POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
La nigraj cikonioj forflugas
La nestantaj en la apudkarpatia regiono (la suda Pollando) nigraj cikonioj komencis la forflugadon por la vintrumado al Afriko. Ĝi daŭros ĝis la fino de septembro. Al Pollando la nigraj cikonioj revenos almenaŭ unu semajnon pli frue ol la blankaj, kiuj forflugis jam fine de aŭgusto. La nuna jaro ne estis aparte favore por la nigraj cikonioj, kiuj havis malpli da idoj ol antaŭ unu jaro. Kaŭzis tion veterperturboj, tempestoj, abundaj pluvoj kaj longiĝaj sekecperiodoj. Aldone ĝenerale la malalta nivelo de la rivera akvospegulo kaŭzis malkreskon de fiŝoj, necesaj por nutri la birdidojn. La aŭtunan formigradon la nigraj cikonioj komencas ĉirkaŭ du semajnojn pli poste ol la blankaj kuzoj kaj la vintron ili pasigos en la nordorienta kaj orienta Afriko malofte transflugante la ekvatoron. Dum la flugo ili formas malpli gradajn gregojn ol la blankaj cikonioj kaj malsame al ili ne ĉiam flugas nur super la kontinento. Ili malpliofte aplikas glisan flugon, pli ofte utiligante sian muskoloforton. Al Pollando la nigraj cikonioj revenas jam meze de marto. Siajn nestojn la nigraj cikonioj kreas en malnovaj fagaj, pinaj aŭ mikistaj arbaroj, ofte proksime al riveroj, rojoj kaj lagoj, ĉar ilian ĉefnutraĵn konsistigas fiŝoj. Sed la nigraj cikonioj ne evitas en sia menuo insektojn, amfibiojn, reptiliojn kaj ronĝulojn. La nigraj cikonioj estas malplinombraj ol la blankaj. En Pollando nestas ne plenaj unu kaj duona mil paroj. La longo de ilia korpo egalas al 90-105 centimetroj kaj la etendeco de la flugiloj al 180-200 centimetroj. Ili pezas ĉirkaŭ tri kilogramojn. Ilia plumaro estas nigra, nur la brusto kaj ventro estas blankaj, iliaj bekoj kaj piedoj estas ruĝaj.
El la elsendo 26.09.2017. Legas Barbara
JP Morgan Chase kun sidejo en Varsovio
La decido pri lokalizo de unu el la ĉefsidejoj de JP Morgan Chase en Varsovio estis oficiele konfirmita de la usona banko. Sur ĝia interreta paĝo troviĝas informoj pri komenco de varbado por la ĉefaj administraj postenoj. JP Morgan Chase estas internacia firmo specialistiĝanta pri banka agado kaj financaj servoj. Laŭ la posedataj aktivoj estas la tria banko en la mondo. La malfermo de unu el ĝiaj ĉefsidejoj en Varsovio estas bona signalo same por aliaj financaj institucioj, kiel ankaŭ por la eksterlanda privata merkato pri tio, ke valoras investi en Pollando, ke temas pri entrepreno perspektivohava kaj sekura laŭ ĉia vidpunkto.
El la elsendo 26.09.2017. Legas Milada – 0’58”
Urba abeluja komplekso en Żywiec
En la Parko de Habsburgoj en Żywiec (la suda Pollando) estis establita urba abeluja komplekso, konsistanta el naŭ abelujoj. Zorgas pri ĝi abelistoj el unu el la lokaj firmaoj, kiu financis la aĉeton de la abelujoj, kiuj samtempe kaze de neceso, t.e. malsano de abeloj estos kompetentaj interveni. La abeluja komplekso havas edukan karakteron proksimigante al la urboloĝantoj, ĉefe infanoj kaj junularo la gravecon de abeloj en la homa medio. Ne temas sole pri mielo, sed pri la fakto, ke en preskaŭ 80 procentoj la polenado de plantoj en Pollando okazas dank’ al abeloj. Pli vastskale, je 100 kultivataj plantoj, kiuj garantias 90 procentojn de nutraĵoj la polenado de plantoj helpe de abeloj okazas en 71 kazoj. La kreantoj de la urba abeluja komplekso en Żywiec planas ankaŭ organizadon de eventoj, dum kiuj estos disvastigataj konoj pri abeloj. La plej proksima okazos en septembro, okaze de la mielrikolto. La abeluja komplekso najbaras al Malnova Kastelo kaj Palaco de Habsburgoj, kiu antaŭ dek kelkaj jaroj estis restaŭrita kaj apartenas al la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Żywiec.
