POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Enspezodiferencoj en la Unio

Virinoj en la Eŭropa Unio enspezas meze je 16 procentoj malpli ol viroj. Kiel atentigas Eŭropa Komisiono tio signifas, ke kvazaŭ ekde la 2-a de novembro ĝis la jarfino ili ne ricevus salajron. Tio ligiĝas kun malpli altaj pagoj por virinoj pro la sama laboro, kiun plenumas viroj. La egaleco de virinoj kaj viroj estas unu el la bazaj valoroj de la Unio, sed la 2-a de novembro bildigas realan aferstaton. Tiu fakto per si mem estas maljusta, nepravigita kaj en pli longa perspektivo kondukas al diferencoj en emerituroj, kies alteco en la Unio estas meze je ĉ. 39 procentoj malpli alta por virinoj. En sia raporto Eŭropa Komisiono reliefigis, ke la estrajn kaj kontrolajn postenojn en decida plimulto okupas viroj. En ĉiu sektoro ili avancas pli ofte ol virinoj, sekve viroj havas pli altajn enspezojn. Pollando okupas la trian lokon post Slovenio kaj Malto kiel ŝtato, en kiu tiuj malproporcioj estas plej malaltaj. Se tiu diferenco en Unio egalas al 16, 3 procentoj en Pollando nur al 6,4 procentoj.

El la elsendo 03.11.2015. Legas Krystyna kaj Barbara

Parlamentaj balotoj en Pollando

Laŭ la oficialaj informoj de la Ŝtata Balotkomisiono la lastdimanĉajn balotojn en Pollando decide gajnis Juro kaj Justeco akirinte 37,58 procentojn de la voĉoj. Ĝi disponos pri 235 mandatoj. En la Sejmo troviĝos kvin partioj. La reginta dum 8 jaroj Civitana Platformo ĝuis la subtenon de 24, 09 procentoj de la balotintoj. Ĝi havos 139 mandatojn. La trian lokon okupis la grupiĝo de Paweł Kukiz akirinte 8,81 procentojn de la voĉoj (39 mandatoj). Moderna de Ryszard Petru ricevis 7,6-procentan subtenon (31 mandatoj). La lasta estas la kunkoalicie reginta Kamparana Partio kun 5, 13 procentoj de la voĉoj (15 mandatoj). Ekster la Sejmo, t.e. la Deputita Ĉambro ektroviĝis Unuiĝinta Maldekstrularo, KORWIN kaj la Partio Kune. La venkinta Juro kaj Justeco (startanta kune kun Solidara Pollando kaj Pollando Kune) povas regi memstare. Ankaŭ en la Senato Juro kaj Justeco disponas pri plimulto – 61 mandatoj. 34 mandatojn havas Civitana Platformo, pri unu mandato disponas Pola Kamparana Partio. En la konsiston de la Senato eniras ankaŭ 4 sendependaj kandidatoj. Hodiaŭ posttagmeze kunsidis la strikta gvidantaro de la venkinta partio por trakti la balotrezultojn kaj paroli pri la postbalotaj laborscenaroj.

El la elsendo 27.10.2015. Legas Barbara

Ŝtata Ekzameno pri la ĉina lingvo en Lublino

En la Lublina Katolika Universitato en la orienta Pollando estis funkciigita Ekzamena Centro de la Ĉina Lingvo. Temas pri la 5-a laŭvice en Pollando kaj unusola en la orienta parto de la lando. Temas pri la ekzameno HSK prilaborita de HSK-Centro de la Pekina Universitato de Kulturo kaj Lingvo. La lingvokono estas ekzamenata  sur ses niveloj. La ekzameno konsistas el tri partoj: skriba  pri la kapablo skribi kaj legi, aŭda – pri kompreno de la teksto kaj la parola – pri la kapablo esprimi sin en la ĉina. La post­ekzamena atesto estas agnoskata de la universitatoj kaj firmaoj en la tuta mondo. Polaj studentoj ĉiam pli multnombre interesiĝas pri la ĉina lingvo. HSK atesto ekde la kvara nivelo ebligas studi en diversaj fakultatoj de la ĉinaj altlernejoj. En la Lublika Katolika Universitato eblas studi la ĉinan lingvon de 8 jaroj, de tri jaroj eblas ricevi licencon en la sineologia fakultato. Sume studas ĝin tie 115 personoj, kiuj klopodante pri studentigo devas pruvi tre bonan konon de la angla lingvo. Aliaj urboj en kiuj eblas subiĝi al HSK-ekzameno pri la ĉina lingvo estas Varsovio, Krakovo, Poznano kaj Vroclavo.

