POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Nova prezidento de Aŭstrio

La nova prezidento de Aŭstrio, Alexander Van der Bellen alvokis la civitanojn en sia unua publika elpaŝo post la anonco de la balotrezultoj, ke ili ne pufigu dividojn, kiuj montriĝis dum la balotkampanjo. Li atentigis, ke estas necesa „nova kulturo de dialogo” kaj politiko, kiu ne okupiĝas pri si mem, sed pri realaj problemoj, ankaŭ pri kolero reganta en la lando. Van der Beller subtenita de verduloj ricevis 50,35 procentojn de la voĉoj. Lia rivalo el Aŭstra Partio de Libereco, Norbert Hofer 49,65 procentojn.

El la elsendo 24.05.2016. Legas Krystyna – 0’43”

Germanio grandigas elspezojn por la armaj fortoj

La defendministro de Germanio, Ursula von de Leyen anoncis la 10-an de majo la decidon grandigi la peronalan staton de Bundeswehr je 14,3 mil militistoj kaj 4,4 civilaj laborantoj. Laŭ la estro de la soldata sindikato Andre Wuestner tio estas 180-procenta ŝanĝo en la germana defendopolitiko, ĉar ekde la unuiĝo de Germanio la personala konsisto de la germana armeo malkreskis. La kreskoprocezo daŭros sep jarojn. Ĝis la 2020-a jaro la buĝeto de la germana defendoministrio kreskos de 34,3 miliardoj da eŭroj ĝis 39,2 miliardoj. Von der Leyen pli frue anoncis kadre de Bundeswerh establon de taĉmentoj por kontraŭbatali ciberatakojn, kiuj kreiĝos jam nunjare, sed plenan pretecon atingos en 2021. Tiam ili konsistos el 13, 5 mil specialistoj pri informadiko. Kreiĝos tiucele aparta fakultato. Sed jam nun ĉiujare la germanaj armeaj fortoj enlaborigos po 800 civilulojn kaj 700 soldatojn, komputilajn specialistojn.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Milada – 1’26”

Pola prezidenta paro en Italio

Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino faras viziton en Italio. Post la interparolo kun la itala ĉefministro Matteo Renzi en Romo, dum la gazetara konferenco ili esprimis la opinion,  ke la migrokrizo devas esti solvata ĉe la fontoj, tio estas tie, kie aktuale regas malfacila situacio, militsituacio, de kie homoj fuĝas, kio konsekvence kreas migropremon. La pola prezidento subtrekis, ke kun la itala ĉefministro ili samopinias, ke ĉiu iniciato, kiu ebligos solvi ĉi tiun problemon estas valora kaj konsiderinda. Marde la pola prezidento renkontiĝis kun sia itala partnero Sergio Mattarella. Posttagmeze Andrzej Duda prezentis prelegon en la Defendakademio de NATO kaj renkontiĝis kun la aŭtoritatoj de la altlernejo. En la lasta vizittago – merkrede la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos solenaĵojn lige kun la 72-a datreveno de la venka batalo apud Monte Cassino, en kiu gravan rolon havis poloj.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Barbara – 1’13”

Ĉu for de la Unio

Preskaŭ duono de la balotantoj en ok grandaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio volas voĉdoni pri plia membreco de sia lando en la Unio, kiel la 23-an de junio en la propra plebiscito faros britoj. Tio rezultas el la sondado de Ipsos/MORI okazigita inter la 25-a de marto kaj la 8-a de aprilo baze de interparoloj kun 500-1000 respondantoj en ĉiu el la landoj, en kiu okazis la opinisondado.  Preskaŭ 50 procentoj de la respondintoj en Belgio, Francio, Germanio, Italio, Pollando, Hispanio, Svedio kaj Hungario taksis, ke la brita plebiscito elvokos similan efekton en aliaj landoj de la Unio. Pli ol la duono de la balotantoj asertas, ke se Britio forlasos la Union ili sekvos ĝian ekzemplon. Laŭ „Financial Times” eŭropanoj manifestas pli grandan entuziasmon por la eblo voĉdoni mem ol por la forlaso de la Unio. Por forlaso de la Unio volas voĉdoni – laŭ la menciita opinisondado – 48 procentoj de italoj, 41 procentoj de francoj, 34 procentoj de germanoj, 26 procentoj de hispanoj. En Pollando temas nur pri 22 procentoj de balotantoj.

