POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pollando avanas en la Unio, enmigrantoj-2016

Laŭ la  donitaĵoj de Eurostat Pollando okupas la 2-an lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de enmigrantoj akceptitaj en 2016. Anticipas nian landon Britio, sed inter venantaj tien enmigrantoj plej grandan grupon konsistigas usonanoj. Pollando eldonis plej multe da t.n.  unuaj estaddokumentoj lige kun laboro por eksteruniaj civitanoj. Temis pri 585, 9 mil. Tio estas pli ol Germanio – 504 mil kaj duoble pli ol Francio – 235 mil.  En statistiko Pollandon anticipas Britio kun 865,9 mil enmigrintoj el inter kiuj 183, 8 mil estis usonanoj. Inter enmigrintoj akceptitaj de Pollando 512,5 mil estis ukrainanoj. Laŭ donitaĵoj de Eurostat Pollando okupis la unuan lokon laŭ la vidpunkto de dokumentoj donitaj al eksterlandanoj lige kun la deziro entrepreni laboron. Temas pri 58 procentoj de ĉiuj uniaj permesoj ligitaj kun laborcela enmigrado. Plej multajn permesojn lige kun la studdeziro eldonis Britio. En Pollando  plej multajn permesojn pro la studdeziro ricevis ĉinoj. En la ceteraj uniaj landoj dominas portempaj estadpermesoj ligitaj kun la familimotivoj.

El la elsendo 21.11.2017. Legas Milada 

Ŝanĝoj en la gastronomiaj konsumkutimoj de poloj

Iom post iom ŝanĝiĝas gastronomiaj konsumkutimoj de poloj. Laŭ ĉiujara raporto „Pollando surtalere 2017” de MAKRO Pollando evidentiĝas, ke poloj ĉiam pli ofte vizitas restoraciojn ne nur dum tagoj laborliberaj, sed ankaŭ dumsemajne. Kompare kun la pasinta jaro oni notis 3-procentan kreskon. La vizito en restoracio fariĝas loko ne sole por forigi malsaton, sed ankaŭ por pasigi agrable tempon en la akompano de familianoj aŭ amikoj. Multaj konsumantoj kiel motivon elmontras komforton kaj ŝparon de la tempo. 62 procentoj de la respondintaj poloj alte taksas la menukvaliton. Favora prezo gravas por 52 procentoj de la enketitoj kaj por 29 procentoj signifon havas bona lokalizo de vizitota restoracio. 27 procentoj de la demanditoj kiel gravan taksis la priervokvaliton de la kliento. Polaj konsumantoj ĉiam pli ofte demandas pri konsisto de la pladoj kaj pri la maniero, en kiu ili estas pretigitaj. Plej oftan kritikon provokas maleblo ŝanĝi pladokonsisterojn, maleblo uzi sendratan retkonekton, manko de aparta loko por infanoj kaj beboj. Sian kontenton pri la vizito en restoracio polaj konsumantoj ĉiam pli ofte pretas premii per trinkmono, kiu ĝenerale egalas al la 10 procentoj de la menufakturo.

El la elsendo 21.11.2017. Legas Maciek – 1’27”

La plej moderna en Polando Centro de Medicina Simulado

Ĉe la Medicina Universitato en Bialistoko estis inaŭgurita la plej moderna en Pollando interbranĉa Centro de Medicina Simulado utiliganta la plej modernajn teknologiajn solvojn. La tieaj medicinaj hommodeloj tusas, palpebrumas kaj eblas ekzameni ĉe ili i.a. la pulsadon. Malantaŭ la tiel nomata venecia spegulo, alivorte duonreflekta spegulo troviĝas kontrolanto, ekzamenanta kiel procedas studentoj aŭ stiranta la hommodelon. Studentoj lernas baze de pretaj scenaroj, kiuj antaŭvidas i.a. internan aŭ eksteran sangoverŝiĝon, korinfarkton, misritmon de la koro kaj aliajn intervenokazojn. Medicinaj studenoj en la centro pasigas 5 procentojn de klinikaj okupoj, la ceteraj okazas en hospitalaj salonegoj, kie kun ili laboras realismaj, sendrataj  simuliloj reagantaj adekvate al la bezonojn  de la ekzercantaj studentoj.

El la elsendo 14.11.2017. Legas Maciek – 1’03”

