Antaŭ la mikrofono
Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov pri „Nia Diligenta Kolegaro”
Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas la aŭtoroj de la biografia leksikono „Nia Diligenta Kolegaro” aperinta jarkomence, Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. El la elsendo 09.11.2018 – 11’16”
Interparolo kun Jordan Kalilich
La antaŭmikrofona gasto de nia marda E-elsendo (30.10.2018) estas unuafoja kongresano de la 103-a UK en Lisbono, Jordan Kalilich el Usono, kiu tamen estas esperantisto kun pli longa staĝo kaj krome estrarano de Esperanto-USA. El la elsendo 30.10.2018
Interparolo kun Abel Montagut — 2a parto
Nia antaŭmikrofona gasto estas Abel Montagut, la aŭtoro de la epopeo „Poemo de Utnoa”, kies dua reviziita eldono reaperis en la nuna jaro. Hodiaŭ ni prezentas duan kaj lastan parton. El la elsendo 26.10.2018
Interparolo kun Abel Montagut — 1a parto
Nia antaŭmikrofona gasto estas Abel Montagut, la aŭtoro de la epopeo „Poemo de Utnoa”, kies dua reviziita eldono reaperis en la nuna jaro. Hodiaŭ ni prezentas ĝian unuan fragmenton, la sekva kaj la lasta aŭdiĝos en nia programo la plej proksiman vendredon, la 26-an de oktobro. El la elsendo 23.10.2018 – 15’23”
Interparolo kun Ulrich Mattias pri la FAME-premio kaj aliaj temoj
Jam post unu semajno en la urbo Aalen (Germanio) okazos solenaĵo, dum kiu estos transdonita la nunjara premio de ĉi tiu urbo FAME. Kiel ni jam informis la premiito en 2018 estas prof-ino Ilona Koutny. Pri ĉi tiu premio, sed ne nur pri ĝi, ni interparolas kun Ulrich Mattias, membro de la estraro de FAME-fondaĵo. El la elsendo 12.10.2018 – 9’55”
Intervjuo kun prof-ino Ilona Koutny
Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj, pri ilia historio, sed krome pri ŝiaj revoj, planoj kaj esperoj en la kunteksto de baldaŭ transprenota de ŝi FAME-premio de la urbo Aalen, Germanio. El la elsendo 09.10.2018 – 14’03”
Rosa Lopez pri la 26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo
Ĉi-semajne red. Barbara Pietrzak gastas dum la 26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo en la kataluna Salau, Hispanio, dum kiu ŝi estis distingita per la premio „Ada Fighiera-Sikorska” pro sia longdaŭra kaj plurflanka E-laboro. Pri la tradicioj kaj la nuno de la Semajno ŝi interparolas antaŭmikrofone kun Rosa Lopez, la aktuala ĉeforganizanto de la aranĝo. El la elsendo 04.10.2018 – 7’16”
Prof. Duncan Charters pri „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto”
Nia antaŭmikrofona gasto estas ŭ prof. d-ro Duncan Charters el Usono, kiu dum la Lisbona UK gvidis plurhoran sesion de Tago de Lernado, nunjare dediĉitan al la temo „Aliro al kulturoj pere de la lingvo Esperanto” kaj sumigas por ni la ĉefkonkludojn de ĉi tiu programero, al kiu kontribuis eŭropaj kaj ekstereŭropaj prelegantoj. El la elsendo 28.09.2018 – 13’57”
Tobiasz Kaźmierski pri ARKONES (2018)
En la programo ni renkontiĝas kun la ĉeforganizinto de la 34-a eldono de la Internaciaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES en Poznano, Tobiasz Kaźmierski. La evento okazinta lastsemajnfine i.a. omaĝis la figuron de la forpasinta jarkomence Paweł Janowczyk, longjara pola E-aktivulo, kiu ekde la komenco estis ligita kun ĉi tiu cikla aranĝo, kiu en 2010 estis distingita per la premio de Grabowski-fondaĵo. El la elsendo 25.09.2018 – 9’17”
D-ro Keyhan Saydapour pri la E-movado en Irano
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la Lisbona UK d-ro Keyhan Saydapour el Irano, kun kiu ni parolas pri la E-movado en ĉi tiu lando kaj pri kelkaj planoj el inter kiuj, ekzemple la nova sidejo de Irana E-Asocio jam fine de aŭgusto ekfunkciis. El la elsendo 18.09.2018 – 8’16”