Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La kosma sondilo Gaia finis la skanadon de la ĉielo

Post la 11-jara funkciado la kosma sondilo Gaia finis la skanadon de la ĉielo. La kolektitaj de ĝi donitaĵoj estos analizataj ankoraŭ dum multaj jaroj. Jam nun ili ŝanĝis niajn konojn pri la Lakta Vojo kaj pri la ĉirkaŭa Universo. Post kelaj testosemajnoj Gaia forlasos sian orbiton ĉirkaŭ la punkto Lagrange 2 laŭ la akso la Tero – la Suno kaj estos lokita sur la heliocentran orbiton for de la gravita influo de la Tero. Gaia estos elŝaltita la 27-an de marto 2025.
En la daŭro de sia funkciado Gaia faris tri bilionojn da observadoj rilate du miliardojn da steloj kaj aliaj objektoj. Ĝi monitoris poziciojn, distancojn, helecoŝanĝojn, kemian konsiston kaj aliajn parametrojn de steloj kaj aliaj kosmaj objektoj plurfoje observante ilin per siaj intrumentoj. Dank’ al tio kreiĝis la plej granda kaj plej preciza mapo de la Lakta Vojo, kiu prezentas nian galaktikon en maniero, kiun faris antaŭe neniu alia misio. La ripetiĝantaj mezuradoj de la steldistancoj, stelmovoj kaj aliaj proprecoj estas ŝlosilaj por gvidi la tiel nomatan „galaktikan arkeologion”. Tio ebligos malkovri mankantajn elementojn en la komplika historio de nia galaktiko kaj helpi en la kompreno de nia deveno.
Gaia malkovris ankaŭ aliajn objektojn – ekde la plej malgrandaj planetoidoj en la Sunsistemo ĝis grandegaj galaktikoj kaj kvazaroj. Temas pri helaj, aktivaj centroj de galaktikoj provizataj de supermasaj nigraj truoj, troviĝantaj ekster la Lakta Vojo. Gaia malkovris ankaŭ novan specon de la nigraj truoj, inkluzive de unu kun maso preskaŭ 33-oble pli granda ol la maso de la Suno. Ĝi troviĝas en la konstelacio de Aglo en la distanco de malpli ol du mil lumjaroj disde la Tero. En tiu malkovro partoprenis ankaŭ polaj sciencistoj.
Profesorino Carole Mundell, la direktoro pri la sciencaj aferoj de la Eŭropa Kosma Agentejo deklaris, ke la sukceso de Gaia superis la plej aŭdacajn atendojn. Ĝi funkciis duoble pli longe ol planite kaj liveris pli da sciencaj malkovroj ol la kosmaj teleskopoj Hubble kaj Webb kune.

El la elsendo 05.02.2025. Legas Tomek – 02′ 23″

Pliaj esploroj pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de AI

Artefarita Intelekto ŝanĝas la bildon de la scienco. Dank’ al ĝi junaj sciencistoj akiras novajn eblojn por evoluigi sian karieron. Tamen la esploroj faritaj de sciencistoj el la Ĉikaga Universitato kaj el la Universitato Tsinghua en Ĉinio priombras ĉi tiujn avantaĝojn. Unuflanke AI malfermas pordon al la scienca mondo, aliflanke povas konduki al malvastigo de ĝiaj horizontoj.
La esploranalizo ĉirkaŭprenis preskaŭ 68 milionojn da sciencaj disertaĵoj el la jaroj 1980-2024. Ili koncernis ses diversajn sciencbranĉojn – biologion, kemion, fizikon, geologion kaj materialan inĝenierion. La rezultoj unusignife elmontras, ke apliko de AI-instrumentoj ebligas al sciencistoj publikigi meze je 67 procentoj da laboraĵoj pli en la jara skalo. Iliaj esploroj estas citataj trioble pli ofte ol tiuj, kiuj kreiĝas sen la apogo de algoritmoj.
Por junaj esploristoj, kiuj ankoraŭ ne gvidis esplorkolektivon AI evidentiĝis bazo por progresigo de sia kariero. Personoj utiligantaj AI havas je 32 procentoj pli grandan ŝancon por la gvidposteno en esplorkolektivoj, cetere en malpli longa periodo. Por multaj el ili tio estas la unusola ŝanco por fariĝi scienca laboranto.
Tamen la esploroj elmontris samtempe, ke la temaro de laboraĵoj kreiĝintaj helpe de AI estis je 5 procentoj malpli vasta kompare al esploroj okazigitaj sen AI. Eĉ 80 procentoj da citaĵoj limiĝis ĝis 20 procentoj de la plej ofte referencitaj laboraĵoj kaj duono de la esploroj neniam estis citita denove. La aŭtoroj de la esploro komparis ĉi tiun fenomenon al la rezultoj de la ciferecigo de la scienco, priskribita de James Evans en 2008. Nome, kiam la akademiaj periodaĵoj aperis en la interreto sciencistoj komencis citi malpli da laboraĵoj, elektante ĉi lastajn el malpli vasta aro da publikaĵoj. Tio favoras kreiĝadon de popularaj temoj, kiuj dominas en la sciencaj esploroj, sed ne kondukas al signifa reciproka influo inter pliaj publikaĵoj. Laboraĵoj kreiĝantaj baze de AI generas je 24 procentoj malpli da pliaj esploroj kompare al laboraĵoj kreiĝantaj sen la apliko de la Artefarita Intelekto.

