POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj lernantoj sen hejmaj taskoj

Inter la decidoj de la klerigministrino en la registaro de Donald Tusk – la aktuala registaro en Pollando – ekde la 1-a de aprilo en la tri unuaj klasoj de la bazaj lernejoj instruistoj ne povas proponi al la lernantoj hejmajn taskojn nek praktikajn-teknikajn taskojn. Tio koncernas infanojn en la aĝo de 7 ĝis 10 jaroj. Eblas sole rekomendi al ili ekzercojn ligitajn kun la lertigo de la manplatoj kaj fingroj. En la 5 pli superaj klasoj ekde la 4-a ĝis la 8-a eblas proponi hejmajn taskojn al la lernantoj, sed ili ne estas devigaj por plenumo kaj ne estas poentataj. Tio koncernas infanojn en la aĝo inter la 11-a kaj la 15-a vivojaroj. Laŭ la opinisondado okazigita la 22-an kaj 23-an de marto fare de la firmao United Surveys por la gazeto „Dziennik Gazeta Prawna” kaj la radiostacio RMF FM, 54 procentoj de la respondintoj ne subtenas tiun decidon, preskaŭ 31 firme kontraŭas ĝin. Laŭ 41 procentoj de la respondintoj ŝanĝoj estas pozitivaj. Inter ili 27 procentoj firme subtenis novajn proponojn. 5 procentoj ne esprimis firman opinion ĉi-rilate.

El la elsendo 20.04.2024. Legas Maciek – 01′ 28″

Muzikmerkato 2023

En 2023 la vendovaloro de muziko en Pollando kreskis je pli ol 18 procentoj kaj superis la valoron de 671 milionoj da zlotoj. La raporton pretigis Asocio de Aŭdio-Video Produktantoj. Tiu ĉi kresko ligiĝas kun la vendo de bitproduktoj, kiu kovras ĉirkaŭ 74 procentojn de la tuta merkato kaj en 2023 signifis enspezon de 520 milionoj da zlotoj. Por la bitigita muziko poloj elspezis pli ol 16 procentojn pli ol en 2022. Tiamaniere Pollando avancis je la 18-a loko en la rangolisto de la plej grandaj muzikaj merkatoj de la mondo. En 2022 ĝi la unuan fojon eniris la unuan dudekon superinte Belgion. La plej populara formo konsumi la muzikon koncernas flukanalojn, kies enzpezoj pasintjare egalis al 516 milionoj da zlotoj. Tio konformis al 66 procentoj de la tuteca vendo. Evidentiĝis krome, ke en muzikaj flukanaloj kreskas partopreno de pagendaj elektronikaj abonoj. La vendo de muziko sur fizikaj diskoj, malgraŭ la malkresko de populareco de CD-diskoj je pli ol 10 procentoj, estis stabila kaj superis la nivelon de 15 milionoj da zlotoj. Al tiu rezulto grave kontribuis la vendo de vinilaj muzikdiskoj, kies vendo inter fizikaj muzikportantoj atingis preskaŭ 41 procentojn. Samtempe kreskas populareco de iom niĉaj muzikaj sonportantoj, kiel magnetofonaj bendoj aŭ VHS-kasedoj. Poloj plej volonte estis aĉetantaj muzikon de polaj kreantoj. En la unua deko de la plej bone vendataj diskoj nur du rilatas al eksterlandaj muzikproduktoj. Sur la 6-a loko ektroviĝis “72 Seasons” de Metallika kaj sur la 9-a loko “Memento Mori” de Depeche Mode. Ankaŭ la raporto de Internacia Federacio de la Muzika Industrio (IFPI) elmontris en 2023 kreskon je 10 procentoj kaj ĝia ĝenerala vendo superis la valoron de 28,6 miliardoj da dolaroj. La 2023-a jaro estis la 4-a jaro laŭvice, en kiu estis notita vendokresko de la fizikaj muzikportantoj. Simile kiel en Pollando la vendokresko en tiu kategorio ŝuldiĝas al kreskanta interesiĝo pri vinilaj diskoj.

