POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Esplorinstituto pri polaj medikamentoj
500 milionojn da zlotoj la pola registaro destinas en 2018 por la produktado de medikamentoj. Kreiĝis speciala esplorprogramo pri polaj medikamentoj kontraŭ la kormalsanoj kaj tumoroj. La celo de la entrepreno estas laŭeble efike kaj favorpreze kuraci polajn pacientojn. Aktuale 70 procentoj de medikamentoj sur la pola merkato estas importataj. Ekzemple en Germanio kaj Francio eĉ 90 procentoj de medikamentoj devenas el la landa produktado. Por realigi tiun celon estas anoncita establo de moderna Instituto gvidonta esplorojn koncerne medicinajn bioteknologiojn, kiu signife altigos ĉi-sfere la nivelon de la pola medicino. La kreiĝanta institucio servos ankaŭ por logi al la kunlaboro sciencistojn ne nur el Pollando. Samtempe la polaj elstaraj sciencistoj, inĝenieroj, informadikistoj, genetikistoj, biogenetikistoj povos labori en Pollando kaj kun kuracistoj evoluigos la plej modernajn medicinajn teknologiojn sanfavorajn.
El la elsendo 16.01.2018. Legas Maciek – 1’08”
Monda Tago de Migranto kaj Rifuĝinto
Lastdimanĉe pasis Monda Tago de Migranto kaj Rifuĝinto. La tago fariĝis do la okazo por tiucela kvestado kaj altigo de la konscio pri la portata helpo. Caritas Polska liveras sisteme helpon al rifuĝintoj en Sirio, Libano, Jordanio, Irako, Palestina Aŭtonomio. La unuaj rimedoj en 2012 estis transdonitaj por helpi al rifuĝintoj el Sirio. Unu jaron poste tri mil infanoj el Damasko, Hawran-Dara kaj Homs ricevis festajn pakaĵojn. Ekde 2018 Caritas subvencias Medicinan Centron Bab Sharki en Damasko. Ĝis la fino de decembro la funkciado de la centroj estis kromfinancata el la Eŭropa Fondaĵo por Azilo, Migrado kaj Integriĝo administrata de la pola ministerio por la internaj aferoj. Tiun taskon en 2018 transprenis Caritas Polska, kiu por integrigaj programoj destinas pli ol 9,6 milionojn da zlotoj. La plej granda kampanjo de Caritas Polska helpanta al rifuĝintoj estas la prograno „Familio al Familio” inaŭgurita en oktobro 2016. La subteno celas personojn loĝantajn en Sirio, siriajn rifuĝintojn en Libano kaj libananojn vivantajn en mizero pro la migrokrizo. Ĝis nun tiun helpon utiligis pli ol 7 mil familioj en Sirio kaj Libano.
El la elsendo 16.01.2018. Legas Milada – 1’47”
Poloj kontentaj pri 2017
Laŭ la plej nova opinisondado de CBOS 65 procentoj de poloj taksis la pasintan jaron kiel jaron bonan por ili mem kaj iliaj familioj. CBOS, la pola opinisonda centro taksas tiun ĉi pritakson kiel la plej bonan ekde 27 jaroj. La ĉiujara opinisondado koncernis la pasintan jaron rilate al personaj, familiaj, profesiaj aferoj, rilate al la landa kaj monda situacioj. Laŭ la esploraŭtoroj ju pli granda kontento pri la propra materiala situacio des pli bonaj pritaksoj de la tuta jaro. La 2017-an kiel bonan por si mem kaj siaj familioj taksis 82 procentoj de la enketitoj difinantaj sian materialan situacion bona, sed entute kiel bonan la pasintan jaron taksis 65 procentoj de poloj. La pasintan jaron por siaj laborfirmaoj pli bone taksis viroj ol virinoj (70, respektie 60 procentoj). Plej kontentaj estis laborantoj de privataj kompanioj kaj de la fisko, malplej – laborantoj de agrikulturaj entreprenoj. Sed entute 48 procentoj de la respondintoj en ĉi tiu grupo taksis la pasintan jaron kiel bonan. 49 procentoj de poloj taksis la pasintan jaron kiel bonan por Pollando. 26 procentoj taksis ĝin nek bona nek malbona, 19 procentoj havis negativan opinion. Se temas pri la monda situacio nur 27 procentoj de poloj taksis ĝin bona, 32 procentoj ne havis konkretan opinion, sed por 30 procentoj de la enketitoj temis pri jaro malbona. Malgraŭ ĝenerale bonaj pritaksoj poloj esperas, ke la 2018-a estos pli bona por ili mem (46 procentoj) kaj por iliaj familioj (45 procentoj). Nur 6 procentoj prognozas la nunan jaron malbona. Pliboniĝon de la situacio en siaj laborlokoj antaŭvidas 44 procentoj de la enketitoj, sed nur 29 procentoj de laborantoj de agrikulturaj entreprenoj havas tiom pozitivan pritakson. Laŭ prognozoj de poloj el komenco de decembro 2017 la 2018-a estos malplibona por la mondo ol por Pollando. Pliboniĝon de la situacio atendas 34 procentoj de la enketitoj, ŝanĝomankon 31 procentoj de poloj.
