Novaĵoj
Mil kverkoj omaĝe al la miljariĝo de la unua kronceremonio en Pollando
En oktobro 2025 estis lanĉita la kampanjo „1000 kverkoj omaĝe al la kronceremonio de Boleslao la Brava” , la reĝo de Pollano. La stikaĵoj –inkluzive de 10 heredontoj de la legendeca pola kverko Bartek – estos planitaj en kvin vojevodioj en la suda Pollando. La kampanjo estis inaŭgurita en la loko Zagnańsk apud Kielce, kie troviĝas la plej malnova pola kverko Bartek. Laŭ unu el la legendoj en ĝia trunko la reĝo Jahano la 3-a Sobieski kaj lia edzino Marysieńka kaŝis trezorojn. Laŭ la alia, la reĝo revenanta post la triumfa venko super turkoj, dum la batalo apud Vieno, lasis en la arbotruno vinbotelon kaj konkeritan turkan sabron.
Laŭ ideodoninto de la kampanjo „1000 kverkoj je la 1000-jariĝo de la kroncermonio de reĝo Boleslao la Brava” kaj plantataj tiuokaze junaj kverkoarboj atestas pri la heredaĵo de la unua pola kronceremonio kaj pri la respondeco pri la estonteco de la pola naturo.
El la elsendo 30.11.2025. Legas Gabi – 01′ 13″
Dinamika evoluo de la pola vinproduktado
La pola vinproduktado notas dinamikan evoluon. Karakterizas ĝin rekorda nombro da vitejoj, kiuj okupis en la nuna jaro preskaŭ 1100 hektarojn, karakterizas ĝin kreskanta konsumado. Pri la kvalito de polaj vinoj atestas plej bone premioj. Dum la konkurso MUVINA 2025 la polaj vinoj akiris eĉ 9 medalojn, inkluzive de du oraj. Dum la alia evento, Decanter World Wine Awards 2025, polaj vinoj akiris 4 bronzajn medalojn.
Vitejoj ĝenerale vekas asociaciojn kun belegaj pejzaĝoj de hispanaj, italaj aŭ francaj regionoj. Ĉiam pli ofte ankaŭ en la pola panoramo estas rimarkeblaj deklivoj surkreskitaj de vitoj. La ĉefa urbo de la pola vinproduktado estas Zielona Góra, kies vinprodukta tradicio radikas en la 12-a jarcento.
Kvankam la plej multaj polaj vitejoj troviĝas ĝuste en la regiono de Zielona Góra kaj entute en la sudaj regionoj de la lando, multaj vitejoj kreiĝas en la aliaj landopartoj dank’ al la ekzistanta tie mikroklimato. En 2025 estis registritaj 699 vitejoj, je 132 pli ol en la pasinta jaro, kaj je 218 pli dum la lastaj du jaroj. Polaj vitejoj logas ĉiam pli da turistoj, kio – kune kun la organizado de eventoj – havas ŝlosilan signifon por la profitdoneco de multaj vitejoj, aparte malpli grandaj. Ĝenerale ekoturismo famigas vinproduktajn regionojn kaj pruvas, ke vino el Pollando povas konkuri kun la plej bonaj eŭropaj vinoj. La dinamika evoluo de la vinprodukta sektoro ebligas prognozi plian kreskon de la pola vinkvalito kaj rekoneblecon de la polaj vinoj eksterlande.
El la elsendo 30.11.2025. Legas Gabi – 02′ 19″
Enorme pompa antaŭkristnaska etoso en Varsovio 2025
Varsovio la plej proksiman semajnon eniras la antaŭkristnaskan etoson kun enorma pompo. Ekde la 28-a de novembro lumparadoj, vertikala rulradego – kelkfoje difinata kiel diabla rado – novaj stratpasejoj kaj festaj ornamaĵoj transformis la varsovian Placon de Defiladoj kaj la tutan ĉirkaŭaĵon de la Kulturpalaco en vivpulsantan centron de vintraj atrakciaĵoj.
La kristnaska bazaro antaŭ la Kulturpalaco surprizas per la skalo de la festa ornamo, kiu – laŭ la organizantoj – povas konkuri ekzempe kun tiu en Berlino. Sur ĝia tereno troviĝas 100 lignaj budoj, en kiuj estas ofertitaj – metiaĵoj, regionaj frandaĵoj, varmaj alkoholaĵoj kaj kristnaskarbaj ornamaĵoj. Funkcias tie i.a. la venecia karuselo kaj en la kultura programo de la bazaro estas planitaj 16 eventoj – koncertoj, surscenejaj prezentiĝoj kaj karitataj kampanjoj.
