Novaĵoj
Turistoj en la vinberejoj de Krakova Regiono
La ĉefa ideo de la Krakovregiona Viteja Itinero estas logi turistojn al la lokaj vinberejoj, renkontiĝi kun iliaj posedantoj, malkovri la vinproduktan heredaĵon kaj ĝui la naturon de la regiono. Dum la tuta sezono turistoj povas viziti ilin gustumante la produktojn. Nunjare estis planitaj 11 eventoj, inter kiuj 6 apartenas al la ĉefaj. La iniciato ĉiujare logas amason da interesiĝantoj. La nunjaraj renkontiĝoj okazos ĝis la mezo de septembro. Dum ĉiuj Wojciech Bosak, projektinto de multaj vitejoj, pola renoma eksperto verkanta kaj lekcianta altlerneje pri vino prezentos siajn prelegojn.
El la elsendo 04.09.2018. Legas Maciek – 0’48”
La Nacia Legado-2018
Ekde la 2012-a jaro ĉiujare en Pollando okazas la evento Nacia Legado. La nunjara – la 8-an de septembro 2018 – pasas en la jaro de la 100-a datreveno de la regajno de la suvereneco fare Pollando post la 123-jara periodo de dispartigoj. Tiuokaze por la legado estis proponitaj fragmentoj de la romano „Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski. Tio estis la lasta romano de la verkisto publikigita en 1924, en kiu la aŭtoro faris bilancon de la unuaj jaroj de la reakirita sendependeco, reliefigante entuziasmon, la deziron rekonsturi la ŝtaton, ne prisilentante tamen erarojn kaj neglektojn. Krome oni proponis dum la tuta jaro legi 44 tekstojn de la Antologio de Suvereneco, kiu enhavas kreiĝintajn dum la jarcentoj verkojn konsistigantajn la trunkon de la pola patriota literaturo. De kelka tempo al la nacia legado aliĝas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj laŭ la iniciato de Maria Majerczak el la Jagelona Universitato en Krakovo. Pri la partopreno de la Kroata Esperantista Unuiĝo en la pola tago de la Nacia Legado dum la lisbona Tago de Lernado prelegis Maria Beloŝević sub la titolo „Esperanto – pontoj inter la kulturoj”. La unuiĝo planas aliĝi al la evento ankaŭ nunjare reliefigante, ke la unua eldono de ĉi tiu romano de Żeromski estis eldonita en la kroata lingvo en 1928. Apartan eventon la plej proksiman sabaton organizas Bjalistoka E-societo.
El la elsendo 04.09.2018. Legas Krystyna – 1’55”
Komenciĝis la lernojaro 2018-2019
Lastlunde kvar kaj duona milionoj da lernenoj en preskaŭ 24 mil lernejoj kaj klerigaj centroj komencis la novan lernojaron 2018/2019. La bazan lernadon en la elementaj lernejoj inaŭguris 3 milionoj da lernantoj inkluzive de 361 mil, kiuj pro la reformo de la instrusistemo denove lernos en la 8-jara sistemo. Lunde didaktajn-edukajn okupojn komencis ankaŭ pli ol 1,4 milionoj da infanoj en la aĝo ekde la tria ĝis la sesa vivojaroj en la infanĝardena kaj antaŭlerneja sistemo. De kelkaj jaroj laŭvicaj lernojaroj havas apartajn devizojn. En 2018/2019 ĝi tekstas „La sendependa Pollando”.
El la elsendo 04.09.2018. Legas Barbara – 0’58”
Israelo, la ŝtato de juda nacio
La proklamita pasintsemajne de la israela Kneset leĝo, difinanta Israelon kiel „ŝtaton de juda nacio” elvokis maltrankvilon de Eŭropa Komisiono – deklaris ĝia aferprezentanto Maja Kocijanczicz. Ŝiaopinie necesas eviti paŝojn, kiuj aldone komplikus aŭ malebilgus solvi konflikton en la Proksima Oriento. Laŭ Kocijanczicz „demokratio kaj egaleco, se temas pri rajtoj de malplimultoj estas ŝlosilaj valoroj, kiuj difinas niajn sociojn kaj tiuj valoroj devas esti observataj. La nova israela leĝo vortumas, ke evoluo de la juda setliĝado konformas al la nacia intereso kaj „la tuta kaj unuiĝinta Jerusalemo” estas la ĉefa urbo de la ŝtato. Estis decidite, ke la hebrea fariĝas la unusola oficiala lingvo de Israelo, dum ĝis nun la egalan statuson havis la araba, ĉar unu kvinonon de la loĝantoj de Israelo konsisitigas araboj. La leĝo certigas al la juda nacio ekskluzivan rajton determini sian propran politikan statuson, ŝtatformon kaj registaron sen ajna ekstera trudo aŭ enmiksiĝo, kaj disponi pri teritorio, kie tiu registaro povas plenrajte regadi. La uniaj politikistoj emfazas timon, ke la nova leĝo povas serioze damaĝi klopodojn pri pacaj intertraktoj inter Israelo kaj Palestino.
