POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Post la vizito de prezidento A. Duda en Estonio / La rusa ĉefministro sur la insulo Iturup
Pollando. Lastdimanĉe prezidento Andrzej Duda faris sian unuan eksterlandan viziton en Estonio, laŭ invito de la estona prezidento Toomas Hendrik Ilves. Ĝi okazis en la 76-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kies sekreta protokolo antaŭvidanta la dividon de Eŭropo inter la paktantaj ŝtatoj malfermis al Hitler vojon al la 2-a mondmilito. Nun ĝi estas difinata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri Viktimoj de Totalismaj Reĝimoj. Antaŭ la vizito de la pola prezidento Toomas Hendrik Ilves donis intervjuon al PAP-agentejo, en kiu li i.a. reliefigis la komunan koncepton de sekureco reliefigante la fakton, ke Pollando estas unu el la strategiaj partneroj de Estonio kaj aferprezentanto de la ŝtatoj de la regiono favore al komuna defendo. Dum la komuna gazetara konferenco kun la estona prezidento Andrzej Duda referencis al sia postulo pri ĉeesto de NATO-fortoj en Pollando. La pola prezidento alvokis respekti la internacian leĝaron, kio lastatempe ĉiam pli ofte estas damaĝata. Kiel ekzemplon de tio la estona prezidento menciis la eventojn en Ukrainio, kiuj elmontras la fragilecon de libereco. Laŭ la pola prezidento ne eblas allasi al tio, ke sole argumento pri ekonomia aŭ militista povo decidu en la internaciaj rilatoj.
Rusio. La ĉefministro de la Rusa Federacio, Dmitrij Miedwiediew deklaris, ke lia lando bezonas modernan, bone instrukciitan grupon de militistaj fortoj sur Kuriloj kaj ĉiaj kondiĉoj por tio estis plenumitaj. Tion li deklaris sabate, la 22-an de aŭgusto dum la vizito sur unu el la insuloj de Kurila Arkipelago Iturup, unu el inter kvar kiuj estas objekto de la teritoria disputo inter Rusio kaj Japanio. Kvankam Miedwiediew deklaris amikecon kun Japanio li substrekis, ke la rilatoj inter Moskvo kaj Japanio ne povas dependi de la Kurila demando. Dum sia estado sur Iturup Miedwiediew deklaris, ke li subskribis dekreton, kiu firmigas la rusan limon sur la kontinenta breto de Oĥotska Maro. En 2014 la UN-oa Komisiono por la limoj de kontinentaj bretoj rekonis la surfacon de 52 mil kvadrataj kilometroj – kiu antaŭe estis agnoskita kiel malferma maro – parto de la rusa kontinenta breto. Kiel substrekis la rusa ĉefministro temas pri teritorio kun grandegaj krudaĵprovizoj. La UN-oa decido fakte agnoskas ĉi tiun teritorion interna maro de Rusio.
El la elsendo 25.08.2015. Legas Krystyna
Eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento
Lunde estis prezentita kalendaro de la eksterlandaj vizitoj de la pola prezidento por la plej proksimaj 100 tagoj. Jam la plej proksiman dimanĉon Andrzej Duda faros viziton en Estonio. Ĉi tiu vizito okazanta laŭ la invito de la estona flanko reliefigos solidarecon de Pollando kun la baltaj landoj. Ĝi okazos la 23-an de aŭgusto, en la datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu ekde kelkaj jaroj pasas kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de stalinismo kaj nazismo. Sian paroladon en Talino prezidento Duda dediĉos al la signifo de internacia leĝaro en la internaciaj rilatoj. En la plej proksimaj vizitplanoj de la pola prezidento estas vizitoj en Berlino kaj Londono. Fine de septembro prezidento Duda faros viziton en Novjorko, kie li partoprenos la Ĝeneralan Asembleon de UNo en Novjorko, kie i.a. li renkontiĝos kun Barak Obama. En pliaj planoj estas vizitoj en Hungario, Rumanio kaj Ĉinio. Daŭras interparoloj pri vizitoj de la pola prezidento en Parizo, Bruselo kaj ankaŭ renkontiĝo kun la prezidento de Ukraino.
