Felietonoj
La unua publika urba parko en Pollando, Saksa Ĝardeno
La daŭre belaj aŭtunaj tagoj normale ebligus al la varsovianoj plenĝuon de la verdaj oazoj en la pola ĉefurbo. Nu, la pandemio limigas la promenemon de la urboloĝantoj, sed en la lastaj tagoj preterpasante Łazienki-parkon mi mem ne povis sindeteni de la enrigardo en la parkon kun apenaŭ videblaj promenantoj. Logis la bunto de la abunda verdoazo, jam plurkoloriĝinta kaj libere saltantaj sciuroj. Sed la verdaj oazoj en Varsovio ne malmultas. Eĉ simplaj loĝkolonioj fieras pri abunda verdaĵo. Multegas stratoj kun allogaj arboj kaj arbustoj. Unu el la stratoj proksime al mia domo de kelkaj semajnoj ŝanĝas sian aspekton pro la alikonstruo – laŭ la civitana postulo. Ne nur trotuaroj ricevis novajn ŝtonplatojn, sed ekzistantaj verdaĵstrioj riĉiĝis per aldonaj arboj. Sed hodiaŭ mi volas rakonti pri kvazaŭ pretere enpaŝigebla – sen apartaj bariloj kaj pordoj – la unua publika urba ĝardeno en Pollando, la Saksa Ĝardeno. Ĝi troviĝas urbocentre situante inter Piłsudzki-placo, la stratoj Marszałkowska kaj Królewska. Unuflanke la libera eniro troviĝas ĉe la tramhaltejo angule de Marszałkwska- kaj Królewska-stratoj. Kontraŭe la libera eniro kondukas tra Piłsudzki-placo kaj preterpaso de Tombo de Nekonata Soldato. La origine geometria franca ĝardeno en la jaroj 1724-1748 estis establita kiel ĝardeno de la Saksa Palaco por la pola reĝo-elektito el la saksa dinastio, Aŭgusto la 2-a Fortika. La 27-an de majo 1727 la reĝo disponigis ĝin al la loĝantoj de Varsovio lasante por la bezonoj de la reĝa kortego nur du malgrandajn ĝardenspacojn apud la palaco. La ĝardeno rapide fariĝis populara kaj ŝatata loko por ripzo kaj distro de varsovianoj. Ĉiu povis ĝin viziti kondiĉe esti dece vestita. La sekva samdinastia reĝo Aŭgusto la 3-a Sas konstruigis tie en 1748 la unuan sur la tereno de Pollando libere starantan teatran konstruaĵon. En la ĝardeno ekde la 18-a jarcento estis koncertanta kadre de la promekoncertoj la turka orkestro de la kortego de reĝo Aŭgusto la 2-a. Dum Kościuszko-insurekcio en 1794 la ĝardeno estis ruinigita kaj en la jaroj 1816-1827 ĝi estis transformita en panorman anglastilan ĝardenon. 20 jarojn poste ĉe Królewska-strato estis elkonstruita Instituto de Mineralaj Akvoj kaj ĝia trinksalonego firmigis la rolon de la Saksa Ĝardeno kiel la malferma salono de Varsovio. Meze de junio 1855 estis funkciigita la unua varsovia urba akvodukto prenanta akvon rekte el Vistulo. En la Saksa Ĝardeno aldoniĝis la akvorezervujo en la arkitektura formo imitanta la romian sanktejon de Vesta el Tivoli apud Romo. Rolante kiel akvoturo ĝi distribuadis akvon al 16 fontoj kaj 4 fontanoj en diversaj urbopartoj. La plej bela ĝis nun plezurigas la rigardon en la Saksa Ĝardeno. En la 19-a jarcento la ĝardeno ricevis anglan stilon kaj gardanta ĉe ĉiu ĝia pordo policisto zorgis, ke ne eniru ĝin homoj maldece vestitaj kaj infanoj malpi ol 14-jaraĝaj. En la konstruita tie en 1870-a jaroj Somera Teatro komence de la 1902 jaro la unua pola filmproduktejo Pleograf prezentis la pionirajn dokumentajn filmojn pri la ĉiutaga vivo de Varsovio. La Somera Teatro trafita de bombo forbrulis en septembro 1939. Komence de majo 1942 la parko estis fermita por la pola loĝantaro, malferma sole por germanoj. Partedetruita dum la Varsovia Insurekcio 1944, la Saksa Ĝardeno estis rekreita post la milito. Multaj malnovaj arboj estis damaĝitaj, parto saviĝis. La plej multnombraj estas kaŝtanujoj, sed kreskas tie ankaŭ nigraj poploj, ulmoj, etfoliaj tilioj, kristodornaj glediĉioj, ginkoj, platanecaj aceroj. Post la falo de la Varsovia Insurekcio kadre de la laŭplana detrukampanjo de germanoj pri nenigado de la polaj kulturobjektoj inter la 27-a kaj 29-a de decembro 1944 la Saksa Palaco estis eksplodigita. La transdaŭrinta fragmento de ĝia kolonaro kun la Tombo de Nekonata Soldato estas loko ĉe kiu ĝis nun okazas multaj ŝtataj kaj patriotaj solenaĵoj. Starante al ĝi vid-al-vide en la fono malfermiĝas la alrigardo al la ĉefa ĝardena aleo kun la impona fontano. Multajn aŭskulantojn eble aldone interesos fakto, ke ekde 2012 la ĝardeno estas la ĉefscenejo por la septemnbra Nacia Legado, la socia kampanjo populariganta la konon de la nacia literaturo, kadre de kiu ampleksaj fragmentoj estas legataj publike. Tie, en la Saksa Ĝardeno, en la solena kadro, en la asisto de la prezidenta paro la kampanjo havas sian oficialan inaŭguron.
