Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Ĉirkaŭpreĝeja birdovarieco

En la ĉirkaŭaĵo de malnovaj altaj preĝejoj multiĝas la birdovarieco kaj vivas tie pli da birdospecioj ol en la regiono de kamparaj mastrumejoj.  Krom paseroj, sturnoj, monedoj vivas tie ankaŭ kordeloj, verdaj fringoj, strigoj, turfalkoj. Tio rezultas el la esploroj faritaj en la suda Pollando fare de la sciencistoj el la Instituto pri la Naturprotekto de la Pola Sciencakademio en Krakovo. La esplorojn partoprenis ankaŭ brita sciencisto el la Kembriĝa Universitato. Ĝis nun oni ne atentis pri la rolo de preĝejoj en la formiĝado de loka biologia diverseco. Dume preĝejoj en Pollando estas grava birdovivejo kaj povas roli por ilia protekto. La esploroj estis faritaj en la ĉirkaŭaĵo de 101 kaj koncernis kvanton kaj speciojn  de la aperantaj tie birdoj. La rezultoj estis komparitaj kun analogaj donitaĵoj el la kamparaj mastrumejoj. Jam  antaŭe estis pruvite, ke la malnovtipaj kamparaj mastrumejoj estas oazo de birda biodiverseco. Nun evidentiĝis, ke malnovajn preĝejojn kaj ilian rektan ĉirkaŭaĵon eblas difini la birda paradizo. Vivas tie pli da birdoj kaj pli da birdospecioj, kiuj ne aperas en la kampara medio. Entute sciencistoj nombris preskaŭ 5 mil 700 birdojn. En la ĉirkaŭpreĝeja spaco temis pri 68 specioj, inkluzive de 13,  kiuj ne aperas proksime de kamparaj mastrumejoj. Ĉirkaŭ ĉi-lastaj oni konstatis  nur 60 birdospeciojn, inkluzive de 8,  kiuj ne estis nombritaj proksime de preĝejoj. Evidentiĝas, ke preĝejoj formas tre firman birdovivejon. Multaj el ili en la senŝanĝa formo,  ekzistas de jardekoj aŭ jarcentoj. Kompare kun kamparaj mastrumejoj estas tie malpli da katoj aŭ hundoj, kiuj ĉasas birdojn aŭ povas ilin maltrankviligi. Tio favoras la elektadon de ĉi-specaj lokoj fare de birdoj kaj  klarigas la tiean birdan specivarievon.  La flegado de ofte tre malnovaj arboj kaj arbustoj, de la preĝejturoj kaj sonoriloj allogas birdojn kaj kaŭzas, ke sur malgranda spaco – pro media diverseco – kunvivas tre multaj birdospecioj. Novaj konoj pri la rolo de preĝejoj por la birda diverseco havas do signifon por ilia protekto.

 El la elsendo 04.10.2018. Legas Tomek – 2’29”

Kolumpsitakoj hejmiĝis en Pollando

Jam antaŭ kelkaj jaroj ornitologoj asertis, ke invado de papagoj en Pollando estas sole la afero de tempo. Kaj efektive ankaŭ en Pollando hejmiĝis kolumpsitakoj. En la loko Nysa oni konstatis paron de kolumpsitakoj kun du birdidoj. Jam antaŭ kvar jaroj antaŭvidis tion esploristoj de la Zoologia Instituto de la Poznana Universitato. Kolumpsitakoj devenas el Afriko kaj  Hinda Unio, sed antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj oni komencis venigadi ilin al Eŭropo, ĉar ili estas inteligentaj, facile adaptiĝas kaj lernas imiti diversajn sonojn. La unuaj venis komence de la 70-aj jaroj, sed en la periodo 1996-2002 al la uniaj landoj oni importis eĉ 137 mil birdojn. Parto de ili simple liberiĝis fuĝinte en la naturon. Nun ili estas renkonteblaj en ĉiuj urboj de Eŭropo – Belgio, Nederlando, Germanio, Slovenio, Greklando. Nun  venis vico por Pollando. Kolumpsitakoj bone adaptiĝas en la nova medio, ili rapide malkovris kiucele servas birdomanĝigaj kestoj kaj dometoj forpuŝante el ili paruojn. Ili prefere vivas en arbotrunkoj, sed kiam ili forestas ili boras truojn el la domfasadaj varmigaj tavoloj. En Afriko kaj en Hinda Unio, de kie ili devenas, kolumpsitakoj estas taksataj kiel grandaj damaĝbestoj. Ili disportas bakteriojn, kiuj elvokas ornitozon, akutan infektan malsanon de la spirsistemo kaj pere de protozooj, elvokas kriptosporidiozon, malsanon de la digestosistemo. Kolumpsitakoj disvastigas ankaŭ viruson elvokantan malsanon de kortbirdaro. La trudinvado de fremdaj specioj estas malfacile renversebla fenomeno. Ili konkuras kun indiĝenaj specioj ofte forpuŝante ilin. Similan  kiel kolumpsitako problemon en Pollando kreas i.a. la devenanta el Ameriko  testudo „Trachemys scripta elegans” konkuranta kun nia indiĝena testudo „Emys orbicularis”.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Tomek – 2’07”

