POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Jariĝo de Collegium Polonicum en Słubice
Collegium Polonicum en Słubice (la okcidenta Pollando), komuna scienc-didakta centro de Adam Mickiewicz-universitato en Poznano kaj la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odra-rivero fariĝis 25-jara. Collegium Polonicum estas la unusola en Eŭropo translima universitata centro, en kiu internacia kunlaboro rilatas al ĉiuj platformoj kaj aspektoj de ĝia funkciado: instruado, sciencaj esploroj, organizo, financo, tekniko. En Collegium konfrontiĝas du sistemoj de la supernivela edukado, du leĝaj sistemoj kaj du kulturoj. Malgraŭ tiuj diferencoj ekzistas komuna diminutivo ebliganta perspektivan evoluon. Collegium estas aldone forta centro de regiona evoluo. La funkciantaj en ĝi eksterregistaraj organizoj realigis centojn da projektoj proksimigante loĝantojn de ambaŭ flankoj de la regiono, altigante iliajn civitanajn kompetentojn. Ĝi rolas ankaŭ kiel loko de translimaj renkontiĝoj. Ĉiujare okazas en ĝi kelkdek polaj-germanaj kaj inernaciaj konferencoj, simpozioj, kulturaj eventoj. Ĝis nun en Collegium Polonicum en Słubice diplomitiĝis preskaŭ 4 mil personoj kaj en la nuna akdemia jaro la studojn inaŭguris ĉirkaŭ 100 personoj el Pollando, Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Collegium disponigas al la interesiĝantoj 6 fakultatojn – pri juro, germana filologiao, la pola filologio kiel fremda lingvo, interkultura komunikado, protekto de la eŭropaj kulturhavaĵoj, kulturo kaj historio de la Centra kaj Orienta Eŭropo. La ideo de Collegium Polonicum kreiĝis en 1991. La respondecon pro ĝia funkciado portas Pollando kaj la germana federacia lando Brandenburgio.
El la elsendo 18.10.2016. Legas Tomek – 2’01”
Mortis Andrzej Wajda
Lastdimanĉe mortis havante 90 jarojn Andrzej Wajda, unu el la plej elstaraj polaj reĝisoroj. Li kunkreis la kinoaton de morala maltrankvilo estante plurfoje premiita pro la meritoj por la evoluo de la kinematografio. En la 2-mila jaro li ricevis Oskar-premion pro la tuto de sia kreado. Liaj filmoj estis premiitaj per Ora Leono kaj Ora Urso, li ricevis i.a. Oran Palmon, Eŭropan Filmpremion „Felix” kaj la japanan premion Kyoto. Li reĝisoris kelkdek filmojn, al la plej popularaj apartenas „Kanalo”, „Cindro kaj diamanto”, „Cindroj”, nomumita al Oskar-premio „Promesita Tero”, „Homo el marmoro”, „Sinjoro Tadeo”, „Katyń”. Li estis honorofica doktoro de multaj polaj altlernejoj kaj honora civitano de diversaj polaj urboj. Andrzej Wajda inter multaj ŝtataj distingoj ricevis ankaŭ la plej superan, Ordenon de Blanka Aglo. Per ordenoj distingis lin i.a. registaroj de Bulgario, Francio, Italio, Hungario, Japanio. La lasta filmo de Wajda estis dediĉita al pentristo Władysław Strzemiński, artisto kiu kontraŭis la doktrinon de socrealismo. Ĝi estos prezentita dum filmfestivalo komenĉigonta la plej proksiman ĵaŭdon en Romo. Al Andrzej Wajda estos dediĉita nia vendreda felietono pri konindaj poloj.