El la elsendo 25.01.2025. Legas Tomek – 02′ 41″

Prof-ino Katarzyna Węsierska kun la premio ASHA Fellow

Profesorino Katarzyna Węsierska, el la Silezia Universitato en Katowice kiel la unua pola legopediisto ricevis prestiĝan profesian premion, atribuatan de American Speech-Language-Hearing Association. La asocio okupiĝas pri la sciencoj koncernantaj komunikadon kaj parolperturbojn.
Por akiri la titolon ASHA Fellow la kandidato devis pruvi esceptajn atingaĵojn, kun esenca signifo same por la profesia socio kiel ankaŭ ekster ĝi. La distingo estas atribuata al personoj, kiuj per sia laboro signife influas la evoluon de la scienco, praktiko kaj edukado koncerne parolon, lingvon, aŭdokapablon kaj familiarajn sferojn. Krome la laŭreatoj devis distiniĝi kiel avanuloj, novigantoj aŭ mentoroj, kiuj kontribuas al la evoluo de la profesio kaj ĝia pozitiva influo je la socio.
La premion prof-ino Katarzyna Węsierska transprenis dum la ĉiujara Kongreso de ASHA. Dum ĝi ŝi prezentis la rezultojn de esploroj, kiuj rilatas al la ŝanĝo de sinteno al la balbultado en Pollando, kiujn ellaboris la kunkreita de ŝi interbranĉa kolektivo.
Iuj el ŝiaj esploroj konfirmis, ke personoj balbutantoj ne volas specialan traktadon, sed en la komunikado gravas por ili engaĝiteco de interparolanto, kiu koncentriĝu pri ilia eldirata mesaĝo. Aliaj esploroj koncernis subtenajn helpoformojn en interparolo kun balbutanta infano. La rezultoj sumiĝas al tio, ke necesas pacience atendi ĝis kiam infano finos sian eldiron. La klopodoj helpocele fini eldiron anstataŭe de la infano ne estas helpaj.

El la elsendo 15.01.2025. Legas Maciek – 01′ 56″

Tomasz Miller, laŭreato de la konkurso Populariganto de la Scienco

En 2024 plian fojon laŭreto de la konkurso „Populariganto de la Scienco”, ĉi-foje en la kategorio „Sciencisto”, fariĝis nia redakcia kolego Tomasz Miller el Kopernik-centro de Interbranĉaj Esploroj de la Jagelona Universitato. Kiel substrekis membroj de la konkursa kapitulo li ricevis la distingon pro „bildigado de la beleco de la abstraktaj strukturoj de matematiko kaj fizkilo kaj ilia profunda ligo kun la Universo. Pro la pasia eksplikado de problemoj tiom hermetaj kiel Riemann-hipotezo, geometrio de kurbiĝinta tempospaco, interpretoj de kvantuma mekanio aŭ ekzotikaj nombrosistemoj.
En siaj dankvortoj dum la transpreno de la premio Tomasz Miller diris: „Bertrand Russel skribis, ke matematiko konforme prezentata distingiĝas per pura beleco, simila al beleco de skuptaĵo kaj tiu beleco malgraŭ cirkulantaj opinioj pri hermeteco de matematiko estas alirebla al ĉiuj interesiĝantoj. Ne necesas esti matematikisto por ĝin ĝui. Same kiel ne necesas esti artisto por ĝui arton. Kaj miaj popularigaj spertoj plene konfirmas tion. Matematiko interesas homojn”.

