POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ĉu for de la Unio

Preskaŭ duono de la balotantoj en ok grandaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio volas voĉdoni pri plia membreco de sia lando en la Unio, kiel la 23-an de junio en la propra plebiscito faros britoj. Tio rezultas el la sondado de Ipsos/MORI okazigita inter la 25-a de marto kaj la 8-a de aprilo baze de interparoloj kun 500-1000 respondantoj en ĉiu el la landoj, en kiu okazis la opinisondado.  Preskaŭ 50 procentoj de la respondintoj en Belgio, Francio, Germanio, Italio, Pollando, Hispanio, Svedio kaj Hungario taksis, ke la brita plebiscito elvokos similan efekton en aliaj landoj de la Unio. Pli ol la duono de la balotantoj asertas, ke se Britio forlasos la Union ili sekvos ĝian ekzemplon. Laŭ „Financial Times” eŭropanoj manifestas pli grandan entuziasmon por la eblo voĉdoni mem ol por la forlaso de la Unio. Por forlaso de la Unio volas voĉdoni – laŭ la menciita opinisondado – 48 procentoj de italoj, 41 procentoj de francoj, 34 procentoj de germanoj, 26 procentoj de hispanoj. En Pollando temas nur pri 22 procentoj de balotantoj.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek – 1’19”

Intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj

Polaj invigilservoj atentigas, ke lige kun la proksimiĝanta NATO-pintrenkonto en Varsovio estas konstatitaj intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj. El informoj prezentitaj dum la parlamenta komisiono por la specialaj servoj rusoj preparas agadojn kontraŭ Pollandon. Kiel informis la radiostacio RFM FM vastskale planita kampanjo de Kremlo plej verŝajne estas ligita kun la informa milito, kies kulimino estus okazonta rekte antaŭ la julia NATO-pintrenkonto. La estro de la parlamenta komisiono Marek Opioła konfirmis, ke la rusaj servoj jam komencas uzi kanalojn de propagando kaj misinformado. Temas ne sole pri la Interreto, sed ankaŭ pri amaskomunikiloj en Pollando kaj eĉ en Eŭropo.

El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’55”

Raporto pri la regado de la antaŭa koalicio

Lastmerkrede la registaro kun unuopaj ministroj prezentis detalan raporton pri la 8-jara regado de la koalicio Civitana Platformo/Pola Kamparana Partio, kiun la ĉefministro Beata Szydło promemesis antaŭ duona jaro transprenante la regadon. La raporto bildigas la staton de la ŝtato, kiun renkontis la registaro transprenante la regadon en novembro 2015, la skalon de patologioj, korupto, malmastrumemo kaj malŝparado de la publikaj rimedoj, kio estas taksita sume je 340 milionoj da zlotoj. La raportoj estis faritaj baze de dokumentoj de ĉiu el la ministerioj. Multaj konkretaj donitaĵoj devenas el la raportoj de la Plej Supera Kontrolĉambro.

El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’52”

Rifuĝintoj en Pollando 2016

Preskaŭ 4 mil eksterlandanoj ekde la jarkomenco klopodis akiri en Pollando la statuson de rifuĝinto. Plej multaj estis civitanoj de Rusio el Ĉeĉenio 2,6 mil personoj, Taĝikio – 475 kaj Ukrainio – 455.  Inter aliaj estis 112 loĝantoj de Armenio, 56 de Turkio, 41 de Kartvelio, 20 de Kirgizio kaj 19 de Sirio.  La migrosituacion en Pollando daŭre karakterizas intensa alvenado de ukrainanoj. La statuson de rifuĝinto en diversaj kategorioj ricevis 82 personoj, 746 personoj ricevis negativan respondon. 3,3 mil kazoj finiĝis per fermo de la traktado. Ekde la jarkomenco vojevodoj ricevis de eksterlandanoj pli ol 40 mil petpostulojn pri legalizo de la estado (portemta, konstanta kaj longdaŭra rezidanto de la Eŭropa Unio). En prema plimulto ili venis de ukrainanoj.

