Kulturkroniko
Pola plantbranĉa korboplektado en Unesko-listo
Dum la decembra 20-a sesio de Unesko-konferenco en Nov-Delhio i.a. la pola tradicio de la plantbranĉa korboplektado ektroviĝis en la Reprezenta Unesko-Listo de Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.
Tiu agnosko ebligos intergeneracian peradon de la tradicio kaj daŭre popularigos ĉi tiun unikan metiarton per laborrenkontoj, ekspozicioj kaj edukprojektoj.
La plantbranĉa korboplektado havas en Pollando plurjarcentan tradicion. La baza krudmaterialo aplikata en ĉi tiu artmetio estis ĉiam plantdevenaj produktoj, kiel tigoj de herboj, pajlo, pinaj aŭ juniperaj radikoj. Tamen ĉefe, eĉ 90-procente, estas utiligataj salikbranĉetoj.
La plektado de korboj kaj diverspecaj ujoj estas unu el la plej malnovaj artmetioj produktataj en Pollando. Aktuale la ĉefaj regionoj, en kiuj praktikas branĉplektistoj kaj salikbranĉaj produktantoj estas la regionoj ĉirkaŭ la urboj Nowy Tomyśl en Poznań-regiono, kaj Rudnik apud San-rivero en Apudkarpatia Regiono. Unu el du lokoj en Pollando, kie dum majstrigaj profesiaj kursoj edukiĝas – ekde 2014 – profesiuloj pri korboplektado estas Kolektivo de Lernejoj kaj Klerigcentroj en Łowicz en la centra Pollando. Kvankam la nuntempaj sociaj portaloj koherigas similajn produktojn en la monda skalo, sed daŭre la pola plantbranĉa korboplektado kiel la bazan krudprodukton utiligas salikbranĉetojn. Tio ĝin distingas.
En la antaŭaj jaroj sur la Unesko-listo aperis jam 6 tradicioj el Pollando – elfarado de kristnaskaj kripetoj el Krakovo, la kulturo de arbarista mielproduktado, falkodresado, floraj tapiŝoj por la festo de la Dia Korpo, flosista tradicio kaj tradicia pola danco – polonezo.
El la elsendo 20.12.2025. Legas Maciek – 02′ 15″
Krakovaj Kristnaskaj Kripetoj 2025
La konkurso por la Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo en 2025 okazis jam la 83-an fojon. Oni alsendis ĉi-jare la rekordan nombron de la kripetoj, entute 256. Dum la unuaj tagoj de decembro eblis ilin admiri ĉe la krakova Foirplaco apud la monumento de Adam Mickiewicz. Poste pritaksis ilin kompetenta ĵurio en la Muzeo de Krakovo.
Tiu tradicio, kiel la unua el Pollando, troviĝas ekde 2018 en la listo de la Kulturheredaĵo de Unesko.
Tradicie la krakovaj kripetoj rilatas ne sole al la krakova arkitekturo, sed aludas al eventoj de la kuranta jaro. Tiel do en la nunjaraj kristnaskaj kripetoj videbliĝas figuroj de papo Leono la 14-a, de la usona prezidento Donald Trump. En la kripetoj aperas ankaŭ la figuro de Bolesław Chrobry lige kun la miljariĝo de lia kroniĝo kiel reĝo de Pollando, aŭ scenoj ligitaj kun la vasala omaĝo de Prusio ĉe la krakova foirplaco en 1525.
La ĉefherooj de la krakovaj kripetoj estas la figuroj de la Sankta Familio, kiujn akompanas figuroj ligitaj kun la kulturo de Krakovo kiel Wawel-drako, trumpetisto, kaj figuro de Lajkoniko, la ĉevalrajdanta barbulo. Lia figuro rilatas al la tatara invado el 1287, kiam la krakovaj civitanoj venkis la invadintojn. Aparta karakterizaĵo de la krakova kristnaska kripeto estas ĝia turforma konstruo kun detaloj karakterizaj por la urba arkitekturo.
Ĝis la 1-a de marto 2026 la kristnaskaj kripetoj estas rigardeblaj en la postkonkursa ekspozicio en la Muzeo de Krakovo.
El la elsendo 20.12.2025. Legas Milada – 02′ 33″
Arĝentaĵoj de la varsoviaj firmaoj
La Mazoviregiona Muzeo en Płock – la centra Pollando – posedas la plej grandan en Pollando kolekton de la secesistila kaj artdekorstila arto. Eblas ĝin rigardi en du apartaj ekspozicioj. La unua dediĉita al la secesistila ekspozicio estis kreita en 1963, la alia rilata al la artdekora stilo estis establita en 2021. La tuta kolekto, inkluzive de historiaj, arkeologiaj kaj etnografiaj eksponaĵoj, entenas ĉirkaŭ 100 mil objektojn.
