj estos publike disponigitaj. Samloke dank’ al la multmediaj teknikoj oni informiĝos kiel funkciis la mezepoka mankopiado de dokumentoj aŭ la benediktana biblioteko. La lasta elemento de la projekto ligiĝas kun la plukonstruo de la Mezepoka Setlejo en Huta Szklana (huta ŝklana] la Vitra Fandejo en la komunumo Bieliny [bjelini]. Funkcios tie metiejoj i.a. de lancopikilfaristo, ŝnurfaristo, bakisto kaj de laboranto de la arbara vitrofandejo. Eblos tamen ankaŭ iom distanciĝi disde la ĉirkaŭa brua realo en la ĝardeno kun aromaj kuracplantoj. En la funkcianta en la Setlejo gastejo estos kreita vintra kulturĝardeno – la ĉiujara loko de renkontiĝoj kaj prezento de la atingaĵoj de la artistoj ligitaj kun la Sanktakruca Montaro. Dank’ al la virtula realo turistoj povos vestoprovi tie historiajn kostumojn kaj flugi sur balailo super la tuta itinero, ja Łysa Góra de jarcentoj famas kiel renkontejo de sorĉistinoj. Speciala interreta apo, sub la gvido de sankta Benedikto logos viziti diversajn lokojn laŭe de la tuta itinero de la Benediktana Kulturo. Ĉiuj temoj en la kreiĝantaj edukcentroj estas pretigataj kunlabore kun historiistoj kaj regionaj aktivuloj, kun benediktanoj kaj daŭrigantoj de ilia tradicio sur la Sankta Kruco monakoj el la Misiista Kongregacio de la Senmakula Maria. La itinero estos adaptita ankaŭ al personoj handikapitaj. Jam oni antauvidas kreskon de turismo en la regiono de Sankta Kruco je 100 mil personoj jare.
El la elsendo 20.07.2018. Legas Barbara -7’44”
Koninda Pollando: Kastelo en Gołuchów
La kastelo en Gołuchów [go-u-ĥuf] estas unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la poznana regiono en la okcidenta Pollando. Tiu ĉi pli ol 400-jara konstruaĵo estas unu el la plej belaj en la tuta Pollando. Origine temis pri frurenesanca masonita, kelketaĝa konstruaĵo kun defenda karaktero, havanta defendturojn ĉe ĉiu angulo. Ĝi estis konstruita por Rafał Leszczyński, aristokrato, loka altrangulo, la patro de reĝo Stanisław Leszczyński, poeto kaj oratoro, ambasadoro de la Respubliko en la Otomana Imperio. La unusolajn restaĵojn de lia kastelo konsistigas nun keloj, fundamentoj de belvedero kaj tri videblaj de la korto turoj. Lia filo Wacław Leszczyński tranformis ĝin en magnatan rezidejon, sed dum pliaj 250 jaroj la posedantoj de la kastelo en Gołuchów kalejdoskope ŝanĝiĝadis. Tio daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam la kastelposedaĵon aĉetis por sia filo pola aristokrato, politika aganto, artmecenato kaj eldonisto de historiaj fontoj, Tytus Działyński. En 1857 lia filo Jan edziĝis al Izabella Elżbieta Czartoryski, pola pentristino, kolektanto de la artverkoj. La filino de princo Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia familie Sapieha de la infanaĝo estis ligita kun Parizo. Tie ŝi gvidis la Polan Instituton ĉe la pariza Hotel Lambert farante tamen plurajn vojaĝojn tra Eŭropo, ankaŭ tra Alĝerio, Egipto kaj Sankta Lando. La plimulton de sia vivo ŝi pasigis en Parizo, post la geedziĝo ankaŭ en Gołuchów. En 1872 ŝi transprenis la tiean kastelon pro la pruntedonita al la edzo mono por la bezonoj de la – fiaskinta – kontraŭcara insurekcio 1861. Pro la verdiktita mortopuno Jan devis elmigri, tamen en 1869 pro la amnestio li povis reveni kaj estis liberigita de akuzoj. Li revenis daŭrigante la kulturan kaj eldonan agadon, sed koncentriĝis pri alikonstruo de la kastelo en Kórnik, kiu fariĝis lia rezidejo. Verdire komence li intencis kontribui al la alikonstruo de la kastelo en Gołuchów, sed la planoj ŝanĝiĝis, kiam liaj ideoj ne ricevis aprobon de Izabella. Do, Izabella Elżbieta Czartoryski alikonstruis – parte laŭ propra koncepto – kastelon transformante ĝin en muzeon. Dank’ al la fondaĵo establita en 1893 estis certigitaj rimedoj por ĝia funkcido. Laŭ ŝia ideo la muzeo estis malfermita al ĉiu artamanto, artinteresiĝanto kaj ne disvdidebla je fragmentoj. Ŝia celo estis rekrei la iaman brilon de Gołuchów-rezdejo, iama sidejo de Leszczyński-familio. Por realigi tiun planon Izabella venigis el Francio diversajn artistojn, arkitekton Maurico Augusto Ouradou, skulptiston Karlo Biberon kaj pentriston Ludoviko Breugnot, kiuj restaŭris la kastelon imitante la kastelojn de apud Luaro. Al ili ŝuldiĝas altaj – kovritaj de ardezoj – tegmentoj, sveltaj kamentuboj kaj skulptista finpretigo. Oni uzis tiucele i.a. historiajn arkitekturajn elementojn aĉetatajn de Izabella en la eŭropaj antikvaĵejoj, kiel malnovgotikajn aŭ renesancajn kamenetojn, ŝutrojn kaj aliajn. El iom kaduka konstruaĵo Izabella kreis superban arkitekturan-parkan kompekson konforme al la 19-jarcentaj artkonceptoj, kiu fariĝis unu el la plej konataj muzeoj sur la tiamaj polaj teritorioj. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito temis ankaŭ pri unu el la plej grandaj privataj muzeoj en Eŭropo. Izabella iniciatis ankaŭ la kastelan kolekton de antikvaj vazoj, grafikaĵoj, artmebloj. Inter multaj valoraj grafikaĵoj, pentraĵoj kaj krokizoj multaj estis ligitaj aŭ akcentantaj ligojn kun Pollando, kiel „Malgranda polo” de Rembrandt, „Madono kun granato” de Stwosz, portreto de Kościuszko de Grassi aŭ kronceromonia bildo de reĝo Stanisław August Poniatowski. La polan karakteron de la rezidejo akcentis ankaŭ pluraj, belegaj sarmataj portretoj, t.e. portertoj de polaj nobeloj en tradiciaj vestoj. La princino Izabella Czartoryski mortis en Francio en 1899, sed ŝia korpo estis sepultita en Gołuchów en la kapelo troviĝanta en la ĉirkaŭanta la kastelon parko. Ŝian kolektistan pasion daŭrigis nevo, princo Witold Czartoryski. Post lia morto komence de la 20-a jarcento Gołuchów fariĝis posedaĵo de princo Adam Czartoryski, kiu daŭrigis la agadon de sia pli juna frato, eldoninte ampleksan gvidlibron tra la kolekto. La eksplodo de la 2-a mondmilito vanigis la ideon transporti la kolekton al Poznano. Malgraŭ la entreprenitaj klopodoj savi almenaŭ la plej valoran parton de Gołuchów-kolekto ĝi estis prirabita de germanoj en 1939 kaj ĝiaj eksponaĵoj forveturigitaj al Germanio aŭ parte detruitaj. Parton de la kolekto oni reakiris en la 50-aj/60-aj jaroj, kiam la kastelo fariĝis jam la posedaĵo de la Nacia Muzeo en Poznano. Dank’ al ĝiaj klopodoj la kastelaj salonegoj estis ekipitaj per valoraj murtapiŝoj, eŭropa pentroarto, maloftaj mebloj kaj kolekto de la artmetiaĵoj. La referencanta per sia formo al la famaj kasteoj ĉe Luaro iama rezidejo de Działyński-familio kaj ĉirkaŭanta ĝin parko ĉiujare logas amason da vizitantoj, pri kio ne eblas miri, ĉar temas pri eksterordinare ĉarma angulo de Pollando. Simile kiel antaŭ la milito la ĉefkonstraĵo kun konstruaĵo flanka rolas kiel muzeo, liverante estetikajn impresojn sur alta eŭropa nivelo. La eksponaĵojn eblas admiri en pluraj laŭtemaj salonoj. La viziton en la muzeo eblas daŭrigi en la parko, kiun apudas en la proksima arbaro bizona rezervejo. La ĉirkaŭ 162-hektara parto, origine en la angla stilo, kreita de ĝardenisto Adam Kubaszewski, nun rolas kiel parko panorama. Komence estis en ĝi mil arbo- kaj arbustospecioj, inkluzive multajn ekzotikajn. Pasintjare la kastelo kaj la parko estis aĉetita de la heredantoj fare de la Nacia Muzeo en Poznano kontraŭ 20 milionoj da zlotoj.
