POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Polino distingita de la brita reĝino Elizabeta la 2-a
La 62-jaraĝa Elżbieta Wanda Piotrowska, la direktorino de Morley College en Londono estis distingita de la reĝino Elizabeta la 2-a per medalo de la Oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio – OBE pro la meritoj en la edukado de plenkreskuloj. Piotrowska naskiĝis en Britio en la familio de la polaj militrifuĝintoj – ŝia patrino estis malliberigitino de Oberlangen, la patro estis soldato de generalo Stanisław Maczek. Ekde 2008 ŝi estas direktorino de la funkcianta ekde la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento koleĝo specialistiĝanta pri la edukado de la plenkreskuloj. diplomitiĝinte pri sociologio en la universitato de Kent ŝi pli frue laboris en la kleriga inspektoraro Ofsted, ŝi estis instruistino kaj manaĝero. En MorleyCollege en la sud-orienta Londono edukiĝas ĉ. 11 mil plenkreskuloj jare. Ĝi specialistiĝas pri la sociaj sciencaj kaj artaj studdirektoj: pentroarto, muziko, aktorado, danco k.s. Kun la lernejo estis ligitaj konataj komponistoj Gustaw Holst kaj Ralph Vaugham Williams, nun kunlaboras konata pentristo David Hockney. MorleyCollege havas riĉan programon de ekspozicioj, lekcioj kaj koncertoj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi
Elzbieta W. Piotrowska distingita de la brita regxino
2013 – laŭvica rekorda jaro de Veturilo
En la dua jaro de la publikaj bicikloluejoj Veturilo en la pola ĉefurbo oni pruntis biciklojn preskaŭ unu milionon 800 mil fojojn. En 2013 aldoniĝis 173 biciklaj staciluejoj, kiujn utiligis 150 mil personoj. Grandiĝis la longeco de la biciklaj vojetoj. En la 2014 kreiĝos pliaj. Daŭras laboroj pri plukonstruo de la bicikla infrastrukturo. La utiligantoj de Veturilo estas kontentaj pri la funkciado de la sistemo. Pli ol 90 procentoj de la enketitoj taksis ĝin kiel bonan aŭ tre bonan. La sistemo Vetruilo estis funkciigita la 1-an de aŭgusto 2012, ĝia E-nomo Veturilo proponita de Marek Kempisty gajnis en la publika plebiscito i.a. dank’ al la subteno de esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi
La bicikloluejoj Veturilo en 2013
Nova sezono de Veturilo komenciĝas
Ekde la plej proksima sabato denove eblas lui la ĉefurbajn biciklojn Veturilo. Ili aperis sur la varsoviaj stratoj komence de aŭgusto 2012. Ekde tiam kreiĝis en la tuta urbo 173 lustacioj de Veturilo kun pli ol 2 mil 600 bicikloj. Nunjare aldoniĝos novaj lustacioj kaj biciklaj vojetoj. En 2013 la bicikloj Veturilo estis luitaj pli ol unu milionon 800 mil fojojn. Rekorda luinto faris tion 1400 fojojn – 507 fojojn en la 2012-a jaro kaj 893 pasintjare. Veturilo estas la 8-a laŭ grandeco eŭropa biciklosistemo kaj la plej granda en la Centra kaj Orienta Eŭropo. Laŭ „USA Today” ĝi estas la 10-a plej bona bicikla sistemo en la mondo. En la publika informo pri la inaŭguro de la nova sezono oni memorigas, ke la nomo Veturilo devenas el la lingvo Esperanto kaj oni klarigas la signifon de la vorto.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara / Tomek
Nova sezono de la varsovia Veturilo
Omaĝaj solenaĵoj en Auschwitz-Birkenau