Neŭromatematiko en pola lernejo

En la unusola en Pollando, lernejo de matematike talentaj infanoj funkcianta en Lodzo (la centra Pollando) la infanoj lernas matematikon, merkatikon, kemion, fizikon kaj la anglan lingvon. Unuavice ili lernas studi, alivorte alproprigadi konojn senstrese, sen streĉiteco, helpe de moviĝo, spertiĝo kaj amuzo. La establintino de la lernejo Anna Grzanek decidis fronti la defion lanĉante la azian metodon de mentala artmetiko. Ŝiaopinie nia instrusistemo retrotretas en la 19-an jarcenton, horoigas dum ĝi devus esti plezuro. Neŭromatematiko estas licenciita japana instrumetodo baziĝanta sur simplaj teknikoj, dank’ al kiuj 6- aŭ 7-jaruloj fariĝas „talentaj kalkulantoj”. En la lernejo la infanoj lernas anglalingve krom matematiko merkatikon, ekonomikon, kemion kaj fizikon. Anna Grzanek senpage instrukcias infanvartejajn edukantojn kaj instruantoj de la komenca instruprogramo en bazaj lernejoj. Ŝi estas unu el du personoj en Pollando, kiuj akiris la ateston de la Japana Sorabana Asocio.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Tomek – 1’11”

Viroj kun la familia edzinnomo

Profesorino Emily Fitzgibbons Shafer, sociologo el la usona Portland State University, decidis esplori ĉu la klerecnivelo de viro – difinata tion meminiciate aŭ kompare al la klereco de la edzino – influas tion, ke post la geedziĝo la familian nomon je tiu de la partnerino ŝanĝas la edzo. Nome maloftas viroj, kiuj ŝanĝas sian familian nomon je tiu de la edzino aŭ akceptas duoblan formon. Ĉu influas tion klereco ? Profesorino Shafer analizis donitaĵojn el la tutlanda enketo, en kiu troviĝis demando pri la decido koncerne  la familian nomon. Evidentiĝis, ke el 877 viroj nur 27, alivorte 3 procentoj ŝanĝis sian familian nomon. 25 entute rezignis pri la propra,  por alpreni tiun de sia partnerino,  kaj du decidis duobligi la familian nomon. Inter 97 procentoj de la novedzoj,  kiuj konservis sian familian nomon 87 procentoj informis, ke la edzinoj alprenis ĝin,  4 procentoj konfesis ke la edzino decidiĝis pri la duobla familia nomo, kaj 6 procentoj entute ne ŝanĝis sian familian nomon. La plej grandan elcenton de viroj, kiuj decidis ŝanĝi sian nomon konsistigis personoj nefinintaj la mezgradan lernejon. Neniu el la viroj kun altlerneja diplomo ŝanĝis sian familian nomon. La parelalaj ekzamenadoj koncernantaj virinojn elmontris, ke malgraŭ tio, ke la socio atendas, ke la virinoj kaj ne viroj ŝanĝos siajn familiajn nomojn post la geedziĝo, virinoj pli ofte konservas sian fraŭlinan nomon. Tio okazas,  kiam ili estas iom pli maturaj, pli bone edukitaj kaj kies profesia kariero ekfloras.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Maciek – 1’18”

Ora medalo pro BioKer

Ceramika grajnforma materialo ĉirkaŭita de biopolimero kun la nomo BioKer, prilaborita en la universitato de Lodzo, akiris Oran Medalon dum la pariza Foiro de Inventemo. Dank’ al ĝi eblas forigi la fosfatajn malpuraĵojn el la akva medio, stimuli kreskon de mikroorganismoj aŭ helpi kreskon de plantoj en kultivejoj sen la uzo de la tero. En la konsiston de biopolimero eblas meti substancojn, kiuj decidas pri ĝiaj individuaj proprecoj. Dank’ al konforma modifo de la biopolimera ĉirkaŭvolvaĵo eblas forkapti fosfatajn jonojn el la akvomedio, stimuli kreskon de mikroorganismoj sur la akvospegulo kaj helpi al plantoj kontraŭbatali malpuriĝojn. Aparta trajto de BioKer estas tio, ke la grajnforma ceramika materialo povas esti reuzata. Fosfato polucia por la akvo estas samtempe ideala kiel la plantosterko. Reakirata el la medio dank’ al BioKer ĝi povas sekve servi en ĉi tiu rolo.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Barbara – 1’18”

sc_bp_Ora medalo por la pola BioKer_01’18”

