Sciencaj informoj
Nevideblaj eletrodoj por ekzameni cerbon kaj muskolojn
Meze de julio en la periodaĵo „Science Advances” estis priparolitaj la esplorrezultoj de japanaj sciencistoj el la Tokia Universitato pri ultramaldikaj elektrodoj, kiujn post la apliko praktike ne eblas rimarki aŭ senti tuŝante.
Esploristoj el la Instituto pri Industriaj Sciencoj pretigis elastan tavolon dikan je ĉirkaŭ 200 nanometroj ligitan kun diafanaj t.e. travideblaj kondukaj nanopresaĵoj. Ĉi tiu materialo alkonformiĝas al malglataĵoj de la haŭto, limigas la lumreflekton kaj ne kreas karakterizan brilon, kiu perfidus la ĉeeston de elektrodoj.
Tiu inventaĵo povas malfermi vojon al diskreta, longdaŭra monitorado de la cerbofunkciado, movoj de vizaĝmuskoloj sen la neceso apliki videblajn plastrojn, kondukilojn kaj ĝelajn elektrodojn. Tio gravus por ke pacientoj evitu la malkomfortosenton, esti sub ĉies rigardo, esti juĝataj.
Dum la testado nek personoj, ĉe kiuj estis aplikitaj „nevideblaj” elektrodoj nek observantoj povis fidinde konstati ilian ĉeeston helpe de rigardo aŭ tuŝo. Ili samtempe estis trapenetreblaj por aero kaj komfortaj. Ilia funkciado estis ekzamenita ĉe personoj kun malsamaj haŭtkoloroj kaj haŭtparmetroj.
La nevideblaj elektrodoj ne estas laboratoria kuriozaĵo. Esploristoj aplikis ilin por mezuri elektrookulogramon, tio estas movojn de okulgloboj, elektromiomikogramon, kiu montras la funkciadon de vizaĝmuskoloj kaj por elektroencefalogramo registranta la elektran cerbofunkciadon. Kelkfoje la signalkvalito konstatita de japanaj sciencistoj estis pli bona ol kaze de tradiciaj ĝelaj elektrodoj, i.a. dank’ al malpli granda impedanco en kontakto kun haŭto.
Estonte ĉi tiu teknologio povas esti aplikota en la monitorado de emociaj statoj kaj kognaj funkcioj, neŭrologia diagnozado, rekapabligado kaj sistemoj stirataj per okulmovo aŭ mimiko. Sciencistoj atentigas ankaŭ pri la eblo apliki ĝin en interfacoj homo-maŝino kaj aparatoj de virtuala realo. Ĉe la nuna etapo temas pri solvo eksperimenta kaj ne preta medicina produkto por pacientoj.
Laŭ doktoro MATSUHISA Naoji el la Tokia Universitato kreante elektronikon surhavan, portatan – kiu estas plene funkcieca kaj samtempe preskaŭ nevidebla – ni proksimiĝas al momento, en kiu la sanmonitorado kaj komunikado de homo kun maŝino apartenos al la ĉiutaga vivo.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Barbara – 03′ 37″
Pupilgrandeco kaj cerbofunkciado
La memorperturboj apartenas al la plej karakterizaj simptomoj de la maljuniĝanta cerbo, Alzheimer-malsano, epilepsio kaj multaj psikiatriaj malsanoj. Tial sciencistoj de jaroj serĉas fidindajn parametrojn, kiuj ebligus sekvi la memorprocezojn en la cerbo en reala tempo. Evidentiĝis, ke eĉ malgrandaj ŝanĝoj en la pupilgrandeco povas atesti pri tio, kiel funkcias la memoro. La pupiloj reagas ne nur je lumo. Ilia diametro ŝanĝiĝas sub la influo de la nervosistemo kaj funkciado de neŭrotransigiloj respondecaj pri atento, emocioj kaj lernado. En la lastaj jaroj ĉiam pli da esploroj pruvas, ke la ŝanĝoj en pupilgrandeco povas signali memorprocezojn. Polaj sciencistoj pruvis, ke tiuj signaloj aperas ankoraŭ antaŭ ol la homo parkeros/lernos aŭ rememoros la informon.
Esploristoj el la Politekniko de Gdansko, la ĉeĥa Politekniko en Prago kaj la usona Mayo Clinic ekzamenis, ĉu efektive ŝanĝo en pupilgrandeco spegulas la aktivecon de cerbo registritan pli frue helpe de plej progresintaj neŭrofizjologiaj metodoj. La rezultoj estis publikigitaj en Scientific Reports.