El la elsendo 24.07.2018. Legas Barbara – 1’34”
Eksterlandanoj laborantaj en Pollando
Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por la aferoj de Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ unu miliono 500 mil civitanoj de aliaj ŝtatoj. La ministerio konsideras krei favorajn kondiĉojn por enmigrantoj el pli granda nombro da landoj, i.a. el Filipinoj, Vjetnamio kaj eĉ Nepalo. Aktuale baze de laborpermeso povas esti dungataj civitanoj de Armenio, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio, se la laborperiodo ne superos 6 monatojn en la daŭro de 12 monatoj. Oni planas plilongigi ĉi tiun periodon ĝis 18 monatoj kaj envivigi pli da favoroj kondiĉoj por akiri laborpermeson. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko por logi eksterlandanojn resti en Pollando longdaŭre, eĉ konstante. Laŭ la donitaĵoj de OECD Pollando estas unu el la landoj plej volonte elektataj de eksterlandanoj por komenci tie laboron. En 2016 temis pri 670 mil enmigrantoj per kio Pollando superis Usonon, Germanion kaj multajn aliajn landojn. En 2017 baze de laborpermesoj en Pollando laboris 7 mil nepalanoj, preskaŭ 4 mil civitanoj de Hinda Unio, 2400 personoj el Bangladeŝo, po pli ol 1400 rusoj kaj azeroj, pli ol 1200 turkoj, preskaŭ samtiom da ĉinoj, 733 filipinanoj, 657 vjetnamanoj, 426 pakistananoj. Laŭ la donitaĵoj de la Nacia Pola Banko en tri jarkvaron de la 2017 ukrainanoj laborantaj en Pollando direktis al Ukrainio pli ol 8,6 miliardojn da zlotoj. Ĝiscele pri pli facila akiro de la loĝpermeso en Pollando povas esti interesitaj ĉirkaŭ 200 mil personoj, ĉefe ukrainanoj.
El la elsendo 24.07.2018. Legas Milada – 2’41”
Ekonomikaj studdirektoj plej popularaj
La plej popularaj studdirektoj dum la nunjara studentiga sesio en la Varsovia Universitato estis la ekonomikaj. Plej multaj kandidatoj por unu studloko anonciĝis en la fakultatoj de la japana kaj korea filologioj. Por la licencaj trijaraj kaj magistrigaj kvinjaraj studoj plej multaj studentoj elektis ekonomikon, financojn, investaĵojn kaj kontadon, informadikon kaj ekonometrion (temis pri preskaŭ tri mil personoj). Sekvis administrado kun 2,4 mil kandidatoj kaj laŭvice fiancoj, kontado kaj asekuroj (2,2 mil personoj). Pli ol 2,1 mil personoj elektis psikologion kaj du mil la anglan filologion. Por unu loko en la fakultato pri la japana filologio rivalis 25 personoj, en la fakultato pri la korea filologio 22 personoj. 22 personoj rivalis por unu loko en la fakultato ekonomiko, administrado kiel interbranĉa studobjekto pri ekonomiko-manaĝerado; 19 personoj rivalis por unu studloko en la fakultato pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikiloj – kun specializo publikaj rilatoj kaj merketiko de sociaj forumoj; 18 personoj je unu loko kalkuliĝis en la fakultato pri la ĉina filologio. Grandan poularecon en la Varsovia Universitato ĝuis krome nova studdirekto gvidota kun la Varsovia Medicina Universitato – medicina kemio. Temas pri interbranĉaj inĝenieriaj studoj kun konoj pri kemio vastigitaj je elektitaj problemoj de la medicinaj, biologiaj, farmaciaj kaj parencaj sciencoj. Por unu loko rivalis 16 personoj.
