Sciencaj informoj
La unua tektita kampo malkovrita en Brazilo
En la Suda Ameriko sciencistoj faris maloftan malkovron identiginte la unuan vastan tektitan kampon en Brazilo. Fragmentoj de tiel nomata kosma vitro estis nomitaj geraisitoj laŭ la malkovroloko en la ŝtato Minas Gerais. Laŭ la esploristoj ĝi estas restaĵo de asteroida kolizio kun la Tero antaŭ proksimume 6, 3 milionoj da jaroj.
Tektitoj formiĝas, interalie, kiam ekstertera objekto kolizias kun la tersurfaco, fandante rokojn kaj elĵetante iliajn fragmentojn je konsiderindaj distancoj. Ĉi tiuj vitrecaj fragmentoj konsistigas specon de tempokaps ulo, konservanta spurojn de pratempaj kosmaj katastrofoj.
Ĝis nun sur la Tero estis identigitaj nur kelkaj gravaj tektitokampoj kaj la brazilaj grandigas ĉi tiun grupon.
La esploradon gvidis teamo gvidata de Álvaro Penteado Crósta, geologo kaj profesoro en la Instituto pri la Teraj Sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Campinas (IG-UNICAMP). La rezultoj estis publikigitaj en “Geology.
Laŭ esploristoj la geraisita kampo en Brazilo etendiĝas sur pli ol 900 kilometroj, kio donas al ĝi lokon inter la plej grandaj tektitaj areoj sur la Tero. Estis trovitaj ĉirkaŭ 600 vitrecaj fragmentoj, ĝis 5 cm grandaj. Laboratoria analizo konfirmis ilian klasifikon kiel tektitoj, formiĝintaj sekve de asteroida kolizio kun la Tero.
La koliziinta objekto ne estis malgranda. La volumeno de fanditaj rokoj kaj la vasta areo kun iliaj fragmentoj elmontras kolizion potencan. Verŝajne tamen ĝi estis malpli intensa ol tiu, kiu kreis la plej grandan tektitokampon sur la Tero, kiu etendiĝas de Azio ĝis Aŭstralio. Kvankam sciencistoj trovis spurojn de ĉi tiu kolizio en la formo de tiel nomata kosma vitro, la kratero, kiu devintus resti post tia ekstertera kolizio kun nia planedo, ankoraŭ ne estas trovita. Laŭ profesoro Crósta povas ŝajni afero nekutima, ke tia kolizio ne lasis krateron, tamen nur tri el la ses gravaj klasitaj tektitokampoj havas konfirmitajn kraterojn. Estontaj studoj, kun la uzo de novaj teknikoj, povos ŝanĝi la aktualan staton de niaj konoj.
Aktuale la esplorteamo de Crósta prilaboras esplormodelojn por taksi la efikon de la energio, la enirrapidecon de asteroido en la teran atmosferon, la trajektorian angulon kaj la totalan volumenon de fandita materialo. Ĉi tiuj kalkuloj fariĝos pli precizaj kiam estos kolektitaj pliaj datumoj pri la dismetiĝo de geraisitoj.
Ĉi tiu malkovro en Brazilo ne nur malfermas gravan ĉapitron en la historio de kolizoj de la eksterteraj objektoj kun la Tero, sed ankaŭ sugestas, ke tektitoj povas pli vaste troviĝi sur la Tero ol oni asertis ĝis nun.
El la elsendo 15.03.2026. Legas Barbara – 04′ 01″
Egaleco en Scienco, projekto ankoraŭ nefinita
La 11-an de februaro pasis la Internacia Tago de Virinoj kaj Knabinoj en la Scienco. Ĝi estis establita de UN-o en decembro 2015 por reliefigi la rolon de virinoj kaj knabinoj en la scienco kaj atentigi pri la bezono de egalaj ŝancoj lerni kaj labori laŭ egalaj kondiĉoj.
Kvankam virinoj konsistigas preskaŭ duonon de la akademia laborantaro en Pollando, ilia potencialo ankoraŭ ne estas plene utiligita, kaj egaleco en la scienco restas nefinita projekto. Tio rezultas el raporto de L’Oréal-Unesko pri Virinoj kaj Scienco. Kaj tio ne ligiĝas kun manko de kompetento, sed prefere kun sistemaj mekanismoj, kiuj limigas la ĉeeston de virinoj en la scienco.