El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna
Helpo por Grekio
Post la aprobo fare de la eŭrogrupo de prunto por Grekio en la plej proksimaj tagoj finiĝos ratifaj proceduroj en la landoj de la eŭrosfero. Ĵaŭde Ateno ricevos la unuan pruntofaskon kun la suma valoro de 26 miliardoj da eŭroj. La subtenoprogramo devas esti akceptita de kelkaj naciaj parlamentoj, inkluzive de la germana Bundestag. La funkciigo de la nova pruntofasko estos anoncita dum la merkreda telekonferenco kaj jam ĵaŭde matene Grekio povos ricevi 13 miliardojn da eŭroj por kovri prokrastitajn pagendecojn. 3 miliardojn por la sama celo Ateno ricevos aŭtune. La ceterajn 10 miliardoj el la unua segmento de la prunto ektroviĝos en speciala konto por firmigi la grekajn bankojn.
La dua helpofasko estos liverota meze de novembro kondiĉe, ke Grekio envivigados reformojn. Kiel informis PAP-agentejo kadre de la reformoprogramo kaj ŝparoj la greka registaro oficiale aprobis vendon de 14 regionaj flughavenoj al la germana firmao Fraport kontraŭ 1,23 miliardoj da eŭroj. Temas pri flughavenoj en Saloniko, sur Korfuo, Rodoso, Santorino kaj Mikeno. Kiel atentigis la agentejo AFP tio estas la unua privatigo de Cipras-registaro.
El la elsendo 18.08.2015. Legas Milada kaj Krystyna
Sakuro_malutki
La datreveno de atombomba atako kontraŭ Nagasaki
La solenaĵojn memorigantajn la 70-an datrevenon de la faligo de la atombombo sur la urbon Nagasaki (la 9-an de aŭgusto) krom miloj da japanoj partoprenis reprezentantoj de 75 ŝtatoj, inkluzive de la usona ambasadoro en Japanio, Carolin Kennedy. La 6-an de aŭgusto 1945 mallonge antaŭ la finiĝo de la 2-a mondmilito usonanoj faligis sur Hiroŝimon sian unuan atombombon. Tri tagojn poste la dua usona atombombo detruis Nagasaki. La usonaj atakoj akcelis kapitulacon de Japanio batalanta dum la 2-a mondmilio flanke de Germanio kaj faŝista Italio. Malfacilas juĝi la kvanton de la pereintoj, kiu estas taksata en ambaŭ urboj je ĉirkaŭ 140 mil personoj. La tragika viktimrikolto grandiĝas ĉiujare pro la postradiada malsano falĉanta laŭvicajn viktimojn. La paroladinta en la Pacoparko la urbestro de Nagasaki, Tomisa Taue deklaris, ke Japanio neniam povas distanciĝi disde la pacisma principo. Liaj vortoj rilatis al la defendopolitiko de la ĉeestanta la solenaĵojn ĉefministro de Japanio, kies registaro konsekvence klopodas grandigi la rolon de la armeo.
El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna
Datreveno en Nagasaki
La unio konsideras sankciojn rilate Israelon
La Eŭropa Unio konsideras sankciojn rilate al Israelo lige kun la setliĝado de judoj ĉe la Okcidenta Bordo. La judaj setliĝantoj estas la plej grava baraĵo sur la vojo al paco en la Proksima Oriento. Ilia brutala konduto emfaziĝas en la detruado de la palestinaj olivarbaroj kaj mortigado de bredbestoj. Laŭ la pritakso de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj nur ekde la jarkomenco judaj setliĝantoj provokis 120 atakojn. Aktuale ĉe la Okcidenta Bordo kaj en la orienta Jerusalemo loĝas 500 mil judaj setliĝantoj. Tio estas nelegala laŭ la internacia leĝaro, sed Israelo kontestas tiun juran eksplikon. La Unio envivigis antaŭ kelkaj jaroj direktivon, kiu ordonas signi la produktojn devenantajn el la israelaj setlejoj vendatajn en Eŭropo, sed laŭ klarigoj de Maja Kocijancić, la aferprezentanto de la Eŭropa Komisiono tio ne havas devokarakteron. Ekspertoj samtempe substrekas, ke judaj setliĝantoj fariĝas ĉiam pli granda problemo por la israela registaro de Netanjahu. Unuflanke ili formas lian plej firman balotantaron, aliflanke en ĉiam malpli signifa grado ili estas kontroleblaj de la israelaj aŭtoritatoj.
