Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Pollando – Świeradów-Zdrój

Świeradów-Zdrój estas ne tre granda kuracurbo en la koro de Izera-montoj, en la plej okcidente troviĝanta parto de Sudety-montoĉeno proksime al la limo kun Ĉeĥio. Sed ĝi prave fieras pri la difino perlo inter la polaj kuraclokoj. Ĝia tre pitoreska situo kaj enorme belaj panoramoj, la mikroklimato, abundaj provizoj de salubra kuracŝlimo kaj mineralaj akvoj de kelkaj jarcentoj logas tien turistojn kaj malsanulojn. Multaj difinas la regionon de Izera-montoj (la nomo deriviĝas de la fluanta tie rivera Izera) kiel plej belan lokon en la tuta Eŭropo.
Jam en la 12-jarcentaj skribaĵoj estis retorvitaj la unuaj informoj pri la troviĝanta tie arbara setlejo kaj pri la magiaj proprecoj de akvoj en la supra fluo de Kwisa-rivero. Laŭ legendo la slava tribo Milczanie kreis tie en la 12-a jarcento paganan kultocentron. Ili adoris la oran leonon, kiu staris proksime al mirakla fonto. La ekziston de sankta fonto konfirmis kelkajn jarcentojn poste Leonard Thurneyssen, berlina kuracisto kiu dum iu el la promenoj trafis en iu el la fontoj mortan ranon. Kiam dum la sekva promeno li konstatis, ke la rano ne malkomponiĝas li konkludis, ke la akvo devas havi kuracproprecojn. Pri tio li menciis en sia libro en la 1572-a jaro. Tiun fakton konfirmis en 1600 Kasper Schwenckfeld en sia publikaĵo “Stirpium et fossilium silasiae catalogus…” kaj poste ĉi-specaj konfirmoj en pliaj dokumentoj multiĝis. En la 1739-a jaro speciala komisiono aplikante sciencajn metodojn konstatis la kuracan/salubran efikadon de la regionaj fontoj. Ne mirige, ke baldaŭ estis establita tie la unua kuracdomo. Difinata nun kiel „Malnova kuracloka domo” ĝi enhavis 14 ĉambrojn por kuracatoj. En 1770 estis inaŭgurita la kuracloka librego. Pliaj esploroj en la jaro 1783-a ebligis deklari, ke la kuracakvoj de Świeradów efikas sanige je vico da malsanoj. I.a. stimulas apetiton, bremsas vomadon, kuracas timstatojn, malsanojn de stomako kaj hepato.
Grava por la evoluo de turismo estis la starigo de la fervoja trafiko. En la 1846-66 ĝi ligis la kuraclokon kun Vroclavo kaj Gorlitz, kun Jelenia Góra. En la periodo 1920-30 Świeradów famis pro kelkaj famaj establoj de la natura kuracado, ĝi disponis pri 23 restoracioj, gastejoj, kafejoj, 128 ludomoj, 9 aŭtoparkoj, aŭtomobilaj luprenejoj, poŝtoficejo, sportaj-ripozigaj objektoj, komercaj centroj. En la 1935-a jaro kuracistoj, industriistoj, posedantoj de sanatoriaj domoj, hoteloj kaj pensionoj establis societon por zorgi pri la evoluo de turismo kaj en la sekvo estis elkonstruita aŭtovojo al Szklarska Poręba. La urbo ĝis la fino de la 1944-a jaro funkciis – aparte pro sia situo – tute senĝene.
Post la milito Świeradów transiris sub la polan administracion. Jam en 1946-a ĝi akiris urborajtojn. Kun ĝi ligiĝas la civilizacia evoluo de ĉi tiu parto de Izera-montoj. Świradów i.a. fariĝis startoloko por pioniraj montaraj esplorekspedicioj.
La naturriĉajoj kun kiuj ligiĝas la pli ol 200-jara tradicio de la kuracloko Świeradów estas – kiel jam menciite – la provizoj de la mineralaj akvoj, radono, ŝlimo kaj piceoj. La mineralaj akvoj kurace stimulas la hormonan sistemon, radono en la loka aero favore influas la ĉelajn transformiĝojn kaj enzimajn procezojn. Piceo salubre influas la spirsietmon, ŝlimon oni aplikas unuavice en la posttraŭma kuracado.
Krom sanigaj por la homo faktoroj ĉiuj vizitantoj trovas en Świeradów kaj en ĝia regiono bonegan ripozetoson. Tiuj, kiuj preferas pasivan tempopasigadon ĝuas en la urbo la belacon de la iama arkitekturo propra por ĉi specaj kuraclokoj. Multaj el ili troviĝas cetere en la registro de la Nacia Instituto de la Kultheredajo. La aliaj vizitantoj preferantaj ripozon aktivan povas utiligi bonajn kondiĉojn sur la skideklivejoj. Por ili estas preparitaj ankaŭ multaj itineroj de marŝskiado. Aparta atrakciaĵo estas Diabla Muelejo el ĉirkaŭ 1890-a jaro funkcianta ĝis hodiaŭ, kun eksponaĵoj referencantaj al la tempo de ĝia elkonstruo. Ĉiarkaŭas ĉion ĉi ĝardenoj kun riĉaj plantoj. La proksimeco de montoj kaj arbaroj, aero saturita per balzamo de la mineralaj akvoj al ĉiu garantias la eblecon de brila ripozo.