Inter la plej oftaj problemoj menciitaj de la enketitinoj estas: salajra malegaleco, limigita promociado, troa instrua kaj administra laborŝarĝo, la preterlasado de la akademiaj titoloj de virinoj, kaj la malplivalorigado de iliaj kompetentoj kaj atingaĵoj.
La raporto montras krome, ke polaj sciencistinoj ricevas pli da taskoj ol viroj ĉe similaj pozicioj kaj en simila stadio de sia akademia kariero (38% kontraŭ 24%). Aldone, pli ol duono de la esploristinoj sentas trudon preni pliajn respondecojn por pruvi sian valoron (51% kontraŭ 31%). La raporto notas aldone, ke malegaleco inter sciencistinoj kaj sciencistoj aperas ankaŭ en postaj stadioj de akademia kariero. Dum virinoj konsistigas pli ol duonon de sciencistoj kun doktora titolo, nur 28% de ili estas profesoroj, kaj malpli ol 20% estas agnoskitaj en STEM-kampoj (Scienco, Teknologio, Inĝenierarto kaj Matematiko).
La raporto evidentigis signifajn diferencojn en tio, kiel sciencistinoj prezentas siajn atingaĵojn. Virinoj citas siajn proprajn publikaĵojn malpli ofte ol viroj – ĝis 37% malpli ofte, ili uzas 12% malpli da pozitivaj priskriboj en sia esplorado, kaj malpli emas kundividi sian laboron en sociaj retoj kiel Twitter. La studrezultoj ankaŭ reliefigas klarajn seksajn diferencojn en la taksado de oniaj ŝancoj sukcesi por stipendiakiro.
En Pollando, la programo L’Oréal-Unesko por Virinoj en Scienco funkcias ekde 2001. Ĝia celo estas antaŭenigi la sciencajn atingaĵojn de talentaj esploristinoj, instigi ilin daŭrigi sian laboron por progesigi sciencojn, kaj provizi ilin per financa subteno.
Ĝis nun, en la programo L’Oréal-Unesko por Virinoj en Scienco, estis agnoskitaj 137 polaj sciencistinoj kaj esploristinoj.
El la elsendo 05.03.2026. Legas Pamela – 03′ 46″
La beba parolevoluo
Interesajn esplorrezultojn akiris sciencistoj el BabyLab-teamo ĉe la Psikologia Instituto de la Pola Sciencakademio. Sekvas el ili – pri kio skribis „Scientific Reports”, ke en la unua vivjaro, la parolevoluo de beboj intime ligiĝas kun korpaj movoj kaj, ke la unuajn sonojn, kiujn bebo produktas, preskaŭ ĉiam akompanas intensaj movoj de la korpomembroj.
La parolado estas tre kompleksa movrega fenomeno, tio estas fenomeno ligita kun la lernado regi la movojn. Kiel estis konstatite por eldiri unuopan silabon devas esti kunordigita la funkciado de preskaŭ 80 muskoloj. Por bebo majstri tiajn kompleksajn movosekvencojn estas tasko tre malfacila kaj tial la parolevoluon mem akompanas alproprigo de aliaj movregaj kapabloj, kiel ekzemple la kapablo memstare sidi aŭ marŝi.
La teamo de Profesoro Przemysław Tomalski testis grupon de ĉirkaŭ 100 beboj havantaj inter 4 kaj 24 monatojn. Helpe de precizaj movsensiloj (akcelometroj) estis mezurata la membrofunkciado dum libera beba ludo kaj samtempe estis registrata la vokaligo de ĉiu bebo, t.e. produktado de parolsimilaj sonoj.