El la elsendo 24.07.2018. Legas Milada – 2’14”
Senlaboreco en Pollando kaj en la Eŭropa Unio
Laŭ Eurostat la senlaboreco en Pollando fine de majo, laŭ BAEL-metodo, baziĝanta sur la ekonomia aktiveco de homoj, egalis al 3,8 procentoj. Tiel Pollando okupis la kvinan lokon post Ĉeĥio, kie ĝi egalis al 2,2 procentoj, Malto – 3 procentoj, Germanio – 3,4 procentoj kaj Hungario – 3,7 procentoj. La plej alta senlaboreco estis notita en Greklando kaj egalis al preskaŭ 21 procentoj. Preskaŭ 16-procentan senlaborecon notis Hispanio. En Italio la senlaboreco superis 11 procentojn kaj en Francio 9 procentojn. La senlaboreco en 9 uniaj landoj ekster la eŭrosfero estis malalta, multe malpli alta ol en la eŭrosferaj landoj. En Pollando la nombro de registritaj senlaboruloj egalis al unu miliono da personoj kaj konsiderante la malkreskoritmon ĝi malgrandiĝas en la lastaj monatoj je ĉirkaŭ 40 mil personoj monate. Senlaboreco malkreskis en ĉiuj vojevodioj, ĉefe dank’ al la sezona kresko de dungobezonateco en tiaj branĉoj kiel agrikulturo, konstruado kaj turismo.
El la elsendo 17.07.2018. Legas Maciek – 1’11”
Stipendiitoj el 30 landoj lernas la polan lingvon en Toruno
En Toruno (la norda Pollando) komenciĝis la trisemajna kurso de la pola lingvo kaj kulturo por stipendiitoj de la Nacia Agentejo de Akademia Interŝanĝo. Lernas en ĝi 60 personoj el preskaŭ 30 landoj. Temas pri la 12-a kurso, sed en la nuna jaro la unuan fojon Somera Kurso de la Pola Ligvo kaj Kulturo estas organizita kunlabore kun la Nacia Agentejo. Ĉiuj ĝiaj partoprenantoj jam iom konas la polan lingvon lernitan en sia lando. Nun en Toruno ili profundigas siajn konojn. En la programo de la kurso estas lecionoj pri praktika lernado de la lingvo, prelegoj pri Pollando, poloj, pola kulturo kaj krome integrigaj renkontiĝoj, dancokupoj, laborrenkontoj muzikaj, teatraj, rendevuoj en lingva ĉambro, renkontiĝoj kun polaj skoltoj, kun infanoj el la familiaj infandomoj, kun studentoj. Tiamaniere la kursanoj ricevis realan ŝancon kontakti verajn polojn kaj ne nur personojn interesiĝantajn pri la pola lingvo kaj kulturo venintajn al Toruno.
El la elsendo 17.07.2018. Legas Maciek – 1’07”
La pola registaro kontraŭ limigoj de parollibereco
La pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo akceptas neniujn solvojn limigantajn parolliberecon en la Interreto. Pollando ne subtenis direktivon de la Eŭropa Komisiono pri la aŭtora leĝaro sur la kohera bita merkato, sed kune kun aliaj landoj proponis solvojn proponitajn de Konsilio de la Eŭropa Unio. La pola decido rilatas al la projekto de nova unia direktivo, premisanta i.a., ke tiaj platformoj, kiel guglo, jutubo aŭ fejsbuko devos sisteme skani la disponigitajn de la uzonatoj videoenhavojn aŭ muzikon laŭ la vidpunkto de la observado de la aŭtoraj rajtoj. La kontraŭuloj de la projektitaj ŝanĝoj asertas, ke ili signifas cenzuron en la Interreto. La definitiva versio de la direktivo povas fariĝi valida leĝo, se ĝi ankoraŭfoje estos subigita al la voĉdonado en la Eŭropaj Konsilio kaj Parlamento. Sekve ĝi devos esti envivigita en ĉiuj membroŝtatoj, kiu procezo povas finiĝi post 2-3 jaroj. Dume Pollando ne subtenis la direktivon, kaj definitiva starpunkto de Pollando dependos de la fina formo de la reguligo.