El la elsendo 30.12.2024. Legas Barbara – 06′ 38″

Polaj sciencistinoj- astronomoj

Kiam mi skribas ĉi tiujn vortojn nur unu tago dividas nin en la norda hemisfero disde la vintra solstico, kiam ni spertos la plej mallongan tagon kaj la plej longan nokton de la jaro. La 21-an de decembro komenciĝas ĉi tie la astronomia vintro. Laŭ la popola diraĵo la tagtempo longiĝos je la ŝafa salto kaj tion multaj el inter ni atendegis, kaj ĝojegas pro tio. Ĉi tiuj fenomenoj troviĝas en la intereskampo de astronomoj. Ne nur viroj, ankaŭ virinoj.
Onidire astrolabon, instrumenton por mezuri la situon de la ĉielaj korpoj inventis sciencistino el Aleksandrio, Hypatia, kiu interesiĝis pri matematiko, filozofio kaj astronomio. Inter menciindaj mondkonataj sciencistinoj-astronomoj troviĝas i.a. Maria Winkelmann Kirch, Caroline Herschel, Mary Somerville, Williamina Fleming, Henrietta Swan Leavitt, Cecilia Payne-Gaposchkin, Ruby Payne-Scott, Carolyn Shoemaker.
Sed ni enrigardu la ĉapitron ligitan kun sciencistinoj-astronomoj aktivantaj sur la polaj teritorioj. Unu el la unuaj estis la edzino de la fama astronomo Jan Hewelliusz el Gdansko, kiu en ĉi tiu urbo havas eĉ tri monumentojn, tamen lia edzino Elżbieta familie Koopman ne estas tiom agnoskita. Unuavice oni memoras pri ŝi kiel helpantino de sia multe pli aĝa (vidviĝita pli frue) edzo. Sed ŝi mam ankoraŭ antaŭ la geedziĝo manifestis amon al astronomio kaj kiel bone edukita filino de riĉa komercista familio disponis pri necesaj kapabloj. Kaj fine evidentiĝis, ke ŝi ne estis sole helpantino, sed aktiva partoprenantino de iuj el la astronomiaj observadoj. Tial do post la morto de la edzo Jan Heweliusz en 1690 Elżbieta Koopman finprilaboris kaj eldonis – dank’ al la materia helpo de la reĝo Johano la 3-a Sobieski ilian komunan verkon. Temis pri la stelkatalogo “Prodromus astronomiae” kun notoj pri pli ol 1500 stelobservadoj. Unu el popularaj skizoj aŭtoritaj de la baroka pentristo kaj desegnistro Andreas Stech prezentas la geedzan paron de atronomoj en laboratio, dum ili komune uzas la kupran sekstancon.
Per la difino „Silezia Hypatia” oni epitetis alian virinon-astronom on, Maria Kunic (Cunitz, Cunitia). Ŝi naskiĝis en 1610 en la familio de kuracisto en Legnica, kiu mem devenis el la familio de sciencistoj kaj esploristoj. Li ankaŭ gvidis astronomiajn observadojn, i.a. apud la dana astronomo Tycho Brahe, instruisto de Johannes Kepler. La scienca etoso de la familia domo influis la edukitecon de Maria. Ŝi ekregis sep lingvojn, lertis pri muziko kaj pentrado, sed unuavice ŝi flegis sian interesiĝon pri la ekzaktaj sciencoj. Poste ankaŭ kun sia edzo Eliasz Kreczmar, la aŭtoro de la astrolgia verko “Horologium zodiacale” en loko Świeradów.
La geedzoj korespondis kun Jan Hewelisz, kies samaĝulino estis Maria. La konatiĝo okazis en la tempo, kiam Maria Kunic laboris pri sia plej granda verko “Urania propitia”, kiu aperis en 1650. La aŭtorino dediĉis ĝin al imperiestro Ferdinando la 3-a. Temis pri perfektigitaj (korektitaj kaj simpligitaj) famaj Kepler-tabuloj. Baziĝante sur la heliocentra modelo ŝiaj tabuloj ebligis pli precizan, ol ĝis tiam, difinon de planedsituo. Maria Kunic prilaboris sian verkon en latino kaj en la germana, kio firmigis la popularigan valoron de la verko, agnoskita unu el la plej fruaj en la historio de la scienco presitaj verkoj venintaj el sub la plumo de virino. Świdnia aĉetis aŭkcie la 2-an frakfurtan eldonon de ŝia verko, kiu ekde tiam trovigas en a Muzeo de la Iama Komerco de la urbo. Antaŭ ĝi sur la foriplaco de Świdnica troviĝas benko kun la figuro de Maria Kunic, kiu tenas en la manoj sian verkon kaj astrolabon. Ŝian nomon portas kretero sur la Venuso kaj la planedoido malkovrita en 1960 Mariacunitia.
Sed inter sciencistinoj-astronomoj ne mankas virinoj pli nuntempaj. Al ili apartenas Wilhelmina Iwanowska naskiĝinta en 1905 en la familio de paŭperiĝinta nobelaro en Vilno. Ŝia komenca edukado ne aŭguris ke baldaŭ ŝi famiĝos kiel mondkonata astronomo kaj aŭtorino de la nova distanskalo en la Universo. En la privata gimnazio en Vilno, kiun ŝi frekventis la atenton oni donis unuavice al humanismaj lernobjektoj – latino, religio, filozofio, arthistorio. Spite ĉies atendojn ŝi decidis studi matematkon, poste konfesinte en sia biografio la ĉiaman amon al astronomio kaj al la ekzaktaj sciencoj. La elekto de la studobjekto, kaze de Wilhelmina Iwanowska estis subita kaj – kiel ŝi konfesis – diktita de la interna imperativo. Necesis tamen kompletigi la bazajn konojn dum la kontinua studado de astronimio kaj ŝi diplomitiĝis pri matematiko. Kiel la plej feliĉan tagon en la vivo ŝi difinis tiun, en kiu ŝi estis invitita de astronomo kaj matematikisto Wacław Dziewulski iĝi lia asistantin o. Ŝia unua astronomia dsertajo, verkita anglalingve „Pri la difinado de la Sunmovo laŭ la metodo de Bravais” estis dissendita al kelkcent astronomiaj observatorioj en la mondo. En 1933 ŝi doktoriĝis. Tiam ŝi komencis la observadon de cefeidoj, steloj varie pulsantaj, ĉirkaŭ dek milfoje pli helajn ol la Suno, kio daŭris dum la 2-a mondmilito.
Post la milito ŝi kunkreis Universitaton de Nikolao Kopernik en Toruń. Ĝia prorektoro estis la sama profesoro Dziewulski, kiu proponis al ŝi en Vilno la postenon de asistanto. Wilhelmina Iwanowska estis nomumita kiel la eksterordinara proesoro en la katedro de astrofiziko. En 1948 dum la duonjara sciencista staĝo en Usono ŝi konatiĝis kun multaj elstaraj sciencistoj kaj vizitis multajn astronomiajn centrojn. Al Pollano ŝi revenis kun materialoj, kiuj en la 50-aj jaroj iĝis bazo por Iwanowska difini novan distancoskalon en la Universo, kion oni agnoskas la plej granda atingaĵo de la sciencistino. En la 70-aj jaroj ŝi pretigis vicon da prelegoj ligitaj kun la 500-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, kiujn ŝi sekve prezentis en Kanado, Usono, Francio, Ĉeĥoslovakio kaj Italio, En la jaroj 1973-78 ŝi estis la vicprezidanto de la Internacia Astronomia Unio. Ŝi mortis en Toruń en 1999. Ŝian nomon portas unu el la asteroidoj.
Kaj nun, aktuale kiel sciencistinoj, astronomoj laboras kaj atingas internaciajn sukcesojn multaj pliaj polinoj, sciencistinoj-astronomoj.

El la elsendo 20.12.2024. Legas Barbara – 09′ 40″

Ora anaso sub la Kastelo de Ostrogski- familio

Unu el la legendecaj lokoj en Varsovio troviĝas iom flanke de la Reĝa Trako kondukanta de la Reĝa Kastelo ĝis la kastelo en Wilanów-kvartalo en la sudo. Sufiĉas kelkaj paŝoj por ektroviĝi ĉe Tamka-strato kondukanta malsupren al la bordo de Vistulo. Kaj ĝia nomo derivigas de la iama eta digo, retena terŝutaĵo konstruigita ĉe la riverbordo.
Enpaŝante Tamka-straton flanke de Nowy Świat-strato subite antaŭ la rigardo aperas impona palaco. Kun ĝi ligiĝas unu el la varsoviaj legendoj, tiu pri la Ora Anaso. Onidire en ĝiaj subterejoj vivis iu reĝidino sorĉita je Ora Anaso, kiun eblis renkonti nur dum la Saktjohana Nokto, la solstica tempo. Laŭ onidiroj, tiu, kiu ĝin renkontos, kiu ĝin kaptos estos bonŝanĉulo fariĝonta ne sole riĉulo, sed rekte magnato.
Kaj tiun ĉi ŝancon ekdeziris uzi malriĉa ŝumetilernanto el la Malnova Urbokvartalo, Lutek. Efektive, tri tagojn post kiam en la metiista kompanio li ekaŭdis tiun ĉi novaĵon li, tamen ne tro kuraĝe, aliris la kastelon. Farinte la krucosignon li enpenetris la subkastelan koridoron kaj bruliginte kandelon enmane li enprofundiĝis en nekonatejon. Subite li ektroviĝis en vasta masonita kelo kun eta lageto en la centro. Sur ĝi, kiel asertis Piedkriplulo-ŝuisto, naĝis ora anaso susurante per oraj plumoj. Lutek kuraĝe logalvokis ĝin kaj subite la ora anaso transformiĝis antaŭ lia rigardo en belegan knabinon kun oraj haroj teron fronantaj, kun frambruĝa buŝo kaj stelbrilantaj okuloj. Ŝi demandis lin pri la deziro, sed Lutek nur promesis, ke li faros ĉion laŭ ŝia volo, forgesante eĉ peti pri io ajn. Ŝi tamen rigardis lin atente kaj deklaris, ke li akiros enormajn ne konatajn al la mondo trezojn kaj fariĝo riĉulo, kondiĉe ke li fidele plenumos ŝian deziron. Kaj ŝi postulis, ke 100 dukatojn en la saketo tenita de la ŝi en la man li elspezos la sekvan tagon nur por la propraj ŝatoj. Lutek ekridetis pensante pri tion bagatela postulo. La junulino ĵetis al li la monujon kaj strange ridente malaperis. Lutek timektremis, embarasite kaj iom nerektpaŝe la kastalan subterejon li tamen sekure forlasis.
Vekiĝinte hejme la sekvan tagon Lutek jam sentis sin riĉulo, sed ĉu elspezi 100 dukatojn nur por la propraj ŝatoj dum unu tago estos bagatela faro? Komence la afero estis senduba. Jen novaj, ŝikaj vestoj! Jen abunda manĝo kun drinkaĵoj en la urba gastejo. Jen veturo per luita kaleŝo kun jungitaj kvar ĉevaloj gvidtaj de koĉero al kastelkomplekso en Wilanów, fine vizito en teatro. La tago baldaŭ estis finiĝonta kaj Lutek elspezis apenaŭ 10 dukatojn. Kion fari….., kiel elspezi la monon… la zorgo premis lian kapon….
Tiel cerbumante li paŝis laŭe de la strato kiam li frontis kurbiĝitan polan soldaton, kiu alparolis lin almozpete, ĉar jam la duan tagon li pasigis senmanĝe… Li, brava soldato batalinta ĉe Samosierra, Smolensko, Moskvo, Lepsiko! Kaj nun sen la brako, sed kun ordenrubandoj ĉebruste de la Honora Legio kaj Virtuti Militario almozpetas! Lutek senpripense elprenis el la poŝo dukatojn.
Dio vin benu grandinjoro – reagis la olda soldato, vi estos feliĉa kaj riĉa!…….. Je tiuj vortoj la fulmo ekbrilis kaj tondro aŭdiĝis. Antaŭ la okuloj de Lutek fulmpasis la bildo de kolera reĝidino: „La promeson vi malobservis, monon ne por vi mem vi destinis”. Sed reale Lutek daŭre staras antaŭ la maljuna soldato, kiu diras al li: „Ne la dukato feliĉon portas, sole laboro kaj sano”.
Lutek revenis hejmen, tamen kontenta kaj gaja. La sekvan matenon li vekiĝis kiel jam malriĉa ulo. Sed ekde tiam lia vivo prosperis, la ŝulernanto baldaŭ avancis je majstro, belan kaj honestan knabinon li edzigis, infanojn por bonaj civitanoj edukis. La familio vivis longe kaj feliĉe.
Kaj la Ora Anaso? Mememorigas ĝin pluraj versioj de ĉi tiu legendo kaj kelkaj belaj monumentoj en la varsovia spaco.
Kaj kio kun la kastelo mem? Ĝia nomo kiel Kastelo de Ostrogski-familio ligas al la figuro de la krakova kaŝtelestro, Janusz Ostrogski, kiu en la fino de la 16-a jarceto posedis ĉi tiujn grundojn kaj decidis elkonstri ĉi tiuloke kastelon. Kiel la unua arkiteto rolis Tylman el Gameron, sed lia projekto pro altaj kostoj restis surpapere. Poste tamen kastelon oni konstruigis, dank’ al aliaj grandsinjroj, kaj plurfoje ĝi estis modifita. Reference al pli freŝa historio ni diru, ke en la tempo de la kontraŭcara Novembra Insurekcio 1830, kies 194-an datrevenon ni ĵus solenis, troviĝis tie militista hospitalo.
Ne plenajn 30 jarojn poste la palaco fariĝis la sidejo de la Varsovia Muzika Instituto daŭrigante tiel la tradicion de la Muzika Konservatorio el 1821. Kun ĝi estas ligitaj pluraj nomoj de la elstaraj figuroj de la pola muzika mondo i.a. Ignacy Jan Paderewski. En la 1914-a jaro al la palaco estis aldonita nova konstruaĵo de la konservatorio. En la intermilita jardudeko , jam post kiam Pollando reakiris suverenecon, troviĝis en la palaco konservatorio kaj teatra lernejo, ne por longe. En septembro 1944 la palacon forbruligis germanoj.
La rekonstrita en 1953 palaco ricevis la eksteran aspekton el la fino de la 17 jarcento laŭ la planoj de Tylman el Gameron. Tiam ĝi fariĝis la sidejo de Chopin-instituto, kaj posta Societo de Frederiko Chopin. Tiuokaza solenaĵo okazis dum la 5-a Internacia Piankonkurso de Chopin en 1955.
La palaca duetaĝa konstruaĵo estas levita sur la ortangula plano kun avankorpo kaj estos kronita per timpano. Ĝi situas sur alta brika platformo formanta de la orienta flanko terason ĉirkaŭitan per sabloŝtona balustrado. La internoj estas rekonstruitaj baze de motivoj de la malfrua baroko, rokoko kaj klasikimo. En la palaco troviĝas aktuale la Muzeo de Frederiko Chopin kun memoraĵoj ligitaj kun la komponisto kaj koncerta salono. Regule en ĉi lasta okazas porokazaj prelegoj dediĉitaj al Frederiko Chopin kaj lia familio, homoj ligitaj kun la pola komponisto en la kunteksto de la epoko en kiu Chopin vivis.