La eksperimenton partoprenis sep junaj pacientoj suferantaj medikamentorezistan epilepsion, en kies cerboj jam antaŭe estis instalitaj elektrodoj por monitori atakojn. Dank’ al tio eblis samtempe registri la cerboaktivecon kaj observi pupilreagojn sen la neceso de kromaj procedoj.
La partoprenantoj plenumis klasikan esploron pri epizoda memoro. Unue ili rigardis vortoliston sur la ekrano, sekve faris mallongajn matematikajn operaciojn kaj fine klopodis rekrei/rememori dum 30 sekundoj laŭble plej multajn vortojn.
La esplorrezultoj elmontris, ke laŭ grandeco de pupiloj eblis antaŭvidi ĉu koncerna persono efike parkeris vortoliston. Kio estas aparte interesa, la diferencoj en la pupilgrandeco aperis ankoraŭ antaŭ ol la lernota vorto estis prezentita, je ĉirkaŭ 400-600 milisekundoj. Dum la rekreado/ rememorado simila efiko estis ankaŭ konstatita je ĉirkaŭ 100 -300 milisekundoj antaŭ la eldirita vorto.
Analizoj elmontris, ke pupilgrandeco estis same sentema, kaj ofte eĉ pli frua signalo pri efika parkerado ol indicoj registritaj de elektrodoj intsalitaj en la cerbo.
Pliaj esploroj devas rilati al tio, ĉu similaj dependecoj estos same evidentaj ĉe personoj sanaj kaj dum alispecaj taskoj rilate la memoron. Se la esplorrezultoj estos konfirmitaj en pli grandaj esploroj pupilmetrio povos esti praktike aplikota en la monitorado de kognaj funkcioj ĉe senjoroj, pacientoj kun neŭrologiaj malsanoj aŭ subigitaj al rekapabligado.
El la elsendo 20.09.2026. Legas Barbara – 03′ 58″
Artefarita Intelekto en la lernado
David Strömberg stremberg el la Universitato en Stokholmo kaj Victor Lei kaj Wu Yanhui jan.hu.i el la Universitato en Hongkongo faris interesajn esplorojn pri la lernado kun la uzo de Artefarita Intelekto. Dum 30 monatoj ili analizis la influon de genera Artefarita Intelekto je lernorezultoj kaj la tempo dediĉita al la hejmtaskoj de 26 mil ĉinaj mezlernejanoj. Siajn esplorrezultojn ili publikigis en la raporto „La Puno pro Genera AI-Lernado: Indikoj el la Ĉina Sekundara Edukado”.
Lernantoj utiligantaj la instrumentojn de la genera AI akiris je 18 procentoj pli bonajn rezultojn en la solvado de hejmaj taskoj, al kiuj ili dediĉis je 30 procentoj malpli da tempo – 45 minutojn anstatŭ 64 – ol lernantoj ne uzantaj Artefaritan Intelekton. Tamen iliaj rezultoj dum ekzamenoj estis multe malpli bonaj. Je 20 procentoj dum regulaj, ĉiumonataj ekzamenoj kaj je 18-24 procentoj dum altstreĉaj stresigaj ekzamenoj. Tio signifas, ke babilroboto plibonigis la rezultojn de lernantoj dum iliaj privataj okupoj, tamen kiam ili estis senigitaj je ĝia helpo la ekzamenrezultoj falis kompare al la grupo de lernantoj, kiu ne uzis la Artefaritan Intelekton.
Samtempe la lastaj esploroj de la eduk-teknologia firmao Chegg en 2025 konfirmis, ke studentoj kaj lernantoj ĉiam pli ofte uzas Artefaritan Intelekton. En la plej riĉaj landoj temas eĉ pri 80 procentoj de la studentoj. En Britio temas ĉi rilate pri 94 procentoj de la lernantoj kaj studentoj, en Germanio pri 93 procentoj.
El la elsendo 10.09.2026. Legas Barbara – 02′ 23″
Pola arkeologia misio esploras en Serengeti
Arkeologoj el la Universitato de Vroclavo (la suda Pollando) kaj el la Pola Sciencakademio inaŭguris regulan esploradon sur la tereno de la Nacia Parko Serengeti en Tanzanio. Dum du monatoj – sur la terenoj agnoskitaj kiel la lulilo de la homaro – ili serĉas i.a. spurojn de la setliĝado de la unuaj homoj kaj iliajn rilatojn kun la animala mondo. Antaŭ du jaroj, dum mallonga enkonduka esplorvizito, la polaj arkeologoj identigis 30 esplorterenojn interesajn laŭ la arkeologia vidpunkto kaj konatiĝis kun multaj aliaj, pri kiuj estas sciate, ke ili povas havi arkeologian valoron.