El la elsendo 30.10.2020. Legas Barbara – 6′ 48″
El la E-Gazetaro_20.10.2020
Nur antaŭ kelkaj tagoj venis al la redakcio la 191-a numero de la duligva „La informilo” el la orienta Francio. La riĉenhava numero elstarigas okulfrape la nunjaran eventon Mondafest’2020 per fotoj kaj komentoj. I.a. atentigante, ke „nuligo de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu devis okazi la unuan semajnon de aŭgusto en Montrealo, Kanado produktis inversan respondon: okazas pli multa agado en la Esperanto-mondo ol iam antaŭe – kaj ĝi efektive rondiras la mondon”. Aliloke en la kunteksto de la nunjaraj virtualaj eventoj „La informilo” pritaksas: „Eĉ se nenio povas anstataŭi la senperan interhoman kontakton, la virtualaj renkontoj taŭgis tamen kiel rimedo por plu ĝui la kulturon en Esperanto. Bone organizitaj, kun riĉa programo, ili estis ĝuitaj de la parolantoj de la lingvo, multaj el kiuj pro ekonomiaj aŭ tempaj kialoj, ne estus povintaj partopreni en la ĉeestaj renkontoj. La sperto estis tiel pozitiva ke oni planas, por venontaj jaroj, konservi iun virtualan parton en la internaciaj renkoniĝoj, ĝuste por ebligi la partoprenon, eĉ se je distanco, al tiaj interesitoj”. Prave pri tio atentigas la orientfranca „La informilo”, kvankam ŝajne neniu dubas, ke Rubikono estis transpaŝita kaj la virtualaj, distancaj eventoj akompanos konstante la vivon de nia komunumo. Efektive ĉio ĉi pro la pandemio, kiu daŭre elvokas emociojn, ŝanĝas la kutimojn kaj i.a. devigas nin uzi vizaĝmaskojn. Ilin produktas ankaŭ TAKE-Esperanto, kiel informas la bulteno kaj laŭ deziro ili povas surhavi ankaŭ la vorton Esperanto. El la vortoj de la prezidanto Edmond Ludwig ni ekscias, ke por ilia kreiĝo „kun Michel Basso kunagis komercistoj de IKEF kaj ilia aĉeto samtempe helpas al esperantistaj medicinistoj el UMEA”. Kio kaptis mian atenton aparte estas, ke spite la epidemion en la regiono ne mankis somere fizikaj kontaktoj inter esperantistoj en la formo de pikniko en la valo de la rivero Yon, amika tago en Freiburg, staĝo en Métabief. Ĉiuj vigle raportitaj kun multaj koloraj fotoj spegulante reliefe la „superecon” de la fizikaj kontaktoj. Multas jam en la numero anoncoj pri eventoj planataj kiel la jarfina Luminesk en Germanio aŭ venontjara staĝo de Tutpirenea E-koruso. Espereble ili sukcese efektiviĝos post la dua pandemia fazo en Eŭropo. Aliflanke multaj informoj, recenzetoj pri nove alvenintaj libroj povas kontentigi ĉiujn, kiuj uzos krome la pandemian tempon por konatiĝi kun novaj legindaĵoj. Ĉion ĉi, sed ne nur spicas humoraĵoj. Elstaras tamen faka artikolo pri „La nova tunelo de Sankta Gotardo” dank’ al kiu mi iom pli profunde konatiĝis kun la entreprenitaj kaj faritaj laboroj. Preskaŭ samtempe kun „La Informilo” venis la 4-a numero de „Esperantolehti”. Evidentiĝas, ke ankaŭ finnaj espetantistoj sukcesis renkontiĝi fizike dum la aŭtuna ekskurso al Hämeenlinna, pri kio intere raportas Saliko kaj la etoson spegulas pluraj apudantaj fotoj. Multo tamen okazis virituale. Planedan pripenson ŝpinas baze de la virtuala VEKI, la kongreso de ILEI Sylvia Hämäläinen. Ŝian pripenson inspiritan kelkfacete per la ideoj de ILEI-prezidantino apudas alia teksto el sub ŝia plumo pri malfondo de 99-jara Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj. Sylvia Hämäläinen historie retrorigardas la vivon de la Ligo ekde la komenco ĝis nun menciante multajn interesajn epizodojn en ĝia aktivado. Bedaŭrine la malfondo dume fermas la klopodojn enirigi Esperanton en la lernejan instruprogramon en Finnlando. Sylvia Hämäläinen referencis al la virtuala VEKI, la venkintino de la nunjara – ja ankaŭ virtuala – Oratora Konkurso Siru Laine. Ŝi sendube lasis multajn rigardantojn de la konkurso spirdetene pro sia emocia elpaŝo-revo iĝi patrino. En „Esperantolehti” ŝi rakontas kaj dividas spertojn pri la partopreno en la konkurso, pri la elektita temo kaj dividas la konkludon, ke malgraŭ daŭra revo iĝi patrino ŝi komprenis, ke nek ŝi nek aliaj virinoj bezonas hasti pro la premo de la socio. Pandemio diversmaniere limigas nian eksteran aktivadon. Sed mi devas diri, ke kun ĉiam pli granda, kreskanta admiro mi sekvas rezonadojn de Jorma Ahomäki, kiu dividas siajn penserojn el fermita flegejo apogante sin sur rememoroj, libroj kaj biografioj. Ĉi-foje li kundividas sian fasciniĝon pri Lidia Zamenhof, la tradukitino de „Quo Vadis”. Se temas pri literaturo ĉi-numere en „Esperantolehti” ne eblas preteratenti la kontribuon de Tuomo Grundström, kiu memorigas brilan finnan poeton el la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento Uuno Kailas en aparta kunteksto. Lia finnaligva traduko de 1-a kaj 4-a strofoj de „La vojo”. Nun Tuomo Grundström kompletigis la tuton per sia traduko de la dua kaj tria strofoj laŭ stilo antaŭjarcenta, kion ja povas juĝi nur la finnalingvaj legantoj. Sed miaopinie interesa ekzemplo, en kiu Esperanto pontas eksteren. Se konsideri la pontan rolon de Esperanto por mi ĝi rolis reliefe en iom pli frua numero de „La Revuo Orienta” (la 7-a) per kontribuo de Jokojama Hirojuki. Li nome elainigis tekston, aperigante ĝin en la revuo paralele trilingve – en la aina, japana lingvoj kaj Esperanto. Ĝia enhavo proksimigas la klopodojn ne sole revivigi la ainan lingvon, sed grande ĝin disvastigi. Mi kun intereso legis pri tiuj klopodoj ja bone memorante, ke iu el la esplorintoj de ainoj estis fine de la 19-a jarcento Siberiekzilito, Bronisław Piłsudzki.