El la elsendo 10.07.2018. Legas Maciek – 1’09”
La Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Hombuĉado
Morgaŭ, la 11-an de julio en Pollando estos solenata la laŭvican fojon la Memortago pri la Viktimoj de la Hombuĉado, de la hombuĉado de poloj bestece murditaj de ukrainaj naciistoj. Jam lastdimanĉe lige kun la 75-a datreveno de ĉi tiu evento la pola ĉefministro Morawiecki omaĝis la memoron de la polaj viktimoj en Wołyń-regiono deklarinte, ke „estas krimoj, fronte al kiuj oni mutiĝas kaj la krimojn de la kaŭzintoj ne eblas relativigi”. Temas pri la viktimoj de la naciista armeo UPA kaj ties gvidanto Stepan Bandera, kiu en la propraj dokumentoj vortumis la planitan ekstermadon de la polaj loĝantatoj difininte ĝin kiel kontraŭpolan kampanjon. Lastdimanĉe oni solene omaĝis la 75-jariĝon de la kulimina momento de Wołyń-krimo. Kiel skribis porokaze la pola ĉefministro, Mateusz Mazowiecki „La interpaciĝo inter la nacioj de Pollando kaj Ukrainio povas esti bazita ekskluzive sur rekono de plena vero pri la tiama tempo”. Temas pri la kontraŭpola etna ekstermado flanke de la ukrainaj naciistoj, kiu havis la karakteron de la hombuĉao. Diversaj fontoj informas pri inter 100 kaj 200 mil viktimoj, polaj civiluloj, inter kiuj temis pri kruele murditaj virinoj kaj infanoj. La pola prezidento en la 75-a datreveno de Wołyń hombuĉado vizitis terenojn iam enloĝatajn de poloj omaĝante la senhomece murditojn polojn. La prezidento Duda metis florojn en la loko de ne plu ekzistanta pola vilaĝo Pokuta en Wołyń-regiono, dirinte, ke li ŝatus, ke ĉiu el poloj tie muditaj reakiru sian nomon, ke ties tombo estu signita, por ke ties familianoj povu ĝin viziti. Andrzej Duda alvokis la ukrainajn aŭtoritatojn pri la ebligo de esploroj, dank’ al kiuj oni povos identigi ĉiujn viktimojn de Wołyń-krimo.
El la elsendo 10.07.2018. Legas Milada – 2’37”
Sukceso de polaj altlernejoj
En la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking ĝis 14 grandiĝis la nombro de polaj altlernejoj. En 2018 Aldoniĝis do 5 novaj superaj lernejoj el Pollando. La plej bonan lokon akiris la Varsovia Universitato, sian pozicion altigis ankaŭ la krakova Jagelona Universitato. Inter aliaj polaj altlernejoj troviĝas la Varsovia Politekniko, Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano, la Min-fandindustria Akademio en Krakovo, la Lodza Universitato, Universitato de Nikolao Kopernik en Toruń kaj la vroclavaj Universitato kaj Politekniko. La unuan fojon en la rangolisto QS World University Ranking en 2018 aperis la Politeknikoj de Krakovo, Lodzo, Poznano kaj Universitatoj el Gdansko kaj Katowice. Tio laŭ ekspertoj estas rezulto de la rezigno pri amasa edukado favore al kvalita.
El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 0’57”
Ekoparko en Gdanska Studenta Urbeto
Komence de junio sur la tereno de la Balta Kampuso de la Gdanska Universitato estis funkciigita Ekoparko, kies patrono estas Maciej Płażyński, diplomito de ĉi tiu universitato, Sejmmarŝalo de la 2-a oficperiodo, pereinta en la aviadila katastrofo apud Smolensko en 2010. Kiel la marŝalo de la Pomeria Vojevodio li helpis en disponigo de la terenoj por la studenta urbeto. La ekoparko plenumas edukajn, sciencajn kaj ripozigajn funkciojn. Studentoj de la biologia kaj kemia fakultato partoprenas tie praktikajn studokupojn. Sciencistoj okupiĝas pri la genetika varieco de tiaj specioj kiel rozero, stipo, malalta kaj nana betuloj. Sur la tereno de la ekoparko estis instalitaj du ornamaj akvoreceptakloj, kiuj servos kiel generaj medioj por amfibioj, insektoj kaj senvertebruloj. Samtempe la loĝantoj de Gdansko, Gdynia, Sopot ricevis en la Ekoparko de Maciej Płażyński la eblecon ĝui terenojn destinitajn por refreŝigo.