La Tanzania Nacia Parko Serengeti estas la plej granda en la mondo protektita tereno agnoskita kiel la lulilo de la homaro, sur kiu estis retrovitaj spuroj de la homa ĉeesto de antaŭ 2,6 ĝis 1,7 milionoj da jaroj.
La dumonataj polaj arkeologiaj esploroj okazas sub la gvido de profesorino Marta Osypińska. La misio estas realigata kunlabore kun la Instituto pri Arkeologio kaj Etnologio de la Pola Sciencakademio, la tanzania Esplorinstituto pri la Sovaĝa Naturo kaj Tanzaniaj Naciaj Parkoj. Krom poloj la esploradon partoprenas sciencistoj el Ĉeĥio kaj la tanzania universitato de Daresalamo.
La ekspedicio celas spuri la postlasaĵojn pri la homa setlado kaj rekrei la historion de la reciprokaj rilatoj inter la homoj, bestoj kaj la medio. La esploroj okazas sur la plej riĉa biologie tersurfaco kun la plej granda koncentriĝo de la tn. „biomaso” je unu kvadrata kilometro. Tio signifas laboron inter milionmembraj gregoj de gnuoj kaj zebroj, inter la moviĝantaj familioj de elefantoj, pavianoj, proksime al hipopotamoj en rivero kaj ĉie- ĉeestaj rabobestoj kiel hienoj, leopardoj kaj unuavice leonoj.
El la elsendo 27.07.2026. Legis Barbara – 02’42”
Britaj esploroj pri polentransporta rolo de etaj birdoj
Ĝenerale estas opiniate, ke pri la polenado respondecas insektoj, kiel abeloj, burdoj kaj vespoj. Ankaŭ papilioj, skaraboj kaj aliaj senvertebruloj. En tropikaj landoj la polenadon helpas ankaŭ vespertoj kaj ekzotikaj kolibroj. Evidentiĝas tamen, ke tiun rolon plenumas ankaŭ malgrandaj eŭropaj birdoj, pri kio oni malmulton sciis.
Birdoj evidente plenumas gravan rolon en la ekosistemo manĝante fruktojn kaj dissemante semojn, formanĝante insektojn, sed malmulton sciis pri ilia rolo en la polenado. La esploroj en Britio, pri kio raportis “Journal of Ecology”, elmontris ke malgrandaj eŭropaj birdoj kiel paruoj, fitisoj kaj silviedoj eĉ sen specializaj anatomiaj instrumentoj plenumas tamen ĉi tiun rolon.
Pruvis ĉi tion ĝuste la esploroj en Britio,. Ornitologoj aparte el Auckland-universitato kaj Cambridge-universitato – krom la menciitaj jam birdospecioj esploris multajn aliajn malgrandajn birdojn, oftaj ankaŭ en la polaj ĝardenoj kaj parkoj kaj vintre ĉe balkonaj manĝigujoj. La esploristoj el la orienta Anglio konkludis, ke la polentransporta rolo de ĉi tiuj malgrandaj birdoj ne estas hazarda. Kvankam insektoj restas la ĉefaj polentransportantoj en Eŭropo – tamen en la modera klimato, kie insektoj estas multe malpli multnombraj ol en varmaj regionoj, gravan rolon plenumas ĝuste birdoj.
Sciencistoj ekzamenis 29 birdospeciojn kaj konstatis, ke 89 procentoj de ili transportas polenon, aparte kiam ili regule vizitis florojn ekzemple de kapra saliko aŭ prunelarbo. Ornitologoj asertas, ke kvankam tiuj plantoj ne elformis specializajn morfologiajn trajtojn ligitajn kun la polenado, dank’ al birdoj – tamen tio okazis kaj estas grava por la plantoj.
La eksperimento, kiu konsistis el la ekskludo de birdoj en la polenado de floroj elmontris, ke tiukaze ĉe duono de la plantospecioj malkreskis la fruktoĝermado. La pozitiva influo de birdoj je evoluo de plantoj estis plej granda kaze de specioj diklinaj kaj tiuj, kiuj floras fruprintempe, kiam la temperaturoj estas malaltaj kaj ŝanĝiĝantaj, do mankas aktivaj insektoj.