El la elsendo 20.10.2020. Legas Barbara – 8′ 04″
Polonezo „Adiaŭo de la Patrujo” kaj ĝia komponinto
En nia hodiaŭan felietonon enkondukis nin gesinjoroj taktoj de unu el la plej konataj en Pollando polonezoj „Adiaŭo de la Patrujo” de Michał Kleofas Ogiński. Iam ĝi estis danco inaŭgranta balojn de maturecekzamenotoj, 100 tagojn antaŭ la abiturienta ekzameno, kvankam poste popularecon akiris ankaŭ polonezo el la filmo „Sinjoro Tadeo” komponita de Wojciech Kilar. „Adiaŭo de la Patrujo” ne konserviĝis manuskripte, sed en la presa formo ĝi aperis en 1794. Kiel la muzika komponaĵo ĝi grave influis aliajn komponistojn de la romantika epoko. Kaj la motivo paroli pri ĝi estas la fakto, ke la 25-an de septembro 2020 pasas la 255-a naskiĝdatreveno de ĝia kreinto, princo Michał Kleofas Ogiński. Li naskiĝis en la loko Guzowo apud Varsovio. Komence li lernis vilonon- kaj klavicenludon en ĉi tiu loko, ankaŭ muzikteorion kaj figuritan bason. Ekde 1782 li prenis en Varsovio violonlecjonojn kaj en pli postaj jaroj li ĉerpis el la instruoj de tiaj violonistoj-virtuozoj kiel Giovanni Battista Viotti aŭ Pierre Baillot. Michał Kleofas Ogiński ne interesiĝis pri muzika kariero kvankam li komponis 26 polonezojn, romancojn, kantojn, kvadrilojn, menueton, valsojn kaj unuaktan operon „Zélis et Valcour ou Bonaparte au Caire” („Zelis kaj Valcour, alie Napoleono en Egipto”) neniam enscenigitan. Li aŭtoras krome „Leterojn pri muziko” kaj franclingvajn taglibrojn el la jaroj 1788-1815. Kiel dirite Michał Kleofas Ogiński ne intencis dediĉi sin al muziko. Jam kiel 21-jarulo li komencis politikan agadon kiel deputito kaj apoganto de la reĝo Stanisław August Poniatowski, de kiu li ricevis la oficon de la fiskokomisaro de la Granda Litova Princolando. En la jaroj 1790-91 li okazigis diplomatiajn vojaĝojn al Hago, Amsterdamo kaj Londono. La celo de la misio estis vastigo de la komercaj kontaktoj maravoje kun la Okcidenta Eŭropo. Kvankam li partoprenis la laborojn de la historia 4-jara Sejmo (1788-92) li ne estis pledanto por la 3-Maja Konstitucio. Fine li ektroviĝis inter politikistoj, kiuj subskribis la malfierindajn dispartigajn traktatojn kun Rusujo kaj Prusujo, sed aliflanke en 1974 li partoprenis la Kościuszko-Insurekcion komandante propran regimenton de ĉevalpafistoj. Post la falo de Vilno li traiĝis al Varsovio kaj post la venka batalo kontraŭ caraj trupoj li forveturis al Vieno kaj Vencio. La insurekcio tamen malsukcesis. Pro la rifuzo de la propono de la komandanto de okupaciaj trupoj Suworow reveni al Pollando oni konfiskis liajn havaĵojn. Dum kelkaj jaroj Michał Kleofas Ogiński aktivis en elmigrejo kaj dum sia estado en Parizo konatiĝis persone kun Napoleono Bonaparte. Fine de 1801 li akiris aprobon reveni al la lando kondiĉe de ĵurpromeso pri fiedeleco al caro Aleksandro la 1-a. Li ekloĝis en la heredita de sia onklo bieno Zalesie apud Vilno. Post 1812 li ligiĝis kun la inteligentula kaj kultura medio de Vilno organizante spektaklojn kaj koncertojn. Li fariĝis prezidanto de Tipografia kaj Bonfara Societoj tie. En 1802 post la divorco kun Izabela Lasocka li edziĝis al itala kantistino Maria de Neri. En 1822 li por konstante forveturis al Italio kaj Florenco, kie li mortis la 15-an de oktobro 1833. Liaj korpaj restaĵoj ripozas en la Panteno el elstaraj personoj en la tiea preĝejo Santa Croce apud Galilelo, Mikalanĝelo, Rossini, Machiaveli, Czartoryski-princinoj. La memoro pri Michał Kleofas Ogiński ne forgesiĝis. Ekde 2008 en la kuracloko Iwanicz-Zdrój okazas Internacia Festivalo de Serioza Muziko, kies patrono estas Michał Kloefas Ogiński. En 2016 laŭ inciato de la pola ambasado en Vilno estis funkciigita multmedia ludanta benko, okaze de la 250a naskiĝdatreveno de la komponisto, apud la sidejo de la pola ambasado kaj unu el la vilnaj palacoj de Ogiński-familio. Premante butonon eblas i.a. aŭskulti unu el kvin liaj komponaĵoj kaj ekscii informojn pri la komponisto.
El la elsendo 25.09.2020. Legas Barbara – 7′ 45″
2020 – la jaro de Fibiger-familio en Kalisz
Kalisz estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj en Pollando kun kontinua enloĝateco ekde neolito tra bronza epoko, frua fera epoko ĝis la periodo de romiaj influoj kaj frua mezepoko, kiam meze de la 13-a jarcento ĝi ricevis la urborajtojn. Multaj elmontras la gravecon de Calisia (laŭ ĝia latina nome) iam troviĝanta ĉe la tiel nomata sukcena itinero. Sed ne la historio de Kalisz interesas nin hodiaŭ, sed aparta evento, kiu okazis tie komence de septembro. Nome la urbaj instancoj de Kalisz proklamis tiam solene la Jaron de Fibiger-familio, kiun ĉeestis i.a. la nun vivantaj membroj de la familio. Por ekscii pri la meritoj de la familio por la urbo ni devas retrorigardi al la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kiam plej verŝaje el Aŭstrio venis al Kalisz Carlo Gottlob, lignaĵisto produktanta ankaŭ klavinstrumentojn. Lian talenton heredis filo jam naskiĝinta en Kalisz, Arnold Fibiger I. La ĉeestanta la nunjaran solanaĵon Elwira Fibiger en sia libro pri la familihistorio reliefigas, ke en Kalisz la familio ne sole setliĝis, sed lanĉis bonege prosperantan entreprenon kaj familirezidejon. La kreiĝantaj tie dank’ al iliaj talentoj plej belaj muzikinstrumentoj akiris admiron en la tuta mondo. Sian vivon Fibiger-familio dediĉis al la fabriko de pianoj kaj fortepianoj en Kalisz, al edukado de laŭvicaj generacioj de fortepianmajstroj, teknikistoj, fortepianagordigistoj por la bezonoj de la tuta lando. Kalisz fariĝis firme la urbo de ilia vivo kaj esperoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, de rememoroj. Fine de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento Arnold Fibiger I alilokis la fabrikon, kiun sekve gvidis lia filo Gustaw Fibiger II kaj la nepo Gustaw Arnold Fibiger III, la patro de la aŭtorino. Li estis la lasta posedanto de la Fabriko de Fortepianoj kaj Pianoj kun la marko „Arnold Fibiger”. Post la milito la fabriko en 1947 estis naciigita kaj ricevis la nomon Fabriko de Fortepianoj kaj Pianoj „Calisia”. Malgraŭ fremdaj devenradikoj la membroj de la familio fariĝis veraj polaj patriotoj. La lasta posedanto de la fabriko en la jaroj de la 2-a mondmilito estis soldato de la 25-a artileria regimento en Kalisz. Li aktive partoprenis defendajn kontraŭgermanajn batalojn apud la lokoj Łęczyca, Kutno, Młodzieszyn. En batalo apud Bzura-rivero li estis vundita. Li trafis al la militostaĝejo en Woldenberg, sed malgraŭ insistaj persvadoj li ne subskribis la tiel nomatan volkliston. La fratino de lia patro estis senkompate murdita de germanoj en 1945 en la grupo de 56 personoj en Skarszew-arbaro pro la agado en la rezista movado. Kelkajn tagojn poste pereis la patrino. Gustaw Arnold Fibiger III rekone pro siaj dummilitaj meritoj estis distingita per la Kruco de Batalbravuloj. Kaj krome malgraŭ la naciigo de sia fabriko li laboris en ĝi ĝis la emeritiĝo. Dank’ al li en 1950 „Calisia” produktis 136 pianojn, unu jaron poste duoble pli. 150 el ili estis eksportitaj en 1951 al Svedio, Finnlando, Norvegio. En 1953 Gustav Arnold Fibiger III komencis laborojn pri nova modelo de konĉerta fortepiano M-280, pro kiu en 1956 li ricevis Oran Meritkrucon. Nun en Kalisz funkcias kelkdek firmaoj okupiĝantaj pri la renovigado kaj konstruado de fotepianoj kaj pianoj. Junuloj daŭre akiras kompetentojn en la Teknikumo pri Fortepiankonstruo, kies patrono estas Gustaw Arnold Fibiger. Temas pri la unusola en Pollando, kaj unu el tri en la tuta mondo lernejo, kiu peredukas profesiajn agordigantojn kaj akustikajn ĝustigantojn de la klavinstrumentoj. Okaze de la Jaro de Fibiger-familio en Kalisz estas okazontaj kelkdek muzikaj eventoj, prelegoj kaj laborrenkontoj i.a. pri la sonreguligado kaj konstruo de pianoj por infanoj. La plej juna membro de Fibigerfamilio laboras pri la dokumenta filmo dediĉita al elstaraj civitanoj de Kalisz. Elwira Fibiger mem laboras pri sia dua libro dediĉita al la historio de la familio „Fortepiano, mia amo”.