El la elsendo 29.06.2018. Legas Barbara -8’15”
El la E-gazetaro – 26.06.2018
En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro, ni foliumas la 150-an numeron de „La Lampiro”, la majan kaj junian numerojn de „La Revuo Orienta”, la 3-an nunjaran numeron de „Norvega Esperantisto” kaj la junian numeron de „Esperantolehti”.
La hodiaŭan renkontiĝon kun la E-gazetaro mi proponas komenci per la reta eldono de la 150-a numero de La Lampiro, la organo de la E-Asocio de la brazila San-Paulo. Malfermas ĝin pensiga artikolo de Paŭlo S. Viana „Lumo en la mondo” rilatanta jam al la decembra, 70-a datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Kvankam ĝi estis proklamita post la finiĝo de la 2-a mondmilito la aŭtoro memorigas historiajn momentojn, en kiuj pri ĝenerale konceptataj „homaj”, ‘naturaj” rajtoj jam oni cerbumis kaj nun referencas al la situacio, en kiu pro daŭraj militoj kaj kruelaĵoj tiuj rajtoj estas lezataj. Tiel do liaopinie la Deklaracio al pesimistoj ŝajnas estis „hipokritaĵo de potenculoj”. Viana asertas kontraŭon per la vortumo „esperantistoj ĝenerale ne emas partopreni tiun vidpunkton. Ni ne forlasas la esperon kaj bataladon por paco kaj justeco, kiu dekomence indikas la vojon al nia movado. La fakto, ke la homaro ankoraŭ ne sukcesis plenumi la indikojn de tiu dokumento, ne signifas, ke ĝi ne pravas. Male, ni klopododas daŭre diskonigi ĝin kaj pledi por ĝiaj principoj”. […] „Pli ol iam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas aktuala kaj nepre necesa en nia tumulta mondo”, konkludas Paŭlo Sergio Viana. Ĉu efektive esperantistoj klopodos reveni en siaj cerbumadoj al la decembra datreveno de la Deklaracio, kiel sugestas la aŭtoro en la sekvontaj monatoj? Eble valorus vastigi la temon de la Deklaracio mem per la rolo de Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiun nur antaŭ semajnoj forlasis Usono. Post longa interrompo mi denove havas la eblecon ekranfoliumi ĉi tiun brazilan periodaĵon kun tre varia temaro kultura, socia, lingvistika, movada. Nur listigante mi informu, ke ni trovas en ĝi i.a. filmrecenzon pri la franca/belga animita filmo „Jack kaj mekaniko de la koro”, artikolojn pri psikologia fenomeno eskapismo, pri la fenomeno de fotozintezo, eksplikon pri la brazila leĝa situacio koncerne stabilan kuniĝon. Kelkaj kontribuoj rilatas al kulturo. Paŭlo S. Viana skribas pri neforgesebla verko de Gerldo Mattos „Ivan, la 6-a”, Maria Nazaré Laroca proksimigas la silueton de la poeto Belmiro Braga. Rilate lingvon la leganto trovas la artikolon pri komoj en frazoj enhavantaj rilatajn propoziciojn kaj pri la uzo de E-epietoj, kiuj funkcias kiel substantivoj. Mian intereson evidente kaptis la artikolo pri la pola lingvo, en kiu la aŭtoro, studento de la pola lingvo skribas aparte pri „verboj de movado”, mi mem dirus verboj de „moviĝo” en la pola, kiuj same kiel en multaj aliaj slavaj lingvoj havas imperfektan kaj perfektan formojn. La movadaj informoj rilatas tiu-ĉi numere kaj al. la brazilaj E-kongresoj, pri kiuj ni cetere informis en niaj elsendoj, al la nunjaraj homaranismaj kunvenoj en San Paŭlo. Movade estas ja ligita ankaŭ la artikolo pri la historio de Lisbono – la kongresurbo 2018. Entute tre interesa periodaĵo, pro kies redakto niaj gratuloj direktiĝas al Paŭlo Sergio Viana. Ĵus venis ĉiam regule aperanta la junia numero de „La Revuo Orienta”. Kun granda plezuro mi trovis en ĝi la laŭvican silueton de koninda eksterlanda esperantisto prezentanta sin al la japana leganto. Temas ĉi-foje pri la itala kaj internaciskale aktivanta esperantistino Edvige Tantin Ackermann, kiu eksplikas, kiel Esperanto fariĝis parto de ŝia vivo. Multaj konas ŝin pro ŝiaj aktivadoj kiel komitatanino de UEA kaj kiel organizantinon de multaj gravaj aranĝoj. Mi ĝojas legi ŝiajn vortojn en la junia numero de la periodaĵo de JEI. Signifan lokon en la junia numero okupas beletro. Ni estas bonŝancaj konatiĝi kun la 2-a premio de literatura konkurso de JEI-2017. Temas pri la tradukaĵo el la originala verko de AKUTAGAWA Ryuuosuke „Fortuno” esperantigita de TAI Takasi. Kortuŝite mi legis krome la rememoron pri Kapaino, jam mortinta japana esperantistino, edziniginta antaŭ jarcentduono al korea esperantisto, kiu eĉ se spertis mizeran vivon en Koreio akiris altlernejan postenon pri la japana lingvo, kaj kiun oni honoromaĝis per vizito ĉe ŝia tombo dum la Seula UK. Eble aldonendas, ke kiel ni legas „antaŭ 50 jaroj por japanino edziniĝi kun koreano kaj loĝi en Koreio estis tro aŭdace, ne tolereble por ordinaraj japanoj”. Kutime kun intereso mi sekvis ĉi-numere la novaĵojn hokitajn de Okita. Ĉi-foje ni ekscias pri Parlamenta Grupo por Promocii Futbalan Diplomation por plibonigi la rilaton kun Ĉinio. Ni tamen rerigadu krome al la maja numero de „La Revuo Orienta” veninta komence de junio. Tiunumere pri sia e-ista vivo rakontas Ho Song el Koreio, profesia pentristo deklaranta la deziron esti elstara uzanto de Esperanto kaj senmakula ĝuanto de ĝia kulturo. La maja numero de JEI-periodaĵo amplekse informas pri Nara, kiel loko de la 2-a Komuna E-kongreso de Japanio kaj Koreio, ĝi liveras raporton pri la 9-a TAKE en Havano. Okita Kazumi tiunumere proksimigante Japanion referencas al la retiriĝo de la japana kantistino AMURO Namie en la 25-jariĝo de sia estrada debuto. Ne nur „La Revuo Orienta” kalkuliĝas al la regulkonforme aperantaj E-periodaĵoj. Meze de junio venis la tria nunjare numero de „Norvega Esperanisto”, kiu kovrilpaĝe prezentas, kiel Esperanto meze de majo videbliĝis en Tromsø. La komencaj informoj rilatas tamen al la dutaga Skandinavia Kongreso, krom raporto publikigante la Deklaron, per kiu Dana E-Asocio, Norvega E-Ligo kaj Sveda E-Federacio emfazas la intencon pligrandigi la kunlaboron inter si per komunaj skajpkunvenoj, instigo al kunlaboro de siaj junularaj organizoj, esploro de ebleco organizi komunajn eventojn, interŝanĝo de informoj pri novaĵoj, reklammaterialoj, lerniloj, studmetodoj, movadaj, kulturaj aŭ fakaj aranĝoj, funkciigo de la komuna retejo esperantonordio.org. Krom enhavoriĉaj junularaj paĝoj la norvega leganto ricevas riĉpilole lingvajn konsilojn de Otto Pritz kaj Mario Machlik la kvaran fojon referencas al sia profesia/esperantista vizito en Japanjo sub la titolo „Japana mozaiko”. Rozornamita kovrilpaĝe la junia numeo de „Esperantolehti” informas pri la septembraj Aŭtunaj Tagoj kaj la trejnseminario renkonte al la UK 2019 en Lahti. Sed en la venontjara UK-urbo okazis jam komence de junio Somera Kurso, jam kelkfacete preparante al la evento 2019, pri kio raportas Tiina Oittinen. La intensaj preparoj kaj rilata seminario okazos aŭtune, pri kio detaligas la publikigita