Lunde okazis solenaĵoj lige kun la Internacia Memortago pri la Viktimoj de Holokaŭsto. Ĝi estas solenata en la datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau. La ĉefa datrevena solenaĵo kun partopreno de eksaj malliberigitoj, saviĝintaj judoj, rabenoj kaj katolikaj religiuloj, politikistoj, inkluzive de parlamentanoj el Eŭropo, Usono kaj Kanado okazis frumatene en la eksa koncentrejo Birkenau. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Bierkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis loko de la ekstermado de judoj. En Auschwitz germanoj mortigis almenaŭ unu milionon 100 mil homojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, ciganojn, sovetajn ostaĝojn kaj personojn de aliaj naciecoj. La koncentrejo estis liberigita la 27-an de januaro 1945 fare de la soldatoj de la 100-a Lvova Infanteria Divizio. Estis liberigitaj ĉ. 7 mil malliberigitoj, pereis 231 sovetaj soldatoj. Hieraŭ komencis funkcii la dulingva – pola-angla – paĝo de la Instutito pri la Nacia Memoro pri la germanaj mortotendaroj kaj koncentrejoj sur la tereno de la okupaciita Pollando: www.truthaboutcamps.eu.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna
Omagxaj solenajxoj en Auschwitz-Birkeu
Pollando avancis en la Rangolisto de Ekonomia Libereco
Pollando okupis la 50-an lokon inter 178 ŝtatoj en la Rangolisto de Ekonomia Libereco, prilaborita de la vaŝingtona Hertige Foudation kaj Wall Street Journal. Pollando avancis je 7 lokoj kompare kun 2013 pliboniginte siajn rezultojn en 6 je 10 ekzamenataj sferoj de la ekonomia vivo i.a. merkatista libereco, investado kaj komerco. En Eŭropo temas pri ĝia 23-a loko inter 43 aliaj landoj. Ekde kiam estas prilaborata la rangolisto de ekonomia libereco, do ekde 20 jaroj la rezultoj de Pollando kreskis je 16 poentoj kaj ĝi troviĝas inter la unua dudeko da ŝtatoj plej rapide avancantaj en ĉi tiu listo. Pollando antaŭas Hungarion kaj sekvas Hispanion. Inter la eŭropaj landoj avanas Svislando, Irlando, Danlando kaj Estonio. En la monda skalo gvidas Honkongo, Singapuro kaj Aŭstralio.
El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara
Pollando avancis en la rangolisto de Ekonomia Libereco
Stefanos Korkolis koncertas en Varsovio
En la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio ĉi-vendrede koncertas konata greka komponisto kaj pianisto Stefanos Korkolis. La koncerto estas organizita de la Greka Ambasado en Pollando kaj ligiĝas kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en la Eŭropa Unio. Stefanos Korkolis estas artisto eŭropdimensia. Li loĝis la studis en Greklando kaj en Francio. La pianludon li komencis lerni havante 5 jarojn tuj rekonita kiel mirakla infano. Sekve li perfektigis sian talenton ĉe tiaj majstroj kiel Vladimir Horowitz kaj Yvonne Lefebure. Dum siaj multaj fortepianaj recitaloj en Greklando kaj eksterlando li logis ĉirkaŭe de si fidelajn muzikŝatantojn. Stefanos Korkolis komponis en 1997 Himnon de Specialaj Olimpikoj, kies unua publika plenumo okazis en 1999 en Usono dum la Somera Ĉamionado de Specialaj Olimpikoj en la Norda Karolino.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada
La varsovia koncerto de Stefanos Korkolis
La semajnfinaj koncertoj omaĝe al Wojciech Kilar