La analizo elmontris fortan aktiviĝon de brakoj kaj kruroj rekte antaŭ la komenco de la beba sonproduktado. Tiu korpomoviĝo daŭris dum la tuta vokaligo kaj signife malpliiĝis ĉe la fino. Tiu konstato ebligas pli bone kompreni malfacilaĵojn de tio, kiel movrega evoluo tradukiĝas al parola, lingva evoluo. Laŭ profesoro Przemysław Tomalski ambaŭ estas intime interplektitaj, sed ĝis nun oni ne konis la mekanismon, kiu ilin ligas. La esploroj de polaj sciencistoj precize montras la rilaton inter parolo kaj movrega evoluo, tio estas, kiel la korpokapabloj de bebo povas limigi progresojn en parollernado.
Unu el la membroj de la esplorteamo, doktorino Zuzanna Laudańska, ĉeokaze elstarigis la evoluajn aspektojn de la gesto. Nome la gestoj, gestado, spontane akompanantaj la parolon de plenkreskuloj, originas en infanaĝo, kiam la voĉprodukto estis forte kunligita kun mallongaj movoj de la brakoj kaj kruroj.
El la elsendo 20.02.2026. Legas Barbara – 03′ 16″
Fine ankaŭ sciencistinoj ĉe Eiffel-tura Panteono
Dum la konstruado de la Eiffel-turo por la Monda Ekspozicio en 1889 ĝia kreinto Gustave Eiffel volis, ke ĝi fariĝu „panteono de la scienco”. Laŭ lia iniciato kreiĝis listo kun nomoj de 72 sciencistoj, industriistoj kaj inĝenieroj. Temis nur pri viroj, eĉ se jam tiam en la scienca mondo famis virinoj.
La 26-an de januaro 2026 la aktuala urbestro de Parizo, Anne Hidalgo publikigis la liston de 72 sciencistinoj, kies nomoj povos same esti gravuritaj ĉe la Eiffel-turo. En la listo troviĝas ankaŭ la nomo de Maria Skłodowska-Curie kiel Marie Curie kaj de ŝia filino Irene Joliot-Curie. La listo konsideras 250-jaran historion de la scienco kaj i.a. estas proponitaj por ĝi la nomo de la pionirino de la 18-jarcenta akuŝiga arto, Angelique du Coudray, brita fizikokemiistino Rosalind Franklin aŭ botanikistino Jeanne Baret opiniata kiel la unua virino, kiu ĉirkaŭnavigis la mondon. La listo estos prezentita al la francaj Sciencakademio kaj al du aliaj sciencaj societoj: Teknologia Akademio kaj Medicina Akademio, kiuj esprimos siajn opiniojn pri la elektitaj nomoj antaŭ la konfirmo de la listo kaj gravuro ĉe la Eiffel-turo.
La nomoj de la sciencistinoj kaj alifakaj elstarulinoj aperos analoge al la viraj. Ĉe la 1-a etaĝo de la Eiffel-turo, per oraj literoj kaj per la sama literfasono.
El la elsendo 20.02.2026. Legas Pamela – 02′ 21″
Dormo kiel universala fenomeno
Fine de januaro venis interesaj informoj pri dormo ne nur ĉe la cerbohavaj estaĵoj.Rezultas el ili, ke ne nur homoj dormas unu trionon de la diurno, t.e. tagnokto, sed ankaŭ tiaj organismoj kiel koraloj, meduzoj kaj aktinioj, t.e. maranemonoj. Tio laŭ esploristoj rilatas al
vivaj estaĵoj, ekde kniduloj ĝis homoj, posedantaj la nervosistemon.
Ĝis nun ne estis konata la motivo. La novaj esploroj – priskribitaj en la prestiĝa „Cell Host & Microbe” – elmontras la tag-noktan vivciklon de koraloj, en kiu nokte ili falas en la formon de dormo, kiu estas momento, kiam la difektita dum la aktiva vivfazo DNA kaj ĉela streĉiteco estas regenerataj.
