POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Varsoviaj abeloj liveras multe da mielo
Varsovio apud aliaj urboj de la okcidenta Eŭropo, kiel Parizo aŭ Berlino bredas abelojn sur kelkaj pluretaĝuloj. La idedoninto kaj ilia bredisto sur la 6-etaĝa hotelo kaj 11-etaĝaj banko kaj oficejo estas Marek Barzyk el la sudorienta Pollando, kiu instalis la unuan ĉefurban abelujon en 2012. Nun temas jam pri 10 abelujoj, kiuj liveras tre bonkvalitan mielon. Rekordo estis notita en 2014, kiam el unu abelujo oni ricevis preskaŭ 100 kilogramojn da mielo. Meze la rikolto egalas al iom pli ol 15 kilogramoj, kaj en specializaj abelujoj oni ricevas 30-35 kilogramojn da mielo. Laŭ la varsovia abelbredisto tiu bonega rikolto en Varsovio estas la rezulto de kvalitaj terenoj, pri kiuj disponas en Varsovio abeloj. Proksime troviĝas 70-hektara Łazienki-parko, botanika ĝardeno, kelkaj aliaj parkoj kaj hobiulaj ĝardenoj de varsovianoj. Relative rapide post la instalo de la unuaj abeluloj estis farita kontrolo de la produktata mielo laŭ la vidpunkto de ĝia kvalito kaj la enhavo de la t.n. pezaj metaloj. La rezultoj surprizis, ĉar la mielo evidentiĝis tre bonkvalita kun apenaŭa konsisto de pezaj metaloj. Por la urba bredado necesas tamen elekti iom mildajn abelspeciojn kaj konstate ilin monitori. En Pollando krom Varsovio oni bredas abelojn i.a. en tiaj urboj, kiel Poznano kaj Krakovo.
El la elsendo 23.08.2016. Legas Maciek – 1’46”
Poloj ŝatas bonkvalitan kafon
Poloj trinkas ĉiam pli da bonkvalita kafo kaj estas malfermaj je ĉi-rilataj novaĵetoj. Daŭre evoluas la merkato de la kafpreparado, t.e. kafbruligado. Kreiĝas ĉiam pli da novaj tiaj lokoj, kiuj certigas altan kvaliton de la kafograjnoj i.a. el Afriko, el la Centra aŭ Suda Amerikoj. Tiuj minipreparejoj, da kiuj en Pollando estas cento, produktas ĉirkaŭ du tunojn da kafo monate. En la profesia mondo de kafo estas ĉiam pli multaj virinoj. Anna Oleksak estas la unua en Pollando virino, kiu akiris la ateston Q Arabica Graider. Ĝi konfirmas, ke ŝi kapablas aprezi altkvalitan kafon. La ekzameno por ĝin akiri rilatas i.a. al la kapablo rekoni la bazajn gustojn, aromojn, kafdifektojn kaj taksi kafokvaliton.
El la elsendo 23.08.2016. Legas Tomek – 0’54“
La solenaĵo de la Ĉielpreno
Tradicie la 15-a de aŭgusto estis festata kiel la religia solenaĵo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. La ĉefaj solenaĵoj en Pollando okazis en Częstochowa, kiun atingis dimanĉe kaj sabate 52 piediraj pilgrimgrupoj, krome 104 biciklistaj. Entute la solenaĵojn partoprenis ĉirkaŭ 100 mil kredantoj. La nunjaraj solenaĵoj estis la okazo por la dankesprimo i.a. pro la Mondaj Tagoj de la Junularo, 1050-a datreveno de la Bapto de Pollando kaj pro la Jaro de Mizerikordo en la Katolika Eklezio. Dum la ĉefa diservo, kiun celebris la metropolitestro de Częstochowa, arĥiepiskopo Wacław Depo pledis por la venko de historia vero en nia lando.
El la elsendo 16.08.2016. Legas Krystyna – 0’50”
Distingo por la registaro de Beata Szydło
Hodiaŭ, la 12-an de aŭgusto la pola registaro de Beata Szydło ricevis premion de la Eŭropa Konfederacio de Grandaj Familioj (ELFAC) pro elstaraj atingaĵoj en la porfamilia politiko, aparte pro la programo Familio 500+. La premion dum la 8-a Eŭropa Konferenco de Grandaj Familioj en Rigo transprenis la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Elżbieta Rafalska. En sia elpaŝo ŝi i.a. elmontris, ke la celo de la programo estas malgrandigo de la financa ŝarĝo de la familioj, ligita kun la edukado de infanoj kaj instigo al decidoj pri pli grandaj familioj. Tio havas ŝlosilan signifon en la situacio de la maljuniĝanta socio. Elżbieta Rafalska atentigis, ke la plurdimensia subteno de la familioj koncernas krome evoluigon de servoj por infanhavaj familioj, forpermesojn ligitajn kun proteko de infanoj, subtenon por neplenlertuloj kaj iliaj protektantoj kaj agadojn favore al enlaboriga stabileco.