En alia loko de Varsovio Kolejkowo funkcias la ekspozicio „La mielkuka urbo”. Por krei ĉi tiun unikan ekspozicion estis destinitaj 1400 tunoj da mielkuka pasto, 44 kilogramoj da ĉokolado, centoj da detaloj el glazuro. La ekspozicio prezentanta miniaturan Varsovion kun Kulturpalaco, stacidomoj kaj fantaziaj elementoj ligas arkitekturon, la sukeraĵistan arton kaj modelkonstruan fajnecon.
Tio ne elĉerpas la kristnaskperiodajn atrakciaĵojn. Ekde la 1-a de decembro la elrigarda teraso de la plej alta en Eŭropo nubskrapulo Varso Tower – 230 metrojn super la tero – transformiĝos en vintran ĝardenon sub la devizo „La festotempo super la nuboj”. Inter la atrakciaĵoj – evidente en la kristnaskperioda ornamo – oni servos frandaĵojn, varman vinon, fotosferojn kun la urbopanoramo en la vintra ornamo. Akomapanos ĉion la kristnaskfesta muzko kaj laŭtemaj reklamfilmetoj.
El la elsendo 30.11.2025. Legas Gabi – 02′ 36″
Fabriko de Akvo en Szczecin por distro kaj sportaj aktivadoj
La Akvofabriko en Szczecin, la nordokcidenta Pollando, estas loko por distro kaj sportaj aktivadoj, ĝi rolas kiel eduka spaco same por infanoj kiel ankaŭ por plenkreskuloj. Samtempe tio estas la plej moderna ĉi-speca objekto en Pollando.
En ĉi tiu moderna centro troviĝas publikaj kaj sportaj naĝejoj, akvoplacoj por infanoj kaj naĝejoj sen bariloj, kiuj aspektas kiel akvofaloj, spaco de eksteraj naĝejoj – funkciantaj inter majo kaj septembro – SPA-spacoj, saŭno, keglejo, grimpomuro. Entute sur tri etaĝoj kreiĝis 17 internaj basenoj, kies suma akvospegulo superas du mil kvadratajn metrojn. Krom la naĝejoj, amfiteatro, teraso – kiu vintre servas kiel glitejo, en la Akvofabriko funkcias edukcentro „EDUKATORIUM”, kies gvidmotivo estas akvo. Funkcias en ĝi ekspozicioj rilataj al diversaj sciencaj temoj, kiel kosmo, klimato, oceano, homo, akvocivilizacio kaj hidroinĝenierio. Funkcias tie ankaŭ laboratorioj, en kiuj eblas fari eksperimentojn.
La arkitektura projekto de „Akvofabriko” en 2025 akiris oran statueton en la konkurso „Internaciaj Arkitekturaj kaj Dezajnaj Premioj”. En ĉi tiu plebiscito de la Arkitektura kaj Dezajnista Komunumo rivalis arkitekturaj laborejoj el pli ol 45 landoj. Internacia ĵurio premias projektojn, kiuj vastigas penshorizontojn pri spaco, materialoj kaj uza funkcieco.
El la elsendo 30.11.2025. Legas Maciek – 01′ 42″
Kontraŭ komercado per objektoj ligitaj kun la viktimoj de la 3-a Regno
Pro la internacia premo la germana Aŭkcia Domo Felzmann en Neuss nuligis planitan por la lasta lundo aŭkcion de memoraĵoj kaj dokumentoj, ligitaj kun malliberigitoj de la germanaj koncentrejoj i.a. en Auschwitz kaj Majdanek. Akre protestis kontraŭ ĉi tiu plano la polaj aŭtoritatoj, inkluzive de la prezidenta ofico. Kontraŭ la planata aŭkcio protestis i.a. Interncia Oswięcim-komitato.
Oni planis elmeti dum la aŭkcio 623 objektojn, el la privata kolekto, inter kiuj, estis vendoprezentotaj leteroj de koncentrejaj malliberigitoj, polickartotekoj kaj memorkartetoj de Gestapo, dokumentoj el la gettoj i.a. Varsovio kaj Lodzo. Multaj el ĉi tiuj objektoj enhavas plenajn personajn donitaĵojn, inkluzive de nomoj, koncentrejaj registronumeroj, kio ekskludas komercadon per ili. Laŭ historiistoj la komercado per objektoj apartenantaj al la viktimoj de holokaŭsto kreas danĝeran precedencon. Ili postulas, ke la germanaj federaciaj kaj landaj institucioj enkonduku klarajn regulojn, kiuj malpermesos komercadon per memoraĵoj, ligitaj kun la viktimoj de la 3-a Regno.