Per la semajnfinaj koncertoj la Nacia Filharmonio en Varsovio omaĝas la memoron de la antaŭnelonge forpasinta elstara pola komponisto Wojciech Kilar. La muzikkolektivoj de la filharmonio dum jaroj plenumadis kaj registradis plurajn komponaĵojn de Kilar. En la programo de la koncertoj aŭdiĝos ankaŭ Springfield Sonnet, kiun praplenumis la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio. La monda premiero de tiu komponaĵo de Kilar okazis dum la turneo de la Nacia Filharmonio en Svedio kadre de la 13-a Festivalo “Nutida Music”. Krome en la semajnfinaj koncertoj aŭdiĝos Meso opuso 68 de Krzysztof Meyer kaj Stabat Mater de Dvořák. La tuton gvidos la arta direktoro de la Filharmonio, Jacek Kasprzyk.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Krystyna
Semajnfinaj koncertoj omagxe al Wojciech Kilar
La bildstrio “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”
La 15-an de januaro en la eldonejo Rizzoli Lizard en Italio aperis la bildstrio titolita “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”. Sur ĝiaj 160 koloraj paĝoj la leganto konatiĝas kun eksterordinara historio de homo, kiu dum la 2-a mondmilito kiel la unua rimarkis kaj kondamnis la teruraĵojn de la holokaŭsto, sed estis ignorita de la aliancanoj. La bildstrion aŭtoras Marco Rizzo kaj Lelio Bonaccorso. La milittemaro, la holokaŭsto kaj la historio de Pollando okupaciita de germanoj interplektiĝas kun la historio de la homo, kiu senĉese akuzas tiujn, kiuj kvankam vidis ne volis kredi kaj restis indiferentaj. Lige kun la eldono de la bildstrio pri Jan Karski, kies 100-a naskiĝdatreveno proksimiĝas oni parolis ankaŭ dum speciala konferenco en la Eŭropa Parlamento. Estis tie pretigita la 22-panela ekspozicio prezentanta la figuron de la heroa polo.
El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada
Ĉiam pli da laborofertoj en la reto
Daŭre kreskas la nombro de laborofertoj en la Interreto. En oktobro aperis ĉirkaŭ 145 mil. Plej multaj rilatis al la Poznana Regiono en la okcidenta Pollando. Kreskas interesiĝo pri ekonomikiistoj, en oktobro temis aparte pri librotenistoj kaj specialistoj pri impostoj. Daŭre alta estas interesiĝo pri inĝenieroj. Aperis novaj laborofertoj en eduka kaj farmacia sektoroj. En la dua duono de 2013 kreskis laborofertoj por personoj profesie okupiĝantaj pri infanoj kaj grizaĝuloj, kaj okupiĝantaj pri aliaj hejmlaboroj. Laŭ specialistoj kaŭzas tion longdaŭraj demografiaj transformiĝoj.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Zbyszek
Kreskas laborofertoj en la Interreto
Eksterlandaj Studentoj en Pollando (2014)
En Pollando studas gejunuloj el 142 landoj. Preskaŭ unu trionon de ili konsistigas ukrainanoj. Plej ofte ukrainaj gejunuloj elektas medicinajn fakultatojn. En la antaŭa akademia jaro temis pri 29 mil eksterlandanoj, inter ili 9747 ukrainanoj. Laŭ la vidpunkto de la nombro de la ukrainaj studentoj Pollando antaŭis Germanion kaj prenis la 2-an lokon post Rusio. Plej multaj ukrainanoj elektas privatajn altlernejojn. Ekde 2005 triobliĝis la nombro de studentoj el Bjelorusio, entute temas pri pli ol 3 mil personoj. Ĉiam malpli multaj estas eksterlandaj studentoj poldevenaj. Inter eksterlandanoj multnombre estas reprezentitaj studentoj norvegaj (1553) kaj svedaj (1160). Tre rapide kreskas la nombro de la studantaj en Pollando hispanoj. En la akademia jaro 2012/13 temis pri 1327personoj. En 2005 estis da ili nur trideko. Kompare kun la mondaj statistikaĵoj en Pollando studas malmultaj azianoj. La nombro de la eksterlandaj studentoj kreskas, sed daŭre temas nur pri 1,74 procentoj de la tuto de la gejunuloj studantaj en Pollando.
El la elsendo 14.01.2014. Legas Gabi