El la elsendo 22.09.2020. Legas Barbara – 6′ 30″
Koninda Pollando – Grudziądz
Simile kiel antaŭ unu semajno ni volas proponi al vi viziton en la norda parto de Pollando. Tie ĉi inter la urboj Gdańsk, Bydgoszcz kaj Toruń troviĝas Grudziądz. Ĝia situo en la parto de Pollando kun la densa vojreto kaŭzas, ke ĉiun laŭvican jaron alvenas al la urbo ĉiam pli da novaj turistoj. Cetere estas diversaj hipotezoj pri la etimologio de la urbonomo. La plej verŝajna estas tiu, kiu elmontras la nomradikon en la vorto „gruda” – terbulo, kiu signifas pecon de malmola grundo. Tiun teorion konfirmas la fakto, ke la Fortresa Regiono, inkluzive de la Kastela Monto havas la formon de la terbula grundo. La urbo fieras jam pri pli ol 700-jarcenta tradicio (en 2006), la 18-an de junio oni festos ĝian laŭvican datrevenon. La historio de la urbo aparte speguliĝas en ĝiaj malnovaj konstruaĵoj. Ĝuste ili decidas pri la eksterordinara aspekto de Grudziądz. Temas pri fragmentoj de la mezepoka defendomurego kun la t.n. akva pordego, gotika preĝejo de sankta Nikolao, la 17-jarcentaj grenstaplejoj, kaj la 18-jarcentaj brikdomoj. Grudziądz proponas ankaŭ aktivan ripozon fone de naturo. Ene de la urbo mem troviĝas 3 lagoj kaj tra Grudządz kondukas 2 akvaj itineroj, laŭ la riveroj Wisła kaj Osa. La urboloĝantoj certigas, ke se iu volas konvinkiĝi pri la beleco de la urbo, tiu devas nepre alveni al ĝi ĝuste laŭe de riveroj aŭ almenaŭ komenci sian viziton de la riverbordo. Tie ravos lin/ŝin 26 imponaj, spirrabaj masonitaj gerenstaplejoj, altaj je 8 aŭ eĉ 9 etaĝoj. La panoramo, kiu dank’ al ili kreiĝas estas la unika ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo. La plej malnova informo pri Grudziądz devenas el la komenca periodo de la pola ŝtato. Ĝi troviĝas en la dokumento de reĝo Boleslao la Kuraĝa por la Benediktana Klostro en la loko Mogilno el la 1065-a jaro. „Castrum Grudomzh” estas difinita kiel iu el la burgoj de kiu la klostro estis ricevanta rikoltooferon, rikoltoservuton. Pli poste en la 1218-a jaro la tiama posedanto de la regiono, princo Konrad la Mazovia transdonis la urbeton al episkopo Chrystian, kiu venis tien por kristanigi Prusujon. Post multjaraj streboj Chrystian estis proklamita la episkopo de la tuta Prusujo kaj ĝuste la urbon Grudziądz li elektis kiel sian rezidejon. Sed, prusoj ne volis akcepti kristanismon. Post la forpaso de la episkopo por daŭrigi lian kristanigan mision princo Konrad la Mazovia en la 1226-a jaro invitis setliĝi en Grudziądz la Teŭtonan Ordenon. Verdire ĉiu pola lernanto scias, ke tiu paŝo en siaj sekvoj grave kaj negative speguliĝis en la historio de Pollando. Ni tamen reiru al momento, kiam al Grudziądz venis misicele teŭtonoj, ĉar ekde tiam – por pli ol 200 jaroj – la urbo fariĝis la sidejo de la Teŭtona Ordeno, kiu kun la tempo fluo proklamis ĝin sia ŝtato kaj proklamis la militon kontraŭ Pollandon. Tuj post sia alveno al Grudziądz teŭtonoj komencis plukonstrui la kastelon troviĝantan sur la altaĵo. Ĝi jam tiam estis opiniata kiel malnova. Atestas pri tio plej bone tre maldikaj muroj de la orienta flanko. Ili povas defendi kontraŭ atako de arkopafistoj, sed ne la atakon de pli bone armitaj soldatoj. La kastelon ĉirkaŭis defendomurego kun 10 turoj kaj 4 pordegoj. La plej bone konservita ĝis hodiaŭ estas la t.n. akva pordego, konstruita verŝajne en la 13-a jarcento kaj modernigita 100 jarojn poste. Ceteraj pordegoj konserviĝis nur fragmente. La nomo de la pordego „akva” ligiĝas kun ĝia destino. Nome ĝis la 17-a jarcento la akvon el la puto troviĝantan ene de la kastelaj muroj oni ne povis drinki. Do, la loĝantoj de la kastelo uzis la avon el la riviero Osa transportatan al la kastelo ĝuste laŭ la akva pordego. Cetere kun la problemoj de akvo ligiĝas interesa anekdoto. Nome en marto de la 1522-a jaro en Grudziądz estis okazanta la ĝenerala sejmeto [kunveno de la loka gravularo], por kiu venis monako, Mikołaj Kopernik, granda medicinisto, matematikisto, fizikisto, geografo kaj unuavice astronomo. Kiam li eksciis pri la akvoproblemoj de la loĝantoj li deziris konsulti mapon de la ĉirkaŭaĵo. Post ĝia detala pristudo li proponis konstruigi kanalon, kiu kondukus akvon el la rivero Osa al la urbo, kaj sekve al Vistulo. La loĝantoj de Grudziądz devis peti la reĝan permeson, kiun ili ricevis de Sigismundo Aŭgusto. En la ĉeesto de la reĝo la inaŭguro de la kanalo okazis solene en la 1552-a jaro. Tiamaniere Mikołaj Kopernik kiel inĝeniero savis la urbon kontraŭ manko de la fluanta akvo. Kaj cetere aldonendas, ke dum sia estado en Grudziądz en la sama 1522 jaro Nikolao Kopernik prezentis sian faman ekonomian disertaĵon pri moneroj ”De aestimatione monetae”. Reference al la historio ni ankoraŭ aldonu, ke en la 15-a jarcento studis tie pola poeto Jan Dantyszek kaj en la 17-a jarcento astronomo Jan Hewelisz. Sendube surprizos ĉiujn la informo, ke nur parto de la kastelo apartenis al teŭtonoj. Duono de la apudkastelaj konstruaĵoj apartenis – eĉ en la periodo de la pola-teŭtona milito – al la… pola reĝo, al kiu kun la tempo fluo ekde la 15-a jarcento apartenis ankaŭ la tuta regiono. Sed ankaŭ estante nur parto de Pollando Grudziądz ludis gravan rolon. Hodiaŭ Grudziądz estas grava trafikcentro kaj industria urbo, kiun – kiel ni jam diris – ĉiam pli ofte vizitas turistoj.