El la elsendo 05.01.2025. Legas Barbara – 01′ 31″

Internacia Jaro de la Kvantuma Scienco kaj Teknologio

Unuiĝinraj Nacioj proklamis la 2025-an jaron kiel Internacian Jaron de la Kvantumo Scienco kaj Teknologo. La tutjara, tutmonda iniciato celas omaĝi la kontribuon de la kvantuma scienco al la teknologia progreso dum la lasta jarcento, al la globskala konscio pri ĝia signifo por la ekvilibra evoluo en la 21-a jarcento.
La Jaro kongruas kun la 100-jariĝo de la moderna kvartuma mekaniko, teorio priskribanta la konduton de materio kaj energio en la atoma kaj subatoma skaloj, kiu ebligis kreiĝon de multaj plej gravaj teknologioj en la mondo. Dum la lastaj 100 jaroj la kvantuma teorio fundamentis fizikon, kemion, inĝenierion kaj biologion, evoluigis la modernan elektronikon kaj globskalan komunikadon. Inventaĵoj kiel tranzistoroj, laseroj, magnetoj de maloftaj terprovizoj, LED-diodoj, teknologioj, kiuj ebligis kreiĝon de Interreto, komputiloj, sunĉeloj, magneta rezonanco kaj globskala navigado ekzistas dank’ al la kvantuma mekaniko.
Vasta subteno por Kvantuma Scienco kaj Teknologio signalas la bezonon firmigi la eduk-, esplor- kaj evoluigan povon de registaroj por disvolvi la kvantumajn sciencojn kaj teknologiojn avantaĝe por la homaro.

El la elsendo 05.01.2025. Legas Barbara – 01′ 40″

La unuaj polaj esploroj de poloj en Serengeti

De jaroj neniu sciencista skipo gvidis esplorojn sur la tereno de la Nacia Parko Serengeti en la norda Tanzanio. Tiuj terenoj estis esplorataj la lastan fojon antaŭ 40 jaroj fare de la usona sciencisto prof. John Bower kaj antaŭ 20 jaroj fare de profesoro Audax Mabulla el la Universitato Dar es Salamm. Multaj esplorrezultoj ne estis ĝis nun publikigitaj en sciencaj periodaĵoj. La unusolaj kaj ne tre detalaj mapoj de la tereno havas profesoro Mabulla. Eksterlandaj sciencaj esploroj okazas aktuale nur en Olduvai-ravino lime de la nacia parko.
Al ĉi-lastaj eksterlandaj esploristoj aliĝis polaj sciencistoj sub la gvido de profesorino Marta Osypińska el la Vroclava Universitato kaj doktoro Piotr Osypiński el la Instituto pri Arkeologio kaj Etnologio de la Pola Sciencakademio. La finiĝintaj aŭtune esploroj fermis la unuan esplorsezonon. Dum ili la arkeologoj volis ekscii, ĉu troviĝas tie arkeologiaj terenoj taŭgaj por esploroj laŭ la vidpunkto de interbranĉaj mediaj studoj. En du kavernoj ili malkovris la nekonatajn ĝis nun surrokajn pentraĵojn kaj signifan nombron de la kolektitaj animalaj ostoj. Tio elmontras, ke temis pri rifuĝejo, kion konfirmas la spuroj de fajrujo, fragmentoj de ceramiko kaj ŝtonlaboriloj. En alia loko krom la surrokaj pentrajoj poloj malkovis ankaŭ restaĵojn de la homa skeleto. La malkovritaj pentrajoj bildigas la masajajn torĉojn, homajn siluetojn kaj animalojn ne sole sovaĝajn, sed ankaŭ bredbestojn. Ili estis pentritaj per okro, pulvorigitaj ostoj kaj karbo.
Ĉiuj ĉi malkovroj estis dokumentitaj kaj esplorprovaĵoj trafis al polaj laboratorioj. Bedaŭrinde multaj esplorendaj terenoj estas damaĝitaj pro la disvolviĝanta turismo. La polaj esploristoj frontas do nun ne sole esplordefiojn. Ili devas ankaŭ engaĝiĝi en klerigagadon en Tanzanio por konsciigi pri la graveco de la troviĝantaj tie spuroj de la homa civilizacio.