La esploroj estis faritaj de hispanaj sciencistoj ĉe la viva korala rifo sur la Karaiba Maro. Hispanaj sciencistoj ekzamenis Pseudodiploria strigosa, kiu vivas tie en simbiozo kun mikroalgo Breviolum. La organismoj estis observataj tage kaj nokte, kaj subigitaj je UV-radiado kaj efikado de substancoj damaĝantaj DNA. Por ekzameni la reagon de iliaj organismoj esploristoj krome delikate ĝenis ilian dormodaŭron. Evidentiĝis, ke dum la tago, dank’ al la algoj, interne de koralĉeloj okazas fotosintezo, kreiĝas nutra organika materio, sed samtempe negativaj RFT/ROS-elementoj kreskigantaj damaĝojn en DNA. Nokte por forigi ili aktiviĝis regeneraj procezoj. Kiam esploristoj kreskigis ĉelan streĉitecon la estaĵoj dormis pli longe kvazaŭ ilia organismo mem enŝaltis la regeneran funkcion.
Ne temas sole pri koraloj. La esploroj priskribitaj en Nature Communications pruvas, ke ankaŭ meduzoj kaj aktinioj maranemonoj dormas preskaŭ samlonge kiel homoj. Ĉirkaŭ unu trionon de la tagnokto ili pasigas en la stato memoriganta dormon, kaj eĉ dumtage ekdormante por mallongaj momentoj. La objekto de la esploroj de israelaj sciencistoj estis meduzoj Cassiopea andromeda kaj maranemonoj Nematostella vectensis. Helpe de kameraoj emisiantaj la infraruĝon estis stimulita natura ciklo: 12 horoj lumaj kaj 12 horoj mallumaj. Evidentiĝis, ke meduzoj, kiuj vivas en simbiozo kun algoj la plej aktivaj estas dumtage, nokte dormas, sed ankaŭ meze de la tago ankaŭ ekdormas por mallonge.
La aktiniojn karakteriza kontraŭa vivritmo – frumatene ili ripozas kaj vigliĝas kiam krepuskiĝas. Por esti certa, ke temas pri vera dormo kaj ne simpla ripozo, esploristoj mezuris reagojn de iliaj organismoj je lumo aŭ predo. La dormo de meduzoj estis difinita, kiam ilia korpo pulsis malpli ol 37 fojojn dum minuto en la daŭro de tri minutoj. La dormo de aktinioj estis difinita kiel ili restis senmovaj dum 8 aŭ pli da minutoj. La rezultoj elmontris ke ambaŭ organismoj dormas ĉirkaŭ 8 horojn tagnokte.
La esplorrezultoj ŝanĝas nian komprenon de dormo ebligante konstati, ke temas pri universala biologia fenomeno estas universala biologia fenomeno de ripozo kaj regeneriĝo karakteriza por la vivo, aperinta antaŭ 500-700 milionoj da jaroj.
El la elsendo 10.02.2026. Legas Barbara – 04′ 35″
Pola zingibro
La regiono de Poznano (en la okcidenta Pollando) famas pro sia produktado de terpomoj. Ekde nun konturiĝas planoj rikolti tie ankaŭ zingibron.
Sciencistoj el la loka Naturscienca Universitato gvidas esplorojn pri la subŝirmila kultivado de japana zingibro. Ilia merkatista partnero en la projekto Pola Zingibro estas farmistino, Barbara Majoch. En la pasinta jaro estis ekzamenitaj ses specioj de la japana zingibro. Oni komparis i.a. la rikoltokvanton, la gustoproprecojn, la grandecon de la verda plantoparto kaj ĝian imunecon kontraŭ malsanoj.
La jam akirita zingibrorikolto, dum kiu helpis ankaŭ studentoj de la poznana naturscienca universitato, estos utiligita por la sukoproduktado, kiel plantido por la sekva jaro kaj por sekigado.
Sciencistoj el Poznano jam la trian fojon ekzamenis, kiuj zingibrospecioj estas plej taŭgaj en la polaj kondiĉoj, cetere ne nur subŝirmile, sed ankaŭ surkampe. Tio povos esti profitdona eĉ sur malgrandaj areoj.
Rilate al la produktataj amase en Poznań-regiono terpomoj zingibro estas pli facila en transporto. La pola zingibro ne devos esti traktata per protekta kemiŝprucado, por ke ĝi ne ekĝermu dum transporto. Laŭ sciencistoj en la lokaj kondiĉoj aparte taŭgas plantidoj, kies rizomomaso egalas al 150-200 gramoj.
