Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1464-a E_elsendo el la 10.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – post historifoliaj datoj – ni informas pri ĉiam pli da poloj, aparte junaĝaj, entreprenantaj kromlaboron por kontentigi superbazajn vivbezonojn; pri la premiita pola monbileto 2025; pri pola sportisto, olimpikĉampiono R. Korzeniowski distingita per la franca Honora Legio.
• En la scienca rubriko ni referencas al la esplorrezultoj ankaŭ de polaj fakuloj el Katowice pri la rilato inter la maljuniĝado kaj la fizika lerteco.
• Reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA la ĉefan atenton donas al la preparlaboroj al la 111-a UK en Graco. Ni tamen memorigas ke ili samtempe zorgas pri estontaj UK-oj. En tiu kunteksto ni prezentas informon pri ilia jam pasinta vizito en Litovio, en la kunteksto de eventuala UK-2028 en Kaunas.
• En aprilo pasas la 40-a mortodatreveno de Veselin Damjanov, operkantisto, sed ankaŭ esperantisto. Krom liaj multaj sonregistraĵoj de la serioza repertuaro, troviĝas kantoj rilatantaj al la E-komuno. Ni memorigas lian kanton pri „plumamikoj”.
• En la fina poeziangulo ni komune ĝuas la printempan etoson dank’ al la poeziaĵo de Marjorie Boulton „Primolo”; Tial la foto akompananta nian programinformon estas al primolo dediĉita.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







Mi speciale ĝojis kiam mi aŭdis la kanton de Veselin Damjanov. Ĝi rememorigis la tempon kiam mi estis studento kaj eklernis Esperanton. Mi petis korespondgeamikojn pere de anonco en Heroldo de Esperanto kaj ricevis multajn proponojn de homoj, precipe fraŭlinoj el orienta Eŭropo, tiam ankoraŭ malantaŭ la t.n. fera kurteno. Inter ili estis ankaŭ iu (mi forgesis lian nomon) kun kiu mi interŝanĝis vinildiskojn. Unu de la diskojn kiujn mi ricevis estis “Veselin Damjanov kantas en Esperanto”. Re-aŭdi tiun kanton estis do duobla ĝojo. Dankon.
Mi ĉiam diras ke ĉiuj viaj elsendoj estas bonegaj, sed iuj estas vere specialaj. Ĉi tiu estas speciale speciala, se mi povas tiel diri. Estis vera plezuro aŭskulti gin. Saluton el Serbio!
Kiel dirite, ĉi tiu elsendo estis aparte bela, precipe pro la belega poezio je la fino, ĉarme elparolata de Barbara. Mi aŭskultas viajn elsendojn ĉiutage dum veturado al laborejo. Koran dankon el Mendozo, Argentino.