La 10-an de decembro estis inaŭgurita konstanta ekspozicio, kiu prezentos „Arĝentaĵojn de la varsoviaj firmaoj”. La ekspozicio prezentas la tiel nomatajn „perletojn” de ambaŭstilaj objektoj, kreitajn en la periodo 1825-1935, inkluzive de elegantaj tortoservaj platoj, fajnaj salujoj kaj sukerujoj aŭ elegantaj kandelingoj. Inter 150 eksterordinare belaj elfaraĵoj en la ekspozicio troviĝas elfaraĵoj i.a. el la Fabriko de la arĝentumita manĝilaro de Norblin-fabriko, dum jardekoj specialistiĝanta pri arĝentumitaj kaj arĝentaj elfaraĵoj.
La kolekto de la arĝentaĵoj de la varsoviaj firmaoj estis prezentata dum la portempa ekspozicio en 1981, kiam la kolekto – normale troviĝanta en la muzea deponejo – enhavis 303 objektojn. Dum la tempofluo la kolekto pliampleksiĝis kaj aktuale temas pri 900 objektoj. Pri ĝi informas sinsekvaj katalogoj kreitaj okaze de la muzeo-jubileoj.
El la elsendo 20.12.2025. Legas Gabi – 02′ 10″
Arasoj kaj abakanoj en Wawel
Ĝis la 6-a de januaro 2026 en Krakovo eblas rigardi unikan en sia karaktero ekspozicion. En la Senatan Salonegon de Wawel-kastelo, kiun ornamas la 16-jarcentaj murtapiŝoj, gobelinoj, estis enkondukitaj monumentecaj artaj teksaj komponaĵoj de la pola skulptistino Magdalena Abakanowicz, „abakanoj”. Okazas renkontiĝo de du apartaj mondoj, en kiuj teksaĵo rolas kiel arta verko.
La fama kolekto de gobelinoj, murtapiŝoj kun i.a. scenoj el Genezo, de reĝo Sigismundo Aŭgusto atestas pri la brilo de la 16-jarcenta pola kortego. Kontraste, la spektanto alrigardas nuntempajn teksajn skulptaĵojn de Abakanowicz, kiuj reliefigas la unuopajn etapojn de ŝia kreado. Ekde plataj, ankoraŭ tradiciaj teksaĵoj tra formoj pli spacaj, ĝis monumentecaj, figuraj teksoskulptaĵoj, kiuj forlasas muron kaj ricevas vivon en la reĝaj internoj…. sen ajna regulo, laŭ propraj principoj.
Tiu komparo – laŭ la intenco de la organizantoj – povas ebligi interesan diskurson de generacioj kaj epokoj. Ĝi kontraŭstarigas malsaman estetikon – malsaman percepton de verka monumenteco kaj verka materio. La ekspozicio „Arasoj kaj abakanoj” reliefigas la daŭran interesiĝon pri teksaĵo kiel esprimrimedo kaj universalecon de la homa bezono verki pere de teksaĵo, sendepende ĉu temas pri mondkoncepta registro, registro de la potenco aŭ la individuaj emocioj de la spektanto.
El la elsendo 20.12.2025. Legas Gabi – 02′ 02″
La 34-a Recitkonkurso KRESY
Komence de decembro en Bjalistoko okazas la finalo de la 34-a eldono de la Recita Konkurso „Kresy” (randregionoj). La plej malnova konkurso organizata en la polaj medioj eksterlande.
La vorto „Kresy” (randregionoj) rilatas al la orientaj vojevodioj de Pola Reĝolando inter la 17-a jarcento ĝis la dispartigo de Pollando en la 18-a jarcento, kaj post 1918 al la orientaj vojevodioj, post la reakiro de la suvereneco de Pollando. La konkurso ne nur flegas la trad iciojn de la pola lingvo kaj la pola poezio inter poloj loĝantaj eksterlande, sed ankaŭ firmigas la polan identecon de la partoprenantoj kaj ankaŭ integras la poldevenajn mediojn.
Por la ĉi-jara finalo venis la plej bonaj recitantoj elektitaj dum kvalifikadoj okazintaj en Belorusio, Litovio, Latvio, Ĉeĥio, Ukrainio, Rumanio, Kartvelio, Kazaĥio kaj Moldavio. Entute la eliminadojn partoprenis 2500 personoj.
Inter la finalanoj troviĝas la plej aĝaj reprezentantoj de la polaj medioj eksterlande, kiuj ofte deklamas poeziaĵojn de la nuntempaj polaj poetoj. La patrono de la konkurso estas Adam Mickiewicz, kaj pro la recitado de liaj poeziaĵoj estas atribuata speciala premio.
