Profesoro Leszek Skrzypczak el Poznano kaj profesorino Dorothee Haroske el Jena fariĝis laŭreatoj de la Pola-Germana Scienca Premio Copernicus. Ĝi estas atribuata ĉiun duan jaron, fare de Fondaĵo por la Pola Scienco kaj Germana Esplorfonduso, al paro da kunlaborantaj sciencistoj el Pollando kaj Germanio. La laŭreatoj povas utiligi la premion en la suma alteco de 200 mil eŭroj (po 100 mil por ĉiu) por pliaj sciencaj esploroj kaj firmigo de la pola-germana kunlaboro.
Profesoroj Skrzypczak kaj Haroske de preskaŭ 20 jaroj komune laboras pri matematika analizo kaj partaj diferencialaj ekvacioj. Iliajn atingaĵojn pritaksis 8-persona ĵurio, en kies konsiston eniris sciencistoj el Germanio kaj Pollando, kiu agnoskis – kiel ilian gravan atingaĵon – kreon de komuna lingvaĵo por diversaj kampoj de progresinta, evoluinta matematiko.
La ĵurio aparte aprezis la manieron, en kiu ili priskribis kiel funkcias la Fourier-transformo. Kvankam tiuj esploroj havas teorian karakteron – laŭ la ĵurio – ili povas esence influi la nuntempan inĝenierion.
La kunlaboro de profesoro Skrzypczak kaj Haroske komenciĝis en 2006 kaj fruktis per pli ol 30 komunaj publikaĵoj en prestiĝaj matematikaj periodaĵoj kaj per multaj komune organizitaj sciencaj konferencoj. Ili alportis kontribuon al elformiĝo de la germana-pola akademia reto, superanta la kadron de iliaj propraj esplorgrupoj.
La premiceremonio okazos en Varsovio komence de junio.
El la elsendo 15.05.2026. Legas Pamela – 02′ 15″




