Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Osmo Buller pri sia vizito al Vjetnamio

Fine de aprilo en Vjetnamio okazis solenaĵoj ligitaj kun la 40-a datreveno de la finiĝo de  milito. Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu estis  invita por la solenaĵoj kiel reprezentanto de la E-movado rakontas pri ili, pri sia promociado de Esperanto en la medio de Amikecsocietoj kun Vjetnamio,  kaj renkontiĝoj kun vjetnamaj esperantistoj. El la elsendo 12.05.2015

Ludu

Jorma Ahomäki pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech

Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas i.a. pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj kaj kiuj troviĝas samtempe en la eldonserio de UEA “Oriento-Okcidento”: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito de Jaroslav Hašek, Biblio, R.U.R. (Rossumaj Universalaj Robotoj) de KarelČapek. El la elsendo 05.05.2015

Ludu

Suso Moinhos el Hispanio ni interparolas pri lia poezia verkado

Kun Suso Moinhos el Hispanio ni interparolas pri lia poezia verkado kaj la debuta sukceso dum la Belartaj Konkursoj-2014, kiam en la banĉo prozo li gajnis la unuan premion. La interparolo, en kiu nia gasto mem prezentas siajn du poeziaĵojn aŭdiĝas en la kunteksto de la Belartaj Konkursoj-2015  de la Universala E-Asocio. Pliaj detaloj troviĝas ĉe:  http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2014/Belartaj-Konkursoj-de-UEA-en-2015. El la elsendo 10.03.2015

Ludu