El la elsendo 20.11.2025. Legas Barbara – 01′ 35″
Sekureckonsilio subtenis la planon de la usona prezidento pri Gazao
Lastlunde la Sekureckonsilio de UN-o akceptis rezolucion, kiu subtenas la planon de la usona prezidento Donald Trump pri Gazao-sektoro. Voĉdonis por ĝi 13 landoj, Rusio kaj Ĉinio sindetenis. La dokumento antaŭvidas i.a. establon de Internaciaj Stabiligaj Trupoj/Internaciaj Stabiligaj Fortoj. ISF estus respondeca pro la limsekureco inter Gazao-sektoro kun Israelo kaj Egiptio, ĝi certigus la sekurecon de la civila loĝantaro kaj humanitaraj sferoj, ĝi ankaŭ respondecus pr i la instrukciado kaj kunlaboro kun novaj palestinaj policfortoj. La rezolucio konstatas, ke samtempe kun senmilitarigo kaj rekonstruo de Gazao kaj reformo de Palestina Aŭtonomio ĉe la okcidenta bordo de Jordano „povas fine kreiĝi kondiĉoj por fidinda vojo al suvereneco kaj ŝtataneco de Palestino”.
El la elsendo 20.11.2025. Legas Barbara – 01′ 11″
La 100-jariĝo de la Tombo de Nekonata Soldato
La 2-an de novembro 2025 pasis la 100-a datreveno de la inaŭguro de la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio. Ĝi estas simbolo omaĝanta ĉiujn soldatojn, kiuj dum jarcentoj pereis batalante defende por la Patrolando. La Tombo de Nekonata Soldato krom sennoma soldata tombo, entenas teron el 24 batalkampoj, sur kiuj pereis polaj soldatoj. En la centro de la Tombo flamas la eterna torĉo, kiu simbolas nefiniĝantan memoron, kiun gardas la Pola Nacio.
La ideo omaĝi la sennomajn soldatojn mortintajn en bataloj favore al la Patrolando aperis post la 1-a mondmilito en Francio. En Pollando la unuaj iniciatoj ligitaj kun starigo de la Tombo de Nekonata Soldato okazis en 2021. Post la preparlaboroj, la 2-an de novembro 1925, la ĉerko kun la korpo de la sennoma soldato elterigita el la Tombejo de Lvovaj Aglidoj (junaj defendantoj de Lvovo) estis sepultita en la centra parto de la Tombo. Sur la tombotabulo el griza ŝtono troviĝas la surskribo „Tie kuŝas pola soldato pereinta defende al la Patrolando”. La elekto de la lvova tombejo, el kiu estis prenita la korpo de la mortinta pola soldato okazis lotumvoje.
Dum la ŝtataj festoj ĉe la Tombo okazas solenaj ŝanĝoj de la soldata honorgardistaro. Okazas – kun la partopreno de la ŝtataj aŭtoritatoj – dekorado de la Tombo per florkronoj.
El la elsendo 10.11.2025. Legas Barbara – 02′ 05″
2025_Internacia Paderewski-Festivalo
Ĝis hodiaŭ (10.11.2025) daŭras la 12-a Internacia Paderewski-festivalo en Varsovio, la plej grava evento dediĉita al la mondfama pola fortepianvirtuozo, politikisto kaj diplomato, ŝtatviro kaj unu el la patroj de la reakirita, regajnita suvereneco de Pollando en 1918. La festivalo omaĝas krome lian nunjaran 165-an naskiĝdatrevenon. Dum la festivalo aŭdiĝis unuavice komponaĵoj de Ignacy Jan Paderewski, kies arta kaj politika aktivado igis lin simbolo de patrioteco kaj nacia fiero. Kadre de la festivalo sonis krome muziko de aliaj majstroj de klasika muziko, kiel Chopin, Mozart, Ravel, Vivaldi, Brahms kaj Moniuszko. La f estivalon akompanis subĉiela ekspozicio aranĝita ĉe la ferbarilo de Ujazdów-Parko, en kiu troviĝas monumento de Paderewski. La titolo de la ekspozicio en la pola lingvo estas specifa vortludo, kiu referencas al la pianista kaj politikista aktiveco de la artisto. La vorto „wygrać” en la pola lingvo, en tiu kunteksto, signifas kaj elludi kaj venki, Ambaŭkaze temas pri la aludo al reakirita suvereneco de la lando en kio Paderewski ludis gravan rolon. Ĝi povas esti komprenita kiel „Paderewski elludis Pollandon per fortepiano” povas esti interpretita kiel „Paderewski gajnis Pollandon per fortepiano”.