El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 1’57”
Edukprojekto pri polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz
Komenciĝis la realigado de la edukprojekto adresita al la pola junularo titolita „Polaj civitanoj en la koncentrejo Auschwitz”. Ĝia celo estas honesta prezento, baze de faktoj kaj ekzamenitaj fontoj de la historio kaj sortoj de la polaj civitanoj deportitaj al la germana koncentrejo. La projekto konsistas el tri elementoj. La unuan formas dokumenta filmo „La atestantoj”, bildiganta la sortojn de polaj malliberigitoj de Auschwitz – poloj, judoj kaj romaoj en la kunteksto de politiko de la nacisocialisma Germanio, de la kreiĝo kaj funkciado de la koncentrejo kaj de la germana teroraparato. La aliaj elementoj estas edukfasko kun lecjonscenaro bazita sur la sortoj de ses personoj, kiuj dum la 2-a mondmilito en plimulto estis samaĝaj kiel la nunaj lernantoj. La tria elelemtno estos labormaterialoj por instruistoj. La dokumenta filmo kaj edukfaskoj aperos tradukite en la lingvoj angla kaj hebrea. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 por malliberigi tie polojn. Auschwitz-II Birekanu kreiĝis du jaroj poste fariĝinte ekstermejo de judoj. En la koncentreja strukturo funkciis reto da subtendaroj. En la jaroj 1940-45 germanoj deportis tien ĉ. unu milionon 300 mil personojn, inkluzive de 450 mil civitanoj de la 2-a Pola Respubliko, inter kiuj estis ĉirkaŭ 300 mil judoj, 150 mil poloj kaj 1400 romaoj.
El la elsendo 03.07.2018. Legas Maciek – 1’36”
Ĉirkaŭ la problemoj kun migrantoj en la Eŭropa Unio
La gvidatoj de la 16 eŭropaj landoj parolis lastdimanĉe en Bruselo pri recepto pri migrokrizo en Eŭropo. Kiel sciate elvokis ĝin en 2015 Angela Merkel malobservante la unian leĝaron kaj malfermanta veste la pordojn antaŭ la tiel nomataj rifuĝintoj. La renkontiĝo ne akceptis la tekston de la antaŭpreparita deklaracio. Pri la migrokrizo oni i.a. parolis lastlunde en la Eŭropa Kolegio en Natolin apud Varsovio kun la partopreno de i.a. la pola ĉefministro Mateusz Morawicki kaj la prezidanto de la germana Bundestag Wolfgang Schaeuble. La germana politikisto substrekis, ke koncerne la migrokrizon ni devas agi ne tiom en humaneca, sed prudenta maniero. „Se ni akceptus 100 milionojn da homoj el Afriko, ni detruus Eŭropon”. Liaopinie ne eblas lasi rifuĝintojn al. si mem, sed ankaŭ ne eblas ilin akcepti en la eŭropaj landoj. „Necesas serĉi solvojn, kiuj kongruas kun eŭropaj valoroj, sed samtempe estas prudentaj, praktikaj kaj plenumeblaj” diris la germana politikisto. Mateusz Morawiecki atentigis, ke Pollando akceptas enmigrantojn – pro kio li cetere ricevis rekonvortojn de Angela Merkel dum sia lasta vizito en Berlino parolante pri ŝanĝo en la starpunkto de Pollando pri akceptado de enmigrantoj. Temas pri personoj el la Centra Azio, el Kirgistano, Uzbekistano, Turkmenio. Pollando akceptas enmigrantojn el Vjetnamio, Flipinoj, Hinda Unio, Belorusio, Moldavio. En Pollando trovigas ĉirkau 25 mil ĉeĉenoj. La plej multnombran grupon konsisitigas ukrainanoj, el inter kiuj pasintjare 1 miliono 200 mil personoj legale laboris en Pollando. En 2017 oni prognozis, ke en 2018 temos pri 3 milionoj da legale laborantaj ukrainanoj. Ilia nombro estas tamen multe pli granda. Pollando ne aprobas tamen la principon de truda dislokado de enmigrantoj en la Unio.
El la elsendo 26.06.2018. Legas Milada – 2’45”
Pli ol unu mil vizitantoj en la Papa Muzeo en Wadowice
Komence de junio 2018 la Muzeo de la Familia Domo de Johano Paŭlo la 2-a bonvenigis la unuamilionan vizititanon. La muzeon, troviĝantan en la brikdomo – en kiu loĝis Wojtyła-familio, kaj en kiu naskiĝis Karol Wojtyła – vizitas personoj el la tuta mondo, kvankam en plimulto temas pri poloj. La sekvan grupon formas italoj. Entute inter la turistoj estis civitanoj de pli ol 100 landoj. La muzeo kreiĝis en 1984. Dudek jarojn poste ĝi estis reinaŭgurita post la 4-jaraj renovigaj laboroj. Karol Wojtyła loĝis en Wadowice ĝis la abiturienta ekzameno. Poste kun la patro li translokiĝis al Krakovo.