El la elsendo 11.08.2015. Legas Krystyna
Andrzej Duda, nova prezidento de Pola Respubliko
Lastĵaŭde la postenon de la prezidento de Pola Respubliko transprenis la elektita en la majaj prezidentaj balotoj, Andrzej Duda. Kiel la estro de la pola ŝtato li estas la plej supera reprezentanto de la Pola Respubliko, komandanto de la polaj armeaj fortoj kaj reprezentanto de Pollando eksterlande. Kvankam la kompetentoj de la prezidento en Pollando ne estas same ampleksaj kiel en Francio aŭ Usono la pola prezidento povas influi la politikon de la registaro kaj laborojn de la parlamento. Li povas prezenti propran leĝdonan iniciaton aŭ aprobote de la Senato deklari tutlandan referendumon. La pola prezidento formas la polan eksterlandan politikon. Li ratifas kaj malakceptas internaciajn traktatojn, nomumas kaj revokas ambasadorojn en aliaj ŝtatoj kaj ĉe internaciaj organizoj.
La postnomuna mesaĝo en la Nacia Asembleo prezidento Andrzej Duda enhavis ĉefajn prioritatojn de lia prezidenta oficado. Prezidento Duda parolis i.a. pri revenigo de la komunecosento en la nacio kaj reciproka respektado. Li forte akcentis la problemojn de la pola sekureco reliefigante la neceson de pli bona sekurecgarantio flanke de NATO. Kiel atentigis prezidento Duda estas necesa konstruo de fortaj kaj bone ekipitaj armeaj fortoj. Inter la taskoj de la eksterlanda politiko li menciis serĉadon de novaj aliancanoj, interkompreniĝon kun najbaroj kaj kunlaboron kun la pola kolonio eksterlande, inkluzive de la establo de speciala oficejo por kunlaboro kun poloj eksterlande. Parolante pri la neceso ripari la Respublikon prezidento Andrzej Duda esprimis la esperon pri bona kunlaboro kun la registaro, Sejmo kaj Senato kaj polaj reprezentantoj ĉe altaj uniaj postenoj.
El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara
Prezidento Duda ekoficis
Omaĝe al civilaj viktimoj de la Varsovia Insurekcio
Al la eventoj aparte memorigitaj en Varsovio apartenis ĉi-semajne la lastan merkredon omaĝo al la civilaj loĝantoj de Varsovio, viktimoj de la germana hombuĉado dum la Varsovia Insurekcio. De 8 jaroj, ekde sia kreiĝo la varsovia Muzeo de la Varsovia Insurekcio dank’ al streboj kaj laboro de siaj laborantoj kaj volontuloj kolektas ĉiajn donitaĵojn pri la pereintaj varsovianoj. La rezulto de tiu laboro estas la eksterordinara ekspozicio „Ni konservu ilin en la memoro”, kiu ĉirkaŭprenas preskaŭ 60 mil nomojn de varsovianoj, kiuj estis retrovitaj kaj identigitaj kaj notitaj sur kelkdeko da lumigataj kolonoj situantaj en Wola-tombejo. La ekspozicio ne sole omaĝas kaj honoras la civilan loĝantaron de la pola ĉefurbo, sed ankaŭ reliefigas, ke la ideo de Hitler pri totala forhombuĉo de la varsovianoj kaj la provo senigi ilin je identeco fiaskis. La lokalizo de la ekspozicio en Wola-kvartalo ne estas hazarda. Tie civilaj viktimoj estis enorme grandaj, tie funkciis taĉmentoj de kadavrobruligantoj, kies celo estis forviŝi la spuron de la germana krimo.