ĉi-numere programo de la evento. Tre interesa iniciato kulige kun la Lahti-a UK estas la informo pri la nova babilejo por finnnlandanoj, kiu konsistas el diskutforumo kaj kurso por kongresanoj de la UK en. Juninumere finnaj esperantistoj adiaŭas malonvan E-aktivulinon, E-instruinon Silja Kivekäs. Sole nekrologaj informoj malmulte parolas al eksterlandanoj pri la vivgraveco de koncerna persono. Kelkaj akompanaj personaj frazoj de Synnöve Mynttinen, sekretario de E-Ligo de Finnaj Instruistoj dum la aktivula periodo de la forpasinta esperantistino prokismigas la unikecon de la vivo de Silja Kivekäs. Synnöve skribis: „Mi estas dankema al Silja, ĉar sen ŝia instruado mi ne lernus Esperanton kaj ne trovus E-movadon. Estis ĝuste ŝi, kiu instigis min partopreni Vintrajn Tagojn de EAF en Jyväskylä, kie Harri Laine transdonis la martelon al Jukka Laaksonen. Silja ne tre ŝatis, kiam mi diris, ke mi estas ŝia diŝĉiplino, kiam mi dum iu el la E-vojaĝoj de Sigrid Kivistö tiel prezentis min al lokaj esperantistoj. Iam ŝi diris, ke plej bona afero de E-vivo estas la komunaj vojaĝoj al interesaj lokoj”. Dankon Synnöve, ke krom la informoj pri ŝiaj meritoj ni povis iom familire alrigardi la figuron de la grava finna E-aktivulino. La finnaj esperantistoj en sia junia numero de „Esperantolehti” publikigas i.a. la alvokon de Isabelle Nicolas starigi internacian E-vojon, itineron uzante por tio ZEO-ojn. Tiu ĉi iniciato ŝajnas esti tre bonvena por vigligi la agadon de ZEO-komisiono de UEA, kiu funkcias iom lame kaj pasive, ne ĉiam ĝisdate.
El la elsendo 26.06.2018. Legas Barbara – 11’58”
Koninda Polo: Jan Szczepanik
La 13-an de junio 2018 pasis la 146-a naskiĝdatreveno de la pola instruisto-inventinto, ofte difinata kiel „la pola Edison”, „Leonardo da Vinci el Galicio”, galicia geniulo, Jan Szczepanik [ŝĉepanik], kvankam la memoro pri li preskaŭ forgesiĝis. Lia figuro estis dufojojn priskribta de Mark Twain kaj malgraŭ tio, ke li estis aŭtodikdakto li akiris 92 patentojn, inkluzive de 30 britaj, 22 germanaj, 21 aŭstraj, 15 usonaj kaj 4 polaj. Kiam Pollando akiris la suverenecon en 1918 Szczepanik estis patentumanta siajn inventaĵojn unuavice en Pollando. En diversaj landoj li akiris i.a. 42 patentojn pri teksindustraj inventaĵoj, 17 patentojn pri kolora filmo, 9 patentojn pri kolora fotografio, 8 patentojn pri fotoaparato kaj projekciilo por koloraj fotoj. Tamen la plimulto de la koncernaj informoj estis forbruligitaj dum la Varsovia Insurekcio 1944. Ekstergeedza infano ĝis la 3-a vivojaro li estis edukata de la patrino. Post ŝia edziniĝo pri la eduko de Jan okupiĝis geonkloj vivantaj en Krosno. Tie li lernis en la postjezuita popola lernejo, sekve en gimnazio en Jasło [jasŭo] kaj la instruistan profesion li ellernis en Krakovo. Ĉiam sur ĉi tiu edukvojo Szczpanik havis kolegojn, kiuj en enorma maniero gravuriĝis poste en la publika vivo. Jan Szczepanik ĝis la 1896 laboris kiel instruisto en la apudkarpatiaj vilaĝoj. Poste li translokiĝis al Krakovo, kie li dunĝiĝis en la „Magazino de fotoaparatoj” de Ludwig Kleinberg [klajnberg]. Tie li konatiĝis kun la konstruo de la tiamaj fotoaparatoj kaj fotoakcesoraĵoj. Lia labordonanto komencis baldaŭ financi la ideojn de sia dungito kaj en 1898 establis en Vieno societon, kies celo estis envivigi la inventaĵojn de Jan Szczepanik. Komence ĝi produktis trukartojn, t.e. datumportajn kartojn por la modernigitaj de Szczepanik ĵakardteksiloj. Jan Szczepanik havis siajn laborejojn en Vieno, Berlino kaj Dresdeno. En Vieno lian laborejon vizitis la imperiestro, pri la renkontiĝo klopodis la rusa caro. Tamen la tutan vivon Jan Szczepanik estis ligita kun Tarnów, kie li edziĝis al filino de distrikta kuracisto Wanda familie Dzikowska, kun kiu li havis ses geinfanojn. Tie, t.e. en Tarnów li estis ankaŭ sepultita en 1926. Kiel dirite la unuaj inventaĵoj de Jan Szczepanik ligiĝis kun kolora teksado, filma kaj fotografia teknikoj. Jam en la lastaj jaroj de sia instruista laboro en la loko Korczyn [korĉin] li vizitadis lokajn teksoestablojn konsiderante la manieron modernigi la produktadon de teksaĵoj. Aparte interesis lin la teknologio de kolora teksado. La tiama tekniko de trukartoj de Joseph Marie Jacquard postulis manan laboron. En 1896 Szczepanik proponis malpli kostan fotoelektran teksometodon aplikinite fotografion por pretigado de trukartoj, al aŭtomata kartotruado, al aŭtomata sistemo de ilia deĉifrado kaj de la uzo de elektro en la stirado de la aranĝaĵoj. Ĉiuj teksorilataj inventaĵoj de Szczepanik estis patentumitaj en Germanio, Aŭstrio, Britio kaj Usono. Jan Szczepanik ne estis simpla provinca instruisto. Li estis adoranto de la scienco. Sian neplenan edukitecon li kompletigis legante fakan literaturon kaj sciencteknikajn periodaĵojn, korespondante kun pluraj inventistoj kaj disponante pri kelkcentvoluma biblioteko. Antaŭ cent jaroj pri la inventaĵoj de Jan Szczepanik parolis la tuta Eŭropo. La mondan famon alportis al la polo la kugloimuna veŝto el silka teksaĵo kun delikataj ŝtalaj tegoloj. Per ĉi tiu materialo estis tegita la interno de la kaleŝo de la reĝo de Hispanio, Alfonso la 13-a, kio savis lian vivon dum atenco kontraŭ lin celita. Szczepanik kompense estis honorita per la plej alta ŝtata hispana distingo, la Ordeno de Izabela la Katolika. La distingoproponon per Ordeno de S-ta Anna Szczepanik ricevis ankaŭ de la rusa caro Nikolao la 2-a, kion la polo pro patriotaj konsideroj malakceptis (Rusio estis unu el la 18-jarcentoj ĉefdispartigintoj de Pollando). La caro do pridonacis lin per ora horloĝo kun briliantoj. La vivo de Szczepanik estis plena de senĉesa laboro. Li i.a. inventis aranĝaĵon por la distanca perado de kolora bildo kune kun la sono helpe de elektro, kio estis la protoplasto de la hodiaŭa televido. La rilatan „telektroskopon” Szczepanik patentumis en 1897 kaj la usona televidhistoriisto Albert Abramson en sia libro pri la historio de televido mencias lian nomon inter la avanaj inventintoj de televido de la 19-a jarcento. En Pollando cetere la lanĉo de televido okazis jam en la intermilita jardudeko, la unua emisio de la televida signalo okazis en 1931 en Katowice fare de Pola Radio. Kvin jarojn poste la televida emisiilo estas funkciigita ĉe la varsovia nubskrapulo Prudential. La unua programo esti emisiita en aŭgusto 1939 kun la patopreno de fama kanzonisto Mieczysław Fogg kaj filmprezento pri Barbara Radziwiłłówna, la amantino de la pola reĝo Sigismundo Aŭgusto. Lime de la jarcentoj du poloj sendepende invetis la metodon fari kolorajn fotojn. La metodo de Sczcepanik evidentiĝis pli bona eĉ koncerne metodojn antaŭe aplikatajn. Post lia morto en 1926 la