El la elsendo 26.06.2018. Legas Maciek – 0’46”
Konsilio de Eŭropo alvokas Rusion
La Jura Komisiono de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo alvokis Rusion, ke tiu ĉi redonu la vrakon de la aviliadilo, en kiu en 2010 pereis apud Smolensko la pola prezidenta paro kun 94 aliaj personoj, en plimulto gravaj figuroj en la pola politika kaj socia vivo. La proklamita lunde rezolucio alvokas senprokrastan redonon de la vrako, kiel ankaŭ de aliaj materialoj apartenantaj al la pola ŝtato. La rezolucion akceptis preskaŭ ĉiuj ŝtatoj. Sindetenis Germanio. En la teksto de la rezolucio la komisiono esprimas la bedaŭron, ke la rusaj reprezentantoj ne kunlaboris kun la vizitantaj Moskvon ĝiaj reprezentantoj kaj respondis neniujn petojn pri ricevo de donitaĵoj. Kiel informas la raporto „La 11-an de aprilo 2018 la Komitato por denova esploro de la katastrofo de la aviadilo Tu-154M en Smolensko, funkcianta ĉe la pola mnisterio por la defendo konstatis, ke la aviadilo estis „detruita en la aera spaco sekve de kelkaj eksplodoj”.
El la elsendo 26.06.2018. Legas Krystyna – 1’14”
Poloj ne volas migri laborcele
Laŭ la raporto de Work Service pri la laborcelaj migardoj de niaj samlandanoj eĉ 87 procentoj de poloj ne konsideras la laborcelan forveturon. Eĉ pli ol 40 procentoj kiel motivon elmontras la atrakciajn enspezojn en la lando. Inter la ceteraj motivoj troviĝas la korligiĝo al la familio kaj amikoj. Nur 5 procentoj de la enketitoj timas malbonan, diskriminacian traktadon en la cellando. Nur ne plenaj 12 procentoj de la enketitoj konsideras enspezcelan forveturon. Temas pri personoj ĉefe 18-24 jaraĝaj kaj 35-44 jaraĝaj, en 85 procentoj temas pri personoj sen altlerneja diplomo. 69 procentoj de ili havas laboron kaj nur 13 procentoj estas senlaboraj. La enketon realigitan en marto 2018 ne partoprenis emeritoj, pensiuloj kaj personoj okupiĝantaj pri la hejma mastrumado.
El la elsendo 19.06.2018. Legas Maciek – 1′
Oficistoj lernas komuniki per facila lingvaĵo
La administracio de la urbo Tychy en la suda Pollando komencis realigi projekton, en kies sekvo ĝiaj oficistoj uzos en siaj dokumentoj kompreneblan, facilan lingvaĵon. Tro longaj frazoj, nekompreneblaj vortumoj, komplka stilo, erara frazkonstruo kaj manko de difaneco kalkuliĝas al oftaj eraroj en la oficistaj dokumentoj. La plej longa frazo, kiun lingvistoj trovis en la interretaj paĝoj konsistis el 130 vortoj, sed la oficista normo oscilas al ĉirkaŭ 60-70 vortoj. La optimuma nombro de vortoj percepteblaj por legantoj egalas al 20 vortoj, en la kazo de pli ol 30 malfacilas sekvi la tekston kaj kompreni ĝian enhavon. Por la klareco de la korespondaĵo grava estas ankaŭ la aspekto de la teksto, i.a. apliko de alineoj kaj de spaco inter ili, faciligontaj la legadon. Pli ol 100 laborantoj de la fako pri mastrumado per nemoveblaĵoj de la urbaoficejo patoprenis prelegon kaj kelkhorajn laborrenkontojn kun lingvistoj el Laborejo de Facila Pola Lingvo de la Vroclava Universitato. La oficistoj sub ilia gvido devis verki facilajn, kompreneblajn tekstojn. Al la instrukciado estos subigitaj sekve i.a. oficistoj el fakoj pri impostoj kaj pagendecoj, loka mastrumado kaj civitanaj aferoj. Pasintjare la oficistoj de Tychy direktis al la urboloĝantoj preskaŭ 100 mil diversajn leterojn, nunjare ĝis majo preskaŭ 45 mil.