El la elsendo 02.12.2024. Legas Barbara – 09′ 26″

El la E-gazetaro_25.11.2024

Hodiaŭ mi proponas enrigardi fine de la elsendo du el la retaj periodaĵoj atingintaj la redakcion ĉi-aŭtune. Kun aparta plezuro mi proponas enrigardi la 3-an numeron de „Norvega Esperantisto”. Unuflanke, devantigas min miaj vortoj, cititaj en ĝi, ke ni ĝojos denove kunfoliumi la periodaĵon de Norvega E-Ligo kun niaj aŭskultantoj, aliflanke la informo, ke la sekva numero aperos en decembro.
En la numeron enkondukas ampleksa parto, kiel notite – por komencantoj – rilata al la jarsezonaj fruktoj, el inter kiuj kelkaj estas bone konataj ankaŭ en Pollando. Do la titolo „Ekkonu nordnorvegajn berojn” instigis min serĉi, kiuj estas tiuj komunaj. Sendube mirteloj, vakcinioj nigraj kaj ruĝaj, ĉu tamen ankaŭ ĥamemoroj, nigraj empetroj. Mi ne certas. Aliflanke la artikolon pri „Du bonustaĵoj kun mirteloj” mi trovis interesa kaj inspira por kuirejaj eksperimentoj, ne nur rilate kuketojn sed ankaŭ deserton de mirteloj kun rumo. La lingemuloj sendube trovos interesa listigon de bernomoj en diversaj lingvoj de Nordio. Kaj en la tutan segmenton por komencantoj enkondukas citita prelego de Paŭlo Sergio Viana „Kial ni lavu fruktojn, legomojn kaj foliojn”.
Alia legindaĵo en la 3-a numero de „Norvega Esperantisto” kiu kaptis mian apartan atenton estas tiu dediĉita al la nordnorvega historio „Ottar el Hålogaland”. Kiel evidentiĝas Ottar estas la unua nordnorvego, komercisto el la norda Norvegio, dank’ al kiu la mondo eksciis la nomon de lia lando, Norvegio. Ne rekte, sed per la manuskripto de brita reĝo Alfred, en kiu la monarko notis la vortojn de la norvega komercisto post la renkontiĝo fine de la 9-a jarcento.
Per ampleksa nekrologa artikolo Otto Prytz omaĝas la memoron de Gunleik Bergrud la forpasinta antaŭ unu jaro muzikisto, komponisto, faka kaj beletra verkisto, spertulo pri brajlo, sportulo kaj Esperantisto. Bela omaĝo, protektanta kontraŭ la forgeso niajn dojenojn. Revenante al la nuntempo kaj al la vera vivo la leganto trovas ampleksan artikolon kun E-lingva resumo pri renkontiĝo – post 30-jara kontaktopaŭzo – de norvega kaj hungara samidenoj, kiuj junaĝe korespondis, sed iumomente la kontakto ĉesis.
Tio estas nur iuj el la temoj en la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto”. Multas aliaj ne laste literaturaj kiel la freŝrigarda recenzo al la aperinta jam en 1955 „Koko krias jam” de Ferenc Szilágyi kaj tri poemoj de Jorge Camacho.
Kaj se temas pri literaturo ni nepre enrigardu la novembran numeron de „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de E-Jokohama Rondo. Krom interesa enkonduka raporto pri la 3-a Komuna E-Kongreso de Japanio kaj Koreio en oktobro ĉi tiu numero liveras opiniojn de legantoj pri iuj komune legitaj libroj. Kiel la unua esta traktita libreto de Aleksandra Watanuki „La senco de musa vivo”, kies ĉefa mesaĝo estas ke ĉiu vivaĵo havas sian sencon. La alia estas la romano de Trevor Steele „Paradizo Ŝtelita” pri la sorto de aborigenoj sub la blankula legado. Ĉi-lastan oni legis komune en la Jokohama grupo dum du jaroj. Kio estas aparte interesa, ke rilate al ambaŭ grupanoj verkis siajn impresojn, recenzajn komentojn. Ili varias, sed donas vastan alrigardon kiel malsame, kiel interese eblas percepti kaj komenti komunan legadon. Tion sendube ne alportas pli aŭ mapli spontanaj grupaj laŭtlegadoj. Kaj tiun manieron intimi kun literaturo, tio estas komuna legado kaj individua recenzado, espimado de la opinioj mi sincere rekomendas al aliaj E-grupoj tra la tuta mondo.