El la elsendo 09.01.2018. Legas Milada kaj Barbara – 3’03”
Polaj anseroj ne sole kuirarta frandaĵo
La polaj anseroj liveras ne sole altvaloran viandon, popularan ankaŭ eksterlande, aparte en Germanio. Alia valora produkto estas la ansera lanugo. La valoron de lanugo el polaj anseroj alte taksas japanoj, sur kies merkaton ĉiujare trafas 100 tunoj de ĉi tiu produkto. Japanoj alte taksas ĝin pro neĝblanka koloro, malpli granda pezo kompare kun la aliaj, la altgrada elasteco kaj la fakto, ke ĝi estas plukata mane kaj ne maŝine. La kvalito de la pola ansera lanugo ligiĝas kun la maniero bredi la anserojn. Ili paŝtas sin libere, do senstrese, kio influas la kvaliton de la lanugo. Krome ne sesensignifa estas la fakto, ke ili ricevas kiel furaĝon avenon, kiu estas fonto de valoraj mikroelementoj. La valoro de la eksporto de la ansera lanugo el Pollando al Japanio en 2016 egalis al 9,6 milionoj da eŭroj. Jam en la daŭro de la tri unuaj jarkvaronoj de 2017 Pollando eksportis tien 72, 5 tunojn da ansera lanugo kun la valoro de 6,9 milionoj da eŭroj. Krome Pollando eksportas la anseran lanugon ankaŭ al multaj aliaj landoj i.a. Usono, al Tajvano kaj Germanio.
El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’18”
Finna eksperimento kun la sveda lingvo
La sveda lingvo en la finnaj lernejoj estas deviga lernoobjekto. Ekde nun parto de lernantoj povos tamen elekti, ĉu anstataŭ la svedan ili preferas lerni alian lingvon. Tian decidon akceptis la finna parlamento. La eksperimenton povos partopreni apenaŭ 2200 lernentoj, kiuj ekde sekva lernojaro troviĝos en la kvina, sesa klasoj de la bazaj lernejoj. Aktuale en Finnlando oni lernas ambaŭ oficialajn (naciajn) lingvojn – la finnan kaj la sveda. Krome la lernantoj lernas almenaŭ unu fremdan lingvon. La nuna eksperimento ligiĝas kun la iniciato rezigni pri la deviga instruado de la sveda. La programo estas antaŭvidita por la jaroj 2018-2024. Pledantoj por la libervola lernado de la sveda elmontras la utilon lerni aliajn fremdajn lingvojn, ekzemple en la orienta Finnlando de la rusa, kaj en la nordo de la norvega. Tamen ne malaperas argumentoj, ke translokiĝante laborcele okcidenten aŭ suden en la ĉirkaŭlokojn de Helsinki estas necesa en la profesia vivo kono de la sveda. Ĝis nun ĉiuj oficialaj informoj en Finnlando devas aperi ambaŭlingve, tamen la nombro de svedparolantoj ne estas granda. Kiel la unuan uzas ĝin ĉirkaŭ 300 mil personoj en la lando kun 5,5 milionoj da loĝantoj.
El la elsendo 09.01.2018. Legas Maciek kaj Barbara – 1’34”
50 milionoj da eŭroj el Pollando por migrokrizo
Pollando kiel la unua lando de la Eŭropa Unio subskribis kontrakton kun Eŭropa Investa Banko pri partopreno en Iniciato de Ekonomia Subteno. 50 milionoj da eŭroj estas senprecedence alta kvoto destinita de Pollando por iniciato ligita kun la migrokrizo. La partopreno de Pollando en ĉi tiu programo estas sekvo de la konsekvece realigata strategio, ke la plej efika formo reagi je la migrokrizo estas helpo donata en la landoj tuŝitaj de la konfikto aŭ en la landoj najbaraj. La pola aliĝo al la programo signifas solidaran kontribuon fronti la plej seriozajn evoluajn, humanecajn kaj migrajn defiojn en la najbarejo de la Unio. La 50-milioneŭra subteno de Pollando estas la plej alta inter la ĝis nun deklaritaj de la uniaj ŝtatoj-membroj. Nia partopreno en la programo koncentriĝos en la helpoagadoj en Libano, Jordanio kaj ĉe la Okcidenta Bordo, kio konformas al la plurjara pola programo pri evolukunlaboro 2016-2020.
El la elsendo 02.01.2018. Legas Maciek – 1’06”
Pola Humaneca Helpo 25-jariĝi
Antaŭ pli ol 25 jaroj, la 26-an de decembro 1992 el Pollando forveturis la unua helpokonvojo por la sieĝata Sarajevo. Ekde tiam Pola Humaneca Helpo helpis al 9 milionoj 600 mil personoj damaĝitaj pro militoj, kataklismoj, totalismaj sistemoj en 44 landoj. La ĉefa devizo de la organizaĵo establita kaj gvidata de Janina Ochojska estas igi la mondon pli bona dank’ al malgrandigo de sufero kaj portado de humanismaj valoroj. Pola Humaneca Helpo gvidas konstantajn misiojn en Sirio, la suda Sudano, Somalio, la orienta Ukrainio kaj Irako reagante ankaŭ je subitaj krizoj. Ĝi gvidas ankaŭ la programon de kromnutrado de infanoj en Pollando.