El la elsendo 19.06.2018. Legas Maciek – 1’35”
Polaj kulturkreantoj en la pariza Unesko-sidejo
Sakŝalmistoj el la lokoj Zakopane kaj Domachowo kaj metiistoj, kies kreado estis registrita en la Landa Listo de Nemateria Kulturheredaĵo komence de junio prezentis siajn talentojn en la pariza Unesko-sidejo. Tio okazis lige kun la ekspozicio dediĉita al la nemateria kulturheredaĵo de Pollando. En Salle des Pas Perdu per 30 afiŝoj en la akompano de muziko de ŝakŝalmoj, kordofonoj kaj violonoj estis prezentitaj polaj objektoj de la listo. La ekspozicio kaj koncerto okazis dum la debatoj de la Ĝenerala Asembleo de la Ŝtatoj-flankoj de Unesko-Konvencio el 2003, kiu traktis poblemojn gravajn por la protektado de la nemateria kulturheredaĵo. Gastoj el la tuta mondo povis realtempe rigardi kiel oni faras krakovajn bobenajn puntaĵojn, kiel kreiĝas la kaŝubaj brodaĵoj, kiel oni elfaras lignajn infanludilojn. La koncerto de polaj sakŝalmistoj havis apartan pezon pro la fakto, ke la polaj popolmuzikistoj ludantaj sakŝalmojn kune kun sakŝalmistaj grupoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo entreprenis klopodojn, ke ilia tradicio estu enskribita en Unesko-listo. La pola Listo de la Nemateria Kulturheredaĵo enhavas 29 poziciojn, inter kiuj troviĝas ankaŭ la lingvo Esperanto, kiel portanto de la E-kulturo.
El la elsendo 19.06.2018. Legas Maciek – 1’26”
Ŝanĝo en la migropolitiko de Italio
Matteo Salvini, la vicĉefminitro kaj samtempe ministro por la internaj aferoj de la nova itala registaro decidis malakcepti ŝipon kun preskaŭ 630 migrantoj. La ŝipo „Aquarius”, kiel multaj aliaj navigantaj sur la Meditereaneo, estis kolektanta migrantojn el malpli grandaj ŝipoj forlasantaj havenojn de Libio kun la celo transporti ilin al unu el la italaj havenoj. Kiel skribis Salvin en iu el la sociaj portaloj Italio komencas diri ne al la kontrabandado de homoj kaj komencas diri ne al la merkato de nelegala migrado. Lastlunde la germana registaro alvokis Italion kaj Malton acepti pli ol 600 enmigrantojn el la ŝipo „Aquarius” kaj transpreni humanecan respondecon. Ambaŭ landoj ne esprimis konsenton pri tio. Ankaŭ Eŭropa Komisiono alvokis Italion kaj Malton certigi protekton al migrantoj sur la ŝipo, kiun ambaŭ landoj decidis ne enlasi. Al la afero engaĝiĝis Hispanio akceptinte la ŝipon en la haveno de Valecio.
El la elsendo 12.06.2018. Legas Milada – 1’23”
Preskaŭ kvin miliardoj da eŭroj por Germanio
Germanio ricevos de la Unio financan kompenson pro la akceptado de enmigrantoj. La planata unia buĝeto por la jaroj 2021-2027 antaŭvidas, ke temos pri kvar kaj duona miliadoj da eŭroj. Kiel informis Frankfurter Algemeine Zeitung kaj la agentejo DPA por ĉiu migranto Germanio ricevos 2800 eŭrojn. Laŭ la informoj de la germana ministerio por la internaj aferoj rezultas, ke inter personoj ricevantaj monservon por senlaboruloj unu trionon konsisitigas enmigrantoj, en pli multo sen ajna edukiteco. La uniaj kompensorimedoj devenas el strukturaj fondusoj destinitaj por la uniaj regionoj malpli fortaj ekonomie.
El la elsendo 12.06.2018. Legas Milada – 0’57”
Usona-korea dokumento subskribita
La gvidantoj de Usono, Donald Trump kaj de la Norda Koreio Kim Dzong Un renkontiĝis hodiaŭ en Singapuro. Post preskaŭ unu hora interparolo ili subskribis dokumenton difinitan de la usona prezidento, kiel tre grava. Prezidento Trump devontiĝis en ĝi garantii sekurecon al la Norda Koreio kaj Kim Dzong Un konfirmis sian engaĝiĝon al plena sennukleigo de la Korea Duoninsulo. La prezidento de Usono diris i.a., ke la gvidantoj decidis fermi la pasintecon substrekinte, ke ambaŭ estas tre fieraj pri tio, kio okazis kaj la rilatoj inter Usono kaj Koreio estos „aliaj ol en la pasinteco”. Donald Trump diris krome, ke estis ellaboritaj apartaj reciprokaj rilatoj. Krome la usona kaj nordkorea gvidantoj subskribis devontiĝon pri senprokrasta reveno al la patrolandoj de identigitaj restaĵoj de la militostaĝoj kaj de personoj perdiĝintaj dum la korea milito. La dokumento informas pri baldaŭaj intertraktoj inter ambaŭ landoj.
