Sciencaj informoj
Ĉu la Luno el la tera materio ?
Laŭ unu el la teorioj la Luno estas parto de nia planedo kaj kreiĝis rezulte de la kosma kolizio antaŭ 4 kaj duona miliardoj da jaroj. Tiu teorio ne konfirmiĝis en faktoj, sed nun ŝajnas verŝajna. Antaŭ kelkaj semajnoj sciencistoj ekzamenis la lunajn rokojn, malkovrante en ili akvospurojn. Preciza ekzameno de ilia kemia konsisto elmontris, ke ĝi identas kun la kemia strukturo de la akvo sur la Tero, kio povus sugesti, ke ĝi devenas el la sama fonto. Dum longa tempo sciencistoj premisis, ke varmo produktita dum la kosma kolizio kaŭzis, ke en la spacon estis elŝprucita hidrogeno kaj aliaj kemiaĵoj, kio signifus, ke la Luno devis komenci sian ekziston kiel absolute senhumida objekto. Tamen la plej novaj esploroj de rokoj venigitaj de usonaj astronaŭtoj el Apollo-misio pruvis, ke sur la Luno akvo troviĝas same surface, kiel ankaŭ sub la lunokrusto. Pliaj esploroj elmontris, ke akvo troviĝis tie la tutan tempon. La ekzamenojn okazigis sciencistoj el geologia fakultato de Brown-universitato. La esplorkolektivo gvidita de Alberto Saala malkovris, ke ĉ. 98 procentoj de la akvo troviĝanta sur la Tero devenas el meteoritoj, kio sugestas, ke same la Tero kiel ankaŭ la Luno havas la komunan fonton. La plej facila ekspliko de ĉi tiu fenomeno estas, ke la akvo el la Tero estis transportita sur la Lunon. Tio igas verŝajna la teorion, ke la Luno kreiĝis el la materialoj devenantaj el la Tero. Restas la demando, kiamaniere akvo povus transdaŭri grandan kosman kolizion, kio ne estas klarigebla. Sciencistoj daŭre ne kapablas bone kompreni la procezon de la kreiĝado de planedoj kaj de iliaj satelitoj.
Legas Barbara
Klonitaj homaj embrioj laŭ Dolly-metodo
Kiel informis la periodaĵo Cell la homaj embrioj estis klonitaj laŭ la metodo de la ŝafo Dolly. La unuan fojon eblas ricevi el ili praĉelojn aŭ alimaniere stamĉelojn. Tio malfermas novajn eblojn bredi histojn kaj organojn, sed elvokas samtempe etikajn rezervojn. Internacia sciencista kolektivo sub la gvido de Masahito Tachiban el universitato en Oregono utiligis la ovoĉelojn donacitajn de iu virino. Oni forigis el ili la ĉelokernon, kiu entenis la principan parton de DNA kaj en ĝian lokon estis enmetita haŭta ĉelokerno prenita de alia matura virino. Per tiu metodo estis klonita en 1996 la ŝafo Dolly. Doktoro Shoukhrat Mitalipov el la Oregona centro asertas, ke la plej nova eksperimento signifas gravan antaŭenpaŝon postulanta pliajn esplorojn, por ke la klonado kaj histoinĝenierio estu efika kaj sekura. Aliaj esploristoj atentigas pri moralaj rezervoj rilate al ĉi-specaj eksperimentoj. Doktoro David King el Human Genetics Alert avertas, ke ili malfermas vojon al homklonado. Liaopinie eĉ publikigado de rezultoj de ĉi-specaj esploroj estas nemorala.
Legas Barbara