El la elsendo 10.02.2026. Legas Pamela – 02′ 01″
Multfunkcia ŝpurveturilo Bufo
Studentoj de la Vroclava Politekniko kreis novecan, multfunkcian ŝpurveturilon. Ĝi pezas malpli ol 200 kilogramojn kaj atingas la maksimuman rapidecon de ĉirkaŭ 40 kilometroj por horo. Studentoj de la Fakultato de Mekanika Inĝenierarto (Mekatroniko) konstruintaj la veturilon nomis ĝin per latina (sed samtempe esperanta) vorto Bufo.
Bufo estas prototipa veturilo, kaj ĝia plena versio estos pli detale prilaborita rilate al mekaniko, elektroniko kaj modulareco. Ĝi estas kovrita per lado, kaj kelkaj el ĝiaj partoj, inkluzive de la ŝpuroj kaj mova rado, estis fabrikitaj per 3D-presteknologio. Oni celis, ke ĉiuj ĝiaj partoj estu daŭraj, tamen ankaŭ facile anstataŭigeblaj, kaj ke la veturilo estu riparebla en ĉiuj kondiĉoj sen la uzo de speciala ekipaĵo. Krome, la malalta pezo ebligas al Bufo facilan transporton al la celloko kaj sufiĉe longan funkciadoperiodon. La projektistoj strebas, ke la fina versio, ekipita per litio-jonaj baterioj, povu veturi ĉirkaŭ 100 kilometrojn.
La veturilo Bufo aktuale estas radioregata, sed estontece oni planas uzi satelitan kontrolon kun parta aŭtonomeco bazita sur artefarita intelekto kaj kameraa bildoprilaborado.
Dank’ al modula projekto, la veturilo povas plenumi diversajn funkciojn. Ekzemple, en la kunteksto de militaj aplikoj, konsiderante, ke nuntempe dronoj estas la plej granda minaco por soldatoj, oni prilaboris projekton de fermita kupolo, ŝirmanta la evakuatan vunditon. Krome, Bufo havas ankaŭ specialan modulon por stoki municion kaj transporti provizojn aŭ armilojn pezantajn ĝis kelkcent kilogramojn.
Aldone, oni planas konstrui fajroestingan modulon baziĝantan sur teknologio de estingado de fajro per fajro, kio signifas kontrolitan bruligadon de specifa areo, tiel kreante baron kontraŭ alvenanta fajro. Tiuspeca solvo estas uzata por kontrŭbatali grandskalajn incendiojn, ekzemple en arbaroj.
Menciendas, ke la veturilo estis prezentita dum la konferenco “Made in Wro” kaj la ĉi-jara Internacia Ekspozicio pri Defenda Industrio en Kielce (en la centra Pollando). La inventintoj de Bufo jam planas prilabori novan version de la veturilo kun plata tegmento (ebligonta pli facilan kaj rapidan anstataŭigon de moduloj), modifita suspensio, kaj ŝanĝita formo de la reloj, kio plibonigos la stabilecon de la strukturo kaj plifaciligos la trairadon de obstakloj.
El la elsendo 30.01.2026. Legas Maciek – 03′ 06″
La influo de sociaj retoj kaj psika bonfarto
Usonaj psikiatroj kaj britaj psikologoj entreprenis la klopodon trovi respondon al la demando, kiuj ŝanĝoj realtempe okazis ĉe junaj homoj, kiuj laŭ la propra decido dum unu semajno rezignis uzi la sociajn platformojn. Por ricevi fidindan respondon ili unue dum du semajnoj ekzamenis ĉe la samaj junaj homoj la uzmodelojn de sociaj platformoj. Rezulte eblis kompari kiuj ŝanĝoj okazis post la unusemajna limigo.
Sciencistoj el la Psikiatria Fakultato de Beth Israel Deaconess Medical Center en Bostono, Usono kaj el la Psikologia Universitato Bath, Britio konkludis, ke unu semajno sen la uzo de sociaj portaloj sufiĉis ĉe la 18-24-jaraĝaj testitaj personoj por signifa pliboniĝo de ilia sanstato.