El la elsendo 20.04.2024. Legas Milada – 03′ 15″

Plia plago – unufojaj elektronikaj cigaredoj

Laŭ Material Focus unufojaj elektronikaj cigaredoj fariĝas la plej danĝera por la medio kaj klientoj konsumaprodukto. Ĝi taksis, ke nur en Britio ĉiun sekundon en rubujon trafas ok e-cigaredoj. Ili ne subiĝas al recikligado kreante pli grandan mediominacon ol tradiciaj cigaredoj. Ili enpenetrigas en la medion plaston, nikotinajn salojn, pezajn metalojn, plumbon, hidrargon kaj facile brulantajn litajn-jonajn bateriojn. Laŭ Instituto pri Ekonomiaj Prognozoj kaj Analizoj en Pollando en 2023 la unufojuzaj e-cigardeoj kaŭzis preskaŭ 2,5 mil tunojn da eletrorubo el la venditaj tiujare ĉirkaŭ 99,7 milionoj da pecoj. Laŭ esplorinstituto de UN-o ĉiujare en rubujojn trafas 844 milionoj da e-cigaredoj. Ili pezo egalas al ĉirkaŭ 42 mil tunoj, kio ekvivalentas al la pezo de ses Eiffel-turoj. Aktuale la plej granda monda produktanto de elektronikaj cigaredoj estas Ĉinio kaj ĝia merkato valoras jam kelkdek miliardojn da dolaroj. Ĉinio ĉefe eksportas e-cigaredojn malpermesinte en 2022 en la propra lando fruktogustajn cigaredojn. Oni taksas, ke Ĉinio povas produkti eĉ 95 procentojn de ĉiuj e-cigaredoj en la mondo. La produktantoj de e-cigaredoj celas la plej junajn konsumantojn. Kiel informis Centro pri la Monitorado de la Merkato pli ol 90 procentoj de la unufojuzaj e-cigaredoj havas guston de fruktoj, dolĉaĵoj, enerigizaj trinkaĵoj. Instituto pri la Ekonomiaj Prognozoj kaj Analizoj precizigas, ke oficiale en Pollando oni ofertas ĉirkaŭ 770 gustojn de e-cigaredoj – i.a. temas pri la gusto de vanilglaciaĵoj, sukera vato, bobelmaĉgumo, akvomelono, kolao, mango aŭ energizaj trinkaĵoj, aparte atrakciaj por la infanoj. Krome la Societo Kontraŭbatalanta la Pulmokanceron liveris siajn enektrezultojn faritajn inter junularo. Konforme al la ricevitaj donitaĵoj preskaŭ la duono de polaj lernantoj ĉiutage uzas e-cigaredojn, unuavice pro iliaj atrakciaj gustoj.

El la elsendo 10.04.2024. Legas Maciek – 02′ 46″

Nova turisma atrakciaĵo en Tatry-montaro

Unu el la plej volonte vizitataj en la Nacia Parko de Tatry-montaro turismaj itineroj kondukas la Kościeliska-valo. Baldaŭ ĉe ĝia enirejo ekfunkcios nova atrakciaĵo, la edukcentro „Tatry-montara Arkivejo de la Planedo Tero”. La tuta objekto troviĝas subtere, ĉe la grundnivelo troviĝas malgranda ligna kabano, kiu rolas kiel enirejo. Kiel klarigas la ideodonintoj de la centro la celo estas proksimigi la historion de nia planedo en la kunteksto de Tatry-montaro. Ĝi ankaŭ helpos al la vizitantoj kun nova impresiĝemo percepti la naturon kaj okazantajn en ĝi – de milionoj da jaroj – procezojn. La ekspozicio jam pretas kaj etendiĝas tra la aero de sep salonoj. En ĉiu el ili troviĝas iu objekto-atestanto de diversaj naturprocezoj, oni lernos pri la rolo de akvo, aerpremo kaj temperaturo rilate al tio, kion oni povas vidi moviĝante laŭ la turisma itinero. En unu el la ekspoziciaj salonegoj troviĝas la naturdimensia kvinmetra modelo de dinosaŭro, rekreita en konsulto kun panteologoj, baze de ostorestaĵoj retrovitaj en unu el la valoj de la Parko. Laŭplane la centro estos disponigita al turistoj jam ĉi-printempe.