El la elsendo 12.08.2016. Legas Krystyna – 1’16”
Kun Wizz Air la unuan fojon el Pollando al Kroatio
La hungara favorpreza avadlinio Wizz Air por la somero anoncis du novajn itinerojn el Pollando. Ekde la 2-a de aŭgusto eblas flugi el Katowice al la itala Bari, ekde la 3-a de aŭgusto forflugis la unua aviadilo el Varsovio al Split. Dank’ al ĉi tiu lasta flugkonekto Kroatio fariĝis la 24-a lando, kiun eblas atingi el Pollando helpe de Wizz Air. La flugoj okazas merkrede kaj dimanĉe. Flugoj el Katowice al Bari funkcias ĉiun mardon kaj sabaton. Ekde nun la hungara favorepreza flugkompanio flugas el 8 polaj flughavenoj al 24 landoj laŭ 130 itineroj. En Pollando Wizz Air havas 6 bazojn, en kiuj konstante troviĝas 20 aviadiloj.
El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’03”
Vroclavo instruos la polan lingvon al eksterlandanoj
La urboaŭtoritatoj de Vroclavo pretigas projekton de la instruado de pola lingvo al eksterlandanoj. Inaŭgurota en septembro ĝi enplektos ĉirkaŭ 80 instituciojn, kiel bibliotekoj, neregistaraj organizoj, kulturdomoj, eklezioj. La tuton kunordigos la urba Integrocentro. La projekto celas kreskantan nombron de eksterlandanoj setliĝantaj en la urbo, unuavice ukrainanojn. Temas pri ekskludo de situacio, en kiu eksterlandanoj kreas fermajn enklavojn, kiujn poste estas malfacile forlasi. La kono de la lingvo signifagrade helpas integriĝon kun la medio. La instruadon de la pola lingvo gvidos ĉirkaŭ 200 volontuloj, ĉiu el ili laboros kun unu eksterlandano. La urboaŭtoritatoj de Vroclavo intencas krome vastigi la lernejanan programon adresitan al la ukraina malplimulto. En kelkaj lernejoj eblos laŭ pli ampleksa maniero lerni la ukrainajn lingvon, historion kaj kulturon. Aktuale en la vroclavaj bazaj lernejoj lernas 269 eksterlandaj infanoj, inter kiuj 183 estas ukrainanoj.
El la elsendo 09.08.2016. Legas Tomek – 1’11”
Malkresko de senlaboreco en julio
Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por Familio, Laboro kaj Socia Politiko en julio la senlaboreco en Pollando malkreskis ĝis 8,6 procentoj. Temas pri la plej bona rezulto ekde pli ol 25 jaroj. La plej malaltan senlaborecon oni notas en la okcidenta Pollando, kie ĝi egalas al 5,3 procentoj, la plej alta ĝi estas en la nordorienta Pollando kaj egalas tie al 14 procentoj. La nombro de senlaboruloj malkreskis en ĉiuj vojevodioj kaj fine de julio 2016 egalis al 1 miliono 362 mil personoj. Kompare al junio malkresko egalis al 30 kaj duona mil personoj. La nombro de liberaj laborlokoj kaj lokoj por profesia aktivigo en laboroficejoj en julio egalis al 127,2 mil. Ĉi tiu tendenco restas favora kaj estas multe verŝajne, ke en laŭvicaj monatoj senlaboreco estos daŭre malkreskanta. Laŭ rmf24.pl tio povus okazi dank’ al vigliĝo en turismo, konstruado kaj agrikulturo.