Alivorte plantoj malfermantaj florojn fruprintempe, kiam la vetero estas malvarma kaj malstabila, rekte dependas de malgrandaj birdoj. Kvankam iliaj bekoj ne ebligas enprofundiĝi en florprofunfon tio tamen sufiĉas. Plantoj burĝonante fruprintempe, dependaj de biroj, kolektas la nektaron en loko facile atingebla, kvazaŭ koncentrita, kio facilas al la birdoj atingi ĝin kaj transporti la polenon per beko kaj plumoj.
El la elsendo 15.07.2026. Legas Barbara – 03′ 48″
Varsoviaj mandarenanasoj el Łazienki-parko
Mandarenanaso en la naturo vivas en Orienta Azio i.a. en Japanio, Ĉinio kaj Rusio. Oni taksas ĝian nombrecon je ĉirkaŭ 65 mil paroj, sed pro sia ĉarma aspekto, dank’ al bredistoj, ĝi nun troviĝas en diversaj mondopartoj.
La unuaj mandarenanasoj vivantaj libere estis rimarkitaj en Pollando komence de la 60-aj jaroj. En 1999 ili estis laŭplane lokitaj en la Reĝa Łazienki-parko en Varsovio, kaj en 2001 oni notis la unuajn birdidojn elkoviĝintajn en la natura medio. Aktuale oni taksas la populacion de mandarenanasoj je ĉirkaŭ 300 paroj, en plimulto ili vivas en Varsovio kaj ĝiaj plej proksimaj ĉirkaŭaĵoj.
La plurjara projekto de ringumado ebligis sekvi la moviĝon de la birdoj en la urbo kaj esploradon de multaj aspektoj de ilia biologio. Kaj nun evidentiĝis, ke la mandarenanasoj ringumitaj en la varsovia Łazienki parko ne sole vizitas aliajn polajn urbojn, sed eĉ landojn de la norda Eŭropo – Svedion, Litovion kaj Finnlandon. Nunjare oni konfirmis la ĉeeston de la birdoj ringumitaj en Varsovio en Britio kaj Norvegio. Tio okazis meze de aprilo en Beveridge Park en Kirkcaldy, la havena urbo en la orienta Skotlando. La birdo ringumita en 2018 devis rektavoje traflugi 1600 kilometrojn por veni al ĉi tiu loko. Ankaŭ en aprilo 2026 estis notita la veninta el Varsovio mandarenanaso, kiu traflugis rektavoje la distancon de 1417 kilometroj por atingi negrandan urbon Florø ĉe la Norvega Maro. Tio estas gravaj informoj por polaj ornitologoj okupiĝantaj pri la polaj mandarenanasoj. La informo pri pola birdo atinginta Norvegion apartenas al unu el la plej longdistancaj dokumentitaj moviĝoj de mandarenanaso en Eŭropo.
El la elsendo 25.06.2026. Legas Pamela – 02′ 28″
Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay honoritaj per la Medalo Oersted
La Usona Asocio de Instruistoj pri Fiziko (AAPT) anoncis, ke Ruth Chabay kaj Bruce Sherwood ricevos la prestiĝan Hans Christian Oersted-Medalon. Ĝi estos transdonita dum la Vintra Kunveno de AAPT, dum kiu ili ankaŭ faros porokazan prelegon.
La Oersted-Medalo estis aljuĝita al ili pro “ilia revolucia kaj daŭra influo al la instruado de fiziko per la kreo de la teorio de Materio kaj Interagoj, aperinta kiel lernolibro, pro ilia laboro en transformado de la fundamentoj de fiziko por integri komputadon kaj emfazi fundamentajn principojn, pro ilia influo sur instruplan-reformo internaciskale, kaj pro ilia pionira laboro kiu starigis novan normon por novigado en fizika edukado kaj inspiris generaciojn de instruistoj kaj studentoj.”
Kiel informas la Gazetara Komuniko de UEA el la 9-a de junio Bruce Sherwood estas konata al multaj esperantistoj kiel delonga membro de la internacia Esperanto-komunumo. Li eklernis Esperanton en 1958 kaj dum sia vivo aktive uzis la lingvon, kune kun sia engaĝiĝo por internacia komunikado kaj edukado. Okaze de tiu distingo li rememoris: “Esperanto estas la unua lingvo post la angla, kiun mi lernis, kaj ĝi estis ege bona helpilo por lerni aliajn lingvojn”.