El la elsendo 10.04.2024. Legas Maciek – 01′ 28″

La Palma Dimanĉo kaj tiurilataj konkursoj

Evento ligita kun la ĵus pasinta dimanĉo estas komenco de la Granda aŭ Sankta Semajno kaj inaŭguranta ĝin Palma Dimanĉo. Krom strikte religia karaktero ĝi ligiĝas kun la konkursoj por elfarado de Paskaj Palmoj, kiuj havas apartan karakteron, aspekton i.a. en Pollando, kie ne eblas uzi pro klimatkondiĉoj verajn palmobranĉojn. El tio kreskis la tradicio de polaj Paskaj Palmoj, pri kio ni plurfoje parolis kaj koncernaj tekstoj troviĝas en nia reta arkivo. Kaj ĵus ni eksciis, ke dum la hieraŭa Paska Dimaĉo en la 65-a konkurso en Lipnica Murowana, en la regiono de Krakovo (la suda Pollando) venkis palmo superinta 27 metrojn en la kategorio de palmoj pli ol 3-metraj, por kiu oni anoncis 64 palmojn. La tieaj palmoj estas farataj el salikbranĉetoj, fortikigataj de piceaj fostoj ornamataj per koloraj silikpaperaj floroj kaj rubandoj. Sur la pinton oni metas ornamfaskon el amentoj kaj ruĝa vakcinio. Kun la tradicio de Palma Dimaĉo ligiĝas la sciigo, ke baldaŭ en la landa listo de nemateria kulturheredaĵo estos registrita Paska Palmo el la etna Kurpie-regiono, kiu etendiĝas tra tri vojevodioj en la centra kaj nordorienta Pollando. Tieaj palmoj konsistas el salikbranĉetoj, vakcinio aŭ bukso aranĝitaj ĉirkaŭ la hakita abieto aŭ eta piceo, kies pinto devas resti verda. Ĉion ornamas mistere eltonditaj floroj el salikpapero.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Barbara – 02′ 04″

Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn

Hieraŭ, la 24-an de marto en Pollando estis solenita la Nacia Memortago pri Poloj savantaj judojn sub la germana okupacio, lanĉita laŭ la iniciato de la pola prezidento en 2018. Tio okazis lige kun la datreveno de la martira morto de 8-persona pola familio Ulm mortigita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj en la loko Markowa. La tago estis la okazo memorigi la rolon ankaŭ de aliaj ofte sennomaj poloj, kiuj pereis portante helpon al judoj. Krom ili tiun helpon estis donanta la organizaĵo Żegota de la Pola Konsipra Ŝtato; kun tiu helpo rapidis polaj diplomatoj engaĝiĝante en la savadon de polaj kaj alilandaj judoj dum ilia diplomatia laboro en la alianciĝintaj kaj neŭtralaj landoj. La Instituto Yad Vashem inter personoj, kiuj portis helpon kaj savis la vivon de judoj dum la 2-a mondmilito kaj ricevis la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo distingis ĝis nun 7232 polojn inter entute 28 mil 217 honoritaj per la medalo personoj. La konojn pri poloj savantaj judojn dum la germana okupacio kompletigas muzeoj kaj memorlokoj aparte al ili dediĉitaj, kiel viktimoj dum jaroj en Pollando nerimarkataj. Al ili apartenas Muzeo en Markowa aŭ Memorkapelo pri Justuloj en Toruń, kiu dokumentas la liston de ĉirkaŭ mil poloj, kiu estas daŭre aktualigata.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Milada – 02′ 06″

