Hodiaŭ mi proponas konatiĝi kun la lago Hańcza en la nordorienta parto de Pollando, la plej profunda lago en Pollando kaj sur la Centroeŭropa Malaltebenaĵo. Laŭ la plej novaj ekzamenadoj helpe de specializa mara eĥosondilo faritaj de hungaraj kaj polaj specialistoj rezultas, ke ĝia profundo povas havi eĉ 113 metrojn, dum la meza profundoindico egalas al 42 metroj, en la subcentmetra profundo etendiĝas 12-hektara fundo. La lago Hańcza, tra kiu trafluas la rivero Czarna Hańcza (nigra hańcza) de la nordo al la sudo troviĝas sur la tereno de la Panorama Parko de Suwałki kaj estas ĉirkaŭprenita per strikta protekto. En la 1974-a jaro ĝi ektroviĝis en la projekto Aqua UNESCO kaj pro sia profundo kaj pro la altaj, subakvaj deklivoj. La lagosurfaco de Hańcza okupas pli ol 304 hektarojn, ĝi mem longas 4530 metrojn kaj ĝia maksimuma vasto superas mil metrojn kaj egalas al 1150 metroj. Ĝia akvospegulo troviĝas 229 metrojn super la marnivelo. La lagon Hańcza karakterizas kristale pura kaj malvarma akvo kaj ĝia signifa parto taŭgas por praktiki plonĝadon. Hańcza estas tipa postglaĉera akvoreceptaklo. La fundo kun pluraj ravinoj, kavoj estas aparta atrakciaĵo por plonĝistoj. Ĝiaj bordoj en plimulto krutaj, altaj, malfacile alireblaj estas kovritaj per rokblokoj, inter kiuj kelkaj estas vastaj je kelkaj metroj. La abundo de la rokblokoj estas tiom signifa, ke ili impresas, kvazaŭ estus laŭplane kunmetitaj. Preskaŭ mankas ĉe ili la borda flaŭro. La plantoj mergiĝintaj en la akvo formas vastajn subakvajn herbejojn. Multe pli riĉa estas la faŭno de la lago. Vivas tie multaj fiŝspecioj karakterizaj por malvarmaj nordaj akvoj i.a. koregonoj, lojtoj, ezokoj, lagaj trutoj. Renkonteblaj estas raraj, reliktaj krustacoj. En la ĉirkaŭaj arbaroj nestas preskaŭ 60 birdospecioj. La lago Hańcza troviĝas en la silentozono, eblas tamen moviĝi tra ĝi per kajako aŭ remboato. Eblas eĉ fiŝhoki, sed nur havante specialn permeson.

El la elsendo 15.06.2018. Legas Barbara – 3’40”