El la elsendo 25.11.2024. Legas Barbara – 05′ 16″

La deziro de Chopin pri sia koro postmorte

La 17-an de oktobro pasis la 175-a mortodatreveno de la fama pola komponisto Frederiko Chopin, kies plurajn spurojn eblas renkonti en la pola ĉefurbo. Krom la troviĝanta en Łazienki-parko Chopin-monumento, unu el la plej ŝatataj vidindaĵoj por turistoj vizitantaj Varsovion, la atenton logas ankaŭ la Sanktakruca Baziliko, ene de kiu estas gardata la koro de la komponisto. La tombo mem de Chopin troviĝas en la pariza tombejo Père-Lachaise. Ĉu la fakto, ke la koro de Chopin troveblas en la naskiĝurbo de la komponisto ŝuldiĝas al lia lasta volo aŭ aliaj kialoj? La praktiko aparte entombigi la korpon kaj la koron de la mortinto havas longan tradicion. Laŭ profesoro Tadeusz Dobosz, specialisto pri genetiko el la Vroclava Medicina Universitato, en la eŭropa kulturo ĝi havas striktan rilaton kun la biblia frazo “kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro” (Mateo, ĉapitro 6-a, verso 21-a). Nome, ion apartan simbolas la korpo kaj la koro. Longe oni kredis, ke la koro estas la sidejo de sentoj, tial ĝi estis speciale traktita. La unuaj konataj kazoj de aparta entombigo de la korpo kaj koro devenas el la Mezepoko. Dum la sekvaj jarcentoj, tiu kutimo estis tre ofta inter riĉaj homoj, membroj de reĝaj familioj kaj ekde la komenco de la XVI jarcento inter la papoj de la katolika Eklezio. Kiamaniere tamen la koro de la mortinta en la franca ĉefurbo, ja ne riĉa komponisto, trafis al Varsovio? Temis pri la volo de Frederiko Chopin mem. Kelkajn monatojn antaŭ sia morto, dum renkontiĝo kun sia fratino Ludwika, li supozeble diris: “Mi scias, ke la rusoj ne permesos al vi revenigi min al Varsovio, do almenaŭ prenu mian koron.” Verŝajne Chopin sopiris al la urbo de sia juneco, sed pro subteno de la kontraŭcara Novembra Insurekcio (1830-1831) kaj la rifuzo de pluraj invitoj al la rusa ambasadejo en Parizo oni malpermesis al li vojaĝi al Varsovio. Menciindas ankaŭ la fakto, ke la komponisto neniam forgesis la antaŭmortan deziron de sia patro, Nikolao, kiu petis siajn familianojn, ke postmorte oni dissekcu lian korpon kaj elprenu el ĝi la koron. La nekutima peto fontis el la timo de Nikolao Chopin pri tio, ke li povus reviviĝi en la tombo. Pri kazoj de ŝajna morto kaj reviviĝintaj subtere entombigitoj la patro de la komponisto aŭdis de sia amiko kuracisto kaj tiaj historioj forte lin impresis, sed – suzpozeble – ne tiom forte lian familion, ĉar la deziron de la mortinta en 1844-a jaro patro de Frederiko oni neniam plenumis. Ĉiukaze, dank’al la fratino de Chopin, Ludwika, la skatolo kun la koro de la komponisto atingis komence de la 1850-a jaro Varsovion kaj post kelkjara estado en la familia loĝejo, ektroviĝis en la kripto de la Sanktakruca Baziliko en Varsovio, kaj en la 1880-a jaro en niĉo de unu el ĝiaj kolonoj, kie ĝi ripozas ĝis hodiaŭ. Ĝi forlasis ĉi tiun lokon nur unufoje – dum la Varsovia Insurekcio 1944.

El la elsendo 20.10.2024. Legas Maciek – 03′ 39″

El la E-gazetaro_25.08.2024

Se temas pri la E-gazetaro en niaj aŭgustaj elsendoj, mi kelkfoje aludis al la ĉiutaga Kongresa Kuriero „La voĉo de Kilimanĝaro”. Kun niaj ĉiutagaj sonraportoj distancaj pri la 109-a UK multaj esperantistoj estis ĝisdate infomitaj pri iuj almenaŭ el la eventoj kaj la etoso de la 1-a UK en Afriko. Lastelsende mi aludis al la postkongresa raporta felietono de Tim Owen en „Libera Folio”, en kiu li rekonfirmas sian pozitivan supriziĝon pri la 1-a afrika kongreso de esperantistoj. Ne ĉio estis 100-procente laŭdinda – kiel li skribas – sed ni koncentriĝu pri lia mallonga konstaton „Meritas enormajn gratulojn la Kongresa Fako kaj certaj respondeculoj en UEA, de kiuj sukcesigi la aranĝon postulis grandegan strebadon. Kiam aferoj plej notinde misiris, kulpis aliuloj:….” Krom Tim Owen personan raportan pritakson de la kongreso plume de Jukka Pietiläinen ni trovis tre baldaŭ ĉe sezonoj.ru. Estas interese legi ambaŭ kaj indas citi la konkludojn de la finna raportinto. Jukka Pietiläinen skribas: „La kongreso estis granda paŝo por UEA kaj al la Esperanto-movado. Laŭdire UEA subtenis la organizadon de la kongreso en Afriko per 80 mil eŭroj. Tamen mi ĝojas, ke tiel okazis, kaj ke la kongreso ne estis nur kongreso de eŭropanoj en Afriko, sed vere internacia Esperanto-evento, kie renkontiĝis ne eŭropanoj kun afrikanoj, sed homoj kun homoj”. Nur hieraŭ, lastsabate venis la informo pri la ĵus aperinta rete septembra numero de „Esperanto”, kiu en plimulto spegulas kaj proksimigas la evetojn de la 109-a UK. Cetere en ĉi tiu numero eblas trovi la adreson de ĉiuj libere elŝuteblaj numeroj de la Kongresa Kuriero kaj aldone de la Kongresa Libro. Kiel enkonduke skribis la redaktoroj: „Sendube la 109-a UK en la tanzania Aruŝo jam okupis sian gravan lokon en la historio de la Esperanto-movado. Kompreneble, pasos ankoraŭ iom da tempo, por ke ni povu detale analizi ĝiajn signifon kaj rezultojn. Sed jam nun eblas diri, ke tio estis sukceso” . Kaj ili samtempe informas, ke ne sole la septembra numero de „Esperanto”, sed ankaŭ la oktobra kaj pliaj numeroj riĉos i.a. je publikaĵoj rilataj al la arta, kleriga, ekskursa programo de la kongreso. Dume jam en la septembra la leganto ricevas varian tekstomozaikon pri la kongreseventoj. En la komenco aperas skiza raporteto kaj impresoj de Malekera Bonne Idée, sekvas ampleksa raporto pri la Afrika Kongreso de Virinoj. En la numero aperas la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2024. Krome la leganto konatiĝas pri la ĉina Tago dum la arusha UK, pri la scienca programo en Tanzanio, pri Esperantologia Konferenco, pri la kongresa Tago de Lernado. El la septembra numero de „Esperanto” eblas ĉerpi la informojn pri la laŭreatoj de la fulmrapida kurso de la svahila, konatiĝi kun ĉerpaĵoj el bonvenigaj kaj salutaj vortoj kaj fine legi la plenan tekston de la kongresa rezolucio. Tiu riĉa kaj freŝdata alrigardo al la UK en Afriko ne plenigas la tutan septembran numeron de la revuo. En aliaj kontribuoj ni konatiĝas kun la julia evento en Usono, kie UEA organizis neregistarajn organizojn, NROjn en speciala kunveno de UNo. La raporto pri la maja evento en Straburgo proksimigas „La Eŭropan E-Kongreson”, Ne temis tamen pri la kongreso de Eŭropa E-Unio, sed la evento de Espéranto-France, al kiu aliĝis Germana E-asocio (GEA), Belga E-federacio (BEF), Svisa E-Asocio (SES), Itala E-Federacio (IEF), Internacia Fervojista E-Federacio (IFEF) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Mian atenton kaptis la raporto pri la evento rekte antaŭinta la 109-an Universalan Kongreson en Aruŝo. Temas pri la hibrida kongreso de ILEI en Masejoo en Brazilo. Fine de sia ampleksa kaj detala raporto Aristóphio A. Alves Filho konkludas: „La 57-a ILEI-Kongreso en Maceió, Brazilo, montriĝis sukcesa evento, kombinante akademian diskutadon, praktikan trejnadon kaj kulturan interŝanĝon. Ĝi ne nur kontribuis al la antaŭenigo de Esperanto-instruado, sed ankaŭ fortigis la ligojn inter edukistoj el diversaj landoj. La riĉa programo, kombinita kun la beleco de la gastiganta urbo, kreis neforgeseblan sperton por ĉiuj partoprenantoj. La kongreso finiĝis kun renovigita entuziasmo por la estonteco de Esperanto-instruado kaj kun multaj novaj ideoj por apliki en klasĉambroj tutmonde”. Volonte mi legos pri ĉi tiu ILEI-kongreso pli amplekse, povas esti ke ĝiaj fruktoj speguliĝos sur la paĝoj de IPR, do „Internacia Pedagogia Revuo”. La nekrologa rubriko en „Esperanto”-revuo iel revenigas nin al Arusho, ĉar en la daŭro de la kongreso la E-komunumon, kaj la japanan aparte tuŝis la neatendita morto de Moriwaki Yasumasa. Mi mem danke konfirmas kelkajn detaligajn notojn de Ulrich Lins pri la forpasinta antaŭnelonge Teruo Matsumoto, japana esperantisto de jardekoj vivanta en Pollando, amikiĝinta kun multaj malnovaj esperantistoj kaj ema kaj kapabla kunlabori kun sekvaj esperantistaj generacioj.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Barbara – 07′ 37″