El la elsendo 11.10.2016. Legas Milada – 1’54”
Ministro Jarosław Gowin en Ĉinio
Lastlunde la pola vicĉefministro, ministro por la scienco kaj supera edukado, Jarosław Gowin komencis oficialan viziton en Ĉina Popola Respubliko. En la pola ambasado en Pekino li renkontiĝis kun studentoj de pola filologio en Pekino, lekciantoj de la pola lingvo, tradukistoj de la pola literaturo, ĉinaj diplomitoj de polaj altlernejoj, polaj studentoj en Pekino. Kun rekono la pola politikisto emfazis la fakton, ke en Pekino krom la funkcianta ekde 1954 en la Pekina Universitato fakultato de la pola filologio de antaŭnelonge la polan lingvon eblas studi en la Pekina Universitato de Eksterlandaj Studoj. La renkontiĝon partioprenis i.a. prof. Yi Lijun el la Pekina Universitato de Fremdahj Lingvoj, kiu tradukis en la ĉinan verkojn de Adam Mickiewicz kaj Henryk Sienkiewicz. En decembro aperos en ŝia traduko rakontoj de Sławomir Mrożek. Dum kelktaga estado en Ĉinio Jarosław Gowin estas planitaj renkontiĝoj kun vicĉefministro Liu Yandong, klerigministro Chen Baosheng kaj ministro pri scienco kaj tekniko Wan Gang. La celo de la vizito de vicĉefministro Jarosław Gowin estas evoluigo de la polaj-ĉinaj ekonomiaj, sciencaj kontaktoj kaj kontaktoj en la sfero de kosmaj teknologioj. Grava elemento estas firmigo de kunlaboro inter polaj kaj ĉinaj altlernejoj.
El la elsendo 11.10.2016. Legas Milada – 1’55”
Studpreferoj 2016
Fakultatoj ligitaj kun ekonomiko, psikologio, juro kaj fremdaj filologioj apartenas al. la preferataj de studentoj en 2016. En la teknikaj altlernejoj ne malgrandiĝantan popularecon ĝuas informadiko kaj novaj teknologioj. Krom fakultatoj kun longa tradicio kreiĝas novaj, fojfoje nur en unusola altlernejo en a lando. Nunjare grandan popularecon ĝuis kemio kaj tribunala toksikologio en la Vroclava Universitato kaj kriminalogio en Bjalistoko. Studojn en konkreta fakultato motivas interesiĝoj de gejunuloj kaj perspektivo de bona laboro.
El la elsendo 04.10.2016. Legas Tomek – 0’42”
Sepultaj solenaĵoj en Jerusalemo
Vendrede en Jerusalemo okazis la sepultaj solenaĵoj de Szimon Peres. La eksa israela prezidento kaj dufoje oficanta ĉefministro, laŭreato de la Paca Nobel-premio estis entombigita en la ŝtata tombejo sur la Herzl-altaĵo apud Iscchak Rabin kaj aliaj israelaj gvidantoj. La solenaĵojn partoprenis kelkdek delegacioj el la tuta mondo, inkluzive de gvidantoj de diversaj ŝtatoj, i.a. la usona kaj franca prezidentoj Barack Obama kaj Francois Hollande, la brita tronheredanto princo Karol, la reĝo de Hispanio Filipo la 6-a. La israelan politikiston adiaŭis ankaŭ la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk.
El la elsendo 30.09.2016. Legas Barbara
Sukceso de la pola Ministerio por la Medio en Bruselo
La delegacio de la pola ministero por la Medio atingis vendredeen Bruselo interkompreniĝon koncerne ratifon de la „Pariza Interkonsento” sur la nivelo de la Eŭropa Unio. Dank’ al la klopodoj de la pola delegacio en la Interkonsento troviĝas vortumoj ne sole pri la redukto de la emisiado, sed ankaŭ pri tio, ke ekzemple arbaroj absorbas la karbonan bioksidon. La arbaroj en Pollando okupas pli ol unu kvaronon de la teritorio de la lando. Ĝuste la arbarojn kaj ankaŭ modernajn karboteknologiojn Pollando intencas utiligi por malgradigi la koncentriĝon de karbona biodioksido en la atmosfero. Tiuj solvoj, kiujn ebligas la Pariza Interkonsento estas grava ŝanco por la pola mastrumado.
