POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Stabila nombro de la polaj retuzantoj

La nombro de poloj utiligantaj la Interreton en la lastaj jaroj stabiliĝis. Temas pri 62 procentoj da poloj super la 15-a vivojaro. Laŭ la kvara eldono de Monda Interreta Raporto tiu ĉi grupo de la pola socio ne estas kohera kaj ĝiaj ciferecaj kapabloj ligiĝas unuavice kun aĝo. Inter 15-24 jaruloj eĉ 94 procentoj deklaras almenaŭ foj-fojan utiligadon de la Interreto. Inter personoj pli ol 60-jaraj nur 17 procentoj prezentis similan deklaron. Alia faktoro laŭ kiu eblus karakterizi la polan interretan populacion estas klereco. Ju pli kleraj estas poloj des pli ofte ili uzas la reton. Tiu elcento inter personoj kun universitata klereco egalas al 80 procentoj, dum nur al 20 procentoj inter homoj kun elementa edukiteco.  Preskaŭ 100-procente la reton utiligas lernantoj kaj studentoj. Kreskis elcento de la internaŭtoj inter senlaboruloj. La unuan fojon oni notis personojn, kiuj iam uzis interreton – sed nun pro manko de komputilo, altaj kostoj de la retuzo, ĝia senutileco rezignis pri tio.

El la elsendo 07.01.2014. Legas Milada

Ĉinio, atrakcia laborloko

Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko,  viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.

El la elsendo 07.01.2014. Legas Zbyszek

Cxinio, atrakcia laborloko

Pilgrimanto de la Jarmilo

Ĝis la 20-a de januaro 2014 en Lodzo – la centra Pollando –  daŭras unika laŭ la monda skalo ekspozicio de fotoj de Johano Paŭlo la 2-a „Pilgrimanto de la Jarmilio”.  La kolekto konsistas el 300 fotoj de Papo-polo en plimulto ĝis nun neniam publikigitaj. Johano Paŭlo la 2-a ĉiam alte taksis kontaktojn kun homoj, estis homo karisma, energia kaj aktiva.  La prezentataj fotoj devenas el la riĉega kolekto de Servizio Fotografico [servicjo fotografiko] de „L’ Osservatore Romano” kaj atestas pri la eksterordinara pontifikado de Johano Paŭlo la 2-a. Ili prezentas la papon laŭ diversaj aspektoj. Kiel moralan aŭtoritatulon, kiu disvastigadis universalajn valorojn al ĉiuj homoj sendepende al ilia mondkoncepto, konfesio aŭ raso. Kiel­ politikiston, kiu dank’ al sia sindediĉo, humileco kaj amo en enorma maniero influis la formon de la hodiaŭa mondo. Kiel la  homon, kiu spertante penon kaj solecon dediĉis sian vivon al aliaj homoj. La ekspozicio konsistanta el 21 partoj – pro la temamplekso – rolas kiel eksterordinara dokumenta veturo tra la unuopaj etapoj de la pontifikado kaj agado de Johano Paŭlo la 2-a.

  El la elsendo 03.01.2014. Legas Gabi

La ekspozicio pri la Pilgrimanto de la Jarmilo en Lodzo

24 milionoj da pasaĝeroj en polaj flughavenoj

Eĉ 24 milionoj da pasaĝeroj utiligis en 2013 la polajn flughavenojn. Tio estis je 12,5 procentoj pli ol unu jaron antaŭe. La gvidan rolon havis la Varsovia Chopin-flughaveno, sekvis aerodromoj en Krakovo kaj en Gdansko. La 2012 estis la tria jaro laŭvice, en kiu kreskis la nombro de la flugantaj pasaĝeroj. Tio estis ebla dank’ al la ŝanĝoj sur la merkato de regulaj trafik­konektoj, inkluzive evoluon de favorprezaj kaj landaj flugoj. Tra la ĉefurba flughaveno Chopin pasis 9,5 milionoj da pasaĝeroj, la krakova Balice notis 3,4 milionojn da pasaĝeroj kaj la flughaveno en Gdansko 2,8 milionojn da vojaĝantoj. Krome la flughaveno en Katowice notis 2 kaj duonan milionojn da pasaĝeroj kaj tra Vroclavo pasis 1,9 milionoj da pasaĝeroj. En 2012, simile kiel unu jaron pli frue, plej rapide disvolviĝis la regionaj flughavenoj; la plej grandan dinamikon, pli ol 77-procenton notis la flughaveno en Zielona Góra-Babimost. En 2012 komencis funkcii du novaj flughavenoj – en Modlin (857 mil pasaĝeroj) kaj en Lublino (5,6 mil personoj). La plej oftaj flugoj okazis al Britio kaj la plej ofte vizitata urbo estis Londono, kien flugis pli ol du milionoj da pasaĝeroj. Sekvis Germanio kaj Italio. La gvida flukompanio estis LOT. Rynair havis la 23-procentan partoprenon en la pola flugmerkato, la 20- procentan notis Wizz Air.