El la elsendo 10.11.2025. Legas Barbara – 01′ 58″
Lernantoj omaĝas la feston per la komune kantita nacia himno
La 7-an de novembro, antaŭtage de la Nacia Festo, ligita kun la 107-a datreveno de la reakirita, regajnita suvereneco, en polaj lernejoj, infanvartejoj kaj klerigcentroj – ankaŭ tiuj eksterlande – oni komune kantis la polan nacian himnon. La tradicia kampanjo fiksita je la 11-a horo kaj 11 minutoj ligis al la dato, tio estas la 11-a tago de la 11-a monato 1918.
Dum la unua eldono de la kampanjo en 2018, okaze de la 100-jariĝo de la reakirita sendependeco, partoprenis ĝin 5 milionoj da lernantoj kaj 580 mil instruistoj en pli ol 24 mil polaj klerigcentroj. En 2024 la kampanjo unuigis dum la komuna kantado de la himno 5 milionojn 480 mil lernantojn kaj instruistojn. La komunan kantadon de la himno partoprenis krome ĉirkaŭ 14 mil lernantoj kaj pli ol mil instruistoj el la polkoloniaj lernejoj en la mondo.
El la elsendo 10.11.2025. Legas Milada – 01′ 29″
Spotify kontraŭ la muzika spamado
Spotify, unu el la plej grandaj en la mondo muzikaj sonfluaj platformoj, informis, ke ĝi forigis eĉ 75 milionojn da komponaĵoj, generitaj de la artefarita intelekto. Parto estis publikigita de falsaj kreantoj, ŝajnigantaj konatajn artistojn. Tiel la platformo reagis kontraŭ kreskanta problemo de muzika spamado, kaj kontraŭ provoj manipuli la rekomendan sistemon. Spotify deklaris fajnigon de la sistemo, kiu kontrolas la aŭtorecon de la muziko ĉe ĝi aperanta.
La firmao faris la rezervon, ke kvankam la artefarita intelekto donas al artistoj novajn eblojn, ofte tamen tio kondukas al trouzoj kaj damaĝas aŭtentikajn muzikistojn. Kreiĝantaj tiamaniere komponaĵoj estos signitaj, kaj ne trafos al la rekomenda algoritmo de la platformo. Spotify krome instigas artistojn informi muzikŝatantojn, ĉu kaj kiamaniere AI estis uzita dum la kreado de iliaj komponaĵoj.
El la elsendo 30.10.2025. Legas Gabi – 01′ 21″
Astorino – la pola edukroboto por Japanio
La krakova firmao Astor subskribis dum Expo 2025 en Osako kontrakton kun la japana konzerno Kawasaki Robotics por livero de la projektita kaj produktataj en Pollando edukrobotoj Astorino. Ĝi jam liveris 200 robotojn el kiuj 150 al polaj lernejoj kaj altlernejoj, la ceterajn al i.a. Usono kaj Japanio. Laŭ la menciita kontrakto la polaj robotoj estos distribuataj en la reto kaj sub la marko de la japana potenculo.
Astorino altas ĉirkaŭ 50 centimentrojn kaj aspektas kvazaŭ malpli granda kopio de roboto industria. En Osaka ĝi i.a. prezentis la muntadon de la motorciklo Kawasaki Ninja. Astorino-n projektis Marek Niewiadomoski el la firmao Astor konsiderante la bezonojn de studentoj, kiuj povu senĝene uzi malpli grandan, malpli kostan kaj pli sekuran modelon de industria roboto, kiu akiris la prestiĝan licencon de la Societo de Teknika Inspektoraro – TÜV.
Astorino estas jam utiligata en lernejoj dum specializaj ekzamenoj pri muntado, funkciigado kaj priservado de robotikaj sistemoj kaj eksplutado kaj programado de robotiksistemoj. La kreita de lernanto aŭ studento algoritmo, dank’ al kiu roboto povas funkcii, povas esti apikita en industria roboro, kiu sammaniere faros planitan taskon. Kaj inverse programo stiranta roboton en fabriko, povas esti aplikata ĉe Astorino, kiu ripetos samajn manipuladojn.