El la elsendo 04.09.2020. Legas Gabi – 6′ 58″
La varsovia Kulturpalaco la dufoja kongresejo de UK-oj
En multaj esperantistoj de la mondo la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco vekas varmajn rememorojn pri la du Universalaj Kongresoj en ĝi okazintaj en 1959 kaj en 1987. Ambaŭ jubileaj! Omaĝintaj jen la 100-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof, jen la 100-an datrevenon de la apero de la Unua Libro. Ne ĉiuj cetere esperantistaj gastoj komprenis rezervojn de polaj, apartevarsoviaj esperantistoj al ĉi tiu konstruaĵo, kiu vekis/as ankaŭ multajn kromajn asociaciojn. Dum la pasinta semajno la 22-an de julio pasis la 65-a datreveno de ĝia kreiĝo. La inaŭguro de la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco okazis meze de la jaro en 1955, sed la sovetunia konstruadministracio de la palaco, kies ideodoninto estis Stalin kaj lia nomo longe patronis al la konstruaĵo komencis labori pli frue. La palaco kreiĝis laŭ la arkitektura projekto de Lew Władimirowicz Rudniew, aŭtorinta ankaŭ i.a. la konstruaĵon de la Moskva Universitato. La konstruadon partoprenis 4 mil polaj laboristoj kaj krome 6 mil laboristoj kaj inĝenieroj el Sovetunio. Por ili estis elkonstruita en Varsovio speciala Loĝkolonio de Amikeo. Pri ilia protekto zorgis speciala operaca grupo kreiĝinta kadre de la Sekurecservo. La komunista propagando la konstruadon prezentis kiel senprofitcelan helpon de simplaj civitanoj de Sovetunio al Pollando. Ilia ĉeesto celis krome pruvi al poloj la perfektecon de la socialista labororganizo kaj novajn revoluciajn konstruteknikojn. Ili mem estis difinataj kiel „avangardo de la laborula mondo, de progreso” kaj ankaŭ kiel kulturamantoj. Preskaŭ ĉiutage la polaj gazetoj raportis pri la laborprogresoj, aperigadis fotojn, rapotaĵojn, informojn pri laboravanuloj. Antaŭ la disponigo de la palaco al la „nacio” lernantoj de la varsoviaj lernejoj helpis en la ordigado de la ĉirkaŭa tereno. Post tio povis jam okazi solena subskribo de porokaza protokolo inter la sovetunia ambasadoro kaj la pola ĉefministro pri la trasndono de la Palaco. Ĝia foto ornamis la kovrilpaĝon de tre populara gazeto „Życie Warszawy” kun la dankemfaza titolo „Ni dankas al vi kamaradoj”. La tiama unua sekretario de la Centra Komitato de la Pola Uniĝinta Partio akcentis, ke la palaco „estas simbolo de nekomparebla ideo de proleta internaciismo, deklarata kaj realigata necedeble de la granda partio, kreita kaj edukita de Lenin, firmigita kaj plukonstruita en la historia procezo de revoluciaj bataloj fare de liaj daŭrigantoj kaj lernantoj, paŝantaj hodiaŭ fronte de avanaj fortoj de la homaro en la batalo por la afero de paco, progreso, demokratio kaj socialismo. La tuta pola nacio, akcentis la tiama gvidanto de la Centra Komitato de la partio, direktas sin hodiaŭ kun varmaj sentoj de frateco kaj amikeco kun sovietuniaj nacioj kaj emfazas koran dankemon al la konstruintoj de la superba verko de Amikeco, Palaco de Kulturo kaj Scienco portanta la nomon de Józef Stalin en la ĉefurbo de Popola Pollando”, fino de la citaĵo. Malgraŭ tiu ĉi partiamikeca ĵargono varsovianoj ne rilatis al la palaca donaco same entuziasme. La momunemteca objekto en la centro de Varsovio simbolis fremdan subpremon, fremdan dependecon. Aliflanke dum jaroj ĝi estis la plej impona konstruaĵo de la pola ĉefurbo, kiun vizitis multaj eksterlandaj gastoj, i.a. ŝtatgvidantoj. Ĝi disponis pri la plej granda salonego servanta kiel koncertejo, konferencejo, kongresejo. Do ankaŭ en tiu ĉi rolo ĝi servis kiel kongresejo por esperantistoj en 1959 kaj en 1987, kvankam en tiu lasta jaro pro la enorma publiko – oficiale 6-mila – kelkaj eventoj, kiel inaŭgro devis okazi du fojojn. Kaj nun plenmano de certe interesaj donitaĵoj, aparte por tiuj aŭskultantoj, kiuj ja kun emocio tenas en la memoro la Palacon kiel la kongresejon de la 44-a kaj la 72-a UK-oj. La Palaco de la Kulturo kaj Scienco en Varsovio havas 46 etaĝojn, inkluzive de du subteraj, ĝi altas 237 metrojn kaj estas daŭre la plej alta konstruaĵo en Pollando; en 1955 ĝi estis la dua plej alta konstruaĵo en Eŭropo. Ĝia volumo egalas al ĉirkaŭ 817 mil kubometroj, por kiu oni uzis 40 milionojn da brikoj kaj 26 mil tunojn da ŝtalo. En la konstruaĵo estas pli ol 3200 ĉambroj, ĉambregoj salonoj kaj krom la Kongresa Salonego multaj el la ejoj servas kiel teatroj, muzeoj, lernejoj, altlernejoj, kinejo, kafejoj. La palaco daŭre logas turistojn kaj ĉe ĝia 30-a etaĝo sur la alteco de 114 metroj troviĝas panorama galerio al Varsovio. Jam post la reĝimaj transformiĝoj de la 90-aj jaroj kelkfoje ekardis la diskutoj pri la ruinigo de ĉi tiu komunista simbolo en la centro de la urbo. La diskutoj finiĝis en februaro 2007, kiam la palaco estis listigita en la registro de historiaj objektoj. La pledantoj por ĝia forigo povas sole ĝoji, ke ĝia silueto efike estis ĉirkaŭkonstruita kaj ĉirkaŭkonstruata de pluretaĝaj ofickonstruaĵoj.