El la elsendo 30.09.2016. Legas Barbara
Objektaj modeloj ekspoziciataj en Gliwice
Interesa ekspozicio, kies titolo referencas al la fervojo „Kolejkowo” estas rigardebla en la komerca centro de Gliwice „La Centra Eŭropo”. Pli ol unu mil homaj figuroj, 12 trajnoj kaj ŝipo naviganta tra la ekspozicio de objektaj modeloj en la skalo 1:25 (unu je 25) en Gliwice, la suda Pollando – jen kelkaj el la arakciaĵoj, kiuj atendas vizitantojn. La ekspozicio etendiĝas sur la areo de preskaŭ unu mil kvadrataj metroj. La modeloj prezentas scenojn el la nuntempo kaj pasinteco, el la regiono kaj la tuta mondo, ili estas jen seriozaj, jen ridigaj. Temas i.a. pri la batalscenoj el la 2-a mondmilito, la loka historia radiostacio, la malnovurba kvartalo de Gliwice, 19-jarcenta silezia minejo, la unua aviadilo de la fratoj Wright, mezepoka kastelo aŭ kastelo en Będzin. Por la ŝatantoj de fervojo estas pretigita 410-metra reltrako kaj 12 trajnoj kun 51 vagonoj. Ĉar ĉiuj modeloj estas farataj mane la preparo de la ekspozicio daŭris preskaŭ unu kaj duonan jarojn, sed ĝi daŭre estos aktualigata. Por infanoj estos organizataj tie laborrenkontoj kaj okupoj pri la modelado.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Gabi
Malgrandaj helikopteroj el Pollando
La pola-franca produktanto de malpli grandaj helikopteroj Celier Aviation konkeras la mondajn merkatojn. Ekde momento de sia kreiĝo ĝi vendis preskaŭ 400 produktitajn de si maŝinojn, el kiuj 95-procente al eksterlando. Enkondukinte en sian oferton novan modelon de kvara generacio Celier Aviation lokiĝis en la monda avanularo. Malgrandajn helikopterojn aĉetas jen bonstatuloj, kiuj serĉas distron kaj emociojn. La alian grupon konsistigas merkatistoj, kiuj deziras ŝpari la trafiktempon. Celier Aviation ofertas ankaŭ siajn maŝinojn por la profesiaj celoj i.a. al polico, limgardistaro aŭ armeaj fortoj. Ili povas servi al geodetoj kaj inĝenieroj. Dank’ al provizo per lasero kaj kameraoj je la infraruĝa radiado eblas ilin uzi por skani tubokondukilojn kaj energetikajn liniojn. Ili povas servi en agrikulturo kaj en la savkampanjoj. Kun konforma ekipaĵaro ili povas surgrundiĝi sur la akvopegulo. La avantaĝo de la maŝinoj Celier Aviation estas, ke ili realigas 90 procentojn de la misio de helikoptero kontraŭ 10 procentoj de la kostoj. Licenco por ilia produktado estis vendita jam al Hinda Unio. Nun la firmao surmerkatigas la kvaran generacion de siaj maŝinoj Xenon, kiu jam akiris renomon akirinte premion en Oshkosh en Usono kiel la plej bona ĉi-speca helikoptero en la mondo. Ĝi estas pli komforta kaj akiras pli bonajn atingaĵojn. Ĝia bruo estis reduktita kaj ĝi flugas pli rapide kun la uzo de malpli granda kvanto de fuelo.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Maciek – 1’51”
Mortis Szymon Peres
La 28-an de septembro 2016 mortis Szimon Peres, kiu en la daŭro de 60 jaroj estis membro de 12 israelaj registaroj kaj de kvar politikaj partioj plenumante i.a. la oficojn de la ĉefministro kaj ministro por la eksterlandaj aferoj. En 2007 li estis elektita kiel la 9-a prezidento de Israelo. Szimon Peres estis pledanto por dialogo kaj paca fino de plurjara konflikto en la Proksima Oriento, pro kio en 1994 li estis distingita per la Paca Nobel-premio.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Brbara – 0’41”
La geavoj, la plej senavara socia grupo en Pollando
Senjoroj, da kiuj en Pollando estas ĉirkaŭ 6 milionoj, konsistigas la plej senavaran socian grupon en Pollando. En 2015 ili donis al siaj infanoj, nepoj kaj aliaj personoj donacojn kun la valoro de pli ol 4 miliardoj da zlotoj. Statistika emerito donacis ĉiumonate en la formo de kontanta mono kaj donacobjektoj 56 zlotojn. Tion oni taksis laŭ la esploroj pri la hejmmastrumaj buĝetoj, kiujn gvidas Ĉefa Statisika Oficejo. Multe malpli donacemaj estis aliaj sociaj grupoj. Ekzemple personoj laborantaj en propraj firmaoj por aliaj destinis nur po 46 zlotojn monate, agrikulturistoj po 26 zlotojn.
El la elsendo 13.09.2016. Legas Tomek