La krakova firmao Astor specialiĝas pri industria aŭtomatiko ekde 1992. En 2-mila jaro ĝi vastigis sian oferton vendante industriajn robotojn de mondaj produktantoj. Ekde 2007 Astor fariĝis distribuanto de Kawasaki Robotiks, kiun ĝi reprezentas sur 12 merkatoj de la Centra-Orienta Eŭropo. Nun ĝi planas fariĝi la gvida firmo, se temas pri aŭtomatigo de la produktado en la regiono, ĉar robotoj en ĉiam pli granda skalo estos aplikataj en grandaj entreprenoj, sed ankaŭ en la sektoro de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
El la elsendo 30.10.2025. Legas Gabi – 02′ 52″
JNT Group, nova posedanto de Marqués de Monistrol
La pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produktantoj kaj distribuantoj de vinoj, informis pri la transpreno de la renoma, hispana vitejo Marqués de Monistrol. Temas pri legendeca vitejo funkcianta ekde 1882 en Sant Sadurní d’Anoia, proksime al Barcelono. Ĝi famas pro la produktado de ŝaŭmvino „cava” laŭ la tradicia ĉampana metodo.
Marqués de Monistrol estas la dua plej malnova produktanto de la ŝaŭmvino „cava” en Hispanio. Ĝiaj produktoj plurfoje – jam en la 19-a jarcento – ricevis internaciajn premiojn en Bruselo kaj Parizo. Dum la lasta jardeko ĝi akiris eĉ 165 monde rekonitajn premiojn.
La transpreno de Marqués de Monistrol ne nur prestiĝe altigas la pozicion de la pola JNT Group sur la internacia merkato, sed ankaŭ povas firmigi la pozicion de Pollando, kiel grava eksportanto de vinoj kaj aliaj alkoholaĵoj en Eŭropo kaj en la mondo.
El la elsendo 30.10.2025. Legas Maciek – 01′ 09″
Ekspozicio pri Janusz Korczak en la Universitato Cantoblanco
Ĝis la 26-a de oktobro 2025 en la biblioteko de la Universitato Cantoblanco en Madrido funkcias ekspozicio dediĉita al Janusz Korczak. Ĝi estis pretigita de la Instituo pri la Nacia Memoro, dank’ al la kunlaboro de la Pola Kulturinstituto en Madrido kaj la Papa Universitato Comillas.
Janusz Korczak estis la pedagogia pioniro kaj antaŭkuriero de aktivaj klopodoj favore al la infanaj rajtoj. Liaj edukmetodoj, baziĝantaj sur kunlaboro, respekto kaj individua traktado de infanoj daŭre estas aplikataj kaj evoluigataj en multaj edukcentroj en la tuta mondo.
Janusz Korczak (1878-1942), naskiĝinta en Varsovio kiel Henryk Goldszmit, finis medicinajn studojn, sed estas konata unuavice kiel verkisto kaj pedagogo. En 1911 li establis en Varsovio infandomon por judaj infanoj, kie li aplikis siajn novecajn edukmetodojn. Naŭ jarojn poste kreiĝis simila domo por polaj infanoj. Dum la 2-a mondmilito kun siaj edukitoj Janusz Korczak ektroviĝis en la varsovia getto. En aŭgusto 1942 kun la infanoj li estis deportita al la germana koncentrejo en Treblinka, kie li pereis.
El la elsendo 20.10.2025. Legas Gabi – 01′ 45″
La pola lingvo inter ĉefaj komuniklingvoj de Vatikano
Ekde la 1-a de oktobro 2025 la pola lingvo estis oficiale aldonita al la 7 ĉefaj lingvoj de la Vatikanaj Amaskomunikiloj. Pollando, kiel la unusola lando el la Centra-Orienta Eŭropo aldoniĝis al Italio, Hispanio, Portugalio, Francio, Germanio kaj la anglosaksaj landoj. Tiu ĉi fakto konfirmas la signifon de la polaj katolikoj – en la lando kaj eksterlande – en la vivo de la Eklezio.
Laŭ decido de la Redakcia Direkcio por Komunikado de la vatikana institucio Dicasterium, ekde nun ĉiuj ĉefaj komunikoj, dokumentoj kaj amaskomunikaj relajsoj el Vatikano estos publikigataj en la pola lingvo. Same kiel en aliaj informlingvoj de Vatikano pole estos prezentataj informoj el la Apostola Ĉefurbo kaj pri la religiaj eventoj en la mondo.