El la elsendo 25.07.2020. Legas Barbara – 7’23”
Koninda kulturobjekto: la tolaĵo „Grunwald-batalo”
La grandformatan historian tolaĵon bildigantan la venkan batalon super teŭtonoj ĉe Grunwald (15.07.1410) Jan Matejko komencis pentri aŭtune de 1875 fininte komence de 1878. Verdire, la unuaj oleoskizoj kreiĝis jam en 1872, sed kvankam neniu el familianoj sciis pri la laborkomenco, la amiko de la pentristo Marian Gorzkowski atestas, ke same en momento de pentroinaŭguro, kiel ankaŭ ĉe la fino aŭdiĝis la sonoj de la fama Sigismundo-sonorilego, audiĝanta malofte, kaze de eventoj eksterordinaraj aŭ festoj tiaj kiel la Dia Korpo. La pentraĵo sur la surfaco de 426 kaj 987 centimetroj kun granda pietismo rekreas la monumentecan scenon. Ĝi eternigas en la pentrista kadro la batalvizion el julio 1410. Ĝi kreiĝis ne sole el la imago de la elstara pentristo. Matejo estis kelkfoje vizitanta la lokon de la batalo por konatiĝi i.a. kun terenformiĝo. Ĉi tiuj vizitoj, veraj entreprenoj kondukis tra tri aneksopartoj de Pollando. Ankaŭ i.a. tra Varsovio, kie la raportantaj gazetoj informadis pri enorma entuziasmo de patriotaj amasoj kun florbukedoj atendantaj la proksimiĝantan pentriston. Tamen la ĉefa informfonto por la tolaĵo de Matejko fariĝis la Kroniko de la pola kronikisto Jan Długosz, kies patro partoprenis la batalon, kaj la onklo, sacerdoto kunestadinta en la tendaro kun la batalintaj kavaliroj. Jan Matejko decidis bildigi la finan etapon de la batalo en momento, kiam la venkoŝanĝo decide gravitis al la polaj-litovaj trupoj. Cetere en ĉi tiun scenon Matejo enmetis figurojn, kiuj ne partopreninte la batalon en la tolaĵo havis simbolan rolon. Ni memorigu ĉeokaze, ke Grunwald-batalo okazis inter la fortoj de la teŭtona ordeno (ruze akaparinte polajn teritoriojn) subtenata de soldatoj el Ĉeĥio, Silezio, Okcidenta Pomerio kaj el la regnoŝtatoj komandita de Ulrich von Jungingen kaj la unuiĝintaj polaj kaj litovaj fortoj subtenitaj de soldatdungitoj el Ĉeĥio, Moravio sub la komando de la pola reĝo Vladislavo Jagelo. Kvankam la batalo finiĝis per la venko ĝi ne estis finutiligita por plena pidepremo de la ruza ordeno. Tamen la famo de la venko apud Grunwald dum jarcentoj formis la identecosenton de laŭvicaj generacioj de poloj. Firmigis ĝin la tolaĵo de Matejko simbole bildiganta bravecon, sindediĉon, prudenton kaj forton de alianco unuflanke kaj aliflanke falson kaj eĉ perfidon. La unua posedinto de la finpreta „Batalo ĉe Gruwald” fariĝis varsovia financisto Dawid Rosenblum. La famiĝinan jam en la kreafazo bildon akompanis financa sukceso, ĉar kla kliento pagis por ĝi kapturnan sumon, kies valoro egalis al pli ol duona arĝntotuno. Tiuepoke eblis aĉeti kontraŭ ĝi ĉevalgregon aŭ 2500 bovinojn. Rosenblum ne estis artamanto, sed financisto, kiu kalkulis je signifa profito dank’ al okazontaj ekspozicioj. Unue la tolaĵo estis prezentita al la publiko aŭtune de la sama jaro en Krakovo. Ĉiutage vizitadis ĝin homamasoj, kaj iuj admirantoj kontemplis la bilon eĉ dum horoj studante ĉiun ĝian detalon. La gazetoj taksis la bildon artverko, iuj verkis pri ĝi poemojn. Sed ne mankis severa kaj prema kritiko de la krakova artista elito i.a. Stnisław Witkiewcz aŭ Stanisław Wyspiański. Tamen la grandan sukceson de la ekspozicio agnoskis la krakovaj aŭtoritatoj enmanigite al Matejo sceptoron kiel simbolon de la regado en la artoj. Post ĉi tiu sukceso samjare „Batalo ĉe Gruwald” estis ekspoziciita en Vieno, vekinte la admiron de imperiestro Wilhelm la 1-a. La sekvan jaron eblis adimiri ĝin en Varsovio. „Batalo ĉe Gruwald” estis prezentita laŭvice en pentristaj ekspozicioj de Petersburgo, Berlino, Lvovo, Bukareŝto, Parizo (1880). Post la reveno al Varsovio ĝia ekspoziciloko fariĝis la Asocio de la Belartoj „Zachęta”, kiu aĉetis en 1902 la tolaĵon de la heredantoj de Rosenblum. Entute dum la vivo de Matejko la „Batalo ĉe Grunwald” estis ekspoziciita en 17 artgalerioj. Grandega tolaĵo kun la surfaco de 42 kvadrataj metroj, pezanta ĉ. 400 kilogramojn estis kun- kaj disvolvata 32 fojojn. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito la „Batalo ĉe Grundwald” estis forveturigita al Moskvo por savi ĝin kontraŭ eventuala detruo fare de prusoj. Sur sian lokoj en la varsovia „Zachęta” ĝi revenis nur en 1922 baze de Riga-pactraktato. La plej drameca periodo en la historio de la pentraĵo komenciĝis kun la unua bribombado de Varsovio en septembro 1939. La baldaŭa malvenko de Pollando kontraŭ atakintaj germanoj apenaŭ lasis tempon por evakuo. La germana propagando ankoraŭ antaŭ la militeksplodo nomis ĝin paskvilo kaj pentrista provoko. Ĝia serĉado flanke de Gestapo komenciĝis jam en la komenco de la okupacio. Germanoj pretis pagi pro informoj pri ĝi 2 milionojn kaj poste eĉ 10 milionojn da markoj. La kaŝado de informoj pri ĝi estis minacita de la mortopuno. Malgraŭ tiuj klopodoj la tolaĵo ne falis en la manojn de germanoj kaj la serĉadon finis falsa informo de Pola Radio el Londono, ke ĝi sukcese atingis Brition. Dume la tolaĵo dank’ al komuna helpo de polaj kulturagantoj kaj konspirantoj transdaŭris sukcese en Lublino (la orienta Pollando). Sed la evakuhasto kaj aliaj faktoroj kaŭzis, ke dum la transporto kaj kaŝado ĝi signife difektiĝis. La postmilita restaŭro daŭris 5 jarojn. En 1949 ĝi ektroviĝis en la varsovia Nacia Muzeo. Ankoraŭ kelkfoje la „Batalo ĉe Grunwald” de Jan Matejko estis ekspoziciita eksterlande – en Prago, Moskvo, Vilno. Tiam evidentiĝis la neceso de pliaj ĝisfundaj konservistaj laboroj, kiuj okazis antaŭ 10 jaroj. Ekde septembro 2012 la varsovia Nacia Muzeo fariĝis ekskluziva ekspoziciloko de la impona tolaĵo de Jan Matejko „Batalo ĉe Grunwald”.