firmao Kodak en 1928 aplikis lian teknologion por la produktado de propraj koloraj filmbendoj. Cetere similan sorton spertis multaj aliaj inventaĵoj de Jan Szczepanik. Produktantoj de kserokopiiloj, skaniloj, fotoĉeloj, faksiloj, videokameraooj alproprigis la inventaĵojn de Jan Szczepanik lin mem kondamnante je forgeso. En 1900 Szczepanik akiris britan patenton por sia unu jaron pli frue inventita sistemo de kolora filmo, kiun poste elpuŝis la usona Technikolor. Dank’ al tiu tekniko estis realigitaj kelkaj koloraj filmoj. Inter la unuaj estis filmo kolore dokumentanta raportaĵon pri kirurgia operacio en la hospitalo en Langbeck-Virchov. Ĝi farigis grandega sukceso. La naturaj koloroj bildoj, aspekto de la malfermita ventra kavo, verŝiĝanta sango kaŭzis profundajn travivaĵojn de la spektantoj. Tamen aliajn estetitajn sentojn elvokis kolora filmo kreaita laŭ Szczepanik-kamerao ĉe la svisa montopasejo Jungfrau. Ankaŭ tiu ĉi ĉirkaŭ 600-metra filmo elovkis tre pozitivajn recenzojn. Ne eblas en nia felietono mencii ĉiujn inventaĵojn kaj patentojn de Szczepanik, kiu laboris ankaŭ pri la subakva ŝipo, aviadilo kun la moviĝantaj flugiloj, helikoptero kun duobla rotoro kaj eĉ aerŝipo, la t.n. celepino. Ĝojigas tamen, ke ekde 15 jaroj en Tarnów funcias la Fondaĵo, portanta la nomon de Jan Szczepanik. Ĝia ĉefa celo estas revivigi kaj disvastigi la memoron pri la genia pola inventinto ligita kun ĉi tiu urbo.
El la elsendo 23.06.2018. Legas Barbara – 9’31”
Koninda Pollando: La lago Hańcza
Hodiaŭ mi proponas konatiĝi kun la lago Hańcza en la nordorienta parto de Pollando, la plej profunda lago en Pollando kaj sur la Centroeŭropa Malaltebenaĵo. Laŭ la plej novaj ekzamenadoj helpe de specializa mara eĥosondilo faritaj de hungaraj kaj polaj specialistoj rezultas, ke ĝia profundo povas havi eĉ 113 metrojn, dum la meza profundoindico egalas al 42 metroj, en la subcentmetra profundo etendiĝas 12-hektara fundo. La lago Hańcza, tra kiu trafluas la rivero Czarna Hańcza (nigra hańcza) de la nordo al la sudo troviĝas sur la tereno de la Panorama Parko de Suwałki kaj estas ĉirkaŭprenita per strikta protekto. En la 1974-a jaro ĝi ektroviĝis en la projekto Aqua UNESCO kaj pro sia profundo kaj pro la altaj, subakvaj deklivoj. La lagosurfaco de Hańcza okupas pli ol 304 hektarojn, ĝi mem longas 4530 metrojn kaj ĝia maksimuma vasto superas mil metrojn kaj egalas al 1150 metroj. Ĝia akvospegulo troviĝas 229 metrojn super la marnivelo. La lagon Hańcza karakterizas kristale pura kaj malvarma akvo kaj ĝia signifa parto taŭgas por praktiki plonĝadon. Hańcza estas tipa postglaĉera akvoreceptaklo. La fundo kun pluraj ravinoj, kavoj estas aparta atrakciaĵo por plonĝistoj. Ĝiaj bordoj en plimulto krutaj, altaj, malfacile alireblaj estas kovritaj per rokblokoj, inter kiuj kelkaj estas vastaj je kelkaj metroj. La abundo de la rokblokoj estas tiom signifa, ke ili impresas, kvazaŭ estus laŭplane kunmetitaj. Preskaŭ mankas ĉe ili la borda flaŭro. La plantoj mergiĝintaj en la akvo formas vastajn subakvajn herbejojn. Multe pli riĉa estas la faŭno de la lago. Vivas tie multaj fiŝspecioj karakterizaj por malvarmaj nordaj akvoj i.a. koregonoj, lojtoj, ezokoj, lagaj trutoj. Renkonteblaj estas raraj, reliktaj krustacoj. En la ĉirkaŭaj arbaroj nestas preskaŭ 60 birdospecioj. La lago Hańcza troviĝas en la silentozono, eblas tamen moviĝi tra ĝi per kajako aŭ remboato. Eblas eĉ fiŝhoki, sed nur havante specialn permeson.
El la elsendo 15.06.2018. Legas Barbara – 3’40”
Kulturfolio: Olga Tokarczuk
Olga Tokarczuk, polino, estas la ĉi-jara gajninto de la Internacia Booker-Premio, la plej grava literatura premio en Britio, per kiu oni distingas aŭtorojn de libroj tradukitaj en la anglan. La distingo estis aljuĝita pro la libro “Bieguni” (esperante “La kurantoj”). La ceremonio okazis en la londona Viktoria kaj Albert Muzeo. Olga Tokarczuk estas la unua pola venkinto de la prestiĝa Internacia Booker-Premio. En mallonga parolado dum la enmanigoceremonio, ŝi speciale (pli bone estus: aparte) dankis al la tradukistino, Jennifer Croft, pro “mirinda kunlaboro kun homo, kiu montras tian sindediĉon kaj persistemon por trovi eldoniston”. Samtempe Tokarczuk emfazis, ke kvankam ŝi estas la unua pola virino ĵus ricevinta la Booker-premion, ŝi “ne kredas je la nacia literaturo. Ŝi ja traktas la literaturon kiel vivan estaĵon, kiu aperas en unu lingvo, kaj poste povas esti tradukita en alian, kio estas alia miraklo.” La prezidantino de la ĵurio, Lisa Appignanesi, substrekis, ke “Tokarczuk estas verkistino karakteriziĝanta per granda brilo kaj imagopovo” kaj la premiita libro “uzante mirindajn vortokunmetaĵojn (eble pli bone: votumojn) transportas nin en galaksion de alvenoj kaj forveturoj, historioj kaj deteniĝoj dum ŝi esploras temojn proksimajn al la nuntempo kaj al malfacila pozicio de la homaro, kie nur plasto sukcesas eskapi mortemon.” La premiita libro “Bieguni” (ne necesas ĉiukaze doni la tradukon) en 2008 estis distingita per la pola Nike-premio. En Britio, ĝi estis publikigita sub la titolo “Flugoj” (“Flights”). (la nomon de la tradukistino vi jam menciis supre). La libro estas siaspeca literatura monografio de la moviĝo-fenomeno, priskribo de moviĝemo, de angoro de vojaĝantoj. Laŭ ĝia aŭtorino, nuntempe turismo iĝis moderna maniero rerenkonti tre malnovan, atavisman, nomadan instinkton. La akso, ĉirkaŭ kiu Tokarczuk konstruis la libron, ne estas heroo aŭ historio, sed la fenomeno de la vojaĝado. La titolo de la libro rilatas al la nomo de rusa dekokjarcenta sekto, kies membroj kredis, ke la mondo estas verko de Satano, kaj kiam la homo haltas, Satano havas al li pli bonan aliron. Por eskapi diablon do oni devas moviĝi la tutan tempon. Olga Tokarczuk asertas, ke ŝi renkontis eĉ la hodiaŭajn kurantojn, iliajn nuntempajn posteulojn, kiuj la tutan tempon moviĝas per la Moskva metroo. La aŭtorino de la distingita libro priskribas la mondon de permanentaj vojaĝantoj, kiuj havas siajn specifajn produktojn, kiel vojaĝkosmetikaĵojn (malgranda tubo de dentopasto, miniatura ŝampuo, faldebla dentobroso), siajn malsanojn, kiuj ligiĝas kun ŝanĝoj de la tempozonoj, sian propran lingvaĵon: simplan, praktikcelan anglan. Ekzistas eĉ aparta branĉo de psikologio, kiu ilin priskribas: la psikologio de vojaĝoj. Temas tiel pri libro priskribanta la sopiron de unu fragmento al la tuto. En ĉi tiu senso do oni povas paroli pri libro esprimanta la krion de la moderna homo vivanta en tiu ĉi vibranta, fragmentita mondo. Li krias, krias por senco tuteca, holisma, kiu estus unufraza respondo al ĉiuj demandoj. Olga Tokarczuk naskiĝis en 1962 jaro en la loko Sulechów kaj aktuale estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la pola nuntempa literaturo. Ŝi estis dufoje distingita per la plej prestiĝa enlande literatura premio Nike. Profesie ŝi estas psikologo. Ŝia debutromano, “La vojaĝo de la homoj de la Libro” (pollingve “Podróż ludzi Księgi”) estis eldonita en la 1993-a jaro. Du jarojn poste ŝi publikigis sian sekvan libron – “E. E.”