Laŭ la informoj de la vatikana institucio ekde la komenco de 2025, la kvanto de la vizitoj, en la pollingvaj paĝoj de la vatikana portalo vaticannews.va/pl kreskis kvaroble, kaj en la unuaj ses monatoj de la jaro la pollingvaj komunikoj estis konsultitaj 500 milionojn da fojoj.
El la elsendo 20.10.2025. Legas Maciek – 01′ 26″
Pollando, la plej granda eŭropa eksportanto de ĉampinjonoj
La eŭropa merkato de ĉampinjonoj valoras ĉirkaŭ 1,5 miliardojn da dolaroj. La duono apartenas al Pollando kaj Nederlando. En 2022 Pollando produktis 350 mil tunojn kaj Nederlando 230 mil tunojn da ĉampinjonoj. La sekvajn lokojn okupis Italio kaj Hispanio.
Samtempe Pollando estas en Eŭropo la plej granda eksportanto de ĉi tiuj kultivataj fungoj. En 2023 inter januaro kaj novembro la valoro de la eksportitaj ĉampinjonoj superis 460,18 milionojn da eŭroj. En 2024 oni eksportis ĉirkaŭ 245 mil tunojn kaj la eksportovaloro egalis al 558 milionoj da eŭroj. Por la interna konsumado restas inter 30 kaj 40 procentoj de la tuta landa produktado.
La plej granda kliento de la polaj ĉampinjonoj estas Germanio, Britio kaj Francio. Gravaj klientoj estas Greklando, Italio kaj Svedio kaj la balkanaj landoj. La polaj kultivataj fungoj ĝuas bonan opinion pro sia gusto, alta kvalito, kion influas ankaŭ la fakto, ke ili estas rikoltataj mane. La produktado estas tre laborraba, tial oni aplikas modernajn teknologiojn, i.a. aŭtomatajn akvumsistemojn.
En Pollando unuavice estas produktataj kaj konsumataj blankaj ĉampinjonoj. Popularecon akiras la brunaj, krome ĉampinjnoj „portobello”, karakteriziĝantaj per ĉapeloj kun diametro de ĉ. 10 centimetroj. Ĉi lastaj estas uzataj vice al viando, aparte en manĝaĵoj veganaj kaj vegetaranaj.
El la elsendo 20.10.2025. Legas Milada – 02′ 27″
Eurostat pri nesta familimodelo kun plenkreskaj infanoj
Laŭ la plej novaj donitaĵoj de Eurostat el septembro 2025, rilatantaj al la antaŭa jaro, la meza aĝo, en kiu plenkreska infano forlasas la familian hejmon, egalis en la uniaj landoj al 26 jaroj kaj du monatoj. En Pollando temis pri 26 jaroj kaj kvin monatoj.
La analizo de la plej novaj statistikaĵoj kaj sociaj tendencoj bildigas generacion, kiu frontas ekonomiajn defiojn, kaj kiu ankaŭ redifinas la ideon de plenkresko. Por Pollando, la lando kun fortaj familiaj ligoj, tio estas signalo pri gravaj transformiĝoj kun baza signifo por la mastrumado kaj demografia estonteco.
La mapo de Eŭropo laŭ ĉi tiu vidpunkto estas klare dividita. Unuflanke troviĝas la nordiaj landoj, kie memstareco estas grava valoro subtenata de la ŝtato. Gvidas ĉi-rilate Finnlando, kie la infanoj forlasas statistike la gepatrojn en la aĝo de 21,4 jaroj. Sekvas Danlando (21,7 jaroj) kaj Svedio (21,9 jaroj). Ĉe la kontraŭa flanko estas ŝtatoj el la sudo kaj oriento de la kontinento. Al rekorduloj kalkuliĝas kroataj infanoj, kiuj forlasas la gepatran hejmon havante 31,3 jarojn. Sekvas slovakoj (30,9 jaroj), grekoj (30,7 jaroj), italoj (30,1 jaroj) kaj hispanoj (30 jaroj). En tiuj landoj estas fortaj familiaj ligoj kaj familioj ludas ŝlosilan rolon en komenco de la memstara vivo de la infanoj.
En Pollando kiel en aliaj landoj de la regiono la vojon al memstareco baras financaj problemoj, ĉefe ligitaj kun la deziro havi propran kaj ne luatan loĝejon. Aldoniĝas problemoj sur la labormerkato, ĉar malaltaj salajroj kaj provizora dungo limigas aldone financan memstarecon.