El la E-gazetaro_10.07.2024

Antaŭnelonge mi konfesis, ke denove ĉe mia skribotablo sisteme aldoniĝas E-periodaĵoj, sed veras ankaŭ, ke ne sole temas pri paperaj versioj, sed ĉiam pli ofte elektronikaj. En la ĵusaj tagoj atingis nin la reta versio de la 3-a numero de „Esperanto Lehti” el Finnlando. La redakcio jam avertas, ke la sekva 4-a numero aperos nur en PDF-formato, sed ne estas sciate, ĉu tio estas konstanta solvo. Jam nun tiu formato, akompananta la paperajn eldonojn, atingas nian redakcion. La nunan numeron inaŭguras temo aktuala kaj interesanta multajn esperantistojn, „Esperato kaj EU-balotado”. Pro tiu interesiĝo mi citu la konkludajn vortojn de Juha Metsäkallas el lia dulingve – finne kaj esperante – prezentita teksto. Ni legas: „Kion signifas la balota rezulto rilate al Esperanto? La maldekstruloj kaj moderaj centristoj estas konsiderataj kiel subtenantoj de multkultureco kaj lingva diverseco. La ekstremdekstro, kiu gajnis en la baloto, subtenas toksan naciismon kaj ekskluzivigan nacian identecon. La ŝanĝo de la EU-parlamento al la dekstro do ne favoras Esperanton en la EU. La nivelo de Esperanto jam antaŭe ne estis tre alta. La Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo 2021–22 lasis malbonan guston, kiam multaj proponoj rilataj al Esperanto estis inter la plej subtenataj de la EU-civitanoj, tamen ne eniris en la finan raporton. Esperanton en la EU antaŭenpuŝis i.a. la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiu en antaŭaj balotadoj prezentis en kelkaj landoj kandidatojn, kies sukceso estis modesta. Laŭ mia kompreno, EEU ne havis kandidatojn en ĉi tiu baloto en iu ajn lando. Tamen esperantistoj estis elektitaj al la parlamento el la listoj de aliaj partioj. Oni vidos, kiel la rilato inter la EU kaj Esperanto evoluos dum la nova parlamenta periodo.” – fino de la citaĵo. Estos interese legi estonte opiniojn pri la traktita temo, ekzemple en uea-membroj. La revuo de la Esperanto-Asocio de Finnlando riĉas per informoj pri lokaj aktivadoj en Turku, Tampere, Oulu, Helsinki, sed aparte multan lokon ĝi dediĉas al Aŭtunaj Tagoj en Iisalmi meze de septembro, informante jam i.a. pri interesa kultura programo kun tiaj artistoj kiel vaste konata Asorti kaj prezentiĝinta i.a. dum la Lahti-UK Timo Väänänen. La kurantaj kursoj, ekskursoj aldone atestas pri la viglo de la finna movado, sed ĉefe la kono de historio firmigas la esperantistan identecon. Kaj ĉi-rilate tre grava kaj tre ineresa estas miaopinie artikolo de Osmo Buller pri Nino Runenberg „>kospolito de la spirito< , esperantisto kiu celis interhoman fratecon trans ĉiuj lingvaj kaj naciaj limoj”. Jam la 21-an de junio venis la informo pri la reta versio de la julia-aŭgusta numero de „Esperanto”, la oficiala organo de UEA, tradicie enhavanta la Estraran Raporton, kiu gravos ne nur dum la Komitataj Kunsidoj en Aruŝo, sed ĝenerale vekas scivolemon inter tiuj membroj de la E-komunumo, kiuj interesiĝas pri la organizaj progresoj kaj atingaĵoj. Mi tamen iel aparte estas devantigita doni la ateton al la komencaj raportoj pri la nunjara omaĝado de la 100-jariĝo de Marjorie Boilton. Kaj ĉio pro la fakto, ke en nia lasta redakcia interparolo mi menciis la 104-an Britan Kongreson de Esperanto dum kiu oni omaĝis ĉi tiun jubileon. Mi ne menciis, ĉar tiuj informoj ne atingis la redakcion, ke aparta evento laŭ la ideo de Michela Lipari disvolvigis dum Eŭropa Esperanto-Kongreso de Strasburgo kiam fragmente Rimleteroj inter Marjorie Boulton kaj Wiliam Auld, dumkongrese deklamis Marc Giraud kaj Judith Bormann Jackson. Tio evidente memorigis min pri la perdiĝinta siatempa sonregistro de la „Rimleteroj”, kiun mi registris kun fama pola E-aktoro Jerzy Fornal. Samnumere en „Esperanto” ni ekscias pri plia omaĝo, realigita de librolega grupo ĉe ĉina ILEI-sekcio „por memorigi du famajn gigantojn en Esperantujo: Marjorie Boulton kaj William Auld, ĉi-jare”. Nia redakcia interparolo, en kiu ni parolis pri la jubileo de Majorie Boulton ligis al registro de ŝiaj „Eroj kal aliaj poemoj” en la Hodler-kolekto de la Pola Nacia Biblioteko. Sed iel temproksime ni referencu al la junia „Esperanto”, el kiu ni ekscias pri progresoj ĉirkau Internacia E-Arkvio en Belgio. Kiel informas en tiu ĉi artikolo Marc Vanden Bempt „Internacia Esperanto-Arkivo post kelkjaraj serĉadoj trovis taŭgan lokon. Temas pri domo en Diest aĉetita en aprilo 2024, kun ter- kaj subtera etaĝoj ĉirkaŭ 350 m²-aj. Post iomaj konstruaj laboroj, en 2025 la plena arkivo tie trovos sian novan hejmon. Aldone al la konservejo la Internacia Esperanto-Arkivo posedas apartamenton en la unua etaĝo, kies luantoj kontribuos al la laborkostoj de la arkivo”. Sendube gratulinda informo, sed samtempe la junia numero de „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo sciigis: „Ni, nome de Esperanto-Muzeo Jokohama, interkonsentis interŝanĝi duoblaĵojn kun simila organizo en Belgio, nomata Internacia Esperanto-Arkivo (IEspA), kaj jam niaflanke sendis 3 pakaĵojn da libroj tien”. Reference al la artikolo de Marc Vanden Bempt en „Esperanto” revuo aldonendas, ke la Internacia Esperanto-Arkivo celas konservadi la Esperanto-heredaĵon, ene de la movado. Ĝi ne estas (prunto-) biblioteko, sed vera arkivo, malferma al esplorantoj. Ĝi volonte akceptos kaj disponigos alies arkivojn al la estontaj generacioj. Tial IEspA estas ĉies propra projekto. Eblas transdoni la arkivajn dokumentojn rilate al Esperanto jam nun… aŭ en estonta iamo kiam la koncernato ne plu bezonos ilin mem. Necesas sole averti gefilojn, gefamilianojn pri la nomo kaj adreso de IEspA kaj peti ilin transdoni kaj konservigi Esperanto-rilatan tutaĵon. Cetere tion eblas fari jam nun” . Sendube interesa ideo por ĉiuj arkivemaj esperantistoj, kiuj frontas la demandon pri plia sorto de la kolektitaj materialoj. Miloj da vojoj kondukas al Esperantujo, eĉ la amperdo. Ĝuste tian aventuron cele al la E-komunumo kaj movado en la 3-a numero de „La Revuo Orienta” dividas universitata situdento el Chiba, Suzuki Ryuzo. Lia konfeso ŝajnas kaze de jununlo iom drameca, sed plaĉa estas samteme lia optimisma konkludo: „Amo, ĉu fine sukcesa aŭ ne, ĉiufoje instruas novan aferon al ni. Kaj tio estas la vera signfo, kiun portas la fina verso de la fama kanto de MAKIHIRA Noriyuki „Mi nepre ne diru, ke mi ne plu amu iun”. Bela konkludo, pozitiva, imitinda! Suzuki Ryuzo jam enmovadiĝis. Movadumas ankaŭ aliaj junaj movadanoj, pri kio ni ekscias el ampleksa, detala raporto de Kawara Hiro, kiu dank’ al monsubteno pri junula projekto esperanta vizitis la konatan jam vaste Zaozhuang en Ĉinio, kun ĝia fama universitato kie Esperanto estas instruata kaj Muzeo de Esperanto. Kelkaj fotoj pri tiu vojaĝo ornamas la frontpaĝon de la 30a numero de „La Revuo Orienta” . La atenton de ĉiuj literaturamantoj, sed eble ne nur de ili, kaptos la felietono de Rej KAMIKAŬA pri „L’Esperanta sensenco, sensenca Esperanto”. Interesa mensstimula aventuro por profundigi – kun la aŭtoro – la komprenon de tio, ke „la literatura sensenco ne ests simpla manko de senco, sed ĝi estas surrrealisma, humura (aŭ kontraŭhumura) spirita, kaj ofte eĉ akra kaj intelekte stimula kreado”.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Barbara – 11′ 03″