El la elsendo 22.09.2017. Legas Tomek – 1’18”
Protektado de gufoj en la okcidenta Pollando
En la okcidenta Pollando, en la lubuŝa vojevodio gufoj instaliĝis ĉe unu el la tri monitorataj ĉi-sezone artefaritaj nestoj. Sume kadre de la protektoprogramo de gufo en ĉi tiu regiono dum 6 jaroj estis instalitaj 11 platformoj por ĉi tiuj plej grandaj eŭropaj strigoj. En la Lubuŝa Regiono gufo apartenas al la plej malofte aperantaj strigoj, ilian nombron oni taksas je 8-10 kovoparoj kaj ĝi ne kreskas. La muntado de artefaritaj nestoj celas plibonigi la situacion, sed gufoj mem devas ilin trovi kaj instaliĝi en ili. La nestoj troviĝas sur altaj arboj en sovaĝaj kaj malfacile alireblaj arbaraj regionoj. Ĉirkaŭ ili funkcias tri protektosferoj por certigi trankvilon al la kovantaj birdoj. En nia geografia sfero gufoj ĝenerale ne konstruas proprajn nestojn, sed okupas nestojn apartenantajn al aliaj grandaj rabobirdoj aŭ nigraj cikonioj. Ne trovante ilin gufoj kovas surtere, kio ligiĝas kun alta vivorisko de la idoj. Gufo estas la plej granda strigo de Eŭropo kaj unu el la plej grandaj en la mondo. Laŭ dimensioj ĝi estas kompareble sole kun la japana gufo kaj virginia kornostrigo. En Pollando la nombro de gufoj estas stabila kaj egalas al 250-280 kovoparoj. Gufo kaj ĉiuj aliaj strigoj estas strikte protektataj en Pollando.
El la elsendo 22.09.2017. Legas Tomek – 1’32”
Pri Pollando en Cambridge-Universitato
La estro de la polaj studoj en Cambridge-Universitato, d-ro Stanley Bill deklaris, ke evoluigo de Cambridge Polish Studies altigos la kononivelon pri Pollando en Britio. La specialistiĝanta pri la 20-jarcenta pola literaturo aŭstraliano gvidis la projekton en la enkonduka fazo. La studprogramo celas unuavice britajn studentojn, kiuj lernos la historion de la pola kulturo kaj krome lernas la polan lingvon. La lingvolernado estas traktata kiel bazo, ĉar laŭ d-ro Bill, ne eblas kompreni Pollandon aŭ la polan historion sen la kono de la pola lingvo. La destinita tiucele kvoto de 15 milionoj da zlotoj garantias, ke la polaj studoj firme radikiĝos en la programo de Cambridge. En la enkonduka fazo studojn partoprenis ĉirkaŭ 150 britaj studentoj el inter kiuj nur ĉirkau 10 havis rilatojn kun Pollando. Laŭ doktoro Bill la konoj pri Pollando en Britio estas malaltnivelaj. Kadre de la programo estas kaj estos gvidataj ankaŭ sciencaj esploroj kaj ciklo da eventoj por vasta publiko dediĉitaj i.a. al la pola kulturo, politiko kaj historio. En la pasintaj jaroj Cambridge Polish Studies gastigis i.a. konferencojn pri pola politika penso, pri la polaj-ukrainaj rilatoj, pri la pola socio en Britio. Plia evoluo de la polaj studoj en Cambridge estas ebla dank’ al speciala subvencio de la pola ministerio por la scienco kaj supera edukado kaj estos realigata kunlabore kun la Varsovia Universitato.