Se dum la dusemajna periodo la testitaj personoj utiligis la sociajn portalojn dum 114 minutoj diurne, t.e. tagnokte, en la unusemajna testoperiodo la uzo egalis al 30 minutoj. La plej interesa konkludo estis, ke malgraŭ uzlimigo de la sociaj retejoj ne malkreskis ĉe testitaj personoj la tempo uzi poŝtelefonojn. Sciencistoj analizis la uzon de kvin diversaj platformoj. Tio estis TikTok, Fejs buko, Tvitero, Instagramo, Snapchat. Kaze de la du lastaj estis rimarkita la plej malgranda limigo de la uztempo.
La testataj junaj homoj varie reagis je tiu specifa komunikila fasto. Ĉe tiuj, kiuj sentis si n deprimitaj, pliboniĝis la animagordo. Iuj komencis la fizikan ekzercadon, pli ofte estis forlasantaj hejmon, ili fariĝis entute fizike pli aktivaj. Malgraŭ tiuj individuaj reagoj ĉe la testitaj personoj la nivelo de timo malkreskis mezume je pli ol 16 procentoj, la deprimnivelo malkreskis je preskaŭ 25 procentoj, kaj sendormeco malkreskis je 14 kaj duona procentoj.
Tiuj enkondukaj rezultoj elmontras, ke rezigno pri la uzo de la sociaj portaloj nur dum unu semajno signife plibonigis la funkciadon kaj bonfarton de la testitaj personoj. Tamen ne estas sciate kiom daŭraj estas tiuj avantaĝaj ŝanĝoj.
Sed tio estis nur la unua parto de pli vastskale planitaj esploroj. La sekva etapo traktos pli individue personojn testatajn por doni al ili personigitan helpon. Oni konscias, ke por iuj la uzado de la sociaj retejoj estas rimedo por superi solecon. Malebligi la uzon de sociaj portaloj estus por ili metodo tro brutala. Laŭ la ĉefaŭtoro de la esploroj, profesoro John Torous el Bostono, estus preferinde diri individue, kiel supervenki la malutilajn sekvojn, kiuj ligiĝas kun la konsultado de sociaj retejoj.
El la elsendo 20.01.2026. Legas Barbara – 04′ 02″
Juneco de la cerbo kaj lingvolernado
Pri la avantaĝoj de la plurlingveco ne necesas konvinki esperantistojn, en la plimulto diversgrade plurlingvaj. Nun sciencistoj klopodas persvadi la ceterajn elmontrante la dependecon de la lingvolernado kaj juneco de la cerbo.
Kutime la konservo de juna cerbo estas asociigata kun dieto, moviĝo, solvado de krucenigmoj. Tion oni ne subtaksu, sed la novaj esploroj publikigitaj en Nature Aging sufloras pli simplan solvon (almenaŭ por kelkiuj), lerni la lingvojn. Sciencistoj analizante donitaĵojn de pli ol 80 mil personoj 51-90-jaraĝaj rimarkis, ke homoj uzantaj sole unu lingvon estas duoble pli minacitaj je akcelita aĝiĝo ol personoj plurlingvaj. Tio estas rezulto de esplorado bazita sur la indico BAG (Biokondutisma Aĝinterspaco), kiu komparas la biologian aĝon baze de vivstilo kaj sanstato kun la aĝo reala.
La sciencista kolektivo utiligante la modelon BAG elmontris, ke personoj plurlingvaj malpliofte manifestas simptomojn de akcelita aĝiĝo, dum en pli longa perspektivo unulingvuloj estas preskaŭ unu kaj duonoble pli ofte minacitaj de akcelita aĝiĝo. Interesa estas kroma konstato pri la kvanto de konataj lingvoj. Ju pli da lingvoj oni konas des pli bona estas protekto. Sciencistoj klarigas, ke eĉ lingvoj ne uzataj ĉiutage restas aktivaj en la fono devigante la cerbon al kroma laboro. Ĉar la mondo maljuniĝas pli rapide ol iam ajn antaŭe, kreskas la kvanto de sanperturboj, kiel ekz. demenco. En tiu situacio ĉiu konsilo rilate malrapidigon de la cerboaĝiĝo estas orvalora.