El la elsendo 17.07.2020. Legas Barbara – 8’21”
Vzitinda Pollando: Rokowół
La morena altaĵo – 115 metrojn super la marnivelo – apud la lago Gardno sur la tereno de la Nacia Parko Słowiński (la norda Pollando)- de ĉiam tre bone videbla de la maro rolis kiel la naviga orientiga loko notita sur la plej malnovaj maraj mapoj de ĉi tiu parto de Baltiko. Iam sur ĝia pinto estis flamigata fajro, indikanta vojon nokte dumtage samcele servis ĝia fumo. Kun ĝi ligiĝas multaj legendoj. Unu el ili rakonas pri iam troviĝanta sur ĝi pompa kastelo, en kiu loĝis princino ŝatanta lukson kaj riĉaĵojn kaj ne multe zorganta pri siaj subuloj. Aliflanke ŝi estis tre postulema rilate la servutojn ricevatajn en la formo de viando, fiŝoj kaj greno. Kun ĉiu jaro la subuloj povriĝadis kaj fine venis sekecplago kaj la tero ne alportis rikolton. Malsatmorto alrigardis la kamparanajn okulojn dum la princino zorgis pri nenio pro la amasigitaj provizoj sufiĉaj por longaj jaroj. Senesperaj kamparanoj direktiĝis al ŝi helpopete eĉ pri haringobarelo, kiu ebligus transdaŭri la malfacilan periodon. Anstataŭ kompato renkontis ilin ŝia furioza rifuzo. Kamparanojn ŝi forpelis kaj haringobarelojn dronigis en la maro. Kamparanojn reirantanj hejmen subite suprizis la tremanta tero kaj enorma bruo akompaninta la kastelruiniĝon. Bone ili komprenis, ke tiel plenumiĝis la Dia puno pro la manko de ŝia kompato. Kaj sur la loko de la kastelo restis sole altaĵo ĉirkaŭita de ronda fosaĵo. De tiu bildo devenas la nomo Rowokół, kiu signifas samtempe fosaĵon kaj remparon. En la 17-jarcentaj mapoj svedaj kaj nederlandaj la nomo ŝajnas simili, Reefcoll respektive Refkul aŭ Ravkuul. En germanaj mapoj el la komenco de la 20-a jarcento ĝia nomo prezentiĝas kiel Revekol. En la frukristana tempo troviĝis tie kapelo el la 1281 dediĉita al la patrono de navigantoj, fiŝkaptistoj kaj piratoj, s-ta Nikolao. Ĝi famiĝis en la Okcidenta Pomerio kiel unu el la gravaj pilgrimlokoj pro la troviĝanta en la kapelo la miraklofara bildo de la Dipatrino. Post la enkonduko de la reformacio en Pomerio en 1534 la sanktejo estis forlasita kaj ĝia riĉa ekipaĵaro disrabita formalaperis. Saviĝis sole ĝia turo, servonta kiel marlanterno. Dum pli ol 400 jaroj Rowowół estis forgesita, sed en la lastaj jaroj la altaĵo denove ekrolis kiel loko de religia kulto pro la rekreata tie dum la paska Santa Nokto Resurekto. La 1-an de julio 1984-a en Rowokół estis establita arbara-panorama rezervejo kun la surfaco superanta 560 hektarojn etendiĝanta ĉe la sudorienta deklivo de la altaĵo sukreskita riĉe de fagoj, abioj kaj larikoj. Protektataj estas krome la akvotereno de la rivero Łupawa kun vastaj herbejoj; la mezepokaj slavaj kulto- kaj defendolokoj; la monteta panoramo en la ĉemara ebenaĵo de Słowiński- Marbordo. Sur la altaĵan pinton gvidas iom kruta pado de la blua itinero. De la troviĝanta tie panorama turo la mondo aspektas kiel vasta mapo. Bonege videblaj estas i.a. la lagoj Gardno kaj Łebsko, la urboj Łeba, Ustka kaj Słupsk. Kiam la vetero favoras videbliĝas eĉ lumoj de la dana insulo sur Baltiko, Bornholm.
El la elsendo 10.07.2020. Legas Barbara – 5’08”
Koninda Polo: Benedictus Polonus
Ekde la 1-a de julio denove multaj el ni, aparte en Eŭropo ĝuas la eblecon vojaĝi pro malfermiĝo de plimulto de Schangen-limoj. Ne tuj oni povas ekveturi. Des pli mi volas rakonti pri Benedykt Polak (Benedictus Polonus), la pioniro de la polaj vojaĝoj. Li naskiĝis ĉirkaŭ la 1200-a jaro en la okcidenta Pollando. Li estis franciskano, dum kelka tempo estadinta en klostro en Vroclavo. Tie li plej verŝajne renkontiĝis kun Giovanni da Pian del Carpine, unu el la unuaj disĉiploj de s-ta Francisko el Asizo, kiu estis prioro de la pola francikana provinco. En la unua duono de la 13-a jarcento tataroj triumfe marŝkonkeradis kaj dekumis ŝtatojn de la orienta kaj suda Eŭropo. Kiam la trupoj de la Piastdinatia princo, Henryk Pobożny (Henriko la Pia) malvenkis apud Legnica en 1241 papo Inocento la 4-a profunde maltrankviligita pro iliaj konkeroj en la kristana Eŭropo decidis direkti legaton al la granda mogola ĥano por akiri armisticon. La papan mision, kiu ekiris la 16-an de aprilo 1245 el Liono partoprenis sub la gvido de Giovanni da Pian del Carpine i.a. Benedictus Polonus, kiel sekretario, tradukisto, eksperto pri la lingvo kaj moroj de la malnovrusaj ortodoksuloj, kiuj multonombre kiel ostaĝoj troviĝis en la mongola kortego. Oni supozas krome, ke Benedictus Polonus konis ankaŭ la mongolan lingvon, kiel iama tatara ostaĝo aŭ kontaktiĝinte kun tataroj prenitaj kiel ostaĝoj post la sieĝo de la urbo Racibórz. La papo devontigis la senditojn prisribi kredojn, morojn kaj politikan sistemon de la mongola ŝtato kaj ekscii laŭeble multon pri la planoj de pliaj eventualaj konkeroj, pri la riĉaĵoj kaj militfortoj de la mongolaj regantoj. Provizitaj per valoraj, multekostaj donacoj la monakoj entreprenis surĉevale preskaŭ 20-milkilometran veturon tra nekonataj regionoj, kiu daŭris iom pli ol du jarojn. Veturante tra Krakovo, Lucko kaj Kijevo en ĉi lasta urbo ili ŝanĝis la ĉevalojn de eŭropaj je pli eltenemaj, mongolaj. Sekve laŭe de la bordoj de la Kaspia Maro kaj Arala Lago fruprintempe de 1246 ili renkontis la unuan fojon tatarajn trupojn. En lia eskorto la franciskanoj moviĝis al la regiono de Astraĥano, kie estadis Batu-ĥano (la nepo de Ĝingis ĥano) nomumita de la Granda Ĥano. Tie franciskanoj ekvidis amasajn trupojn, invadintajn pli frue Eŭropon. Post kelktaga estado Batu ĥano – mildigita pro la donacoj permesis – sed sole al la fratuloj Giovanni kaj Benedictus daŭrigi la veturon. Ĝis la mezo de junio 1246 ili antaŭenmoviĝis laŭ la valo de Sirdajo, la tiama mondofino laŭ la tiamaj eŭropaj kredoj. Tiel do, Benedictus kiel la unua polo metis piedon sur la azia kontinento. La plia celo fariĝis Syra Orda, legendeca Karakorumo kreiĝinta en la 3-a jarcento kiel sidejo de Ĝingis ĥano. La papaj senditoj trafis tie ceremonion de surtronigo de Gujuk ĥano. Tio fariĝis la okazo por pli longa estado