El la elsendo 12.06.2018. Legas Barbara
Unicef Pollando pri mortemo de novnaskitoj
Unicef Pollando komencis kampanjon „Pli ol unu tagon” atentigante, ke la mortemo de la novnaskitoj, aparte en la plej mizeraj landoj estas tre alta. La celo de la kampanjo estas akiro de rimedoj por savi infanojn kaj helpi al patrinoj. Ĉiujare unu miliono da infanoj en la mondo mortas dum sia naskiĝotago. Kvankam dum la lastaj dudek jaroj estis atingita grandega progreso en la savado de infanoj malpli ol kvinjaraj simila progreso ne okazis en la savado de la vivo de la novnaskitoj. Laŭ Unicef eĉ 46 procentoj de la mortoj de infanoj malpli ol kvinjaraj okazas en la unua monato de la vivo. Plej multaj infanoj mortas en la tago de sia naskiĝo, ĉiutage mortas 7 mil novnaskitoj. Pli ol 80 procentoj de la mortoj estis kaŭzitaj de trofrua akuŝo, komplikaĵoj dum akuŝo aŭ infektiĝoj. Plimulton de ili eblus preventi. Tial la kampanjo gvidas sin per la ideo donaci al la novnaskitoj pli ol unu tagon de la vivo, pli ol unu monaton, pli ol solan transvivon. Unicef memorigas,ke infanoj naskiĝintaj en la plej riĉaj landoj havas eĉ 50-oble pli grandajn ŝancojn transvivi la unuan monaton de la vivo ol infanoj el la plej malriĉaj regionoj de la mondo.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Maciek – 1’27”
Polaj patrinoj kun ĉiam pli alta klereco
Marĝene de la Tago de la Patrino, en Pollando solenita la 26-an de majo, la Ĉefa Statistika Oficejo publikigis komparajn donitaĵojn pri la klereco de polaj patrinoj en la jaroj 1990 kaj 2017. Evidentiĝas, ke preskaŭ 52 procentoj de polinoj, kiuj fariĝis patrinoj en 2017 havis altlernejan diplomon. En 1990 havis ĝin nur 6,1 procentoj. Laŭ la Ĉefa Statitsika Oficejo tiom da junaj polaj patrinoj, do 6,1 procentoj pasintjare havis nur mezan aŭ bazan klerecon. En tiu periodo okazis ankaŭ aliaj ŝanĝoj. 33, 6 procentoj de la akuŝantaj pasintjare polinoj havis inter 30 kaj 34 jarojn, en 1990 temis pri 17, 4 procentoj. Signife ŝanĝigis la nombro de patrinoj 20-24-jaraĝaj. En 1990 temis pri 36, 4 procentoj, pasintjare pri 13,9. Malkreskis la kvanto de junulaj patrinoj. En 2017 nur 2,5 procentoj de polinoj havis malpli ol 19 jarojn, en 1990 tiu procento egalis al 8 procentoj. Je pli ol 1 procento kreskis la nombro de polinoj fariĝintaj patrinoj pli ol 40-jaraj. Pasintjare temis pri 2,6 procentoj de polinoj. Je 3,7 kreskis en 2017 kompare al 1990 la nombro de polinoj patriniĝintaj en la aĝo de 25-29 jaroj. La Ĉefa Statistika Oficejo komparis ankaŭ la fekundecoindicon en 17 polaj vojevodioj en la jaroj 2000 kaj 2017. Ĝi kreskis de 1,37 ĝis 1,45 procentoj. Plej alta ĝi estas en la Pomeria Vojevodio (la nordokcidenta Pollando), kie ĝi egalas al 1,63.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Gabi – 2’22”
La nova registaro de Katalunio ĵurenoficigita
Lastsabate en Barcelono estis ĵurenoficigita la nova registaro de Katalunio, kio finis la periodon de rekta kontrolo de Hispanio super la regiono post la pasintjara referendumo pri apartigo de la regiono disde la cetera parto de la lando. La nova ĉefministro de Katalunio Quim Torra akceptis la ĵurpromeson de la membroj de nova kabineto, ses virinoj kaj sep viroj. Torra deklaris, ke li daŭrigos klopodojn favore al la sendependeco de la regiono.
El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’35”