. La tria romano de Tokarczuk, “Praerao kaj aliaj tempoj” (pollingve “Prawiek i inne czasy”) el la 1996-a jaro, estis unu el ŝiaj plej sukcesaj verkoj, pri kio atestas la fakto, ke unu jaron poste ŝi ricevis pro ĝi du gravajn en la pola kultura medio premiojn, la tiel nomatan Pasporton de Polityka (temas pri distingo aljuĝita de opinikrea semajna revuo “Polityka”) kaj la premion de Kościelscy-Fondaĵo. La laŭvican fojon ŝi ricevis Nike-premion en 2015, pro la pli ol milpaĝa romano “La Libro de Jakobo” (eble la “Jakobaj Libregoj” (“Księgi Jakubowe”), eldonita en Pollando en 2014 kaj tradukita jam en kelkajn lingvojn, interalie en la svedan kaj ukrainan. Fine de aprilo aperis en Pollando la lasta libro de Olga Tokarczuk, “Opowiadania bizarne” (“Bizaraj rakontoj”).
El la elsendo 12.06.2018. Legas Maciek – 4’58”
Koninda Polo: Wanda Rutkiewicz
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Wanda Rutkiewicz, unu el la plej elstaraj polinoj. Pasintjare pasis la 25-a datreveno de ŝia tragika morto. La memoro pri ŝi tamen daŭras kaj la Pola Poŝto okaze de ŝia nunjara naskiĝdatreveno emisiis porokazan poŝtmarkon. Wanda Rutkiewicz estas legendeca figuro en la historio de la pola kaj monda himalaismo. Kiel la unua eŭropeanino ŝi konkeris Mount Everest kaj kiel la unua virino en la tuta mondo ŝi konkeis la pinton K2. Wanda Rutkiewicz estis unu el malmultaj virinoj, kiuj konkeris almenaŭ ok pli ol okmilmetrajn montopintojn. Ŝi pereis la 13-an de majo 1992 dum la grimpatako je Kangchenjunga. La infanaĝo de Wanda pasis en malfacila, postmilita tempo. Kune kun la gepatroj kaj pli aĝa frato la familio de repatruiĝintoj el Litovio venis al Łańcut, kie loĝis parencoj de la patro. Poste ili instaliĝis en Vroclavo ekloĝinte en ruinigita postgermana domo, kiu postulis daŭrajn riparojn kaj renovigadon. Bedaŭrinde la patro, eĉ se inĝeniero, ne havis inklinon al ĉispecaj laboroj, koncentriĝante pri sia inventa laboro. Post la morto de la filo, kiu pereis pro mineksplodo la patro distanciĝis disde la familio. La patrino aliflanke ne kapablis fronti taskojn ligitajn kun la hejmmastrumado kaj edukado de la infanoj. La patrinecajn flugilojn super du gefratoj etendis dekkelkjara Wanda. Ŝian maturiĝadon akcelis ankaŭ antaŭdata lerneja kariero. Ekde la plej juna aĝo ŝi korligiĝis al sportaj okupoj, tiuperiode leĝeratletiko. Ankoraŭ ne 17-jaraĝa ŝi fariĝis studentino de elektroniko en la Vroclava Politekniko. Tiuperiode ŝi la unuan fojon veturis al la montaro por rokgrimpi en la ĉirkaŭaĵo de Jelenia Góra kaj tuj kaptis la montogrimpan bacilon, por fine membriĝi en la Klubo de la Altmonta Grimpado en Vroclavo, poste en Varsovio. En 1962 ŝi finis kurson pri la Tatry-montara grimpado konkerinte ĝis tiu tempo ĉiujn malfacilajn itinrojn kaj idikante la novajn. Poste sekvis la grimpadoj en Alpoj, Pamiro, Hindukuŝo kaj Himalajo. La komenco de la 70-aj jaroj ligiĝis por Wanda Rutkiewicz kun du gravaj eventoj. La konkero de Lenin-pinto en Pamiro kaj edziniĝo al varsovia Tatry-grimpanto Wojciech Rutkiewicz. La amo al la altaj montoj restis, la geedziĝo finiĝis baldaŭ per divorco. Poste ankoraŭfoje Wanda edziniĝis, ĉi-foje elektante aŭstran kirurgon Helmut Scharfetter, dank’ al kies helpo ŝi povis reveni al la altmonta grimado post la malferma rompo de femura osto. Sed ankaŭ tiu geedziĝo fiaskis. Ĉi tiu belega virino, jam pli frue spertis amaventurojn dum montrgrimpaj trejnadoj, sed kiam evidentiĝis, ke partnero ne egalas al ŝi laŭ rezistemo kaj persistemo, la kontaktoj ŝiriĝadis. En 1972 tragike mortis la patro de Wanda, kruele murdita de la ĉambroluantoj en la domo en Łacut. La mortoj de la patro, kies korpon ŝi devis identigi kaj pli frue de la frato rolis kvazaŭ la glacimonta pinto en la kunteksto de la dramecaj eventoj, kiujn Wanda Rutkiewicz frontis en sia vivo. Dum la altmontaj migradoj ŝi mem suferis multajn akcidentojn, pereis amaso de ŝiaj amikoj kaj konatoj. Drameca estis la momentoj, kiam ŝi mem devis malsuprenporti la malkomponiĝantan kadavron de sia altgrimpa kolegino, kiam ŝi spertis la falon en 400-metran abismon de sia plej granda koramiko, Kurt Lyncke forfalinta de Broad Peak. Tiam Wanda Rutkiewicz iom paŭzis en sia altmonta grimpado, perdinte ioman etuziasmon kaj suferinte kelkmonatan deprimon. Antaŭ ol tio okazis Wanda akiris siajn plej grandajn sukcesojn, dank’ al kiuj ŝi akiris firman lokon en la historio de himalaismo. La 16-an de oktobro 1978 Rutkiewicz kiel la unua eŭropanino kaj la tria virino en la mondo surgrimpis la 8848-metran Mount Everest. Unu jaron poste Johano Paulo la 2-a bonvenigante dum aŭdienco la himalajistinon diris, ke „la Bona Dio volis, ke tiom altenon ni grimpu la saman tagon”. Iliaj sortoj ankoraŭfoje kruĉiĝis la 13-an de majo 1992, kiam sur la vatikana Placo de Sankta Petro okazis atenco kontraŭ la polan papon kaj Wanda Rutkiewicz malaperis sub la pinto de Kangchenjunga. Sed pli frue, la komenco de la 90-aj jaroj alportis laŭvicajn pezajn spertojn. Unue – kiel dirite – pereis ŝia koramiko, unu jaron pli poste dum la ekspedicio konkere al Annapurno ŝiaj kolegoj dubigis ŝian grimposukceson, kiam pro vundita piedo, ŝi konkeris ĝin solece unu tagon poste ol ili. Speciala komisiono de la Pola Asocio de Alpismo tamen povis savi ŝian bonan famon konfirminte ŝian grimpsukceson baze de la faritaj de ŝi fotoj. Sed la amarsenta sperto restis. Wanda Rutkiewicz la lastan fojon estis vidita dum la grimpatako al la pinto de Kangchenjunga. Kune kun Carlos Carsolio la 12-an de majo 1992 ili ekiris el la 4-a tendaro sur la alteco de 7950 metroj al la celo. Post la 12-hora grimpado tra densa neĝo Carsolio konkeris la pinton. Malsuprenirante li renkontis Wanda-n sur la alteco de pli ol 8200 metroj. Malgraŭ manko de bivakaranĝaĵoj Wanda Rutkiewicz decidis tranokti ĉi tie kaj daŭrigi la grimpadon la sekvan tagon. Carsolio atendis ŝin en la kvara tendaro, sed ilia kontakto ŝiriĝis. Samtempe la nepala ministerio pri turismo deklaris, ke pro la veterkondiĉoj la savkampanjo estas neebla. La korpo de Wanda Rutkiewicz neniam estis retrovita. Ŝia pli ol 100-jara patrino mortinta en 2013 longe kredis, ke la filino transiris al alia montoparto kaj haltis en iu el la tieaj klostroj. Laŭ montogrimpantoj en tiuj ĉi cirkonstancoj tio estis malebla. Wanda havis nur 49 jarojn.
