Kalisz estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj en Pollando kun kontinua enloĝateco ekde neolito tra bronza epoko, frua fera epoko ĝis la periodo de romiaj influoj kaj frua mezepoko, kiam meze de la 13-a jarcento ĝi ricevis la urborajtojn. Multaj elmontras la gravecon de Calisia (laŭ ĝia latina nome) iam troviĝanta ĉe la tiel nomata sukcena itinero. Sed ne la historio de Kalisz interesas nin hodiaŭ, sed aparta evento, kiu okazis tie komence de septembro. Nome la urbaj instancoj de Kalisz proklamis tiam solene la Jaron de Fibiger-familio, kiun ĉeestis i.a. la nun vivantaj membroj de la familio. Por ekscii pri la meritoj de la familio por la urbo ni devas retrorigardi al la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kiam plej verŝaje el Aŭstrio venis al Kalisz Carlo Gottlob, lignaĵisto produktanta ankaŭ klavinstrumentojn. Lian talenton heredis filo jam naskiĝinta en Kalisz, Arnold Fibiger I. La ĉeestanta la nunjaran solanaĵon Elwira Fibiger en sia libro pri la familihistorio reliefigas, ke en Kalisz la familio ne sole setliĝis, sed lanĉis bonege prosperantan entreprenon kaj familirezidejon. La kreiĝantaj tie dank’ al iliaj talentoj plej belaj muzikinstrumentoj akiris admiron en la tuta mondo. Sian vivon Fibiger-familio dediĉis al la fabriko de pianoj kaj fortepianoj en Kalisz, al edukado de laŭvicaj generacioj de fortepianmajstroj, teknikistoj, fortepianagordigistoj por la bezonoj de la tuta lando. Kalisz fariĝis firme la urbo de ilia vivo kaj esperoj, sukcesoj kaj malsukcesoj, de rememoroj. Fine de la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento Arnold Fibiger I alilokis la fabrikon, kiun sekve gvidis lia filo Gustaw Fibiger II kaj la nepo Gustaw Arnold Fibiger III, la patro de la aŭtorino. Li estis la lasta posedanto de la Fabriko de Fortepianoj kaj Pianoj kun la marko „Arnold Fibiger”. Post la milito la fabriko en 1947 estis naciigita kaj ricevis la nomon Fabriko de Fortepianoj kaj Pianoj „Calisia”. Malgraŭ fremdaj devenradikoj la membroj de la familio fariĝis veraj polaj patriotoj. La lasta posedanto de la fabriko en la jaroj de la 2-a mondmilito estis soldato de la 25-a artileria regimento en Kalisz. Li aktive partoprenis defendajn kontraŭgermanajn batalojn apud la lokoj Łęczyca, Kutno, Młodzieszyn. En batalo apud Bzura-rivero li estis vundita. Li trafis al la militostaĝejo en Woldenberg, sed malgraŭ insistaj persvadoj li ne subskribis la tiel nomatan volkliston. La fratino de lia patro estis senkompate murdita de germanoj en 1945 en la grupo de 56 personoj en Skarszew-arbaro pro la agado en la rezista movado. Kelkajn tagojn poste pereis la patrino. Gustaw Arnold Fibiger III rekone pro siaj dummilitaj meritoj estis distingita per la Kruco de Batalbravuloj. Kaj krome malgraŭ la naciigo de sia fabriko li laboris en ĝi ĝis la emeritiĝo. Dank’ al li en 1950 „Calisia” produktis 136 pianojn, unu jaron poste duoble pli. 150 el ili estis eksportitaj en 1951 al Svedio, Finnlando, Norvegio. En 1953 Gustav Arnold Fibiger III komencis laborojn pri nova modelo de konĉerta fortepiano M-280, pro kiu en 1956 li ricevis Oran Meritkrucon. Nun en Kalisz funkcias kelkdek firmaoj okupiĝantaj pri la renovigado kaj konstruado de fotepianoj kaj pianoj. Junuloj daŭre akiras kompetentojn en la Teknikumo pri Fortepiankonstruo, kies patrono estas Gustaw Arnold Fibiger. Temas pri la unusola en Pollando, kaj unu el tri en la tuta mondo lernejo, kiu peredukas profesiajn agordigantojn kaj akustikajn ĝustigantojn de la klavinstrumentoj. Okaze de la Jaro de Fibiger-familio en Kalisz estas okazontaj kelkdek muzikaj eventoj, prelegoj kaj laborrenkontoj i.a. pri la sonreguligado kaj konstruo de pianoj por infanoj. La plej juna membro de Fibigerfamilio laboras pri la dokumenta filmo dediĉita al elstaraj civitanoj de Kalisz. Elwira Fibiger mem laboras pri sia dua libro dediĉita al la historio de la familio „Fortepiano, mia amo”.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Barbara – 6′ 30″