El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek – 1’19”

Intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj

Polaj invigilservoj atentigas, ke lige kun la proksimiĝanta NATO-pintrenkonto en Varsovio estas konstatitaj intensaj agadoj de rusaj specialaj servoj. El informoj prezentitaj dum la parlamenta komisiono por la specialaj servoj rusoj preparas agadojn kontraŭ Pollandon. Kiel informis la radiostacio RFM FM vastskale planita kampanjo de Kremlo plej verŝajne estas ligita kun la informa milito, kies kulimino estus okazonta rekte antaŭ la julia NATO-pintrenkonto. La estro de la parlamenta komisiono Marek Opioła konfirmis, ke la rusaj servoj jam komencas uzi kanalojn de propagando kaj misinformado. Temas ne sole pri la Interreto, sed ankaŭ pri amaskomunikiloj en Pollando kaj eĉ en Eŭropo.

El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’55”

Raporto pri la regado de la antaŭa koalicio

Lastmerkrede la registaro kun unuopaj ministroj prezentis detalan raporton pri la 8-jara regado de la koalicio Civitana Platformo/Pola Kamparana Partio, kiun la ĉefministro Beata Szydło promemesis antaŭ duona jaro transprenante la regadon. La raporto bildigas la staton de la ŝtato, kiun renkontis la registaro transprenante la regadon en novembro 2015, la skalon de patologioj, korupto, malmastrumemo kaj malŝparado de la publikaj rimedoj, kio estas taksita sume je 340 milionoj da zlotoj. La raportoj estis faritaj baze de dokumentoj de ĉiu el la ministerioj. Multaj konkretaj donitaĵoj devenas el la raportoj de la Plej Supera Kontrolĉambro.

El la elsendo 13.05.2016. Legas Krystyna – 0’52”

Rifuĝintoj en Pollando 2016

Preskaŭ 4 mil eksterlandanoj ekde la jarkomenco klopodis akiri en Pollando la statuson de rifuĝinto. Plej multaj estis civitanoj de Rusio el Ĉeĉenio 2,6 mil personoj, Taĝikio – 475 kaj Ukrainio – 455.  Inter aliaj estis 112 loĝantoj de Armenio, 56 de Turkio, 41 de Kartvelio, 20 de Kirgizio kaj 19 de Sirio.  La migrosituacion en Pollando daŭre karakterizas intensa alvenado de ukrainanoj. La statuson de rifuĝinto en diversaj kategorioj ricevis 82 personoj, 746 personoj ricevis negativan respondon. 3,3 mil kazoj finiĝis per fermo de la traktado. Ekde la jarkomenco vojevodoj ricevis de eksterlandanoj pli ol 40 mil petpostulojn pri legalizo de la estado (portemta, konstanta kaj longdaŭra rezidanto de la Eŭropa Unio). En prema plimulto ili venis de ukrainanoj.