El la elsendo 27.10.2015. Legas Milada

Enmigrantoj en Pollando

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna diris por PAP-agentejo, ke Pollando bezonas malferman, trankvilan kaj racian debaton pri enmigrantoj. „Ni volas, ke la komunumoj memstare deklaru eblecon akcepti la enmigrantojn, neniun ni devigos”. En sia eldiro por PAP-agentejo li memorigis, ke la problemo koncernas ne sole Pollandon, sed la tutan Eŭropon. Laŭ la informoj de la polaj ministerioj por la eksterlandaj aferoj kaj por la internaj aferoj la unuaj enmigrantoj venos al Pollando ne pli frue ol komence de 2016. Polaj amaskomunikiloj informas pri la jam venantaj grupoj. Interparolante kun la Pola Radio la vicministro por la eksterlandaj aferoj Rafał Trzaskowski diris, ke la pola registaro konsentis akcepti malpli ol 7 mil enmigrantojn.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara

La lasta semajno antaŭ la Parlamentaj Balotoj

7 milionoj 600 mil poloj rigardis lunde vespere en 4 televidstacioj la trapason de la antaŭbalota debato inter la oficanta ĉefministro Ewa Kopacz kaj kandidato de Juro kaj Justeco por ĉi tiu posteno Beata Szydło. La debato estis dividita je tri temblokoj: ekonomiaj kaj sociaj aferoj, eksterlanda politiko kaj defendo, la ŝtata reĝimo kaj politiko. Ambaŭ debatintinoj povis starigi demandojn kaj rilatigi sin al la eldiroj de kontraŭparolantino. Plimulto de la analizantoj elmontras venkon de Beata Szydło pro ŝiaj aferkernaj eldiroj kaj ne prisilentas, ke Ewa Kopacz malvenkis ĉi-rilate pro evitado de aferkernaj respondoj kaj la agresa tono de la eldiroj. La porregistaraj amaskomunikiloj pli ofte skribas kaj parolas pri remiso. La balotoj okazos la plej proksiman dimanĉon, la 25-an de oktobro. Hodiaŭ vespere okazos la antaŭbalota diskuto kun reprezentantoj de ĉiuj 8 balotkomitatoj.

El la elsendo 20.10.2015. Legas Barbara

Nacia Evolukonsilio

Hodiaŭ laŭ la iniciato de la prezidento Andrzej Duda inaŭguras siajn laborojn Nacia Evolukonsilio. Temas pri la analiza-konsila strukturo ĉe la prezidento konsistanta el personoj  kun diversaj opinioj, reprezentantaj variajn vivsferojn. Temas pri ekonomikiistoj, historiisto, merkatisto, reprezentantoj de la ŝtata administracio el la partioj Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. La tasko de la Konsilio okupiĝanta pri la strategia planado estas labori en plurjara perspektivo kaj ne limigite al unu aŭ du oficperiodoj. Ĝia unua kunsido estas dediĉita al la problemoj de la pola sanservo, kiu estis plej ofte levata de civitanoj dum la prezidentiga kampanjo de Andrzej Duda.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna

Enmigrantoj

Hieraŭ en Bruselo okazis laŭvica pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio, dum kiu oni parolis pri manieroj solvi la enmigrokrizon. Laŭ la  pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Grzegorz Schetyna la uniaj landoj devas decidi pri la protekto de la eksteraj limoj, pri centroj registrantaj enmigrantojn kaj ne envivigi la regulojn pri aŭtomata disdvidado de alvenantoj. Por la radia programo RMF FM Schetyna diris, ke Pollando ne cedos rilate al envivigo de la devo en la Unio pri konstanta kaj deviga mekanismo dividadi enmigrantojn inter la unuopaj landoj, por kio pledas Angela Merkel.  „Ni ne cedos antaŭ Merkel, ĉar tia estis kaj estas interkonsento, kaj tiun starpunkton en plimulto subtenas la Unio. Ŝia ideo  signifas katastrofon por Eŭropo”.