Kiel notas en la porokaza katalogo Muzeo de la Varsovia Insurekcio la ekstermo de Wola-kvartalo estis hombuco same teruriga kiel holokaŭsto, hombuĉo de poloj en Wołyń (la orientaj randregionoj de Pollando), la masakro de Nankin, ekstermo de belorusaj vilaĝoj. La difereco konsistas en tio, ke tiu krimo en Wola-kvartalo estas krimo nekonata, forgesita, neprijugita.
El la elsendo 07.08.2015. Legas Barbara
Ni konservu ilin en la memoro
Projekto rilate malaltigon de emeritura aĝo
Prezidento-elektito Andrzej Duda informis, ke post la ĵurenoficigo ankoraŭ en aŭgusto estos prezentita projekto de leĝo pri emeritura aĝo. Ĉi-koncerne li interparolis kun estro de la sindikato Solidarność, estro de la parlamenta klubo de la partio Juro kaj Justeco kaj la prezidanto de la Nacia Pola Banko. Laŭ la projekto estos malaltigita emeritura aĝo, la laŭdezira emeritiĝo en la kunligo kun la 40-jara kotizado por emeritura fonduso. Laŭ la prezidento-elektito necesos konsideri aparte la situacion de virinoj, kiuj dum la profesia kariero utiligas la propatriniĝajn forpermesojn. Laŭ Andrzej Duda la projekto estas preskaŭ preta kaj estos lia unua leĝpropono. La ĵurenoficigo de prezidento Duda okazos la 6-an de aŭgusto.
El la elsendo 14.07.2015. Legas Milada
Preidenta prijekto pri malaltigo de emeritura ago
Greklando akceptos postulojn de Eŭrolando
La greka parlamento akceptos leĝojn necesajn, por ke ĝia lando ricevu novan helpofaskon el la Eŭropa Mekanismo de Stabileco, kvankam iuj deputitoj de la reganta partio havas malsaman opinion. Pri tio certigis la greka ministro por la internaj aferoj, Nicos Wucis. Kelkiujn reformojn, kiel pri la aldonvalora imposto aŭ emerituroj la greka parlamento devas proklami ĝis merkredo. La suma valoro de la nova helpoprogramo por Greklando varios de 82 ĝis 86 miliardoj da eŭroj. Laŭ Reuter-agentejo la ĉefministro Aleksis Cipras frontas la kontraŭstaron en propora partio pro kapitulaco rilate la germanajn postulojn, kiuj apartenas al la plej severaj ŝparprogramoj, kiujn kiam ajn estis postulitaj de eŭrosfera ŝtato. Multaj usonaj ekonomikiistoj kaj Nobel-premiitoj Joseph Stiglitz kaj Paul Krugman akre kritikas Germanion pro manko de konsento redukti la ŝuldojn de Greklando riproĉante al Germanio mankon de solidareco kaj mortigadon de la Unio. La hungara Magyar Nemezet skribis, ke la decido de Eŭrolando intertrakti kun Greklando pri nova helpofasko signifas, ke populisma kancelierino de Germanio Angela Merkel volas politike detrui la grekan ĉefministron Cipras.
El la elsendo 14.07.2015. Legas Krystyna
Greklando akceptas la uniajn kondicojn
Malkresko de la urba loĝantaro
Ĝis la 2035 signife malkreskos la loĝantaro de polaj urboj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo. Polojn en ĉiam pli signifa grado logas eksterurba kvieto, verdaĵabundo kaj dometo kun ĝardeno. Jam dum la lastaj kelkaj jaroj estis rimarkita malkresko de la urba loĝantaro kaj kresko de la eksterurba. Pola Statistika Oficejo prognozas, ke en 2035 la nombro de poloj malkreskos je pli ol du kaj duona milionoj, kio i.a. ligiĝas kun la maljuniĝado de la socio. Sed tiu malkresko unuavice koncernos urban loĝantaron.
Ankoraŭ antaŭ kelkaj jatoj multaj junaj homoj celis el la kamparo al grandaj urboj. Nun forveturas nur tiuj, kiuj jam havas tie laboron kaj ne volas vehikli laborcele.
El la elsendo 07.07.2015. Legas Milada