Recikligado de litiaj piloj en Pollando

La uniaj preskriboj devontigis firmojn, ke ĉiu litia pilo encirkuligita sur la merkato estu recikligata. Aparte malfacile recikligeblaj estas litiaj piloj devenantaj el la elekrataj aŭtomobiloj kaj busoj. Samtempe paralele al la evoluo de elektroveturiloj la kvanto de foruzitaj litiaj piloj kreskos. Ilia alifarado laŭpremise ebligos limigi la akiradon de novaj krudaĵoj. La entrepreno Eneris funkciigis en la loko Żarki en la suda Pollando la plej grandan en Eŭropo alifaran etablon de litiaj piloj Eneris B&R (Batteries & Recycling). Ĝi povas alifari ĉiujare el la eŭropa merkato 27 milojn da tunoj da litiaj piloj. Kiel oni atentigis dum la inaŭguro de la establo en Żarki la malaltemisia, mekanika alifarado uzanta la verdan energion ebligas produkti altklasan nigran mason, tio estas miksaĵon de metalkemiaĵoj por ĝia denova utiligo kune kun kupro, aluminio kaj polimeroj dum la produktado de novaj akumulatoroj.

El la elsendo 20.03.2024. Legas Maciek – 01′ 18″

La usona Ĉambro de Reprezentantoj honoris polinon

Komence de marto 2024 la usona Ĉambro de Reprezentantoj honoris la polan aktorinon, Beata Poźniak. Ŝi estas ankaŭ filmreĝisorino, poetino kaj pentristino, laŭreatino de la premio Earphones Award. Antaŭ 30 jaroj laŭ ŝia iniciato la usona Kongreso proklamis en Usono la 8-an de marto kiel Internacian Tagon de Virinoj. Porokazan gratuldepeŝon direktis al Beata Poźniak la usona vicprezidento Kamala Harris. Ŝi atentigis, ke Poźniak estas varma pledantino por la virinaj rajtoj kaj agadas por la evoluigo de la virinaj kaj junulinaj kapabloj kaj talentoj en la tuta mondo.

El la elsendo 20.03.2024. Legas Milada – 0′ 55″

Infanoj, la viktimoj de la milito en Gaza

La estro de la UN-oa agentejo por la infanoj, UNICEF, Catherine Russel informis ke ekde la komenco de la milito en la sfero de Gaza (komence de oktobro 2023) pereis pli ol 13 mil infanoj. Ŝi atentigis samtempe, ke multaj infanoj en la palestina enklavo suferas pro serioza subnutro kaj estas tiom malfortaj, ke „eĉ ne havas forton plori”. Miloj da infanoj estis vunditaj kaj eĉ ne eblas difini kie ili troviĝas, ili povas troviĝi sub la ruinaĵoj. En la programo CBS News la estro de la UN-oa agentejo por la infanoj, UNICEF diris, ke tian mortoindicon inter infanoj oni notis en preskaŭ neniu alia konflikto en la mondo. Catherine Russel aldonis, ke la kamiona transporto de humaneca helpo al la sfero de Gaza renkontas „seriozajn burokratajn defiojn”.

El la elsendo 20.03.2024. Legas Milada – 01′ 10″

Monato de la Pola Heredaĵo en Kanado

La kanada Ĉambro de Komunumoj unuanime akceptis en februaro rezolucion pri la starigo de la Monato de la pola heredaĵo ĉiujare en majo. La 3-a de majo estos solenota kiel Tago de la Pola Konstitucio. En la rezoluciteksto oni konstatas i.a., ke la Ĉambro agnoskas la esencan kontribuon de la poldevenaj kanadanoj al la kanada socio, mastrumado, politiko kaj kulturo. Ĝi agnoskas la signifon de la edukado de ĉiuaĝaj kanadanoj pri la ŝlosilaj valoroj per kiuj poldevenaj kanadanoj kontribuis al la forto kaj diverseco de Kanado. En la tuta Kanado pli ol 500 mil loĝantoj estas poldevenaj kaj pli ol ilia duono loĝas en Ontario.

El la elsendo 10.03.2024. Legas Maciek – 0′ 51″