El la elsendo 31.12.2013. Legas Milada

La Poŝtelefona Gardanĝelo

La prototipon de aplikaĵo baziĝanta sur niaj nervaj konektoj kaj nia  biologio prilaboras psikologo Rafał Ohme konstatinte, ke plimulto de ni ne havas tempon aŭskulti nian internan voĉon aŭ ĝin rifuzas. Ŝanĝi tion helpos al ni plur­funkciaj poŝtelefonoj. La prototipo de la aplikaĵo estos preta en 2014. Lau Rafał Ohme la homa korpo la tutan tempon „sufloras” al ni, kion fari. Ĝi informas nin pri la bezonoj, sed nur malmultaj kapablas aŭdi tiujn komunikojn. La menciita aplikaĵo baze de signaloj senditaj de organismo avertos ekzemple, ke la nivelo de nia nervoziĝo superis iun nivelon. Tiam aperos ankaŭ konsilo, ke prefere dum duona horo oni distanĉiĝu de aliaj homoj, faru kelkajn fizikajn ekzercojn aŭ supreniru la ŝtuparon de la oficejo aŭ domo. Kiam la organismo reakiros ekvilibron homo ricevos konfirman informon. Rafał Ohme bildece komparas la funkcion de la aplikaĵo kun la rolo de Gardanĝelo sufloranta solvon, helpanta, sed parolanta tro mallaŭte por ke oni aŭdu tion. La poŝtelefona aplikaĵo estos pli laŭta.

 El la elsendo 31.12.2013. Legas Tomek

La Posxtelefona Gardangxelo

Ĉokolado rekomendita

Laŭ hispanaj sciencistoj ne necesas rezigni pri frandado de ĉokolado, ĉar ĝi ne grasigas, eĉ kontraŭe – personoj, kiuj ofte konsumas ĉokoladon havas malpli da grasa histo. Kiel informis la periodaĵo „Nutrition” sciencistoj el la universitato en Grenado analizis donitaĵojn de 1458 personoj 12-17-jaraĝaj el 9 eŭropaj landoj, partoprenintaj la esplor­projekton HELENA, financitan de la Eŭropa Unio. La esplorojn aŭtoris Magdalena Cuenca-Garcia. Ŝiaopinie kvankam ĉokolado estas taksita kiel alt­grade energidona produkto, riĉa je sukeroj kaj graso la lastaj esploroj  inter plenkreskuloj sugetas, ke la konsumado de ĉokolado ligiĝas kun malpli alta risko de kor­metabolaj malsanoj. Ĉokolado enhavas mulajn flavono­idojn, kiuj rolas kiel fortaj antioksidantoj. Ili efikas ankaŭ kontraŭinflame kaj kontraŭ­trombe kaj helpas en hipertensio. Sciencistoj atentigas krome, ke la biologia efikado de nutraĵoj ne povas esti konsiderata nur laŭ la vidpunkto de ilia kolarieco, sed ankaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj konsisteroj, kiuj en difinita maniero efikas grandige aŭ malgrandige je la risko de malsanoj, inkluzive de obezeco.

