Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

D-ro Ulrich Lins pri Esperanto-rilataj historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo

Kun d-ro Ulrich Lins  el Germanio  ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kun­redaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj­ analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10. 12.1954. El la elsendo 09.12.2014.

Ludu

Interparolo kun TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo (novembro 2014)

La 3-an de decembro ni prezentas la surbendigitan lastdimanĉe interparolon kun TEJO-estraranoj kaj TEJO-volontulo (Paweł Fischer-Kotowski) partoprenintaj sian estrarkunsidon en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo kaj la unuan fojon renkontiĝ­inte tie kun la publiko de la 41-a Malferma Tago fine de novembro 2014.

Ludu

Interparolo kun Marcin Ptaszyński en oktobro 2014

Kun Marcin Ptaszyński, nia aŭskultanto el Germanio ni interparolas ne sole pri niaj E-elsendoj, kiuj gravis en lia esperanistiĝo, sed ankaŭ pri lia brile finiĝinta porinstruista studjaro en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano kaj komenciĝanta en oktobro nova instrujaro de E-o en Germanio. Marcin Ptaszyński gvidas du kursojn: en sia universitato kaj en popolaltlernejo. El la elsendo 28.10.2014.

Ludu

Intervjuo kun Aleksandro Serafim dum la Bonaera Universala Kongreso

Kun Aleksandro Serafim el Brazilo, renkontita dum la Bonaera UK ni interparolas pri liaj spertoj de la unuafoja kongresano dum la Universala Kongreso en Havano kaj pri la rolo de E-elsendoj por ekregi la komprenon de la parolata lingvo kun aparta konsidero de la E-elsendoj de la Pola Retradio. El la elsendo 24.10.2014.

Ludu

Prof. Sabine Fiedler pri oftecvortaroj

Kun profesorino Sabine Fiedler el Germanio ni interparolas pri oftecvortaroj kun aparta konsidero de ŝiaj ĉi-rilataj laboroj en la Universitato de Lajpcigo kaj preparita de ŝi Esperanta Frekvencvortaro. Tiun temon ŝi prezentis en la septembra Interligvistika Simpozio en Poznano. El la elsendo 07.10.2014.

Ludu

Prof. Sabine Fiedler pri sia lekciado pri frazeologio (2014)

Kun prof. Sabine Fiedler el Germanio, kiu gastas en la 374-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas pri ŝia lekciado pri frazeologio en la inaŭgura kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. El la elsendo 30.09.2014.

Ludu