Sankta Marteno regalas per ansero

La 11-a de novembro poloj festis la Tagon de Sendependeco, konatan ankaŭ kiel Tago de sankta Marteno. Tradicie dum ĝi multaj polaj familioj konsumas anseron. En la lastaj jaroj kreiĝis vera modo pri la novembra konsumado ĉi tiuj kortbirdoj. Jam ekde la 9-a de novembro ĝis la 3-a de decembro daŭras la 9-a eldono de la kampanjo „Sankta Marteno regalas per ansero”.  La plej bonaj restoracioj en la tuta lando servas tiuperiode almenaŭ tri anserajn pladojn, kiel antaŭmanĝaĵon, la unuan aŭ la ĉefan pladojn. Nunjare al la kampanjo aliĝis en la tuta lando 100 restoracioj. Laŭ la prezidanto de Slow Food Polska, la ideodoninto de la kampanjo, ĝi jam alportis mezureblajn sekvojn. Dum la lastaj 9 jaroj la konsumado de la ansera viando en Pollando kreskis 14-oble. Tradicie dum la kampanjo okazas diversaj konkursoj kaj festivaloj. Unu el ili estas adresita al kuirmajstroj premiante la plej bonan recepton por la servata ansero. Delikataj polaj anseroj fariĝas ĉiam pli popularaj inter poloj. Iliajn valorojn jam delonge alte taksas ankaŭ  eksterlandanoj. Tradicie la plej granda importanto de la anseroj estas Germanio kaj Francio. Ili estas eksportataj ankaŭ al Japanio, Usono, Svislando, Tajlando. Ĉie ĉi la viando de la polaj anseroj estas tie traktata kiel bongusta frandaĵo.

El la elsendo 14.11.2017. Legas Gabi – 1’46”

Pollando kunlaboras en PESCO

Pollando kaj 22 aliaj uniaj landoj sciigis lastlunde pri aliĝo al konstanta struktura kunlaboro koncerne defendon kadre de la Eŭropa Unio. Ĉi tiuj ŝtatoj alprenis konkretajn devontiĝojn por firmigi siajn defendkapablojn. En la nomo de Pollando subskribojn metis la ministroj por la defendo kaj por la eksterlandaj aferoj.   La polaj politikistoj aldonis al sia sciigodeklaro leteron, en kiu ili akcentis, ke la kunlaboro kadre de la Unio ne povas dubli NATO-on nek kun ĝi rivali kaj la kunlaboro kadre de PESCO devas konsideri minacojn venantajn de ĉiuj direktoj. Samtempe kun la subskribo de la deklaro ŝtatoj aliĝintaj al PESCO alprenis konkretajn devontiĝojn pri plukonstruo de defendprogramoj aŭ entreprenado de eksterlandaj operacoj.  La decido malfermas vojon al formala funkciigo de la strukturo en decembro. La ŝtatoj-membroj prezentis ĝis nun pli ol 50 konkretajn projektojn same pri la kapablo kiel ankaŭ pri opercoj mem realigotaj kadre de PESCO.

El la elsendo 14.11.2017. Legas Milada – 1’25”

Malferma tago en la pola parlamentejo

Okaze de la Nacia Festo de Sendependeco eblos viziti la 11-an de novembro  i.a. la Kolonan Salonegon, la Marŝalan Koridoron, la laborpostenojn de ĵurnalistoj kaj la Kunvensalonegon de la Senato.  La gvidideo de la malferma tago estas la pasonta la 5-an de decembro 2017 150-a naskiĝdatreveno de marŝalo Józef Piłsudzki. Por la vizitantoj estis pretigitaj multaj atrakciaĵoj. I.a. en la ĉefa halego eblos konatiĝi kun liaj fotoj. La plej junaj gastoj estos invititaj por la terena ludo „Laŭ la vojo de Aglo”, kiu estas la blazono de Pollando, kaj en porokaza Gazetlegejo eblos konatiĝi kun informoj el novembro 2018. En la sejmaj kuluaroj ludos Varsovia Sentimentala Orkestro tradiciajn patriotajn kantojn invitante por la komuna kantado. Ĉe la galerio de la Sejmdebatoj aŭdiĝos historia parolado de Józef Piłsudzki inaŭguranta la unuan kunsidon de la Leĝdona Sejmo el la 10-a de februaro 1919.  En salonoj, en kiuj kutime laboras sejmaj komisionoj eblos ripozi kartludante paciencludon, ŝatatan de la marŝalo aŭ paropreni renkontojn por lerni la aranĝadon de la naciaj kokardoj.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Barbara – 1’29”

Ekspozicio en la vestiblo de la Sejmo

En la ĉefvestiblo de la Sejmo estas prezentata ekspozicio prilaborita de la krakova filio de la Instituto pri la Nacia Memoro, prezentanta malfacilajn kaj komplikajn sortojn de la polaj legioj en la jaroj de la 1-a mondmilito.  Ĝi prezentas ne sole ilian militistan dimension, sed ankaŭ politikajn komplikaĵojn tra kiuj kondukis la vojo al sendependeco. Kronologie estas prezentitataj la plej gravaj militagadoj, siluetoj de komandantoj kaj legisoldatoj. Aŭtune de la 1917 estis jam sciate, ke Pollando ekzistos kaj la 11-a de novembro estas dato simbola. Sekvis ĝin ankoraŭ tri pliaj jaroj plenaj de bataloj sur ĉiuj frontoj kaj kreado de la suverena ŝtato el tri diversaj organismoj, kiuj dum 123 jaroj estis aneksitaj de rusoj, prusoj kaj aŭstroj. La ekspozicio reliefigas, ke la reakiro de la suvereneco ne okazis mirakle, sed estis sekvo de plurjara laboro de centoj da miloj da homoj el diversaj grupiĝoj.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 1’26