El la elsendo 08.06.2018. Legas Barbara – 8’04”
Koninda Pollando: Nederlandaj Menonitoj en Pollando
Kiam en la 16-a jarcento la Basaj Landoj estis detruitaj pro la longjaraj bataloj kun Hispanio – la sekvinta el tio ekonomia falo, kaj disvastiĝanta protestantismo – kiu estis tamen persekutata – kaŭzis, ke multaj nederlandanoj decidis forlasi la landon kaj serĉi pli favoran vivosorton en Pollando, kiu famis kiel lando de religia toleremo. Samtempe la posedantoj de submarnivelaj terenoj ĉe la riverbuŝo de Vistulo atendis ilin kun vaste malfermitaj brakoj, ĉar nederlandanoj, en la tiama pola lingvo Olendrzy aŭ Olędrzy havis plurjarcentajn spertojn pri la primastrumado de priindundataj terenoj kaj la interesiĝo pri la pola greno en Eŭropo estis enorme granda. I.a. en la submarnivela regiono de Żuławy ili trovis surogaton de sia patrolando. Unuavice kiel mennonitoj ili povis libere praktiki sian religion, kies nomo deriviĝis de ilia religia gvidanto Menno Simons. La spuroj de la nederlanda setliĝado videbliĝas ĝis hodiaŭ en la vilaĝa arkitekturo, urbaj spacoplanoj kaj en la nomoj de diversaj lokoj. Komence la nederlandaj setliĝantoj okupiĝadis ĉefe pri la grundkultivado, kutime sian laboron komencante per forhokado de arbaroj, arbustoj kaj protektado de la tero kontraŭ reapero de trudplantoj kaj trudarbustoj. Ili ankaŭ bredis, unuavice laktodonajn bovinojn. Krome ili zorgis pri la abelbredado, ĉasado, eta industrio kaj metio, ekzemple muelejoj, teksado. Kun la tempofluo ili meritiĝis en aliaj vivsferoj. Dank’ al la ilia inventaĵo la tn. Jakoba Eskalatoro de Adam Wiebe estis konstruitaj en Gdansko fortikaĵoj defendintaj la urbon kontraŭ la svedan invadon. La menonitoj famiĝis pro komerco per silko, veluro, puntaĵoj kaj kudristaj akcesoraĵoj). Famon alportis al ili ankaŭ la produktado de alokoholaĵoj. Ĝuste sur la polaj teritorioj kreiĝis la produktejo de fama junipera vodko Stobbes Machandel, en Gdansko oni produktis Goldwasser (unikan likvoron el pli ol 20 kuracherboj kaj radikoj miksitaj kun orpetaloj), kiun en la 16-a jarcento elpensis nederlanda enmigrinto Ambriosius Vermollen. Ĉio ĉi ebligis al menonitoj kreskigi sian bonstaton, kion ne eblas diri pri polaj kamparanoj, ĉirkaŭprenitaj per servituta devo favore al siaj sinjoroj. Unuavice tamen nederlanda kamparano veninta el Frizio aŭ Malaltaj Landoj estis homo libera, povis kultivi grundon kiel ĝismortan luon, povis ĝin heredigi aŭ en ĉiu momento vendi kaj forlasi. La plej grava trajto estis kolektiva, solidareca respondeco de la tuta nederlanda komunumo pro devontiĝoj rilate al sinjoro kaj aparta karaktero de la komunuma organiziĝo. Tamen nederlandanoj ne kutimis integriĝi kun la ceteraj loĝantoj vivante en siaj vilaĝoj laŭ la propra religiinstruo. Ili ne havis eklezian ĥierarkion, spiritaj gvidantoj estis elektataj de ili mem, kaj bapton ili estis akceptantaj nur kiel plenkreskuloj. En iliaj preĝejoj ne troviĝis altaroj, sed predikejoj. Ilia vivo estis simpla, sed severa konforme al la virtoj de modesteco kaj ŝparemo. Ĉiaj distroj, eĉ la violonludo, estis malpermesitaj. La hazardludoj aŭ trouzo de alkoholaĵoj estis punataj. Komence la nederlandaj setliĝantoj kaj iliaj idoj uzis la malnovnederlandan lingvon, sed iom post iom forpuŝis ĝin la germana. Bedaŭrinde ili ne lasis literaturon kaj unusolaj memoraĵoj pri ili estas materialaj objektoj kaj karakterizaj panoramoj kun kanaloj, terŝutaĵoj, salikoj. La sorton de la menonitoj kaj ilia lingvo influis la 1-a dispartigo de Pollando kaj okupacio de Żuławy fare de prusoj. Prusio enorme sin armis komence de la 18-a jarcento, kio estis neakordigebla kun la menonita pacemo kaj rifuzo soldatservi. Pro prusaj ĉikanoj multaj el ili akceptis la proponon de Katarina la 2-a, ke ili ekloĝu sur terenoj konkeritaj de Turkio ĉe la Nigra Maro, kaj en la suda Ukrainio. Ili vivis tie relaltive namalbone ĝis la revolucio, kaj kiam en la 30-a jaroj en Ukrainio pro truda grundkolektado ekregis granda malsato la menonitoj fariĝis ĝiaj unuaj viktimoj. Tio influis menonitojn vivantajn en Pollando, terurigitaj pro la hombuĉa politiko de Stalin lasi sin logi de la germana naciismo. La triaregna propagando uzis krome la okazon por prezenti ilin kiel malsuprarejnaj pioniroj en Oriento. La rusaj soldatoj liberigante fine de la 2-a mondmilito tiujn terenoj traktis menonitojn kiel germanojn. Tio estis ilia motivo forlasi la lokojn, en kiuj ili loĝis de jardekoj. Parto de ili ekloĝis en Federacia Respubliko Germanio, parto en aliaj mondopartoj, i.a. en Usono. I.a. la ĵus funkciigita Subĉiela Muzeo en Wielka Nieszawka protektas ilian nomon de forgeso, kvankam tre multajn memoraĵojn ligitajn kun menonitoj troviĝas ankaŭ en la Mazovia Muzeo de Płock.