Dum la finalaj tagoj de la konkurso en Bjalistoko ĝiaj partoprenantoj grupiĝos dum laborrenkontoj, renkontiĝo s kun konkursvolontuloj, rigardos teatrajn spektaklojn kaj partoprenos en la randregiona Sanktvespera Manĝo. La solena anonco de la konkursrezultoj okazis la 6-an de decembro en la Bjalistoka Pupteatro.
El la elsendo 05.12.2025. Legas Gabi – 02′ 07″
08.06.26_La forto de vortoj
Ĝis la 8-a de junio 2026 en la varsovia Muzeo pri la historio de polaj judoj POLIN, kunlabore kun Juda Muzeo en Prago, daŭras ekspozicio „La forto de vortoj. Pri judaj lingvoj”. Temas pri lingvoj, kiujn uzis dum jarcentoj judoj en la tuta mondo, kiel la historia malnovhebrea kaj nuntempaj lingvoj, kiel la jida.
Por judoj vivantaj en diasporo la lingvo estis la bazo de interligiĝo, fundamento de la kultura evoluo. Per ĝi oni flegis ĉiutagajn kontaktojn, komunikadon, ĝi rilatis al la religia sfero kaj atestis pri la socia, loka kaj nacia identeco. La ekspozicio proksimigas la sonon de la jida lingvo, klarigas kio ligas ĝin kun la hebrea, judeo-araba, judeo-persa aŭ ladino.
La ekspozicio „La forto de vortoj” prezentas la renaskiĝon de la hebrea lingvo, kiu nun estas la komunikilo de la juda socio, kaj kiu dum jarcentoj ne estis praktikata krom en la sanktaj tekstoj, preĝoj kaj ritoj. Iom da loko en la ekspozicio estas dediĉita al Esperanto.
Ĝian gravan parton konsistigas la nuntempa arto, en kiu la ligo inter vorto kaj bildo kaj ideo de la forto de vortoj kaj literoj, esencaj por la juda identeco, estas daŭre ĉeesta. Du verkoj estis speciale kreitaj por ĉi tiu ekspozicio. Unu el ili estas instalaĵo de Oded Ezer „Frakasita lingvo”.
La ekspozicio „La forto de vortoj” ebligas pli universalan enpensiĝon pri tio, kiel la lingvo reciproke trapenetras kaj influas unu la alian, kiel ŝanĝiĝas en la ritmo de migrado, renkontiĝoj kaj globskala kulturo. Tiu enpensiĝo ebligas rigardi la propran lingvan heredaĵon. Interalie la originon de nia lingvo kaj ĝian evoluon, ĝian estontecon.
El la elsendo 05.12.2025. Legas Maciek – 02′ 01″
Plia distingo por la Muzeo pri Siberiekziloj en Bjalistoko
Memormuzeo pri Siberiekziloj en Bjalistoko plian fojon ektroviĝis en elita grupo de la plej bonaj muzeaj institucioj en Eŭropo. La 10-an de oktobro 2025, dum speciala ceremonio en Trebinje, Bosnio kaj Hercegovino ĝi ricevis Specialan Distingon pro la kreemo kadre de la prestiĝa premio Živa. Per la nomo Živa la premio referencas al la slava diino de vivo, vivanteco kaj fekundeco, kaj spegulas la ideon de vivigo kaj promocio de la kultura heredaĵo. Ĉi tiu premio, lanĉita de la Forumo de Slavaj Kulturoj, apartenas al la plej prestiĝaj muzeaj distingoj en Eŭropo. Ekde 2014 ĝi estas atribuata al la plej bonaj muzejoj kaj objektoj de la kultura heredaĵo en la slavaj landoj.
La plej nova projekto de la bjalistoka Memormuzeo pri Siberiekziloj estas ekspozicio kun universala mesaĝo „Siberio – malliberejo de nacioj”. Ĝi bildigas tragikajn sortojn de diversaj nacioj, kiujn tuŝis la sovetunia sistemo de reprezalioj, ĝi reliefigas spertojn de multaj landoj kaj kulturoj. La ekspozicio konsistas el paneloj kun tekstoj kaj fotoj, kaj depende de la prezentoloko kompletigos ĝin kongruaj kun ĝi elementoj. La ekspozicion akompanas kelklingva interreta paĝo, kiu vastigas alireblecon kaj atrakciecon de la ekspozicio por diverslandaj spektantoj. Ĝi estos prezentata en ĉiuj kontinentoj, reliefigante la rolon de Bjalistoko kiel urbo de dialogo kaj kunlaboro.
El la elsendo 25.11.2025. Legas Gabi – 02′ 02″
Adam Kossowski [1905-1986] Arto kaj promeso
En la Muzeo de la Varsovia Arkikatedralo daŭras retrospektra ekspozicio de unu el renomaj, sed forgesitaj polaj artistoj de la 20-a jarcento, Adam Kossowski. Nunjare pasas lia 120-a naskiĝdatreveno. Estas prezentitaj la plej valoraj el inter ĉirkaŭ 750 objektoj el lia kolekto, transdonitaj de lia edzino al la muzeo. Temas pri tolaĵoj, desegnaĵoj, ceramikaj skulptaĵoj kaj projektoj de religiaj internoj.
