Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Maciej Jaskot pri helpo por ukainaj rifuĝintoj
Hodiaŭ en interparolo kun d-ro Maciej Jaskot ni fokusiĝas pri lia helpo – kaj helpo de liaj kolegoj el Eŭropa Kolegio – portata al la ukrainaj rifuĝintoj en Pollando.
El la elsendo 25.04.2022. Kun d-ro Maciej Jaskot interparolas red. Barbara Pietrzak – 12’56”
Interparolo kun Tobiasz Kaźmierski
Nia antaŭmikrofona gasto estas Tobiasz Kaźmierski, kun kiu ni parolas pri milito en Ukrainio, aparte pri lia engaĝiĝo ĉi-rilata i.a. kiel stiristo de ambulanco en nederlanda helpkonvojo kaj aventuro, en kiu senavaran helpon donis esperantistoj el Herzberg.
El la elsendo 01.04.2022 – 10′ 04″
Interparolo kun prof. John Wells
Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo interparolon kun prof. John Wells, registritan en 2008 en Poznano i.a. pri la >bestaj dialektoj<
El la elsendo 29.03.2022 – 8′ 53″
Interparolo kun Maritza Gutiérrez González kaj Éva Farkas-Tatár
Nia arkivaĵo ligita kun 100-jariĝo de E-Radio, solenata en 2022, enhavas mallongajn interparolojn de Andrzej Pettyn el la Tamperea UK kun redaktorinoj de la E–elsendoj de Havano, Kubo – Maritza Gutiérrez González kaj de Budapeŝto, Hungario – Éva Farkas-Tatár.
El la elsendo 19.03.2022 – 7’33”
Interparolo kun Jarek Parzyszek
Ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun konata pola esperantisto, Jarek Parzyszek el PSEK, Pola Studenta E-Komitato kiu antaŭnelonge (15.02.2022) solenis la 50-an datrevenon de sia kreiĝo.
El la elsendo 08.03.2022 – 13′ 45″
Interparolo kun Katalin Fetes-Toszegi
En la ciklo de elsendoj kaj sondokumentoj lige kun la 100-jara Esperanto-Radiofonio ni prezentas el nia arkivo interparolon (1996) kun Katalin Fetes-Toszegi el la E-elsendoj de Radio Aŭstria Internacia el Vieno.
El la elsendo 25.02.2022 – 7′ 28″
Interparolo kun prof. Ilona Koutny
Nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Ilona Koutny gvidanta Interlingvistikajn Studojn en Poznano. La temo de nia interparolo estas i.a. ilia ĵus finiĝinta virtuala februara sesio.
El la elsendo 15.02.2022 – 13′ 00″
Interparolo kun Aloisio Sartorato
La 3-an de februaro 2022 atingis la redakcion malĝojiga informo pri la forpaso de konata brazila E-aktivulo Aloisio Sartorato. Omaĝante lian memoron ni reaŭdigas el nia arkivo interparolon pri lia fama kampanjo “Esperanto en bibliotekojn” el la 19.01.2008.
El la elsendo 05.02.2022 – 6′ 36″
Interparolo kun Jadwiga Gibczyńska
Ni prezentas la arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun la elstara pola E-aktorino, Jadwiga Gibczyńska, kies 10-a mortodatreveno pasas nunjare. La interparolo aŭdiĝis duparte en la elsendoj el la 18-a kaj 28-a de januaro 2022.
El la elsendo 28.01.2022 -21′ 00″
Interparolo kun Katalin Kovats
Lige kun la nunjara Internacia Tago de Edukado antaŭ nia mikrofono gastas Katalin Kovats el edukado.net por iom retririgardi al la funkciado de la retejo lige kun ĝia 20-jariĝo, grandaj planoj renovigi ĝin, la atinaĵoj de edukado.net de la lasta jaro kaj defiaj taskoj, kiujn la retejo frontas.
El la elsendo 25.01.2022 – 15′ 26″