Ankoraŭfoje pri Maria Skłodowska-Curie

Hieraŭ, la 4-an de julio 2024 pasis la 90-a mortodatreveno de Maria Skłodowska-Curie. La unusola dufoja Nobel-premiitino forpasis apenaŭ 67-jaraĝa. Pri ŝia figuro ni felietonis en 2017 lige kun ŝia 150-a naskiĝdatreveno, sed hodiaŭ ni proponas kelkajn novajn alrigardojn i.a. baze de ŝia aŭtobiografio „Mia vivo kaj laboro”. Tiu libro aperis unue en Novjorko en 1923, la pollingva eldono – laŭ ŝia deziro – jam post ŝia morto en 1935. Maria Skłodowska naskiĝis la 7-an de novembro 1867 en Varsovio kiel la lasta el kvin infanoj en instruista familio de Władysław kaj Bronisława. Tie eĉ la infanludoj havis klerigelementojn. Lignokubutoj helpis por geografio, bildoj por historio. La legolernado ricevis formon de ŝajnigitaj lecjonoj, en kiuj Manjo estis lernantino, evidentiĝinta pli talenta ol la instruistino, pli aĝa fratino Bronisława. Tamen la tuta kvinopo vivis harmonie, lernis tre bone, kvankam nur Majnon karaterizis la avidlegado. Maria amegis poezion kaj parkeradis poezifragmentojn de Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Juliusz Słowacki. Tiu interesiĝo evoluis kiam ŝi komencis lerni la fremdajn lingvojn fariĝante poligloto. Unue ŝi lernis la francan, germanan kaj rusajn lingvojn, poste ankaŭ la anglan. Nur 15-jaraĝa Maria kun ora medalo finis la lernadon en la gimnazio poste lernante en sekreta moviĝanta universitato. La revon pri la plustudado, ŝi kundividis kun Bronisława, sed por realigi tion necesis veturi al Parizo, ĉar male ol en la troviĝanta sub la rusa anekso Pollando, virinoj povis tie studi. Unue veturis tien pli aĝa fratino dum Maria laŭ interkonsento fariĝis hejminstruistino. Ŝi estis dungita de familio Żórawski en iom fora de Varsovio loko Szczuki por i.a. finance helpi la studantan eksterlande fratinon. La ideo estis posta reciprokeco. Krom instrui infanojn de Żórawski-familio, Maria kreis kvazaŭlernejon por vilaĝaj infanoj. „Ĉiutage mi havas okupojn kun ĉirkaŭ 18 vilaĝaj infanoj, de kio mi ĉerpas grandan ĝojon” – ŝi skribis. Ĝojmomentoj, sed ankaŭ la unuaj korbatoj ligiĝis kun la plej aĝa filo de la familio, Kazimierz, studento pri matematiko en la Varsovia Universitato, kiu fericle revis hejmen. Komunaj diskutoj pri matematiko, sed ankaŭ reciproka raviĝo kaŭzis ŝin postan, ke ŝi devis „subiĝi al speco de febro, nomata enamiĝo”. Spite ĉion la gepatroj de la junulo ne konsentis pri la geezdiĝo. Maria forlasis la familion, sed ankoraŭ dum unu jaro ŝi laboris kiel hejminstruistino kaj sekve dank’ al kuzo eklaboris en la varsovia laboratorio en Muzeo de Industrio kaj Agronomio. Tie, kiel ŝi skribis: „mi provis diversajn eksperimentojn el lernolibroj pri fiziko kaj kemio kaj la rezultoj fojfoje estis tre bonaj….Alifoje mi spertis profundan malesperon pro akcidentetoj kaj eraroj sekvantaj el mia spertomanko”. Tamen kiel ŝi poste konfesis, „sen tiu laboro kaj kapablo de kemia analizo” neniam ŝi malkovrus radiumon. Al Parizo Maria venis aŭtune de 1891, nome post la edziniĝo de la fratino kies domo povis gastigi Maria-n, almenaŭ komence. Maria havis 24 jarojn kaj plene koncentriĝis pri la studoj, rapide kompletiginte siajn konojn pri la franca lingvo. Ŝia bofrato difinis la jarojn 1893, 1894 kiel „heoran periodon” en ŝia vivo. Maria mem skribis „ Por mi vico da jaroj solecaj, dediĉitaj tutece al la studoj, finitaj per la celatingo, restas unu el la plej bonaj rememoroj”. Post du jaroj en sia licenca ekzameno pri fiziko Maria akiris la unuan lokon. Dank’ al la subvencio por talentaj poloj ŝi komencis sekve licencajn studojn pri kemio fininte ilin du jarojn poste, ĉi-foje sur la 2-a loko. La tutan tempon ŝi pensis pri reveno al Pollando por fariĝi instruistino, kiel ŝi promesis tion al la patro. Sed… Sed ĉio komencis ŝanĝiĝadi. Dank’ al profesoro Gabriel Lippman el Sorbono ŝi ricevis stipedion por sciencaj laboroj pri magnetaj proprecoj de ŝtalo. En 1894 Maria Skłodowska ekkonis Pierre Curie, fraŭlon preskaŭ 36-jaraĝan, kiu unue rifuzis al ŝi lokon en la gvidata de si laboratorio, sed kvazaŭ tuj poste proponis, ke ŝi „dividu lian sorton”. Malgraŭ hezitoj, ŝi fine konsentis post la jaroj komentinte en la aŭtobiografio: „Laboro proksimigadis nin ĉiam pli ĝis kiam ni konkludis, ke neniu el ni trovos pli bonan kompanon”. Ili geedziĝis en julio 1895. „Mi surhavis neniun eksterordinaran robon dum mia nupto, nur kelkaj amikoj partoprenis la solenaĵon, Por mi granda ĝojo estis la alveninta el Pollando patro kaj alia fratino”. Du jarojn poste en 1897 Maria Skłodowska-Curie naskis sian unuan filionon, Irena. Siajn sciencajn interesojn Maria koncentris sekve pri la esplorado de saloj de uranio, kiu kiel elmontradis Henri Becquerel – emisias radiojn malamajn ol la lumradioj, ĉar ili traiĝas tra nigra papero. Li fariĝis ŝia doktoriga promocianto kaj kiel estro de Laboratorio en la Muzeo de Natura Historio ebligis al ŝi fari esplorojn en la tiea staplejo. Maria estis ravita, malgraŭ tio, ke la loko estis nehajtita kaj humida. „Sciencisto en sia laboratorio estas ne sole teknikisto, sed ankaŭ infano fiksrigardanta naturfenomenojn, kortuŝajn kvazaŭ rava fabelo” – ŝi skribis. En 1903 kiel la unua virino en Francio ŝi defendis sian doktoriĝan disertaĵon pri fiziko. Iom poste ŝi estis honorita kiel la unua virino per Nobel-premio pri fiziko kune kun Pierre Curie kaj Henri Becquerel. La sekvan jaron, en 1904 naskĝis ŝia dua filino Ève La geedza paro apenaŭ toleris bruon, kiun kaŭzis la famo. Aliflanke Pierre estis nomumita profesoro en la Materamatika-Naturscienca Fakultato, Maria fariĝis tie adiunkto. Kiam ŝajnis, ke antaŭ Maria kaj Pierre malfermiĝas la plej bona periodo en ilia privata vivo kaj scienca laboro Maria suferis en sia vivo laŭvican sortobaton. Apenaŭ 47-jaraĝa tragike mortis ŝia edzo Pierre. La evento okazis, kiam la 19-an de aprilo 1906 li estis revenanta el la kuneno de profesoraro de la matermatika-naturscienca fakutato. Ĉe unu el la plej trafikplenaj stratkruĉiĝoj de Parizo li falis sub ĉevalveturilon. Maria rememoris: „Tiel estis detruitaj esperoj, kiuj estis flegitaj kun tiu enorma valoro, subite ĉesigita ekzisto. En lia ĉambro, al kiu li jam ne plu estis revenonta faskoj de ranunkoloj, kiujn li kunportis el la kamparo ankoraŭ ne velkis!” Post la morto de la edzo Maria fariĝis la unua virino, kiu transprenis la katedron pri fiziko en Sorbono. Ŝia sciencista kariero floris, abundis premioj, honoraj doktortitoloj. Maria Skłodowska-Curie ricevis en 1911 la duan fojon Nobel-premion ĉi-foje pri kemio pro malkovro kaj akiro de polonio kaj radiumo. La atribuo okazis fone de skandalo pro ŝia amaventuro kun edziĝinta sciencisto Paul Langevin. Post ŝirita kontakto Maria denove intense falis en sciencistan rutinon, des pli, ke atendis ŝin la estra posteno en Radiuma Instituto finkonstruita en 1914. Ŝi transprenis ĝin tamen nur 4 jarojn poste, ĉar tiujn jarojn Maria pasigis en militkondiĉoj organizinte reton da radiologiaj laboratorioj en hospitaloj kaj poste veturilaj laboratorioj sur la militkapoj. Etaj „Curie-laboratorioj” savis la vivon al miloj da viunditaj soladatoj. Post la milito Maria revenis al la Instituto. Kelkfoje ŝi vizitis Pollandon, i.a. por inaŭguro de la varsovia Radiuma Instituto en 1932 donacinte al ĝi unu gramon de supervalora radiumo. En la lastaj vivojaroj Maria fartis ĉiam malpli bone. Ŝi fariĝis febla, suferis febron kaj fridotremon. Kuracistoj tamen ne identigis ĉi tiujn simptomojn kun troaj dozoj de la radiado je kiuj dum jaroj ŝi estis elmetita. Estis diagnozita gripo, sekve pulmaj ftizŝanĝoj. La rekomendo estis forveturo al sanatrio. Nur tie kuracistoj konstatis, ke tute ne temas pri tuberkulozo, ke sekve de postradiada malsano ŝi suferas abruptan hiperanemion. Maria Skłodowska Curie mortis en 1934, kaj kiel la unua virino estis sepultita en la pariza Panteono. En siaj rememoroj ŝi skribis i.a., ke „la homaro bezonas homojn praktikajn, same kiel revemulojn, kies senprofitcela strebado al celo estas tiom potenca, ke ili ne kapablas doni la atenton al la propraj materialaj profitoj”. Ne vane ŝia filino skribis pri sia patrino kiel „malpacienca malamikino de famo” kaj Albert Einstein difinis ŝin kiel „unusolan homon nedamaĝitan de famo”.