El la elsendo 10.05.2016. Legas Milada – 1’02”

16 finalanoj en la konkurso Arbo de la Jaro 2016

Dek ses arboj el la tuta Pollando inkluzive de plurjarcentaj kverkoj kaj jarcentaj tilioj troviĝas en la finalo de la konkurso Arbo de la Jaro 2016. La venkinto estos elektita de internaŭtoj dum la junia voĉdonado. Temas pri laŭvica konkurseldono organizita de la ekologia-kultura Klubo Gaja.  La ĵurio por la fina rivalado elektis 16 el inter 100 plej ŝatataj kaj plej alte taksataj arboj rekonitaj de la loka socio. Laŭ la ĵurimembro doktoro Zbigniew Wilczek arboj nedisigeble ligiĝas kun la historio memorigante gravajn eventojn, personojn, legendojn. Nunjare al la konkurso estis anoncita i.a.  tilio de Humboldt en Dyszna.  Antaŭ 200 jaroj Aleksander Humboldt enkondukis novan formon de la naturprotekto, kiu estas la Naturmonumento. Dank’ al tio kontraŭ la forhako estis savitaj multaj eksterordinaraj arboj. Inter la plej malnovaj kandidatoj al la titolo Arbo de la 2016-a  troviĝas la 700-jara kverko de Bażyński en la loko Kadyny en la varmia-mazuria vojevodio. Antaŭ pli ol 100 jaroj ĝi estis konata kiel Jarmila Kverko de Germanio kaj havis entrunkan spacon, en kiu libere povis kunesti 11 soldatoj kun plena militekipaĵaro. Inter menciindaj arboj kandidatoj troviĝas krome la 650-jara kverko Józef en la loko Wiśnowa, 300-jara  kverko Zawiadowca en Konin, la 250-jara tilio Cecylia en Krościenko Wyżne, la 260-jara platano en Dobrzyca   kaj 145-jara pirujo Matula en Mikołów. Pri la titolo rivalos ankaŭ preskaŭ 100-jaraj Tri Insurgentaj Oranĝujoj plantitaj omaĝe al la tri Sileziaj Insurekcioj en Ruda Śląska kaj 80-jara Kurbkreska Arbaro en Nowe Czarnowo. Ĝi konsistas el 400 karakterize kurbiĝintaj pinoj. Membroj de la organiza klubo Gaja engaĝiĝas por la defendo de la animalaj rajtoj kaj realigas programojn kaj kampanjojn,  kiuj profundigas la komprenon pri la loko de homo en ekosistemo.

El la elsendo 10.05.2016. Legas Tomek – 2’18”

Naftotranskargejo en Gdansko

Kompleta Naftotranskargejo en Gdansko, la unua ĉe la pola marbordo de Baltiko (la norda Pollando),  komencis funkcii komence de aprilo. Ĝia funkciigo estas grava elemento por firmigi la energetikan sekurecon de Pollando certiganta la kontinuecon de naftoliveroj por la pola ekonomio. Ĝi estis realigita en rekorde mallonga periodo de 25 monatoj konforme al la planita buĝeto. Ĝi estas ekipita per 6 receptakloj, ĉiu kun la kapacito de 62 kaj duona mil kubometroj kaj necesaj kromekipaĵoj kaj infrastrukturo. La investaĵo observas la plej superajn eŭropajn normojn. La naftotranskargejo en Gdansko estis konstruita de la kompanio PERM, kiu ricevis permeson utiligi la objekton fine de decembro 2015. Tiam estis difinita ĝia inaŭguro por la fino de la unua jarkvarono 2016.

El la elsendo 27.04.2016. Legas Tomek – 0’58”

Pola Minindustria Grupo

En la ĉeesto de la ĉefministro Beata Szydło reprezentantoj de la ministaj kaj energetikaj kompanioj, bankoj kaj financaj institucioj subskribis lastmarde en Katowice interkompreniĝon pri la funkciigo de la Pola Minindustria Grupo. La firmao fariĝos la plej granda produktanto de la ŝtona karbo en la Eŭropa Unio.  Kiel konkurenca ekonomia subjekto ĝi envivigados modernajn minindustraiajn teknologiojn kaj investaĵojn, en kiuj ligiĝos la pola teknologia kaj inĝenieria penso. La agado de la grupo favoras la evoluigon de la pola mastrumado kaj firmigon de la energetikan sekurecon de Pollando.

El la elsendo 27.04.2016. Legas Milada – 0’51”