El la elsendo 01.06.2018. Legas Barbara – 6’39”
El la E-gazetaro – 26.05.2018
Denove ni proponas al vi gesinjoroj enrigardon en kelkajn E-gazetojn, kiuj troviĝas sur mia skribotablo. Ni komencu de la aprila numero de „Esperantolehti” (Esperanta Finnlando) kaj la vortoj de la prezidanto de E-Asocio de Finnlando, Tuomo Grundstöm. Tiun tekston mi trovas tre bonvena antaŭ la venontjara UK en la finna Lahti. „Antaŭ jarcento kaj nun” ebligas kompreni iom Finnlandon, ĝian historion, en kiu antaŭ 100 jaroj finiĝis la interna, civila milito. Detaliga referenco al la sekvintaj suferoj en Finnlando superas la kadron de la trarigardo, sed optimismaj tonoj en la enkonduko la prezidanto de EAF bele koincidas kun la starigo de la respubliko antaŭ 99 jaroj, kies aŭtoritatoj trovis Esperanton taŭga instrumento por reklami, propagandi la landon eksterlande. Tio kaŭzis, ke la fondita en 1918 „Esperanta Finnlando” du jarojn poste estis aperigata kiel monata gazeto kun ŝtata subvencio en granda eldonejo Otava. La apogea momento en tiu prospera evoluo estis la 1922, kiam Helsinki gastigis la 14-an Universalan Kongreson, post kiu venis bedaŭrinde diversplatforma regreso. Kiel substrekas Tumo Grundstöm la du laŭvicaj postmilitaj finnaj UK-oj en Helsinki kaj Tampere okazis en pli favoraj kondiĉoj, kaj evidente nia redakcio tutkore pledas, por ke plenumiĝu la deziro, ke „nia 104-a en 2019 okazu en epoko, kiun posta historio povos difini tiu de paco kaj progreso”. La venontjara UK en Lahti emfaziĝis ne sole en la vortoj de EAF-prezidanto. Kiel ni legas jam kadre de la martaj Vintraj Tagoj de la Asocio okazis prepara al la kongreso trejnseminario kun 30-o da aktivuloj. Sed finnaj esperantistoj partoprenas ne sole la landajn eventojn. Bruno Lehtinen amplekse raportas pri sia partopreno en la 9-a TAKE en Havano – kiu kiel evidentiĝis ne estis Tutamerika, ĉar kiel li raportis inter 231 kongresanoj el 20 landoj estis 185 kubaj esperantistoj dum aliajn amerikajn landojn reprezentis nur 7 esperantistoj. Tiu atentigo sendube devas enzorgigi la Amerikan Komisionon de UEA. La sama TAKE-kongreso eĥas amplekse en la nunjara printempa numero de interreta „La Riverego” de Esperanto-Societo Kebekia. La kolorriĉa 25-paĝa periodaĵo eldonita en PDF-formato enhavas kaj la kongresraporton kaj priskribon de la postkongresaj aventuroj de Zdravka Metz. „La Riverego” publikigas ankaŭ la kongresrezolucion. Se „Esperantolehti” kovrilpaĝon ornamas per foto rilata al TAKE, „La Riverego” allogan panoramon de la kongresurbo de la 105-a UK titolis „La plej granda Esperanto-festo: Montrealo-2020 !” La rilata artikolo referencas al la fakto, ke la montreala UK okazos 110 jarojn post kiam vizitis ĝin Zamenhof, sed listigas krome multajn gravajn eventojn, pro kiu la urbo famiĝis kaj klarigas „Kio apartas pri Montrealo” ? Kiel ni legas „Nu, ĉio ! Oni ofte nomas Montrealon la plej eŭropeca urbo en Nordameriko, pro ĝiaj kulturo, arĥitekturo, kutimoj kaj lingvoj. Ĉu vi sciis, ke, post Parizo, Montrealo estas la plej granda urbo en la mondo rilate la nombron da denaskaj parolantoj de la franca ? La franca estas la ĉefa lingvo de la urbo kaj de la provinco, Kebekio – unika fakto en la kontinento ! La angla estas la dua plej parolata lingvo en Montrealo, sed oni ne povos paŝi eĉ kelkajn metrojn urbocentre sen aŭdi almenaŭ dekon da aliaj lingvoj. Montrealo ja bonvenigis homojn de diversaj etnoj, lingvoj kaj religioj, el ĉiuj anguloj de la mondo, kaj riĉiĝis kulture kaj gastronomie dank’ al siaj novaj loĝantoj. Ankaŭ vi povos konatiĝi kun tiu diverseco promenante tra pluraj etnaj kvartaloj de Montrealo kun famaj, tipe montrealaj, eksteraj kurbŝtuparoj kaj ĝardenetoj.” Bela invito, kiun oni jam nun ŝatus meti en la E-komunuman vojaĝplanon. Sed ni revenu al la paperaj periodaĵoj, i.a. al la atinginta nin en aprilo „Norvega Esperantisto”. Mian atenton kaptis paĝo dediĉita al la norvegaj famaj figuroj favoraj al Esperanto, la junulara forumo kun artikoloj pri la lingvafrankao kaj pri konstruitaj lingvoj. Kun plezuro mi konatiĝis kun la tria parto de „Japana mozaiko” de Mario Machlik, en kiu li priskirbas sian viziton en Oomoto-Centro en Tokio. Kun la figuro de la prezidanto de Norvega E-Ligo ni povas konatiĝi pli proksime pere de la aprila numero de „La Revuo Orienta”, ĉar li estas la heroo de la rubriko „Esperanto kaj mi”. Mario Machlik konfesas, ke… „mi devus konstati, ke Esperanto ne nur influis, sed tutsimple gvidis mian vivon, kaj ĝi fariĝis mia ĉiutaga kompanio. Pere de ĝi mi ricevis mian familion, novan hejmlandon, bonegajn amikojn kaj multajn neforgeseblajn travivaĵojn”. Lerninte kiel mezlernejano Esperanton en Pecs li tie poste studis en muzika altlernejo kaj uzis la okazaon por kontakti muzikantajn esperantistojn. Tio estis lia vojo al Noregio kaj E-familio. Profesie la heroo de la rubriko „Esperanto kaj mi” – violonĉelisto ne sole instruas muzikon, sed ankaŭ ludas en granda simfonia orkestro, kun kiu li multe vojaĝas. Kiel konfesas Mario Machlik „Kiam nia orkestro faras turneon en foraj landoj, mi ĉiam klopodas renkonti esperantistojn tie”. Kaj ĝuste tiel estis i.a. en Japanio. En la aprila numero de „La revuo Orienta” kun plezuro mi trovis legindajn beletraĵojn. SIRAKAWA Yuma akiris la 2-an premion en la traduka branĉo de la literatura konkurso de Japana E-Instituto en 2017 pro la rakonto de SUSUKIDA Kiukin „Venas Aŭtuno”; La alia estas ekstrakto el la japana infanliteraturo. Temas pri „La nanoj en domo kun granda zelkovo” de INUI Tomiko en la E-traduko de ITABASHI Micuko. Cetere pri la laste aperintaj libroj eĉ ne japanaj legantoj de JEI-revuo povas informiĝi pere de malgrandaj resumoj. Kaj evidente por mi mem interesa, sed relative granda surprizo estas informo de WARANABE Katsuyoshi, sciiganta ke „Neantaŭe mi publikis la libron titolitan „Rakonto: Historio de Pollando”. En ĉi tiu libro mi skribis ankaŭ pri Zamenhof kaj Esperanto”. Kompreneble temas pri la eldonaĵo japanlingva. Antaŭnelonge ni informis en nia scienca bulteno pri kompleta rekono de la genomo de rozo. Des pli mian atenon kaptis la novaĵo hokita de OKITA Kazumi pri la nova tekniko koncerne genoman manipuladon pere de ŝanĝo de la vicordo de genomo de plantoj. Kiel ni legas oni aplikas ĝin ekde la pasinta jaro en la japana Nacia Instituto por Esploro de Agrikulturo kaj Manĝaĵo por akiri deziratajn proprecojn de rizo. La informanto tamen prave atentigas, ke estas ankoraŭ multaj solvendaj problemoj, kiel sekureco de genetike modifitaj plantoj aŭ ilia influo al la ekologia sistemo. La plej freŝa inter la hodiaŭ traktataj periodaĵoj estas la maja numero de la interreta periodaĵo „Novaĵoj Tamtamas”, Internacia Gazeto de Esperanto Jokohama (Hama-Rondo). Kiel unualoke ni ekscias komence de majo en la urbocentro de la urbo okazis „Foto-Espozicio pri Internaciaj Amikecaj Agadoj”, al kiu esperantistoj kontribuis ne la unuan fojon, sed ĉi-foje dank’ al pli taŭga ekspoziciloko dum semajno vizitis ĝin 492 personoj. Inter ili estis eĉ grupo de polaj turistoj, inkluzive esperantiston. 