en la mongola koretego kaj kontaktoj kun aliaj reprezentanoj venintaj por la solenaĵo el la Bagdada Kalifato, Kartvelio, Koreio kaj Ĉinio. La 11-an de novembro 1246 – post entute 4-monata estado – la granda ĥano transdonis al la papaj senditoj la respondan leteron en la lingvoj mongola, persa, turka kaj latino. En ĝi li postulis, ke la papo mem persone venu al li ĉefe de ĉiuj eŭropaj regantoj por lin omaĝi rifuzante samtempe la alvokon akcepti kristanismon. Komenciĝis la longa revena vojo. Nur la 18-an de novembro de la sekva jaro la monakoj atingis Lionon, kie rezidis Inocento la 4-a. La franciskanoj, kiujn oni bonvenigis kiel personojn revenantajn el alia mondo raportis pri sia ekspedicio, dividis la impresojn kaj transdonis faritajn notojn kaj priskribojn. Sed la afero tiel ne finiĝis. Giovanni da Pian del Carpine revenis al Italio kaj en sia verko „Historio de mongoloj” entenigis amason da informoj pri landoj kaj popoloj de la Fora Oriento, pri la manieroj gvidi militon, organizi armeojn kaj administri la konkerojn. Benedictus Polonus verkis en Krakovo la unuan eŭropan traktaton kun la scienca dimensio „De itinere Fratrum Minoram ad Tartaros”. Ĝi traktis pri la kulturo kaj lingvoj de la Fora Oriento, enhavis amason da mongolaj esprimioj tradukitaj en latinon. Tio pravigas nomi Benedikton Polon ne nur pioniro de la polaj ekspedicioj, sed ankaŭ la unua pola orientalisto. La raporto de Benedictus konserviĝis en du manuskriptoj – pariza kaj viena. La unuan fojon ĝi estis publikigita en Parizo nur en 1839. En la pola ĝi aperis en 1986. Aldonendas, ke la ekspedicio de Giovanni da Pian del Carpine kaj Benedictus Polonus atingis Azion preskaŭ 30 jarojn antaŭ tiu de Marco Polo, opiniata la plej granda mondvojaĝanto en la mezepoko. Pri lia ekspedicio al la koretego de granda ĥano de mongoloj Kubilaj – daŭranta entute 24 jarojn – troviĝas neniu spuro en la mongolaj skribaj dokumentoj. La raporto de Benedictus Polonus en mezepokaj mongolaj dokumentoj estas konfirmita. Post la reveno al Krakovo Benedictus Polonus fariĝis tie la klostrestro. Li mortis ĉirkaŭ la 1280-a, sed ne estas konataj cirkonstancoj de lia morto kaj la loko de lia eterna ripozo.
El la elsendo 03.07.2020. Legas Barbara – 8’08”
Koninda Pollando: Baranów Sandomierski kaj ĝia kastelo
Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al Baranów Sandomierski en la sud-orienta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el 1135 dum la regado de reĝo Bolesław Krzywousty (kurbobuŝa). La urbajn rajtojn Baranów ricevis en 1354 de reĝo Kazimiro la Granda. La urbo evoluis dank’ al la grenkomerco, fine de la 16-a jarcento evoluis tie la metioj – aparte la drapproduktado, felprilaborado kaj ŝuista arto. Komence de la 17-a jarcento Baranów fariĝis unu el la ĉefaj centroj de kalvinismo en la la regiono. La 17-jarcentaj svedaj invadoj komencis la iom-post-iom progresantan falon. Baranów fariĝinte ĉelima urbo perdis la ekonomian kaj komercan bazon. Profundigis ĉion ĉi la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando. Malgraviĝis komerco kaj metioj, la urbon plagis la ripetiĝantaj indundoj. Post la dua mondmilito sekve de la grundreformo la tiea 16-jarcenta kastelo fariĝis la proprietaĵo de la fisko. Pli posta difloro datiĝas al la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tiom kelkvorte pri la historio de Baranów Sandomierski, ĉar vian atenton gesinjoroj, ni volas fokusigi ĉirkaŭ la tiea kastelo, kalkulata al la plej elstaraj arkitekturaj objektoj de la malfrua renesanco sur la polaj teritorioj, ofte difinata kiel „perlo”. Ĝi estis konstruigita sur la loko de la mezepoka defenda kavaleria biendomo, aparteninta al la nobela familio Baranowski. szlLa konstruon de la kastelo en 1569 inaŭguris la magnata familio Leszczyński, kiu invitis por ĉi tiu tasko la reĝan arkitekton el Floreno, Santi Gucci. La kastelo fariĝis la ĉefa rezidejo de Adam Leszczyński, grava centro de reformacio kun politika kaj societa signifo, kion atestas i.a. kelkfojaj vizitoj de reĝo Stefan Batory. La sekva posedanto de la kastelo realigis plian konstruetapon. Iom alimaniere estis displanitaj la internoj, la ekstera arkitekturo estis modernigita, estis alkonstruitaj pliaj elementoj de la defenda sistemo. En la daŭro de la historio la posedantoj de la kastelo estis pluraj magnataj familioj. En la fino de la 17-a jarcento ĝia posedanto fariĝis princo Józef Karol Lubomirski, kiu decidis pri la plukonstruo de la kastelo. Tiun ĉi taskon li komisiis al la fama Tylman el Gameren. Malgraŭ relative ofta ŝanĝo de la posedantoj – pro heredo aŭ vendo – la kastelo konservis la originalan renesancan-barokan karakteron, kiun konservis ankaŭ la sekvinta posedanto Krasicki-familio. Tiam en la kastelo ektroviĝis memoraĵoj post episkopo Ignacy Krasicki, fama poeto, valoraj artkolektoj, valoraj mebloj, tolaĵoj kaj lia riĉa biblioteko. Ĉion ĉi, inkluzive de riĉa ekipaĵaro de la kastelo kaj de la ligna konstrubazo konsumis incendio el 1849 eksplodinta pro nekonataj kialoj. Finfine pro manko de rimedoj por rekonstruo la kastelo estis aŭkciita. Ĝia posedanto fariĝis grandbienulo Feliks Dolański. Nur lia filo – post laŭvica incendio 50 jarojn poste, Stanisław Karol sukcesis revenigi al la rezidejo la iamajn funkciojn, sed en multe pli modesta dimensio. I.a. en la angula salono estis kreita secesistila kapelo kun imponaj vitraloj de Józef Mehoffer kaj altaro kun eksterordina bildo de la „Senmakula Dipatrino” de Jacek Malczewski. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito la kastelo troviĝis en la manoj de Dolański-familio. La 2-a mondmilito grave damaĝis la kastelon. En 1958 ĝia administranto fariĝis la Sulfurminejo en Machów, instalinte en ĝi „Sulfurmuzeon”. De pli ol 20 jaroj ĝia administranto ŝanĝiĝis. Belega kastelo kun la riĉplanta parko invitas gastojn, por kies bezonoj funkcias rekonstruita hotelo, kaj la kastelo – malgraŭ daŭraj renovigaj-adaptaj laboroj – ĉiutage atendas turistojn.
El la elsendo 26.06.2020. Legas Barbara – 5’47”