La artisto studis en la Varsovia Politekniko kaj en la Belartaj Akademioj en Varsovio kaj Krakovo. En 1939 li estis arestita kaj direktita al la trudlabora koncentrejo apud la rivero Peĉoro. Post la liberigo sekve de amnestio li soldatiĝis en la armeo de generalo Anders, sed pro malbona sanstato li estis sendita al Britio. Tie kreiĝis en 1942 lia korskua ciklo bildiganta la realajn scenojn pri la vivo en la sovetunia labortendaro. Decida por la kariero de la artisto estis lia laboro pri internoj de la karmelana preĝejo en Aylesford. Por ĝi Kossowski kreis pli ol 100 objektojn. Tio estis ceramikaj skulptaĵoj, mozaikoj, vitraloj kaj elementoj el forĝita fero. Tiu ĉi monumenteca verko alportis al la artisto internacian famon. Ekde tiam Kossowski dediĉis sin al la religia arto projektante internojn por preĝejoj kaj katolikaj institucioj en Britio kaj Usono. Lian stilon karakterizas unika sintezo de aplikataj artteknikoj.
El la elsendo 25.11.2025. Legas Maciek – 01′ 55″
Skulptaĵoj de Szymon Ołtarzewski en Romo
En la salonoj de itala Deputita Ĉambro en Romo daŭras ekspozicio de la pola skulptisto Szymon Ołtarzewski. Ĝi estis organizita sub la patroneco de la pola ambasado en Italio kaj la Kulturkomisiono de la Deputita Ĉambro. Ĝia prezidanto, inaŭgurante la ekspozicion, elstarigis, ke ĉi tiu komuna iniciato estas akto de amikeco inter Pollando kaj Italio kaj ekzemplo de viva kultura diplomatio.
La skulptaĵoj de Szymon Ołtarzewski el la Karara Marmoro en la ekspozicio „Diskreta kontinuo”, inspiritaj de la antikva arto, impresas en la scenaro de la iama klostra komplekso de benediktulinoj, kiu estas prestiĝa loko de ekspozicioj kaj konferencoj. Pli frue Ołtarzewski prezentis ilin en la pola ambasado. Kiel atentigis la artisto ĉi-foje en la komenca fazo de ekspoziciprojekto li aplikis novajn teknologiojn, inkluzive de 3D-skanilo. La ekspozicion akompanas fotoj de la usona fotografistino Gail Skoff, kiuj prezentas la artiston dum la laboro.
La naskiĝinta en 1977 Szymon Ołtarzewski, diplomito de la media inĝenierio, de 20 jaroj loĝas en Pietrasanta. La skulptarton li lernis en la Belarta Akademio de Kararo.
El la elsendo 25.11.2025. Legas Maciek – 01′ 28″
Rubens-influoj en Silezio
Ĝis la 30-a de novembro en la Nacia Muzeo de Vroclavo eblas rigardi ĉirkaŭ 200 artverkojn, unuavice pentraĵojn kaj grafikaĵojn, en la ekspozicio „Rubens en Silezio”. Ĝi bildigas la fasciniĝon pri Rubens-kreado en la historia regiono Silezio.
La prezenton antaŭis dekkelkjaraj esploroj, serĉado de fontdokumentoj k.s. Tio ebligis elmontri la influojn de Rubens en miloj da artverkoj, kies aŭtoroj estis regionaj artistoj. Ili troviĝis en preĝejoj, muzeoj kaj kolektoj same en Silezio, kiel ankaŭ ĉe la antaŭmilitaj orientaj randregionoj de Pollando, krome en aliaj landoj de la mondo.
Al la plej valoraj eksponaĵoj en la vroclava ekspozicio apartenas pentraĵoj de Rubens mem kaj el lia laborejo, pruntitaj el la landaj kaj eksterlandaj kolektoj. Aparte valoraj estas desegnaĵoj de Michael Willmann el la Belarta Muzeo en Budapeŝto, la unuan fojon prezentitaj en Pollando. La verkoj inspiritaj de Rubens troveblis en Vroclavo, Legnica, Wałbrzych, Brz ezinka, Strzegom kaj multaj aliaj lokoj. Kvankam ne estas pruvoj, ke Rubens, kiam ajn vizitis Silezion, sed sileziaj artistoj veturis al Antverpeno kaj lernis en Rubens-laborejo.
La vroclava ekspozicio ligiĝas kun la pasinta 385-a mortodatreveno de Peter Paul Rubens, unu el la plej renomaj pentristoj de la baroka epoko.
El la elsendo 05.11.2025. Legas Gabi – 01′ 57″