  El la elsendo 31.12.2013. Legas Gabi

Cxokolado rekomendita

La varsovia semajnfina signalo

La sonĝo pri Varsovio”, tre populara kanzono de Czesław Niemen, ekde la 16-a de februaro (la naskiĝ­tagreveno de la mortinta antaŭ  10 jaroj kantisto) ĉiuvendrede eksonos sur la Banka Placo en Varsovio tiamaniere anoncante semajnfinon. „Sonĝo pri Varsovio” estante muzika invito enamiĝi al Varsovio pro ĝia belo, moderneco, gastamo kaj nevenkeblo ne rolos tamen kiel la himno de Varsovio. Tiun rolon plenumas melodio aŭdiĝanta ĉiutage je la 11.15 de sur la horloĝa turo de la Reĝa Kastelo. Ĝi memorigas, ke tiuhore en septembro 1939 dum la pribombado de Varsovio fare de germanoj haltis la horloĝa mekanismo. La himno estis kun­komponita baze de la muzik­motivoj de la historia Varsovia Kanto kaj de la insurgenta Marŝo de Mokotów-kvartalo el 1944.

El la elsendo 27.12.2013. Legas Gabi

Por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko en Bet Leĥem

En novembro la pola prezidento kun la edzino­ vizitis la Bazilikon de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem. Ili estis bonvenig­itaj de la protektantaj la Bazilikon franciskanoj kaj reprezentantoj de la ortodoksa kaj armena Eklezioj. La pola prezidenta paro en la akompano de franciskano Seweryn Lubecki vizitis la sanktejon, preĝis ĉe la Groto de la Enmondiĝo, vizitis la preĝejon de sankta Katerina la Aleksandria kaj vizitis la groton de sankta Jozefo. Post la vizito kortuŝita prezidento Komorowski dividis la opini­ondeklaris, ke tiuloke Kristnasko daŭras la tutan jaron kaj kun rekono rilatigis sin al la kunlaboro de la protektantaj la Bazilikon Eklezioj. Ministro Jaromir Sokołowski el la prezidenta kancelario informis, ke Pollando destinos 50 mil dolarojn por la restaŭra fondaĵo de la Baziliko.

El la elsendo 24.12.2013. Legas Milada

Por la restaura fondajo de la Baziliko en Bet Lehem

Omaĝe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn

Sur Grzybowski-Placo en Varsovio ekstaros monumento de poloj savantaj judojn. La Varsoviaj urboaŭtoriatoj kaj Komitato por Protekti la Memoron pri la Bataloj kaj Martireco anoncis konkurson por la formo de la monumento. Ĝi estos lokita ĉe la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. En la samflanka navo troviĝos  omaĝmuro kun la nomoj de poloj savantaj judojn. La liston preparas speciala grupo sub la gvido de Jan Żaryn el la Komitato memoriganta polojn, savintaj judojn. Laŭ profesoro Żaryn temos pri ĉirkaŭ 10 mil nomoj kaj krome tiaj institucioj kiel ekzemple Pola Konspira Ŝtato, la Katolika Eklezio, la Pola Registaro en Elmigrejo. La konkurso daŭros ĝis la 28-a de februaro 2014. Ĝi havas internacian karakteron.

El la elsendo 20.12.2013. Legas Milada

Omagxe al poloj savantaj judajn kuncivitanojn

Festokaza butikumado de poloj

La ŝparado kaj prudento – tiel mallonge eblas sumigi la esplor­rezultojn de la konsil­firmao Deloitte pri nia butikumado lige kun la Kristnasko 2013. Malgraŭ ŝparado kaj prudento temos pri la 5-procenta kresko kompare al 2012. Entute temos pri 1126 zlotoj (ĉ. 268 eŭroj). La festaj elspezoj estas financitaj el niaj ŝparitaĵoj. Ĉiu 20-a persono planas preni por la kristnaska butikumado bankan krediton. Statistika eŭropa familio elspezas por la festoj ĉ. 452 eŭrojn – je 184 eŭroj pli ol poloj. Ĉiam pli ofte poloj festokaze butikumas en grandaj vendejretoj, ĉiam pli ofte interrete. Poloj plej ofte aĉetas kiel kistnaskajn donacojn kosmetikaĵojn kaj librojn, mem preferente ricevi koverton kun kontanta mono. La esploroj de la konsilfirmao Deloitte en Pollando okazis la 5-an fojon, en la mondo la 16-an. Partoprenis ĝin 17 eŭropaj landoj.

El la elsendo 17.12.2013. Legas Milada

Festokaza butikumamdo de poloj