El la elsendo 10.05.2016. Legas Milada – 1’02”

16 finalanoj en la konkurso Arbo de la Jaro 2016

Dek ses arboj el la tuta Pollando inkluzive de plurjarcentaj kverkoj kaj jarcentaj tilioj troviĝas en la finalo de la konkurso Arbo de la Jaro 2016. La venkinto estos elektita de internaŭtoj dum la junia voĉdonado. Temas pri laŭvica konkurseldono organizita de la ekologia-kultura Klubo Gaja.  La ĵurio por la fina rivalado elektis 16 el inter 100 plej ŝatataj kaj plej alte taksataj arboj rekonitaj de la loka socio. Laŭ la ĵurimembro doktoro Zbigniew Wilczek arboj nedisigeble ligiĝas kun la historio memorigante gravajn eventojn, personojn, legendojn. Nunjare al la konkurso estis anoncita i.a.  tilio de Humboldt en Dyszna.  Antaŭ 200 jaroj Aleksander Humboldt enkondukis novan formon de la naturprotekto, kiu estas la Naturmonumento. Dank’ al tio kontraŭ la forhako estis savitaj multaj eksterordinaraj arboj. Inter la plej malnovaj kandidatoj al la titolo Arbo de la 2016-a  troviĝas la 700-jara kverko de Bażyński en la loko Kadyny en la varmia-mazuria vojevodio. Antaŭ pli ol 100 jaroj ĝi estis konata kiel Jarmila Kverko de Germanio kaj havis entrunkan spacon, en kiu libere povis kunesti 11 soldatoj kun plena militekipaĵaro. Inter menciindaj arboj kandidatoj troviĝas krome la 650-jara kverko Józef en la loko Wiśnowa, 300-jara  kverko Zawiadowca en Konin, la 250-jara tilio Cecylia en Krościenko Wyżne, la 260-jara platano en Dobrzyca   kaj 145-jara pirujo Matula en Mikołów. Pri la titolo rivalos ankaŭ preskaŭ 100-jaraj Tri Insurgentaj Oranĝujoj plantitaj omaĝe al la tri Sileziaj Insurekcioj en Ruda Śląska kaj 80-jara Kurbkreska Arbaro en Nowe Czarnowo. Ĝi konsistas el 400 karakterize kurbiĝintaj pinoj. Membroj de la organiza klubo Gaja engaĝiĝas por la defendo de la animalaj rajtoj kaj realigas programojn kaj kampanjojn,  kiuj profundigas la komprenon pri la loko de homo en ekosistemo.

El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek – 2’18”

Naftotranskargejo en Gdansko

Kompleta Naftotranskargejo en Gdansko, la unua ĉe la pola marbordo de Baltiko (la norda Pollando),  komencis funkcii komence de aprilo. Ĝia funkciigo estas grava elemento por firmigi la energetikan sekurecon de Pollando certiganta la kontinuecon de naftoliveroj por la pola ekonomio. Ĝi estis realigita en rekorde mallonga periodo de 25 monatoj konforme al la planita buĝeto. Ĝi estas ekipita per 6 receptakloj, ĉiu kun la kapacito de 62 kaj duona mil kubometroj kaj necesaj kromekipaĵoj kaj infrastrukturo. La investaĵo observas la plej superajn eŭropajn normojn. La naftotranskargejo en Gdansko estis konstruita de la kompanio PERM, kiu ricevis permeson utiligi la objekton fine de decembro 2015. Tiam estis difinita ĝia inaŭguro por la fino de la unua jarkvarono 2016.

El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 0’58”

Pola Minindustria Grupo

En la ĉeesto de la ĉefministro Beata Szydło reprezentantoj de la ministaj kaj energetikaj kompanioj, bankoj kaj financaj institucioj subskribis lastmarde en Katowice interkompreniĝon pri la funkciigo de la Pola Minindustria Grupo. La firmao fariĝos la plej granda produktanto de la ŝtona karbo en la Eŭropa Unio.  Kiel konkurenca ekonomia subjekto ĝi envivigados modernajn minindustraiajn teknologiojn kaj investaĵojn, en kiuj ligiĝos la pola teknologia kaj inĝenieria penso. La agado de la grupo favoras la evoluigon de la pola mastrumado kaj firmigon de la energetikan sekurecon de Pollando.