El la elsendo 10.10.2025. Legas Milada – 02′ 54″
La unua en Pollando Observejo de Maraj Birdoj
Meze de septembro inter la lokoj Krynica Morska kaj Piaski estis solene inaŭgurita la unua en Pollando Observejo de Maraj Birdoj. Ĝi kreiĝis danke al vasta kunlaboro de multaj institucioj kaj individuaj subvenciantoj kun la societo „Drapolicz”. Tiu unika loko servas al naturkoniga edukado, ornitologia turismo kaj monitorado de maraj birdoj. La subvencio de la „Fondaĵo ORLEN por Pomerio” ebligos sciencajn laborojn dum la unuaj tri jaroj,
La lokalizo de la Observa Turo ne estas hazarda, ĉar tie ĉi pasas unu el la gravaj itineroj de migraj birdoj. La sabla bordo, sabla kordono de Vistulo tiuloke estas ĉirkaŭ 800 metrojn vasta, kio instigas birdojn tiajn kiel migrofalko, vilkrura buteo, alaŭdfalko, blua cirkuo, flugi super ĉi tiu malvasta terzono. La Observa Turo de Maraj Birdoj Drapolicz estas jam la dua observopunkto kreita de la Drapolicz-societo en Krynica Morska. La unua lokalizita sur la Pirata Monto servas por la nombrado de la migrantaj birdoj. Tiel Krynica Morska fariĝis la unika loko en la tuta lando, la unusola, en kiu eblas observi same spektaklecajn traflugojn de la kontinentaj birdoj, kiel ankaŭ maloftajn speciojn de maraj birdoj. La Observa Turo ebligas krome la obsrvadojn ankaŭ en malfacilaj veterkondiĉoj, ekzemple dum ŝtormoj, kiam super la maro aperas la plej interesaj specioj de maraj birdoj, kutime neobserveblaj de la bordo.
El la elsendo 10.10.2025. Legas Pamela – 01′ 54″
Pli da infana populacio kun tropezo ol kun subnutro
En sia plej nova raporto UNICEF informis, ke en la nuna jaro la unuan fojon la obezeco trafas pli da infanoj kaj junuloj ol la subnutro. La dokumento „Avidaj je profito, kiel la nutraĵa industrio trompas infanojn” kreiĝis baze de donitaĵoj el pli ol 190 landoj. Ĝi reliefigas, ke ekde la 2-mila jaro la subnutro de infanoj en la aĝo de 5 ĝis 19 jaroj malkreskis de 13 ĝis 9,2 procentoj. Samtempe la superpezo kreskis de 3 ĝis 9,4 procentoj en ĉiuj mondregionoj, escepte de la Subsahara Afriko kaj la Suda Azio.
Pro obezeco suferas ĉiu 10-a infano en la mondo, do ĉirkaŭ 188 milionoj da infanoj kaj junuloj. Unu el la kaŭzoj de ĉi tiu situacio, kiu endanĝerigas sanon, estas reklamkampanjoj pri altgrade alifaritaj nutraĵoj. La plej altaj indicoj de obezeco inter infanoj 5-19-jaraj rilatas al kelkaj insulaj landoj de Pacifiko, en kiuj la superpezo koncernas pli ol 35 procentojn de infanoj. Tiuj indicoj duobliĝis kompare kun la 2-mila jaro. Kaŭzis ilin grandparte ŝanĝo de tradicia dieto je importitaj malmultekostaj, altkaloriaj nutraĵoj. Granda elcento de obezeco aperas ankaŭ en multaj landoj kun altaj enspezoj, kiel Ĉilio, Usono, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
La raporto avertas, ke la nutrokutimoj ne rezultas el personaj elektoj de infanoj, kvankam en aparta enketo, ili konfesis pri la logoefiko de koloraj reklamoj pri malsanaj nutraĵoj kaj dorlotmanĝaĵoj. Tio evidente ligiĝas kun malsana nutraĵmedio. Tial UNICEF alvokas registarojn kaj sociojn al urĝe entreprenendaj paŝoj. Inter ili estas konscia publika politiko kontraŭ interveno de la nutraĵindustrio. Temas ankaŭ pri fortigo de sociprotektaj programoj por kontraŭbatali mizeron kaj plibonigi financajn kondiĉojn de familioj en malfacila ekonomia situacio, por ke ilia dieto ne baziĝu sur ĉipaj, alifarataj kaj altkaloriaj nutraĵoj.
