Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Maciej Jaskot
En nia hodiaŭa elsendo ni interparolas kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot pri nia aktivado kaj laboro en la kunteksto de la la kronvirusa pandemio.
El la elsendo 29.12.2020 -12′ 22″
Interparolo de Andrzej Pettyn
En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas arkivan interparolon de nia iama kolego, Andrzej Pettyn kun William Auld pri la temo „Humuro en la skota maniero”.
El la elsendo 22.12.2020 – 14′ 22″
Interparolo kun Rob Keetlaer
En nia hodiaŭa E-elsendo ni gastigas antaŭ nia mikrofono la aŭtoron de interreta paĝo „Proverboj en Esperanto”, Rob Keetlaer el Nederlando, kun kiu ni interparolas pri la ideo ĝin establi kaj pri la planoj ĝin evoluigi http://www.robkeetlaer.nl/esperanto/proverbaro/index.html.
EL la elsendo 19.12.2020 – 9′ 26″
Interparolo kun Przemek Wierzbowski
Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono la prezidanton de la Bjalistoka E-Societo Przemek Wierzbowski, antaŭtage de la semajnfinaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko.
El la elsendo 08.12.2020 – 10′ 44″
Intervjuo kun Carlo Minnaja
Hodiaŭ ni prezentas la duan parton de la intervjuo, kiun donis al nia redakcio d-ro Carlo Minnaja lige kun la nova literatura premio „Laŭro de la Akademio”. Ĉi-foje nia gasto i.a. parolas pri la planoj de la akademia Literatura Sekcio, kies direktoro li estas.
El la elsendo 17.11.2020 – 8′ 57″
Interparolo kun Carlo Minnaja (novembro, 2020)
La nova literatura premio „Laŭro de la Akademio” estas la okazo gastigi antaŭ nia mikrofono la direktoron de la Literatura Sekcio de Akademio de Esperanto, d-ron Carlo Minnaja.
El la elsendo 13.11.2020 – 9′ 17″
Kun Tacuo Hughimoto pri “Espizodoj de Ludovikito”
Hodiaŭ ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas.
El la elsendo 13.10.2020 – 8′ 39″
Forpsis Tacuo Hughimoto
Ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas.
El la elsendo 13.10.2020 – 7′ 42″
Interparolo kun prof.-ino Ilona Koutny (oktobro, 2020)
En la hodiaŭa programo ni prezentas ampleksan intervjuon kun prof.-ino Ilona Koutny pri la septembra 5-a Interlingvistika Simpozio okazinta virtuale dank’ al kunlaboro de E@I.
El la elsendo 09.10.2020 – 10′ 16′
Interparolo kun Bertilo Wennengren
En nia hodiaŭa elsendo antaŭmikrofone gastas la nunjara distingito per la premio de Grabowski-fondaĵo, Bertilo Wennengren.
El la elsendo 22.09.2020 – 13′ 58″