El la elsendo 16.10.2015. Legas Krystyna

Gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero

En la pasinta semajno en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” en okcidenta Pollando dum la vespera kunflugo estis nombritaj pli ol 12 mil gruoj. Tiu ĉi regiono estas grava haltejo por la migrantaj birdoj. Gruoj traktas ĉi tiun lokon ĉefe kiel sekuran tranoktejon,  el kiu frumatene ili startas por sin nutri sur la ĉirkaŭaj paŝtejoj kaj herbejoj. La birdoj devenas el diversaj lokoj de Pollando kaj el la norda kaj orienta Eŭropo. Dank’ al la ringumado kaj provizado de ili per satelitaj emisiiloj oni pli konas iliajn flugoitinerojn. Ekzemple gruo provizita per elektronika emisiilo rimarkita la 27-an de septembro en Latvio la sekvan tagon estis jam en Hungario dum 18 horoj trafluginte 1065 kilometrojn. Cetere la flugon de tiel provizitaj gruoj eblas sekvi pere de la reto (http://birdmap.5dvision.ee/EN/2015/Autumn/one/). En la parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” estas multaj gruoj, ilian rekordan nombron oni notis en 2013,  kiam kunflugis tie pli ol 19 mil ĉi-specaj birdoj. Ili troviĝas  inter multaj aliaj specioj de la migrantaj birdoj, kiuj estas monitorataj de laborantoj de la parko. Ilia nombrado okazas plej ofte frumatene.  La esploroj pri gruoj elmontras, ke tiu ĉi origine timema birdo, nestanta sur foraj de homo kaj sovaĝaj humidaj terenoj,  ĉiam pli ofte proksimiĝas al regionoj enloĝataj de  homo adaptiĝante al la novaj vivkondiĉoj. Ne malfacilas rimarki ilin dum la sinnutrado sur kampoj, herbejoj. Ankoraŭ antaŭ 10-11 jaroj gruoj en la Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” ne estis multonombraj. Temis nur pri unu-du mil birdoj. Gruoj kutime forflugas el Pollando lime de novembro kaj decembro kaj revenas fine de februaro. Okazas, ke en favoraj kondiĉoj kaj sufiĉa nutraĵo ili vintrumas ĉi tie. Gruo estas birdo aperanta en la centra kaj orienta Eŭropo kaj en la norda Azio. La eŭropaj gruoj vintrumas sur la Iberia Duoninsulo. Kaze de mildaj vintroj ankaŭ en la okcidenta Eŭropo.

El la elsendo13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek

Gruoj en Nacia Parko Riverbuso de Warta

En Zaborze ekfunkciis Lubuŝa Vincentro

En la loko Zaborze [zaboĵe]  apud Zielona Góra [zjelona gura] estis funkciigita lastvendrede (09.10) Lubuŝa Vincentro. Ĝi integras la vinproduktajn mediojn kaj favoras la revenon al la tradicia kultivado de vito kaj vinproduktado. Ĝi rolos ankaŭ kiel turisma, ripoziga, didaktika kaj muzea centro. La vitkultivan kaj vinproduktan tradiciojn prezentas arkiva-historia  kolekto. En la centra parto de la objekto funkcias turisma informejo kaj ankaŭ konferenca salonego gastigonta vinproduktajn laborrekontojn, laborrenkontoj por vinekspertoj kaj pri la kuirarto. Unu el du aloj de la centro gastigas didaktan parton, kie troviĝas vinbotelaj rakoj, kie eblas konatiĝi kun la vinprodukta ekspozicio kaj demonstra halo, kie eblas konatĝi kun la vinprodukta procezo. La alia alo formas ripozigan parton kun kuirejo, vingustuma salono. La centro funkcias krome kiel scienc-didakta bazo ebliganta edukadon de studentoj pri vinologio kaj konsila centro por vinproduktantoj kaj vinvendistoj. Estonte en la centro trovigos krome la filio de la Etnografia Muzeo en Zielona Góra kun la sidejo en Ochla. La Lubuŝa Vincentro funkcias por turistoj semajnfine, dumsemajne nur laŭ interkonsento. La objekto laŭ la arkitektura vidpunkto referencanta al la kamparana konstruarto kreiĝis sur la tereno de la komunuma vitejo en Zaborze kun la surfaco de 35 hektaroj. Ĝia konstruado daŭris 5 monatojn kaj 99-procente estis kovrita el la Regiona Operaca Programo de Lubuŝa vojevodio. La centro en Zaborze fariĝis la koro de la Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo, granda entrepreno promocianta la regionon.  El la projekto antaŭ 5 jaroj celinta  kunlaborigi kelkajn vitejojn naskiĝis itinero longa 302 kilometrojn.

El la elsendo 13.10.2015. Legas Milada kaj Tomek

Lubusxa vincentro funkcias

Ĉirkaŭ la situacio en Sirio

La situacio ĉirkaŭ Sirio fariĝas ĉiam pli streĉita. La estro de NATO Jens Stoltenberg akuzis lunde Rusion, ke ĝi agaas por plilongigo de la konflikto en Sirio donante la subtenon al. la prezidento Baszar al.-Assad. Li alvokis Moskvon aliĝi al. batalo kontraŭ batalantoj de la Islama Ŝtato.

Vicekanceliero en la registaro de Germanio  Sigmar Gabriel alvokis lastdimanĉe dum la kongreso de sia partio SPD en Majenco manifesti pli grandan komprenemon por Rusio kaj ĉesiigi la ideoologian „ĉasadon” kontraŭ Moskvo. Liaopinie sen Rusio ne eblos fini la konflikton en Sirio.

El la elsendo 13.10.2015. Legas Krystyna

Cirkau la situacio en Sirio