El la elsendo 05.07.2024. Legas Barbara – 12′ 26″

Koninda Pollando_ Szczytno

Ĉi-foje en niaj vagadoj ni reiru al la nordorienta Pollando por viziti la lokon Szczytno. Iuj ligas la etimogologion de la nomo kun la vorto „szczyt” – pinto de altaĵo, la aliaj serĉas la nomradikon en la latina nomo de lagoj inter kiuj la urbo kreiĝis „Sciten Minor” kaj „Sciten Maior”. La unuaj mencioj pri Szczytno devenas el la 1198-a jaro. La ligna kastelo, parte ĉirkaŭbarita estis konstruita apud la lago Szczytno Granda. En ĝi troviĝis doganejo, kie pro la utiligado de vojoj kaj varkomercado necesis pagi per naturvaroj, sed eblis ankaŭ per kontanta mono. Komence de la kristaniga periodo en Szczytno troviĝis preĝejo de sankta Jakobo devenanta el la 1250-a jaro. Ĝi estis kalkulata al 25 plej malnovaj, kreiĝintaj sur la teritorioj troviĝantaj okcidente for de Vistulo. kaj la unua sur la teritorio de Człochów favore al kiu Szczytno perdis la signifon post kiam la terenojn ruze transprenis teŭtonoj. Ilia kastelo estis konstruita meze de la 14-a jarcento proksime de la komerca itinero kondukanta de apud Baltiko al la sudo. Pli-malpli samperiode norde de la kastelo kreiĝis setlejo de arbaraj abelbredistoj el Mazovio. Ekzistante jam pli frue ĝi rapide pluevoluis logante konstruantojn kaj metiistojn ligitajn, kun la konstruarto. Komence de la 17-a jarcento ĝi akiris la rajton produkti kaj vendi bieron, kio spronis ĝian bonstatiĝon kaj decidis pri ĝia difino „urbeto”. La urborajtojn Szytno ricevis relative malfrue, ĉar nur en la 20-aj jaroj de la 18-a jarcento. La sekva jarcento ligiĝis kun la spaca kaj demografia evoluo de la urbo, tiel ke ĝi fariĝis la ĉefa urbo de la distrikto. Lime de la jarcentoj en Szczytno estis eldonata la unsuola en la tuta prusa aneksoparto de Pollando periodaĵo en la pola lingvo „Mazur”. Cetere la tuta 19-a jarcento karakteriziĝis per aktivadoj favore al la poleco de la regiono. La periodo de la plebiscito decidonta ĉu Szczytno revenu al Pollando intensigis la agresan germanigadon. Okazis atakoj kaj fizika lezado de la agantoj de la pola movado, polaj mitingoj kaj renkontiĝoj estis trude dispelataj. Malgraŭ malfavora por Pollando plebiscito en la 1922-a jaro en Szczytno kreiĝis la societo Mazuria Interhelpo kaj unu jaron poste estis establita nova organizo Mazuria Unuiĝo, komencis aperi Mazuria Amiko de la Popolo. Oni intense klopodis establi polan lernejon. La fino de la 2-a mondmilito ligiĝis kun signifaj detruoj en Szczytno. Post la fuĝo kaj sekve truda aliloko de la germanaj loĝintoj al la senhejmiĝinta urbo en junio 1945 estis venigitaj la unuaj polaj trudtransloĝigitoj el la transprenitaj orientaj randregionoj de la antaŭmilita Pollando. Ili konsistigis kernon de la nova urbosocio, kiu en la 60-aj jaroj havante iom pli ol 13 mil loĝantojn duobligis sian nombron en la mezo de la 1995-a jaro. Nun la urboevoluon favoras la najbereco de Grandaj Mazuriaj Lagoj. La kreskanta interesiĝo pri ĝi flanke de la landaj kaj eksterlandaj turistoj kaŭzis, ke en la 90-aj jaroj en la apuda loko Szymany estis funkciigita la flughaveno Mazury. Ni ne forgesu diri kelkajn vortojn pri la troviĝantaj en Szczytno vidindaĵoj. Apartenas al ili i.a. la ruino de la Teŭtona Kastelo, kiu siatempe estis limgardejo protektanta la komercan itineron el la sudo al Baltiko kaj inverse. La origina ligna konstruaĵo estis forbruligita de litovoj en la 14-a jarcento. En ĝia loko kreiĝis kastelo el ŝtonoj kaj brikoj servanta por la teŭtona administracio. En la 15/16-a jarcentoj ĝi estis objekto de pluraj bataloj dum la polaj-teŭtonaj militoj. Poste alikonstruita je ĉasista kastelo ĝi servis al prusaj princoj. Ni notu ankaŭ, ke meze de la 17-a jarcento estadis tie kelkfoje la pola reĝo Vladislavo la 4-a. La samjarcentaj damaĝaj militoj ne evitis Szczytno kaj ĝian kastelon. En la 1656 jaro dum la katastrofa por la tuta Mazurio tatara invado la kastelo la lastan fojon en sia historio plenumis la defendorolon. Komence de la 20-a jarcento la kastelrestaĵoj estis protektitaj kiel firma ruinaĵo kaj nun konsistigas originalan scenaron por la kulturaj kaj distraj aranĝoj dum la turisma sezono en Szczytno. En unu el la aloj de la 20-jarcenta urbodomo funkcias ekde la 1945 jaro Mazuria Muzeo, daŭrigante la tradiciojn de la iama Heimatmuseum heredinte post ĝi 600 objektojn ligitajn kun la etnologio, historio, arkeologio, arto kaj la arta metio. Aparta fierindaĵo estas unika kolekto de popolaj fornokaheloj. Ekspoziciataj estas krome militakcesoraĵoj, numismataĵoj kaj nutruriĉaĵoj. En konstanta 4-salona ekspozicio estas montrita en elĉerpa maniero interesa kulturo de mazuroj. Ĉe la korto etendiĝanta antŭ la urbodomo troviĝas la busto de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz, kiu famigis la urbon en sia romano “La Teŭtonoj”. La aŭtoro mem vizitis la urbon antaŭ 100 jaroj en la 1908-a gastante tiam en la domo de la redaktoro de la pola gazeto “Mazur”, en kiu poparte estis aperigata lia fama romano. Szczytno situante en la centro de Mazurio, unu el la plej belaj kaj pitoreskaj regionoj de Pollando rolas kiel turisma centro. Ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin puraj lagoj kaj arbaroj, tiel do el Szczytno facilas starti por interesaj ekskursoj navigaj, piedaj, biciklaj. Pri la naturriĉo de tiu parto de Mazurio decidas tre variaj panoramoj, multaj arbaraj kompleksoj, riĉo da riveroj, lagoj kaj marĉaj terenoj. Same la tiea planta kiel ankaŭ besta mondoj estas riĉe reprezentitaj kaj ne mankas inter ili ekzempleroj aparte vidindaj. Ekzemple al imponaj naturmonumentoj apartenas abio kreskanta prokisme de Szczytno. Ĝia zonovasto, perimetro egalas al ĉ. 4 metroj kaj alto al 48 metroj. Dominante inter aliaj arboj ĝi estas facile rimarkebla el la urbo mem. Riĉa estas ankaŭ la loka faŭno, aparte la birdospecioj. Raraĵo de Mazurio, aperanta nur en la regiono de Szczytno estas unu el la plej grandaj kaj belaj papilioj, latine difinata Iphiclides podalirus.