La aŭtoroj de la esploroj kalkulas, ke iliaj malkovroj instigos homojn trakti la lingvolernadon ne sole kiel komunikkompetenton, sed ankaŭ kiel instrumenton de sanprofilakto. La konkludo estas – komencu lerni plian lingvon.
El la elsendo 30.12.2025. Legas Barbara – 02′ 51″
Enplantaĵo por homoj suferantaj AMD
AMD (la ligita kun aĝo degenero de flava makuleto en la okulo) rilatas al la homoj grandaĝaj, kies centra vidpovo estas difektita pro tiu ĉi malsano. Ĉi tiu vidkapablo estas esenca por legado, por rekoni vizaĝojn kaj plenumi ĉiutagajn funkciojn. La apero de la malsano ligiĝas – krom la kreskanta aĝo – kun tiaj riskofaktoroj, kiel la fumado kaj dieto riĉa je saturitaj grasoj kaj alifaritaj nutraĵoj. Ĝia plej ofta formo estas la seka (atrofia) formo, kio kaŭzas perdon de centra vidkapablo.
Nun la firmao Science Corporation informis, ke ĝia revolucia PRIMA-protezo ebligis al homoj, kiuj perdis ĉi tiun kapablon legi denove. Elektronika enplantaĵo metita en la okulon, kombinita kun okulvitroj por vastigita realo, ebligis al pacientoj legi la literojn en Snellen-diagramo. Antaŭ la menciita proceduro, iuj pacientoj ne povis vidi eĉ la diagramon mem. Antaŭnelonge en Brita Medicina Revuo estis publikigita artikolo, kiu priskribas la rezultojn de klinikaj provoj faritaj ĉe 38 pacientoj en 17 hospitaloj de kvin landoj. Ĉiuj estis pli ol 60-jaraĝaj kaj ĉiuj suferis geografian atrofion. Ĉiuj ĉi pacientoj tutece perdis sian centran vidkapablon, konservante nur la malbonan periferian.
Normala vidkapablo estas difinita kiel 20/20 surbaze de testoj uzantaj la konatan Snellen-diagramon, kiuj montras literojn en malkreskanta grandeco. La celo de PRIMA-enplantaĵo estis atingi klinike signifan plibonigon de la vidkapablo. Tamen dum sciencaj eksperimentoj oni ne uzis Snellen-diagramon, sed ETDRS-diagramojn, kiuj estas pli precizaj kaj ampleksaj.
PRIMA estas la unua en la historio aranĝaĵo, ebliganta legi al homoj, kiuj perdis la centran vidkampon. Tio markas novan epokon en la historio de artefarita subteno de la vidkapablo. Blinduloj la unuan fojon signife reakiris sian centran vidkapablon. La kapablo denove legi signife plibonigas la memfidon, vivkvaliton kaj sendependecon. Laŭ profesoro Mahi Muqit el la Instituto de Oftalmologio ĉe University College London, kiu gvidis la britan parton de la klinika testo, la enplanto povas esti farita de kapabla vitreoretina kirurgo dum malpli ol du horoj.
Pacientoj subiĝis al multmonata rekapabligado, dum kiu ili lernis uzi la aranĝaĵon kaj legi. Evidentiĝis, ke la averaĝa plibonigo de la vidkapablo estis tiom signifa, ke ebligis al pacientoj legi 5 pliajn liniojn sur la ETDRS, kaj unu paciento povis legi 12 pliajn liniojn. Kelkaj pacientoj vidis literojn kun akreco 20/42.
Aktuale PRIMA ebligas vidi nigrablankajn bildojn, difinon de kontrasto, brilo kaj la 12-oblan pligrandigon. La aŭtoroj de la enplantaĵo jam laboras pri ĝia fajnigo kaj certigas, ke la nova programaro ebligos generi bildon laŭ plena grizoskalo.
La unua peto de la pacientoj rilatis al la kapablo legi. La dua rilatis al la kapablo rekoni vizaĝojn. Kiel klarigas profesoro Daniel Palanker de Stanford Medicine – nun laboranta pri nova algoritmo por la enplantaĵo – tio ĝuste postulas plenan skalon de grizo.
El la elsendo 10.12.2025. Legas Barbara – 04′ 36″