El la elsendo 19.09.2017. Legas Tomek – 1’42”
Premioj de Antonina kaj Jan Żabiński
En Varsovio lastlunde estis enmanigitaj distingoj de Antonina kaj Jan Żabiński, atribuataj al poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Ricevis ilin personoj, kiuj pro formalaj motivoj ne estis honoritaj de la israela Yad Vashem. La solenaĵo jam laŭvican jaron okazis en la varsovia ZOO-ĝardeno, en kiu Jan Żabiński, ĝia direktoro, kune kun la edzino en la jaroj 1943-45 kaŝis kaj savis pli ol 300 judojn el la varsovia getto. La distingojn atribuas fondaĵo From the Depths, kies celo estas konstruado de komuna estonteco inter poloj kaj judoj. La distingitaj monakinoj-franciskaninoj el Maria-klostro savis vivon de pli ol 750 judoj. Senĉese anocas sin la saviĝintaj personoj aŭ iliaj familioj. Sekve distingita estis Natalia Jakoniuk kun familio, kiu riskante la vivon kune kun aliaj familioj en la vilaĝo Przeradz Mały, estis kaŝanta judojn dum la milito. Postmorte la distingo estis enmanigita al la familio de Daniel Kawczyński, membro de la brita parlamento. La frato de lia avo kune kun la edzino kaj 10-jara filino estis murditaj de germanoj pro helpo al judoj.
El la elsendo 19.09.2017. Legas Barbara – 1’40”
Mallongaj aktualaĵoj_15.09.2017
Pjongjang, malgraŭ la lastlunde proklamitaj laŭvicaj sankcioj, 12 tagojn post la sesa nuklea provo efektivigis vendrede matene laŭvican rakedprovon. La obuso falis en Pacifikon, post kiam ĝi transflugis la distancon de 3700 kilometroj sur la malksimuma alto de 770 kilometroj. Informis pri tio armeaj fortoj de la Suda Koreio kaj Usono. La registaro en Tokio akre kondamnis la vendredan rakedprovon de la Norda Koreio akuzante Pjongjan pri provoko. Lige kun ĉi tiu incidento por la vendreda posttagmezo laŭ la loka tempo estis kunvokita urĝmaniere kunsido de la Sekureckonsilantaro de UNo. Planitaj por la 14-a/20-a de septembro rusaj-belorusaj militekzercoj Zapad 2017 okazas en Beloruso, sur la Balta Maro, en la okcidenta Rusio kaj en la kaliningrada regiono. Ili elvokas maltrankvilon en NATO malgraŭ certigoj de Moskvo, ke la scenaro havas sole defendan karakteron. Laŭ ekspertoj temas pri ekzercoj laŭe de tuta okcidenta fronto (laŭ la moskva perspektivo) etendiĝanta de Finnlando kaj norvegaj akvoj ĝis la sudo de la Nigra Maro. Sur la tuta teritorio temas pri ekzercoj de rusaj trupoj, kies nombro superas 100 mil soldatojn kaj ne limiĝas al 12,7 mil kiel asertas la belosrua flanko. La dana defendministro Claus Hjort Fredriksen lige kun ĉi tiu fakto difinis Zapad-2017 provoko. La gvidanto de Alternativo por Germanio (AfD) en la balotoj al Bundestag asertas, ke Germanio povas esti fieraj pri atingaĵoj de siaj soldatoj en ambaŭ mondmilitoj (ni aldonu ambaŭ provikitaj de germanoj) kaj ne plu devas toleri la referencadon al la krimoj el la periodo de la Tria Regno. Liaj vortoj „se francoj estas prave fieraj pri sia imperiestro, kaj britoj pri Nelson kaj Churchill, ni rajtas fieri pri la atingaĵoj de germanaj soldatoj en ambaŭ mondmilitoj” el la parolado la 2-an de septembro en Turingio dum la renkontiĝo de la dekstrula-naciista platfomo de AfD ricevis kelkminutan aplaŭdon.