El la elsendo 15.06.2024. Legas Barbara – 08′ 28″

Reĝo Zygmund III Waza kaj lia kolono

Hieraŭ, la 24-an de majo pasis 415 jaroj post kiam la reĝo Zygmunt III Waza, Sigismundo la 3-a Vasa kune kun la familio kaj kortego forlasis Wawel-kastelon en Krakovo translokiĝante por konstante al Varsovio. Ekde tiam ĝi rolos kiel la ĉefurbo de Pollando. La figuro de la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa estas bone konata ne sole al la varsovianoj, sed al ĉiuj gastoj de la pola ĉefurbo, kiuj ĉe la turisme atrakcia Kastela Placo admiras la kolonon, sur kies pinto troviĝas la silueto de la reĝo kun kruco kaj sabro en la manoj. Sigismundo la 3-a Vasa el la sveda dinastio estis la elekta reĝo de Pollando. Li estis la filo de la sveda reĝo Johano la 3-a Vasa kaj la edziniĝinta al li pola reĝidino Katarzyna Jagelonidino. Li estis nepo de la reĝo Sigismundo la Maljuna kaj lia edzino, reĝino Bona Sforza, la nevo de la lasta reĝo el la Jagelona dinastio Sigismundo Aŭgusto. Post la senhereda morto de ĉi lasta la pola nobelaro mem estis indikanta dum la libera elekto, kiu fariĝu la pola reĝo. Sigismundo la 3-a Vasa estis la 3-a el la elektitaj, entute 13 polaj, regantoj. Tio okazis en 1587 post la morto de la elekta reĝo Stefan Batory. La decidon de Sigismundo la 3-a Vasa transloki la ĉefurbon al Varsovio motivis multaj kialoj. Koncentriĝante pri la orienta kaj norda politiko li vidis malkomfortan, periferian geografie situon de Krakovo. Varsovio troviĝas ĉe trakoj kondukantaj al Poznano, Vroclavo kaj de tie al la okcidenta Eŭropo, ĝi troviĝis pli proksime al Litovio, kiu estis en politika unio kun la Pola Reĝolando. Varsovion favoris rapida konekto kun Svedio, kie la reĝo havis familion. En la epoko de reĝelektado gravis ankaŭ, ke la pola kaj litova nobelaro havu komfortan kaj egalan distancon al la debatanta pri tio en Varsovio parlamenta asembleo, Sejmo. Ne malpli gravis incendio en la Wawel-kastelo kaj perspektivo de longdaŭraj riparadoj kaj renovigadoj. Hodiaŭ mi ne intencas aparte koncentriĝi pri detaloj de la regado de Sigismundo la 3-a Vasa, kvankam oni memoras, ke pro li Pollando estis entirita en 30-jarajn batalojn kontraŭ la skandinavia reĝolando, kiuj finiĝis per malavantaĝa por Pollando pactraktado. Aliflanke sub la regado Sigismundo la 3-a Vasa Pollando notis multajn militsukcesojn en la bataloj apud Kałuszyn, Chocim, Smolensko kaj eĉ konkeron de Moskvo. Sigismundo la 3-a Vasa estis ankaŭ patro de du pliaj polaj reĝoj Vladislavo la 4- kaj Johano Kazimiro. Dum lia regado la Pola Reĝolando ekhavis la plej grandan teritorion. Ne ofte oni elstarigas tamen, ke Sigismundo la 3-a Vasa estis samtempe homo ĉiuflanke klera, flue reganta kvin lingvojn, inkluzive la polan. Jam junaĝe li estis persono tre serioza, plena de reĝa digno, distanciĝanta de bankedado kaj amuziĝado. Sigismundo la 3-a Vasa distingiĝadis per laboremo, pieco kaj interna disciplino. Li apartenis al la laikula jezuita societo/ordeno komencante sian tagon per du sanktaj mesoj, ĉiutage preĝante brevieron kaj liturgian horpreĝadon – kiun kultivas manokoj – honore al la Dipatrino. Sed li estis samtempe bona mastro, trioble grandiginta la enspezojn de la reĝa trezorejo.
Krome Sigismundo la 3-a Vasa estis talenta laŭ la arta vidpunkto. Li praktikis pentroarton, li ludis klavikordon, komptentis pri arkitekturo. Li plenumis mecenatan rolon super arto kolektante tolaĵojn de la veneciaj kaj flamandaj pentromajstroj kreinte en Varsovio la unuan modernan artgalerion de Pollando. Li ŝatis okupojn ligitajn kun la skulptado, gravurado, lignoĉizado, orumado kaj sukcenprilaborado. Li aŭtoris orajn kalikojn, patenojn, kandelingojn, hostiujojn, lampojn, kiujn li kutimis disdonadis kiel donacojn, kun ŝato li konstruadis horloĝojn. La reĝo interesiĝis ankaŭ pri alkemio, sed li ŝatis krome pilkoludon, okupiĝis pri hortokulturado. Sigismundo la 3-a Vasa mortis en Varsovio en 1632 baldaŭ post la morto de sia dua edzino Konstancja, sed malgraŭ diversaj malsanoj kaj videbla kadukiĝo li manifestis ĝis la vivofino labordisiplinemon kaj laboremon. Liaj korpaj restaĵoj troĝas en Wawel-katedralo en Krakovo. Post lia morto la elekta sejmo proklamis lian filon Vladislavon la 4-a la reĝo de Pollando. Honre al la patro en 1644 reĝo Władysław IV – Vladislavo la 4-a iniciatis la elkonstruion de la omaĝmonumento en la formo de kolono. Ĝi estas la plej malnova laika monumento en Varsovio kaj la unua kolono dediĉita al laikulo en moderna Eŭropo. Ĝi restis la unua ĉi-speca monumento ĝis 1810, kiam en Parizo estis starigita la kolono Vendôme. Sur la kolono la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa laŭ la projekto de Augustyn Locci kaj Constantino Tencalli estas prezenta en la stilizita arkaike kiraso kaj riĉe ornamita kronmantelro kun krono sur la kapo, Per la dekstra mano li tenas sabron, per la maldekstra krucon, la dekstran piedon li apogas je kasko kun strutaj plumoj kaj sur lia brusto videbliĝas la ordeno de la Ora Ŝaffelo. La originala kolono estis rekonstruata du fojojn en la jaroj 1885–1887 kaj 1929–1931. La originala kolono estis detruita de germanoj dum la Varsovia Insurekcio 1944, sed bonŝance la figuro de la reĝo estis nemulte damaĝita kaj la tuto estis rekonstruita en 1949. Kun la sabro ligiĝas la ondrio, ke se al Varsovio minacas mortminaco la reĝo mallevas la sabron, en momentoj aŭgurantaj tempon prosperan la reĝo la sabron levas suprenen. La pola romantika poeto Juliusz Slowacki priskribis la Sigismundan Kolonon en sia poeziaĵo „Trankivliĝo”; Kaj la kolono aperas ankaŭ en la kanzonteksto por la fimo „Aventuro ĉe Mariensztat” urboparto de antaŭ 70 jaoj en 1954.

El la elsendo 25.05.2024. Legas Barbara – 09′ 21″