El la elsendo 02.01.2018. Legas Maciek – 0’52”
Latvio kaj Pollando unie gvidas koncerne infanojn
Laŭ Eurostat Latvio kaj Pollando gvidas en la Eŭropa Unio, se temas pri redukto de la minaco pri mizero kaj socia ekskludo inter infanoj, do inter personoj ĝis la 17-a vivojaro. En la jaroj 2010-2016 tiu malkreskoindico rilate Latvion egalis al 17,5 procentoj, en Pollando al 6,6 procentoj. En la listo troviĝas sekve Irlando – 5,3 procentoj, Hungario – 5,1 procentoj, Bulgario kaj Latvio – 3,4 procentoj. En la sama periodo tiu indico kreskis en Greklando – je 8,8 procentoj, sur Kipro – je 7,8 procentoj, en Svedio je 5,4 procentoj. Laŭ Eurostat fine de 2016 la meza indico de minaco pri la mizero kaj socia ekskludo rilate infanojn egalis en la unio al pli ol 26 procentoj. En 12 uniaj landoj ĝi estis pli alta, en 16 aliaj malpli alta. Al la landoj, kie tiu indico estis pli alta apartenas Rumanio (pli ol 49 procentoj), Bulgario (pli ol 45 procentoj), Greklando (pli ol 37 procentoj), Hungario (pli ol 33 procentoj), Hispanio, Italio, Litovio (pli ol 32 procentoj). Pollando apartenas al la landoj, kiu troviĝis sub la meza unia indico same kiel Francio, Belgio kaj Luksemburgio. La plej malaltan nivelon, ĉirkaŭ 15-procentan notis du skandinaviaj landoj – Danlando kaj Finnlando.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Maciek – 1’35”
La Varmia aboco-libro
Al la lernejaj bibliotekoj en la distriktoj de Olsztyn, Braniewo, Lidzbark Warmiński kaj en la komunumo Reszel (la nordorienta Pollando) trafos senpage „La Varmia aboco-libro” ebliganta konatiĝi kun la loka dialekto. Eldonis ĝin la societo „La Varmia Domo” okupiĝanta pri la popularigado de konoj pri la kultura heredaĵo de Varmio. La libron subvenciis la pola kulturministerio. Ĝi celas kreskigi interesiĝon pri la historio, tradicio de la regiono kaj pri la varmia dialekto kaj helpos al lernantoj kaj instruistoj, gvidantaj la regiontemajn laborrenkontojn. Post unu jaro ĝi aperos en la elektronika formo. La unua „Aboco-libro de la varmia dialekto” aperis antaŭ kvar jaroj. La nova estis vastigita je pliaj varmiaj rakontoj. Ĝi enhavas legomaterialon kun la traduko en la polan lingvon kun vortaro kaj ekzercoparton kun solvoj. La unuan fojon en la libro aperis scienca komentario pri la varrmia dialekto.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Tomek – 1’01”
La Bet Leĥema Pacolumo
La Bet Leĥema Pacolumo ekbrilis en Pollando en la ĵusaj tagoj jam la 27-an fojon. La 31-an fojon lumigita en la ĵusaj tagoj en Bet Leĥem en la Groto de la Naskiĝo ĝi estis transprenita de polaj skoltoj el la manoj de la slovakaj skaŭtoj. Lastdimanĉe okazis la solenaĵo de ĝia trandono en la varsovia Arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto. Lastlunde la Bet Leĥeman Pacolumon el la manoj de polaj skoltoj transprenis la pola prezidenta paro. La Bet Leĥema Paclumo estas signo de frateco, unueco kaj paco kaj estas en Pollando nedisigebla elemento de la adventa preparo al Kristnasko. Ĝia nunjara devizo estas „En Vi estas lumo”. La unuan fojon la La Bet Leĥema Pacolumo estis transdonita antaŭ 30 jaroj en Aŭstrio, unu jaron poste la patronecon super ĝi transprenis aŭstraj skaŭtoj. Ĉiujare knabo aŭ knabino transprenas la lumon el la Groto de la Naskiĝo, de kie ĝi atingas Vienon. Dum porokaza solenajo ĝi estas transdonata al la loĝantoj de la urbo kaj al. reprezentantoj de skoltaj organizoj el multaj eŭropaj landoj. Tradicie Asocio de Pola Skoltaro ricevas la lumon de slovakaj skaŭtoj, la transdono okazas alterne en Slovakio kaj en Pollando. Sekve la lumo estas transdonata en la oriento al Rusio, Litovio, Ukrainio, Belorusio, en la okcidento al Germanio kaj en la nordo al Danlando.
El la elsendo 19.12.2017. Legas Milada – 1’55”