El la elsendo 15.09.2017. Legas Barbara – 2’54”
Kromaj sankcioj kontraŭ la Nordan Koreion
La UN-oa Sekureckonsilantaro proklamis rezolucion pri kromaj sankcioj kontraŭ la Nordan Koreion. Ĝia projekto prilaborita de Usono celas instigi la reĝimon en Pjongjang rezigni pri nukleaj kaj rakadaj programoj. La decido estis alprenita unuanime. La novaj sankcioj koncernas i.a. liveron de petrolo. Por akiri la subtenon de Ĉinio kaj Rusio oni voĉdonis pri ilia milda versio. Ekde la 1-a de oktobro ĝis la jarfino temos maksimume pri 500 mil bareloj. En la sekvaj jaroj pri maksimume 2 milionoj da bareloj jare. Krome estis enkondukita plena embargo je liveroj de la tergaso al. la Norda Koreio. Estis malpermesita importo de teksaj elfaraĵoj.
El la elsendo 12.09.2017. Legas Barbara – 0’57”
Plumembri en la Eŭropa Unio
Laŭ la esploro de la instituto Bertelsmann Stiftung nur malmulte pli ol unu triono de la civitanoj de la Eŭropa Unio estas kontentaj pri ĝia evoludirekto. Malgraŭ tio decida plimulto de ili volas en ĝi plumembri. 70 procentoj de la enketitoj konstatis, ke ili deklarus la decidon plumembri, se en ilia lando estus organizita referendumo pri la membreco. La plej grandan substenon favore al la plumembreco en la Unio deklaris poloj, tuj post hispanoj.
El la elsendo 12.09.2017. Legas Barbara – 0’40”
Iom pri la civila stato de poloj
Antaŭneloge (junio 2017) la opinisonda centro CBOS okazigis interesan sociologian enketon pri la civila stato de poloj. Evidentiĝas laŭ ĝi, ke plimulto de plenkreskuloj civile liberaj ne superis la 24-an vivojaron. Temas pri 41 procentoj de la enketitoj. En la aĝogrupo 25-34 jaroj tiu elcento egalas al 39 procentoj. Civile libera estas ĉiu oka persono en la aĝogrupo inter la 35-a kaj 44-a vivojaroj. En tiu grupo temas pri 13 procentoj de personoj. 7 procentoj de personoj civile liberaj havas 45 kaj eĉ pli da vivojaroj. Kompare al la situacio de antaŭ 12 jaroj malkreskis la nombro de homoj civile liberaj en la aĝogrupo de 18-24 vivojaroj kaj kreskis en la aĝogrupo inter la 25-a kaj 44-a vivojaroj. 56 procentoj de personoj civile liberaj ne havas vivpartneron, ĉiu kvara (24 procentoj) tenas neformalajn ligojn kaj preskaŭ ĉiu kvina en tiu grupo flegante neformalajn kontaktojn ne kunloĝas kun sia partnero. Plimulto de plenkreskuloj civile liberaj loĝas kun siaj geaptroj (58 procentoj), 42 procentoj loĝas memstare. Preskaŭ ĉiun kvaran personon eblas difini kiel tipan solulon. 19 procentoj loĝas sen la gepatroj, sed en la akompano de partnero aŭ aliaj kunloĝantoj. Samtempe kompare al 2005 malkreskis elcento de plenkreskuloj civile liberaj loĝantaj kun la geaptroj. Duobliĝis tiu de personoj loĝantaj solece aŭ kun personoj aliaj ol la geaptroj. Plimulto de personoj civile liberaj estas finance plene sendependaj disde la geaptroj kaj tiu elcento estas ĝenerala en la aĝogrupo ĉirkaŭprenanta personojn super la 45-a vivojaro.
El la elsendo 12.09.2017. Legas Milada – 2’37”