10 paneloj rilatis al esperantistaj amikiĝoj, 14 rilatis al la vivo de Zamenhof kaj Esperanto. Ĉi-lastajn panelojn en la originalo pretigitajn de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj en la versio E-pola oni adaptis al la versio E-japana. Ankaŭ „Novaĵoj Tamtamas” referencas al la UK-o, sed ĉi-foje la Lisbona. Nome iu el la aprilaj klubaj renkontoj de „Hama-Ronsa Vespero” kun pli ol 20 partoprenontoj estis dediĉita al Portugalio, la lando de la nunjara Universala Kongreso. Akiya Hideo parolis japane kun bildoj en Esperanto pri la portugala historio. Namba Fumiharu, fervojamanto informis pri portugala fervojo, transnacia portugala-franca trajno, la lisbonaj metrooj, tramoj. Miyazaki Hideko gvidis etan kurson pri la portugala lingvo, ĝia alfabeto, personaj pronomoj, ciferoj, salutoj, k.t.p. Fine pri la historio de la portuagala E-movado, en kies historio estis ankaŭ malpermeso de Esperanto, parolis Doi Ĉieko. Sed en la kunsidoj de la jokohama HAMA-Rondo ne mankas ankaŭ literaturo. Meze de junio la kunvenintoj dividos impresojn kaj kritikojn pri sia pasintjara eldonaĵo “Gvidlibro pri Jokohamo kun Eseoj Hamalogiaj”. Ne senkaŭze mi iom detale citas tiujn klubajn programojn, eble ili povos servi inspire en tiuj kluboj, kiuj perdas membrojn pro manko de interesaj renkontoj, monotonaj programeroj. La 4-paĝa „Novaĵoj Tamtamas” ebligas tamen ankaŭ plezuran renkonton kun literaturo. La mallonga rakonto de AKUTAGAŬA Rjunosuke en la traduko de AIDA Yayoi „Sonĝo” koncernas sonĝomisterojn, i.a. la spertatajn en ili kaj kolorojn kaj aromojn. La redaktoroj Sibayama Zyun’iti, Noriko invitis do la legantojn dividi siajn spertojn pri sonĝoj koloraj, aromaj aŭ ne. Eble ni legos pri tio en la sekva numero de „Novaĵoj Tamtamas”.
El la elsendo 26.05.2018. Legas Barbara – 13’87”
Koninda Pollando: La Katedrala Altaĵo de Płock
La nomon de la Historia Monumento de Pollando ricevis lastatempe 10 novaj objektoj. Unu el ili estas la Katedrala Altaĵo de Płock. Płock estas la mezgranda urbo en la centra Pollando, kiun eblas difini, kiel historian ĉefurbon de la tuta regiono kaj kiu lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj dum neplenaj 60 jaroj rolis ankaŭ kiel la ĉefurbo de Pollando. La koron de Płock formas alta – pli ol 40-metra – bordo de Vistulo difinata kiel la Katedrala Altaĵo. De tie etendiĝas superba panoramo al la vasta rivervalo. Tamen ne la rava panoramo decidas pri ĝia signifo. La Katedrala Altaĵo ludis en la historio de Pollando rolon esceptan. La urbo estis establita de la unua pola reganto Mieszko I en la unua duono de la 11-a jarcento kaj la defendoremparo ĉirkaŭis la tutan altaĵon. Jam tiam ekzistis tiuloke preĝejo, kies lokon prenis pli posta katedralo. Płock estis unu el la haltejoj de reĝo Bolesław Chrobry, kiu senĉese kontrolmoviĝis tra sia ŝtato. Pitoreska Katedrala Altaĵo videbliĝas demalproksime. Unu el ĝiaj plej valoraj objektoj estas ĝuste la menciita Katedralo, katedrala baziliko de la Ĉielpreno de la plej Sankta Maria Virgulino el la 12-a jarcento, tiam la plej granda konstruaĵo en Pollando. Plurfoje alikonstruata ĝi konservas post la rekonstruo el la komenco de la 20-a jarcento sian 16-jarcentan aspekton. Ĝi havas du gotikajn turojn, gablon kaj apogpilastrojn, renesancan kupolon kun kasko. En la reĝa kapelo eterne ripozas Władysław Herman kaj Bolesław Krzywousty kaj pluraj mazoviaj kaj lokaj princoj. Unu el la apartaj kultoobjektoj estas la 17-jarcenta figuro de Dipatrino la Mazovia, adorata kiel Miraklfarantino. Kun la katedralo nedisigeble ligiĝas impona bronza pordo kun bibliaj scenoj, artverko de la romanika arto farita de majstroj el Magdeburgo. Bedaŭrinde temas pri kopio, ĉar – laŭ kelkaj fontoj – jam en la 13-a jarcento dum iu el la invadoj litovaj-rusaj la originalo estis rabita kaj forveturigita al Rusio. La nuntempaj foslaboroj ĉirkaŭ la katedralo malkovris fragmentojn de konstruaĵo, kiun iuj esploristoj difinas kiel misian katedralon de sankta Bruno el Querfurt. Li venis ĉi tien preparante sin al la evangeliza misio al Prusio. Povas esti, ke ĝuste ĉi tie li verkis historion de la unuaj polaj saktuloj. En la alrigardo al la Katedrala Altaĵo bone videbliĝas du ruĝaj turoj de la plej malnova masonita kastelo en Mazovio. Malpli alta estas nomata la Nobela, pli alta kovrita per pufa baroka kasko ricevis la nomon la Horloĝa. La kastelo konstruita en la 14-a jarcento estis en la sekvaj jarcetoj alikonstruata. En la 16-a jarcento transprenis ĝin benediktanoj. Sed tiuloka ĉeesto de benediktanoj estas multe pli frua kaj ligiĝas kun la komenco de la kristango de Mazovio. En la 11-a jarcento ili havis tie preĝejon de sankta Adalberto, en la sekva jarcento ili establis abatejon. En 1538 reĝo Sigismundo la Maljuna donacis al ili terenon, sur kiu troviĝis la plej malovaj konstruaĵoj el la 12-a jarcento, kio fariĝis la okazo elkonstrui novan abatejon, kaj preĝejon. Imponaj konstruaĵoj ne eltenis la frapon de svedoj, kiuj en 1705 komplete ĝin prirabis, forbruligante bibliotekon kaj arkivejon. Poste dum jardekoj en la iamaj monakaj konstruaĵoj funkciis lernejoj. En la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento post ĝisfunda renovigo kaj adapto ĝi fariĝis la sidejo de la Mazovia Muzeo, kaj ekde 10 jaroj troviĝas en ĝi la Dioceza Muzeo. Krom riĉaj kolektoj de la religia arto, ĝi posedas verŝajne la plej malnovan konserviĝintan sur la polaj teritorioj reĝan kronon. La rigardon logas la unika kolekto de zonoj por la nobelaj vestoj. Intereson vekas valoraj manuskriptoj, inkunabloj kaj malnovpresaĵoj, kiel Płock-Biblio el la 12-a jarcento kaj la 13-jarcenta fondoakto de la urbo. Ĝenerale oni asertas, ke Płock kreiĝis en mezepoko. Tamen la arkeologiaj esploroj aparte ĉe la Katedrala Altaĵo elmontras, ke la homa setliĝado tie estas multe malpli nova, plej verŝajne bronzepoka. Tamen Płock kiel burgo kreiĝis tuj kiel centro de la regiono, kion pruvas laŭ arkeologoj la grandeco de la baza burga areo taksata je du hektaroj. Kaj tio ligiĝas kun la fakto, ke tiuj terenoj ektroviĝis en la sfero de la interesiĝo de la Piast-dinastia ŝtato.
El la elsendo 18.05.2018. Legas Barbara – 6’25”