El la elsendo 25.11.2024. Legas Milada kaj Barbara – 02′ 51″

Katolikaj monakinoj honoritaj pro siaj ĉielesploroj

La unuan fojon kvar asterioidoj estis oficiale baptitaj per la nomoj de katolikaj monakinoj. Ĉi tiuj ĉielaj korpoj estis malkovritaj en malsama tempo fare de esploristoj el la Vatikana Observatorio sur Monto Graham en Arizono. Kvar monakinoj el Lombardio partoprenis la internacian projekton pri kreo de la ĉielmapo. Ili laboris en la Vatikana Astronomia Observatorio kaj malkovris kaj katalogis preskaŭ 500 mil stelojn. Ili eksterordinare lertiĝis ne sole pri la prikalulado de astronomiaj koordinatoj, sed krome pri la priservado de grandega teleskopo. Ĉiuj rapide estis forgesitaj malgraŭ la enorma peno entreprenita por la esplorado de la Kosmo. Iliajn nomojn memorigis ĉirkaŭ 100 jarojn poste laboranta en la Vatikana Astronomia Observatorio, pastro Sabino Maffeo.
Kiel sciigis la septembraj bultenoj de Internacia Astronomia Unio la ĉielaj korpoj kun la numeroj 709193 kaj 714305 ricevis nomojn de italaj monakinoj. Unu el du malpli grandaj planedoj portas la nomon Concettafinardi. Ĝi omaĝas fratulinon Concetta Lucia Finardi, mortintan en 1975, kiu ĝis la 1921 jaro kun tri aliaj monakinoj laboris pri la registro de kelkcent mil ĉielaj korpoj. La alia asteroido malkovrita en 2011 ricevis la nomon Panceri honore al fratulino Luigia Carmelita Hiacynta Panceri, mortinta en 1982. Ŝi ankaŭ antaŭ pli ol 100 jaroj okupiĝis pri la pena katalogado de la ĉielaj korpoj. Pli frue, en junio 2024 oni anoncis, ke la planedo 627981 portos la nomon de fratulino Emilia Anna Ponzoni 1883-1950 kaj la ĉiela korpo 634659 ricevis la nomon de monakino Regina Maria Colombo (1885-1953).
Dank’ al tio la nomoj de kvar monakinoj, kiuj okupiĝis pri la katalogado de la ĉielaj korpoj en la jaroj 1910-1921 ekde kelka tempo brilas surĉiele.
Internacia Astronomia Unio, kiu havas sian sidejon en Parizo, katalogis preskaŭ 25 mil malpli grandajn ĉielajn korpojn baptitajn per nomoj de konkretaj, fizikaj personoj.

El la elsendo 25.10.2024. Legas Barbara – 03′ 19″

Rekonstruitaj mezepokaj vestoj el Nubio

Polaj sciencistoj kaj projektantoj rekonstruis vestojn de reĝoj, reĝaj patrinoj kaj episkopo el la mezepoka Nubio, baze de la pentraĵoj iam ornamantaj la katedralon en Faras. La taskon entreprenis arkeologoj el la Varsovia Universitato kaj projektantoj el la Supera Lernejo de Socia Psikologio. La originalaj pentraĵoj troviĝas aktuale en la kolekto de la Nacia Muzeo en Varsovio kaj en la Sudana Nacia Muzeo en Kartumo. Por rekonstruo estis elektitaj po du reĝaj vestoj kaj du vestoj de la reĝaj patrinoj el la 10-a kaj el la fino de la 12-a jarcento. Baze de ili plej bone prezentiĝas ŝanĝoj, kiujn al Nubio alportis kristanismo, kiu venis tien el Konstantinopolo en la 6-a jarcento. Samtempe videbliĝas en ili influoj bizancaj, lokaj tradicioj kaj influoj de la islama mondo. La rekonstruitajn vestojn por plene bildigi ilian fizikan formon prezentis dum speciala sesio modeloj, reprezentantoj de la sudana socio el Nederlando kaj Germanio. La fotosesio okazis en la preĝejo de pastoro van Ars en Hago. Tiun unikan kolekton de orienta modo ekde la 17-an de oktobro eblos rigardi en la pariza Luvro. Anticipis ĝin la hodiaŭa popularscienca sesio en la Centro de la Pola Civilizacio ĉe Sorbono. La organizantoj ĉeokaze atentigas, ke ĉi tiu prezento en la tempo, kiam en Sudano okazas tragika interna milito, donas ŝancon memorigi al la mondo ne nur pri la bravaj loĝantoj de ĉi tiu lando, sed ankaŭ pri ĝia riĉa heredaĵo hodiaŭ aparte minacita.