El la elsendo 27.04.2016. Legas Milada – 0’51”

Ĉesigo de bitiga programo en la Pola Radio

La nova estraro de la publika Pola Radio ĉesigis la bitigadon de la radia programo. La nova prezidanto de Pola Radio Barbara Stanisławczyk deklaris, ke nenio, kio jam estis konstruita kadre de la programo, estos detruita. Ekde oktobro 2013  ĝis la fino de 2015 la Pola Radio kaj ĝiaj regionaj disaŭdigejoj elspezis por la bitigado preskaŭ 53 milionojn da zlotoj.  Konstruante la emisimerkaton oni forgesis pri la klienta merkato, kiu estas proksima al nulo. Laŭ Barbara Stanisławczyk tio signifas,  ke la projekto estis nefrutoporta kaj la tuta programo nekunordigita.

El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’52”

La 73-a datreveno de la insurekcio en la Varsovia Getto

Hodiaŭ tagmeze la prezidento de Pollando, Andrzej Duda partoprenis la omaĝsolenaĵojn lige kun la 73-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 28-taga insurekcio eksplodis en 1943 reage je la decido de la germana okupaciinto likvidi la getton, kiam sur ĝia tereno troviĝis inter 50 kaj 70 mil judoj. 10 monatojn pli frue, la 22-an de julio 1942 germanoj komencis la forveturigadon de getto-loĝantoj al la nazia mortotendaro en Treblinka kadre de la tn. Operaco Reinhard. Entute estis forveturigitaj ĉ. 306 mil personoj. La operaco Reinhard celis likvidi la judan loĝantaron. Ĝia akordo estis, la t.n. Grossaktion in Warschau. Ekde la unuaj tagoj la batalantaj judoj estis armite helpataj deekstere de la polaj konsipraj militistaj  taĉmentoj de Landa Armeo kaj Popola Gvardio. La 16-an de majo Jürgen Stroop germana nazio, SS-Gruppenführer ordonis eksplodigon de la Granda Sinango ĉe Tłomackie-strato raportinte sekve, ke  „eksa juda loĝkvartalo ĉesis ekzisiti”, kio estas agnoskita kiel fino de la insurekcio.  Lige kun la datreveno la Muzeo POLIN organizis publikan kampanjon de flavaj narcizoj. La papeaj floroj, similaj al la stelo de Davido  estas disdonataj en la polaj kaj alilandaj urboj. La datrevenaj solenaĵo estis inaŭguritaj antaŭdate de la 19-a de aprilo ĉe la varsovia monumento de Komuna Martireco de Judoj kaj Poloj.

El la elsendo 19.04.2016. Legas Milada – 2’12”

Mallonge_19.04.2016

Prezidento Andrzej Duda lunde vespere revenis post la dutaga vizito en Bulgario. La lundaj interparoloj i.a. kun la prezidento de Bulgario, Rosen Plewneliew koncernis proksimiĝantan pintrenkonton de NATO en Varsovio, firmigon de la duflanka kaj regiona kunlaboro, firmigon de la infrastrukturaj kaj energetikaj ligoj kadre de la kunlaboro de la ŝtatoj de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La interparoloj koncernis ankaŭ migrokrizon. Dum la dimanĉa renkontiĝo kun la pola kolonio en la pola ambasado prezidento Duda distingis ses personojn pro elstaraj meritoj en la popularigado de la pola kulturo inter poloj loĝantaj en Bulgario.

Investaĵo Baltic Pipe

Post la lunda renkontiĝo de la pola ĉefministro kun la ĉefministro de Danlando, Lars Lokke Rasmussen Beata Szydło reliefigis la strategian signifon de la investaĵo Baltic Pipe, kiun realigas kune polaj kaj danaj firmaoj. Ĝi ligos danan kaj polan gasosistemojn, laŭ kiu estos transportata i.a. gaso el norvegaj provizoj. Oni parolis ankaŭ pri la problemo de enmigrantoj kaj pri  la afero de la regiona sekureco post la incidentoj super Baltiko kun partopreno de rusaj aviadiloj. Lars Lokke Rasmussen donis la atenton al la reciprokaj polaj-danaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj koncerne kiujn ekzistas eblo de intimigo.

El la elsendo 19.04.2016. Legas Krystyna – 1’39”