Gvidlibro pri la pola flago kaj himno

Lige kun la Nacia Festo la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj inaŭguris kampanjon, kies celo estas altigi respekton por la pola nacia flago kaj himno. En la prilaborita gviidlibro estis formultitaj principoj pri la eksponado de la pola flago kaj korekta kantado de la himno. Temas pri du eldonaĵoj „Blanka-Ruĝa” kaj „Himno de Pollando”. La publikaĵo i.a. elmontras diferencojn inter flago kaj naciaj koloroj kaj klarigas la korektan uzon de la himnovortoj. La elŝutebla gvidlibro jam troviĝas interrete  ĉe la adreso de la ministerio por la internaj aferoj kaj administracio kaj estis elŝutita pli ol 100 mil fojojn.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Milada – 0’58”

Du novaj omaĝtabuloj sur la Tombo de Nekonata Soldato

Sur la Tombo de Nekonata Soldato estos baldaŭ solene malkovritaj novaj tabuloj dediĉitaj al polaj soldatoj batalantaj kontraŭ OUN (Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj) kaj UPA (Ukraina Ribela Armeo). Temas pri soldatoj, kiuj estis defendantaj polan lokan socion kontraŭ ukrainaj naciistoj el la du menciitaj grupiĝoj. Ili memorindigas eventojn i.a. en la lokoj Korytnica (12.03.1944), Narol (21-22.05.1944), Rzeczyca (02.06.1944) kaj Bircza (1945-46). La lasta tabulo sur la piliero de la Tombo de Nekonata Soldato estis senvualigita la 15-an de aŭgusto 2016 kaj estis dediĉita al la Trudforgesitaj Polaj Soldatoj, tio estas polaj patriotaj soldatoj murditaj de la komunista reĝimo. Tombo de Nekonata Soldato kreiĝis laŭ la decido de la Ministrokonsilio el 1925 en la arkadoj de la Saksa Palaco en Varsovio. En ĝia centro troviĝanta sub tri centraj arkadoj estis metita tabulo de griza ŝtono kun la surskribo „Ĉi tie kuŝas pola soldato pereinta por la Patrolando”. Samjare estis entombigita tie korpo de nekonata pola soldato transportita el hazarde elektita batalloko en Lvovo. Samtempe sur la pilieroj ektroviĝis la unuaj granitaj tabuloj kun la nomoj de batallokoj el la jaroj 1914-20.

El la elsendo 10.11.2017. Legas Barbara – 1’07”

Polaj patrinoj

Laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la nuntempa polino sian unuan infanon naskas havante 27 jarojn. 17 jarojn pli frue, en la  2-mila jaro la meza aĝo de la patriniĝo egalis al ne plenaj 24 jaroj. En pli multo la polaj patrinoj estas diplomitinoj de altlernejoj (52 procentoj). Tio ligiĝas kun la rimarkebla tendenco, ke same junaj virinoj kiel viroj unuavice deziras akiri diplomon kaj ekonomian stabilecon kaj nur poste alprenas decidon pri establo de la familio aŭ ĝia grandigo. Polinoj daŭre plej ofte decidas naski la infanon en la formala geedzeco, kaj temas pri 75 procentoj de tiaj kazoj. En plurinfanaj familioj tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 84 procentoj. Se temas pri la plurinfanaj familioj  en Pollando 627 mil patrinoj edukas triopon aŭ pli da infanoj. Plej multnombran grupon konsisitigas patrinoj, kiuj edukas tri infanojn, temas pri 74 procentoj. 4 infanojn edukas 14 procentoj de la patrinoj. 7 procentoj de la virinoj havas 5 infanojn kaj 5 procentoj de la patrinoj havas pli da infanoj. Laŭ la donitaĵoj de la Asocio de Grandaj Familioj „Tri Plus” 68 procentoj de plurinfanaj patrinoj estas plentempe profesie aktivaj kaj en iliaj familioj regas la partnera divido de la ĉiutagaj devoj. Tio signifas, ke same patrinoj kiel ankaŭ patroj plenumas tiajn hejmajn taskojn kiel vestolavado, domordigado, kuirado. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo de pli ol jarcentkvarono konserviĝas naskodepresio. En 2015 la fekundecindico egalis al 1,29, kio signifas ke je 100 virinoj en la aĝo de 15 ĝis 49 jaroj estis naskiĝantaj 129 infanoj. Ekde aprilo 2016 en Pollando funkcias la registara programo „Familio 500 plus”, kiu ĉirkaŭprenas 4 milionojn da infanoj. Kadre de la programo ĉiu familio pli ol unuinfana ricevas po 500 zlotojn monate por ĉiu dua kaj plia infano ĝis plenkreskiĝo sendepende de la enspezoj. Familio kun malaltaj enspezoj, se plenumas konformajn financajn  kriteriojn ricevas monservon ankaŭ por la unua infano. Ĝis la 1-a de oktobro nunjare la registaro destinis por la programo 500 plus 33 miliardojn da zlotoj.

El la elsendo 07.11.2017. Legas Tomek – 2’55”