El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’31”
La 5-a sezono de la varsovia Veturilo
Sur la varsoviaj stratoj la 1-an de marto reaperis la urbaj bicikloj funkciantaj en la lusistemo Veturilo. Tiel Veturilo komencis la 5-an jaron de la funkciado. Pasintjare oni luis biciklojn preskaŭ du milionojn da fojoj. En la jaroj 2012-2015 en Veturilo-ststemo oni luis biciklojn pli ol 6 milionojn da fojoj kaj la nombro de la uzantoj superis 370 mil personojn. La trimonata vintra paŭzo servis por la konservado de la sistemo, riparado de bicikloj kaj loĝistika preparo por la sezono 2016. Dum ĝi bicikloŝatantoj disponas pri 3039 bicikloj lueblaj en 204 Veturilostacioj. Krome eblas lui 10 bi-biciklojn, kiuj pasintjare ĝuis popularecon. En Varsovio aldoniĝis krome la lustacio „Veturilko” la unua en la mondo stacio de publikaj bicikloj por infanoj. Kvankam nur 5-jara la sistemo Veturilo subiĝos al ŝanĝoj, ĉar estas konstatita la foruziĝo same de la bicikloj kiel ankaŭ de la lustacioj. Pri tio okazos, kiun antaŭis sociaj konsultoj. Aldonendas, ke en la daŭro de la plej proksimaj du jaroj en Varsovio kreiĝos pliaj 120 kilometroj da biciklaj vojetoj. Nun la pola ĉefurbo disponas pri ilia 450-kilometra reto. Biciklojn eblas lui tagnokte. La 20-minuta luo estas senpaga, sekvaj 40 minutoj kostas unu zloton (ĉ. 25 cendojn). La dua horo kostas tri zlotojn, la tria – 5 zlotojn. La kosto de ĉiu plia horo egalas al 7 zlotoj.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 1’45”
Poloj ne rapidas al eŭrosfero
Poloj ne rapidas al la eŭrosfero. Laŭ enketado de TNS Polska el la komenco de junio 55 procentoj de la ekzamenitoj asertis, ke akcepto de eŭro fare de Pollando ne estos bona decido. Kontraŭan opinion deklaris 12 procentoj de la enketitoj kaj laŭ 23 procentoj temus pri solvo nek bona nek malbona. Oni demandis polojn pri la ĝenerala pritakso de la encirkuligo de eŭro, preferata dato por akcepti la komunan eŭropan valuton kaj pri la antaŭvideblaj sekvoj de valutsanĝo por la hejmaj mastrumejoj, pola mastrumado kaj ankaŭ la nacia identeco. Eĉ 66 procentoj de la respondintoj asertas, ke enkonduko de eŭro malavantaĝe influos la staton de iliaj hejmaj mastrumejoj. Malsaman opinion havas nur 12 procentoj de la enketitoj. Laŭ 9 procentoj tio estus sensignifa. Negativajn sekvojn de enkonduko de eŭro por la pola mastrumado antaŭvidas 51 procentoj de la enketitoj, ĉiu kvina – entute 21 procntoj deklaras, ke la influo estos avantaĝa, por 8 procentoj eŭro havus neniun influon. 48 procentoj de la enketitoj deklais, ke la membriĝo en eŭrosfero negative influos la nacian identecosenton, malan opnion esprimis 13 procentoj. Entute 47 procentoj de la juniaj enketitoj decide kontraŭas la encirkuligon de eŭro, 37 procentoj esprimis komence de junio malsaman opinion. TNS Polska notas, ke kompare al la antaŭa enketatdo je 8 procentoj malkreskis la nombro de pledantoj por eŭro kaj samtempe je 5 procentoj kreskis la nombro de personoj konvinkitaj, ke eŭro neniam devus esti en Pollando enkondukita.
El la elsendo 20.07.2016. Legas Maciek – 1’58”
Mondaj Tagoj de Junularo
Varsovio plenplenas jam de junaj partoprenantoj de la Monda Renkontiĝo de Junularo, komenciĝonta post unu semajno en Krakovo kaj daŭronta ĝis la 31-a de julio. La 27-an de julio al Krakovo venos papo Francisko. Sed buntaj grupetoj de junaj katolikoj jam de kelkaj tagoj svarmas en flughaveno, sur la varsoviaj stratoj, en komercaj centroj. Hodiaŭ en Varsovio kaj en aliaj urboj komenciĝas iliaj renkontiĝoj kun gastigantoj en diocezoj. La renkontoj daŭros ĝis la 25-a de julio. En Varsovio speciale por junaj pilgrimantoj estis inaŭgurita hodiaŭ en aparte aranĝita pavilono ĉe la Krakowskie Przedmieście-strato ekspozicio de la Muzeo de la Historio de Pollando. Ĝi estas dividita je kelkaj spacoj dediĉitaj al plej gravaj eventoj de Pollando ekde la bapto antaŭ 1050 jaroj ĝis la nuntempo. La ekspozicio „Johano Paŭlo la 2-a. La fontoj” daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto.
El la elsendo 20.07.2016. Legas Krystyna – 1’08”