El la elsendo 15.10.2024. Legas Barbara – 02′ 10″

Kvar tjurkaj ŝtatoj kun komuna latina alfabeto

Kvin landoj de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj supervenkis plurjarajn disputojn pri diakritaj literoj kaj signoj kaj interkonsentis por siaj lingvoj komunan 34-literan latinan alfabeton. Decida estis la septembra renkontiĝo de la Komisiono por Komuna Tjurka Alfabeto en Baku. Sciencistoj, kiuj pretigis la definitivan version de la kohera alfabeto asertas, ke ĝi spegulas la trajtojn de la tjurkaj lingvoj uzataj en ĉi tiuj landoj. Ĉiu el la ŝtatoj ŝanĝis iujn literojn tiel, ke ili spegulu la fontetikajn trajtojn de iliaj lingvoj. La diskuto pri la komuna alfabeto komenciĝis preskaŭ tuj post la falo de Sovetunio en la komenco de la 90-aj jaroj. Turkio klopodis tiam intimigi ligojn kun aliaj tjurkaj nacioj – azeroj, kazaĥoj, kirgizoj, turkmenoj kaj uzbekoj. Ĝi mem enkondukis la latinan alfabeton en 1929 rezignante pri arabaj literoj. Aliaj tjurkaj popoloj dum mallonga tempo uzis la latinan alfabeton en la fruaj jaroj de Sovetunio, sed Moskvo devigis ilin transiri al la cirila alfabeto. Plena reveno al la latina alfabero en Azerbejĝano, komenciĝinta en decembro 1991, postulis ĉirkaŭ 10 jarojn. Kaze de Azerbejĝano, Turkio kaj Uzbekio, kiuj jam uzas la latinan alfaberon, akcepto de norma latina alfabeto povas estis relative facila afero. Alie aspektas situcio se temas pri Kazaĥio, en kiu daŭras la proczezo de forigado de la cirila alfabeto. Unusola ŝtato de la Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj, kiu ne alprenis la decidon pri ekuzo de la latina alfabeto estas Kirgizio, en kiu ekde 90-aj jaroj daŭras debato inter sciencistoj, politikistoj kaj publika opinio. Rusaj politikistoj plurfoje atenigadis, ke oni ne ŝanceligu la rolon de la rusa lingvo, kiu havas tie la ofican statuson. Organizaĵo de Tjurkaj Ŝtatoj ĉirkaŭprenas Kirgizion, Kazĥion, Uzbekion, Turkion kaj Azerbejĝanon. La statuson de obervantoj havas Turkmenio, Hungario kaj negnoskata sur la internacia areno Norda Kipro. Taĝikio unusola netjurka lando en la Centra Azio daŭre uzas la cirilan alfabeton. La alvokoj de iuj sciencistoj forigi ĝin kaj anstataŭigi per arabaj literoj ne estas ĝis nun subtenitaj.

El la elsendo 05.10.2024. Legas Barbara – 03′ 12″

Polo kun la Flegista Premio de la sveda reĝino

Pola flegisto kaj studento de informadiko Adrian Nowakowski meze de septembro transprenis el la manoj de la sveda reĝino la Fleigistan Premion de la Reĝino Silvia. Lian projekton „Stefania”, kiu utiligas la Artefaritan Inteligenton kaj Grandajn Lingvajn Modelojn (LLM) por lerni efikan komunikadon kun pacientoj, aparte suferantaj la demencon, la ĵurio agnoskis kiel viziulan. Oni aparte relifigis la malfermitecon de la pola laŭreato, kiu krom esti flegisto aldone studas informadikon por utiligi novajn teknologiojn en la profesia laboro. Lia projekto ebligas la lernadon kaj trejnadon de efika komunikado kun geriatriaj pacientoj. La premio konsisitas el diplomo, 6-mileŭra stipendio kaj ebleco partopreni staĝon. Poloj jam 8 fojojn estis laŭreatoj de la premio kaj la 10-an eldonon de la konkurso partoprenis preskaŭ 170 polaj flegistoj aŭ flegistaj studentoj. Krom Adrian Nowakowski la konkurslaŭreatoj en la 10-a konkureldono fariĝis flegistoj kaj flegistaj studentoj el Svedio, Finnlando, Germanio, Litovio kaj Usono. La Flegista Premio de la Reĝino Silvia estas direktita ekskluzive al flegistaj studentoj kaj personoj dum flegistaj staĝoj. Ĝi estis lanĉita kiel la naskiĝdatrevena donaco por la sveda reĝino soleninta sian 70-jariĝon. Ŝi estas konata pro sia agado favore al personoj grizaĝaj kaj suferanaj demencon. Tiu malsano en la 90-aj jaroj estis diagnozita ĉe ŝia patrino.

El la elsendo 05.10.2024. Legas Gabi – 01′ 59″