Krom Esperanto, Sherwood parolas la italan kaj la hispanan kaj legas la francan kaj la portugalan. Sherwood estis membro de la Akademio de Esperanto. En la Usona Asocio de Instruistoj pri Fiziko, en la Usona Societo pri Fiziko kaj la Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco li havas la titolon Fellow.
La ricevita medalo estas nomita laŭ la dana fizikisto Hans Christian Oersted (1777–1851). Temas pri unu el la plej altaj distingoj en la kampo de edukado pri fiziko. Inter ĝis nun sciencistoj honoritaj per la medalo troviĝas i.a. Carl Sagan, sciencisto kaj mondfama verkisto, kiu helpis proksimigi sciencon al vasta publiko, kaj Richard Feynman, teoria fizikisto kaj Nobel-premiito pri Fiziko, konata ankaŭ pro sia elstara kapablo instrui fizikon klare kaj alloge. Ankaŭ la laboro de Sherwood kaj Chabay influis generaciojn de studentoj kaj instruistoj tra la mondo. Iliaj kontribuoj helpis modernigi la instruadon de fiziko kaj vastigi la uzon de komputilaj metodoj en scienca edukado.
Per sia profesia agado ili montris kiel edukado, internacia kunlaboro kaj malfermiteco al novaj ideoj, lingvoj kaj kulturoj povas reciproke riĉigi unu la alian. Temas pri valoroj, kiuj forte resonas kun la strategia plano de UEA. Nome de la internacia Esperanto-komunumo UEA esprimis siajn gratulojn al Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay pro ĉi tiu elstara agnosko de ilia vivdaŭra laboro. UEA estas aparte fiera, ĉar Sherwood estas dumviva membro de UEA kaj membro de la Societo Zamenhof.
El la elsendo 15.06.2026. Legas Gabi – 03′ 58″
Remalkovro de avantaĝoj ligitaj kun mana skribado
En la aziaj landoj, aparte Ĉinio kaj Japanio, la lernado de kaligrafio estas konstanta elemento en la instruprogramo de la bazaj lernejoj. Kaligrafion oni instruas dum specialaj akademiaj kursoj aŭ en tradiciaj artlernejoj en tiaj landoj kiel Egiptio, Turkio aŭ Irano. En iuj eŭropaj landoj, siatempe ankaŭ en Pollando, oni donis grandan atenton – aparte en la komencaj klasoj – al la estetiko de la mana skribo. Iom anekdote mi memorigu la avertojn de instruistoj, kiam venis la modo je globkrajonoj, ke ili negative influas la belon de la skribo kun la uzo de inko kaj fontplumoj. Sed verŝajne la plimulto de ni apenaŭ memoras komplimentojn pro sia bela skribmaniero, kaj elreviĝon post plurjara uzo de la klavaro, kaj la konstato ke nia skribmaniero ne plu estetike estas plaĉa. En lernejoj kaj en la profesia vivo la manan skribon anstataŭis la lerta uzo de elektronika klavaro.
Kaj tamen en la epoko de la poŝtelefonaj kaj komputilaj klavaroj ĉiam pli da personoj rekomencas aventuron kun plumo/globkrajono kaj paperfolio. Ne nur pro sentimento, sed pro konkretaj lertoj kaj avantaĝoj kun tio ligitaj. Kiel informis Scientific American skribante mane ni pli bone parkerigas kaj pli profunde komprenas la notatajn ideojn kaj informojn. La manskribado kvankam malpli rapida ol klavartuŝado ebligas iom pli longe halti kaj koncentriĝi kaj dum tiu procezo eviti la ĝenan trudiĝadon de tujkomunikoj, de aŭtokorektilo ŝanĝanta aŭtomate la intencitan vorton, ĉar la maŝino kvalifikis ĝin kiel eraron. La malplena paperfolio kaj skribilo spronas kaj evoluigas la kreemon de la skribanto. Ĉar, tute ne pensante pri tio, uzante la malnovepokan skribmanieron oni funkciigas la tutan reton de cerbokonektoj. I.a. lertiĝas kunordigo inter okulo kaj mano, kio praktike signifas, ke ekrolas tiuj cerbosferoj, kiuj respondecas pri la lingvouzo kaj la lingvorego. Tio favoras la parkeradon kaj pli profundan komprenon de informoj. Samtempe kiam estas konstatebla ŝanĝo de karakteriza por oni skribmaniero – pro la ofta uzo de la elektronika klavaro – tio signifas perdon de movfluemo. Ĝi sekvas el manko de regula trejnado de manplataj muskoloj. La tuŝado de la klavaro ne funkciigas la tiel nomatan muskolmemoron sammaniere kiel la desegnado de literoj.