Revoluciiga sveda ostogluaĵo

Sciencistoj el la Reĝa Teknologia Instituto en Stokholmo kaj Karolinska-Instituto prilaboris gluaĵon, kiu povas helpi al milionoj da pacientoj, kiuj suferis/as ostorompojn. Tiuj kazoj multiĝas, ĉar la  medicino frontas ĉiam pli oftajn kaj komplikajn ostorompojn ligitajn kun la maljuniĝado de la socio,  ĉiam pli da osteoporozokazoj. La rompita osto ne estas facile kungluebla. Tamen la sveda gluaĵo en rekorda tempo de 5 minutoj kungluas rompitajn ostojn. Ĝi ebligos do eviti parton de ostorompaj komplikaĵoj. Ne plu estos necesa gipsaĵo senmoviganta ostojn kaj longdaŭra rekapabligado. Kaze de komplikaj ostorompoj malaperos problemo kunigi ostojn helpe de drato kaj ŝraŭboj. La eksperimentoj estis faritaj kun ratoj, sed la inventintoj certas, ke ĝi ekzameniĝos ankaŭ ĉe homoj. Gluaĵoj kutime bezonas sekan medion kaj purajn surfacojn dum ostoj troviĝas en medio humida. La prilaboritan en Svedio kompozitan ostogluaĵon karakterizas eksterordinara gluiĝemo al malseka osto. La svedaj sciencistoj inspiriĝis per materialoj aplikataj en stomatologio, kiam kompozitan plombon prilumas firmige speciala lampo. Tiu tekniko spronas la ligiĝadon de polimeroj sub la influo de  lumo en la humida medio. La sveda ostogluaĵo evidentiĝis pli firma ol la stomatologia kompozito. Nun ĝi jam estas preta por klinikaj testoj kun partopreno de homoj. Estis entreprenitaj klopodoj por ĝia surmerkatigo per establo de startofirmao Biomedical Bonding AB.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek  – 1’47”

sc_tm_Revoluciiga ostagluajo de svedaj sciencistoj_01’47”

Ĉinaj esploroj pri preskaŭ 6 miljara ĉina civilizacio

Ĉinaj sciencistoj deklaris antaŭnelonge, ke la ĉina civilizacio naskiĝis antaŭ 5 mil 800 jaroj kaj maturiĝis antaŭ 3 mil 800 jaroj. Tio estas la rezulto de la 15-jaraj esploroj pri la fontoj de la ĉina kulturo financitaj de la ĉina registaro. La unuaj spuroj devenas el la terenoj ĉirkaŭ la Flava Rivero, la Blua Rivero kaj la okcidenta Rivero Liao. La esplorojn gviditajn en la jaroj 2001-2016 partoprenis pli ol 70 ĉinaj institucioj sub la gvido de la arkeologiaj fakultatoj de la Ĉina Akademio de la Sociaj Sciencoj kaj la Pekina Universitato.   Longan tempon mankis materialaj pruvoj kaj sistemigitaj konoj pri la fontoj kaj frua evoluo de la civilizacio de Oriento, tamen ĝenerale estis opiniate, ke la ĉina civilizacio havas pli ol 5 mil jarojn. Oni konstatis, ke dum sia evoluo ĝi ĉerpis el influoj de aliaj kulturoj, de kiuj ĝi transprenis – sekve evoluigante – metodojn de grenkultivado, ŝafbredado kaj prilaborado de bronzo.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek 

sc_tm_Lau cinaj esploroj la cinala civilizacio preskau 6-miljara_03′

Ĉu sekura kvanto de drinkebla alkoholaĵo

Kvankam la ruĝa vino povas roli prevente rilate al kormalsanoj, ne ekzistas tamen tia kvanto de alkoholaĵo, kiu ne malutilus al la sano. Pri tio informis en speciala raporto la periodaĵo „Lancet”. Ĝiaj aŭtoroj atentigas, ke alkoholaĵo grandigas la riskon de tumoroj, inflamoj, akcidentoj kaj lezoj. Do la ligita kun la drinkado sanrisko estas pli granda ol eventualaj avantaĝoj. La raporto rilatas al esploroj en 195 landoj. Oni ekzamenis personojn inter la 15-a kaj la 95-a vivojaroj. La donitaĵoj pri ilia sano kaj kvanto de la konsumata alkoholo koncernis la periodon 1999-2016. La ĉefa aŭtoro de la raporto, doktoro  Max Griswold el Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME) de la Vaŝingtona Universitato asertas konsiderante ĉion ĉi, ke ne ekzistas sekura por la sano kvanto de konsumembla alkoholo. Sanmalutila estas eĉ unu forta drinkaĵo tage, bierpokalo aŭ kaliko da ruĝa vino.  La kunaŭtorino de la raporto profesorino Sonia Saxena el Imperial College en Londono asertas, ke la risko de malsaniĝoj pro la regula drinkado kreskas konforme al la kvanto de la konsumata alkoholo. Kvankam unu drinkaĵo tage ne kreas sanriskon, tamen ŝiaopinie plimulto de personoj en Britio ne limiĝas al tio. Britio apartenas al la avanaj landoj, se temas pri la konsumado de alkoholaĵoj. Koncerne virinojn ĝi okupis la 8-an lokon en la mondo. Statistika britino konsumas tri drinkaĵojn tage. La unuan lokon okupas ukraininoj drinkantaj kvar fojojn tage. Inter viroj plej multe da alkoholaĵoj konsumas rumanoj, portugaloj kaj luksemburgianoj (de sep ĝis ok drinkaĵojn tage). Spite tion profesoro David Spiegelhalter el Cambridge-University argumentas, ke el la menciitaj esploroj ne rezultas, ke necesas esti abstinentulo por konservi bonan sanon.  

El la elsendo 04.09.2018. Legas Tomek  – 2’03”

La Naturo, la plej bona medikamento por la homaj malsanoj

La kontakto kun la naturo estas la plej bona medikamento por homaj malsanoj. Konfirmas tion la plej novaj ekzamenoj, laŭ kiuj la kontakto kun la naturo ebligas malgrandigi riskon de diabeto de la speco 2, de la kormalsanoj, ĝi malkreskigas hipertension, forigas streson. Plurjaraj ekzamenoj kaj donitaĵoj kolektitaj en pli ol 20 landoj ebligis tiri tiujn konkludojn. Sciencistoj tamen decidis esplori tion pli detale. Liaj lastaj donitaĵoj konfirmis, ke la kontakto kun la naturo kaŭzas, ke homoj sentas sin pli bone, kvankam la influo de la naturo je la homa sano laŭ longa perspektivo ne estis rekonita. Tamen ili ĵus sciigis, ke freŝa areo kaj proksimeco de verdaj terenoj malkreskigas riskon de diabeto, de sangocirkulaj malsanoj, favoras bonan dormon, malaltigas la sangotension, streson kaj kortizolonivelon, ebligas fortigi la imunosistemon kaj malkreskigas la riskon de inflamaj statoj. Laŭ esploroj el 2007 iuj arboj emanas i.a. eteroleojn, kiuj fortigas la rezistosistemon. Tial la kontakto kun naturo estas traktata kiel profilakto kaj eĉ kuracmetodo kaze de iuj malsanoj.

El la elsendo 24.07.2018. Legas Gabi  – 1’26”

sc_gk_bp_Kontakto kun la naturo kuracas_01’26”

Ĉia malpli da oksigeno en la bordoakvoj de Baltiko

Delonge estas sciate, ke la akvoj de Baltiko suferas pro signifa manko de oksigeno,  kaj ke la tiel nomataj „mortaj sferoj” daŭre grandiĝas. Tamen la novaj donitaĵoj aperintaj en la periodaĵo de la Eŭropuniaj Sciencoj pri la Tero elmontras, ke la malkresko de oksigeno dum la lasta 1500-jara historio de Baltiko okazas en ritmo senprecendeca. Finnaj kaj germanaj sciencistoj ekzamenis la longan je kvar metroj grundoprovaĵon prenitan el la marfundo de Baltiko el la regiono situanta inter Finnlando kaj Svedio. Tio ebligis precize analizi, kiel tie ŝanĝiĝis la nivelo elmontranta la oksigenoriĉon kaj konstati la senprecedencan akcelon de la fenomeno. Nesufiĉo de oksigeno ĉe la marfundo kaŭzas formortadon de animaloj kaj plantoj. Sciencistoj ne dubas, ke kontribuas al tio polucio de la baltikaj akvoj per forfluaĵoj kaj sterkoj el la najbarantaj kun la maro landoj.  La plej surpriza estas tamen manko de pliboniĝo malgraŭ efika entreprenado de multaj agadoj, kontraŭbatalantaj marpolucion en la koncerna regiono. Sciencistoj allasas, ke povas kaŭzi tion klimataj ŝanĝoj.  Nome la varma akvo malpli bone retenas oksigenon. Sciencistoj malkovris ankaŭ, ke la aktuala procezo de la malriĉigado de Baltiko je oksigeno radikas en la komenco de la 20-a jarcento, do pli frue ol ĝenerale estas asertite. Vastiĝado de la sferoj de mortaj akvoj, mizeraj je oksigeno  havas seriozajn konsekvencojn ne nur por la maraj ekosistemoj, sed ankaŭ por la lokaj sociaj, vivtenantaj sin per la fiŝkaptado.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Gabi kaj Barbara  – 2’07”