Eble do ne estas mirige, ke en la epoko de elektronikaj poŝtelefonoj kaj komputiloj ĉiam pli da personoj membriĝas en grupoj kaj kluboj, kiuj revivigas la malnovajn kapablojn, kio alportas mezureblajn avantaĝojn al ĉiu, kiu reprenas skribilon kaj paperfolion. Ne temas pri tio, ke oni rezignu pri moderna teknologio, sed ke oni konsciu pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ĉiu el la uzataj skribteknologioj.
El la elsendo 05.06.2026. Legas Barbara – 04′ 12″
Poloj avanas en esplorado de fungoj
La fungoplukadon en Pollando eblus difini kiel nacian sporton. La konoj de fungoplukantoj ne sole riĉigas nian menuon, sed kiel evidentiĝas, servas ankaŭ al la scienco. Nome poloj amase partoprenas la civitanan projekton FunDive „Amuza Plonĝo”, kadre de kiu estas kolektataj datumoj pri la apero kaj nombreco de diversaj fungospecioj. Laŭ ĉi tiu kriterio Pollando okupas la trian lokon en la mondo, se temas pri la kvanto de kolektitaj fungospecioj, tuj post Italio kaj Finnlando. En la daŭro de la dujara projekto ili kolektis pli ol 5 mil specimenojn.
La nuntempa mikologio frontas gravan defion, ĉar fungoj malgraŭ tio, ke ili formas unu el la plej multnombraj grupoj de organismoj sur la Tero estas malbone priskribitaj en la mondaj datumbazoj pri biodiverseco.
Kiel respondo al tiu demando kreiĝis la internacia projekto FunDive, kunordigata i.a. de la Varsovia Universitato. Ĝi grupigas preskaŭ 40 partnerojn el 30 landoj. Ĝi baziĝas sur tri pilieroj – dispondigado de datumoj el la jam ekzistantaj kolektoj, sekvenciado de DNA kaj civitana klerigo. La engaĝiĝo de amatoroj kaj volontuloj evidentiĝis paŝo celtrafa dank’ al tio, ke ili retrovas valorajn areojn laŭ la natura vidpunkto, kiujn sciencistoj mem ne alirus memstare. Dank’ al tio la observoreto densiĝis, kio ebligas pli bonan mapadon de areoj kun variaj fungospecioj. La kunlaboro superis la atendojn. La plej spektakleca estas malkoro de nekonataj al la scienco specioj de la fungofamilio >Geastraceae<. Estis kolektitaj pli ol 500 ĝiaj provaĵoj en la tuta Eŭropo, inkluzive de terenoj, kie pli frue tiun ĉi fungospecion oni ne notis, kiel Balkanio aŭ Greklando.
El la elsendo 25.05.2026. Legas Pamela – 02′ 33″
Bibliotekistoj el la tuta Eŭropo en Kielce
La Universitata Biblioteko en Kielce gastigis la unuan fojon en majo la internacian eventon „Library Staff Week”, Bibliotekistan Kunlaboran Semajnon. Bibliotekistoj el altlernejoj en i.a. Portugalio, Francio, Hispanio kaj Italio dum kvin tagoj lertigis siajn kapablojn kaj interŝanĝis spertojn. Tio konfirmas la fakton, ke nun la altlernejaj bibliotekoj estas ne sole lokoj, en kiuj oni kolektas librojn, sed institucioj, kiuj aktive helpas la laboron de sciencistoj.
Bibliotekista Kunlabora Semajno firmigas ĉi tiun rolon. La pola flanko prezentis siajn solvojn, aparte se temas pri malferma lernado kaj ciferecaj kompetentoj. La bibliotekistoj ne nur konatiĝis kun la aktiveco de la universitato, sed ankaŭ kun Kielce mem kaj vizitis Parkon de Legendoj en la loko Nowa Słupia. Ĝi estas moderna, multmedia eduk-distra centro, kiu proksimigas fabelojn, legendojn kaj folkloron ligitan kun la sanktakruca regiono, en kiu troviĝas la urbo.
El la elsendo 25.05.2026. Legas Pamela – 01′ 26″