El la elsendo 30.09.2025. Legas Maciek – 02′ 26″
Wrocław Główny la plej bona eŭropa stacidomo
Laŭ Indekso de la Eŭropaj Fervojaj Stacioj 2025 Wrocław Główny, okupis la 1-an lokon en la kategorio de stacidomoj priservantaj malpli ol 50 milionojn da pasaĝeroj jare. En la ĝenerala klasifiko ĝi okupis la 2-an lokon en Eŭropo post la stacidomo Zürich Hauptbahnhof kaj antaŭ la stacidomoj Berlin Hauptbahnhof kaj London Paddington Station.
Prilaborante la Indekson oni pritaksas la fervorstaciojn laŭ la vidpunkto de iliaj servokvalitoj, komforto de pasaĝeroj, komerca kaj gastronomia oferto kaj ankaŭ konsiderante la kvaliton de infrastrukturo kaj novumajn solvojn por pli bona movebleco.
La starcidomo Wrocław Główny estis malfermita en 1857 kaj dum la 20-a jarcento estis plurfoje plukonstruita kaj modernigita. La plej ampleksa modernigo okazis lige kun la Eŭropa Piedpilkista Ĉampionado UEFA EURO 2012.
La Indekso estis prilaborta laŭ la mendo de Consumer Choice Center, internacia organizo okupiĝanta pri protektado kaj promociado de la rajtoj de konsumantoj. Ĝi publikigas raportojn kaj komparanalizojn pri diversaj sektoroj de la mastrumado, inkluzive de la fervoja transporto. Ĝia ĉiujara Indekso prezentas la plej bonajn eŭropajn stacidomojn laŭ la vidpunkto de pasaĝeroj kaj iliaj bezonoj.
El la elsendo 30.09.2025. Legas Pamela – 01′ 45″
Laŭ spuroj de poloj en Zagrebo
Estas planite, ke ĉi-aŭtune ekfunkcios interaktiva urba ludo „Laŭ la spuroj de poloj en Zagrebo”. Ĝi popularigos la polajn-kroatajn rilatojn kaj la figuron de Adolf Moszinski, meritiĝinta por la kroata ĉefurbo, urbestro kun polaj radikoj. Informis pri tio Slaven Kale, historiisto kaj reprezentano de la pola malplimulto en Zagrebo. Ĉe la itinero de la urboludo troviĝas 7-8 lokoj, ĉe kiuj atendas solvendaj taskoj.
Komence ĉe tiuj lokoj deĵoros studentoj, sed oni jam planas specialan apon, por ke la itineron povu uzi ĉiuj interesiĝantoj en ajna momento. En la preparlaboroj partoprenas lekcianto de la pola filologio en la zagreba universitato kaj ĝiaj studentoj.
La patro de Adolf Moszinski devenis el la mezepoka pola familio Nałęcz kaj estis la urbestro de Zagrebo en la jaroj 1892-1904. Tiuperiode la urbo disfloris kaj moderniĝis ricevinte la akvoduktan kaj kanalizan retojn, multajn novajn stratoj. Dum la oficado de Moszyński kreiĝis kelkaj el la plej gravaj kulturaj objektoj de Zagrebo, kiel Artpavilono kaj konstruaĵo de la Kroata Nacia Teatro.
Dank’ al la pola ambasado en Kroatio, ĉe la Varsovia Strato en Zagrebo, kreiĝis murpentraĵo prezentanta la bildon de Adolf Moszinski, kaj en la apuda al la ambasado parko, kiu portas lian nomon, oni planas starigi lian buston.
El la elsendo 25.09.2025. Legas Pamela – 01′ 52″
Sukceso de la pola altmonta skiisto kaj himalajisto
Andrzej Bargiel, pola altmonta skiisto, altmonta kuristo kaj himalajisto post la konkero de Mount Everest la 21-an de septembro, kiel la unua en la mondo, entreprenis sukcesan skiadon revene al la bazo sen la uzo de oksigeno.
Tiu bravago estis laŭvica etapo de la aŭtora projekto “Hic Sunt Leones”, tio estas latina sentenco signifanta “tie ĉi estas leonoj”. Ĝi rilatas al nekonataj terenoj esplorataj de la Romia Imperio.
Kadre de la projekto ekde 2013 Andrzej Bargiel faris similajn revenskiadojn de la montopintoj Ŝisapangmo, Manaslu, Broad Peak, K2, Gaŝerbrum I kaj II, Laila Peak. Ĉi lastan revenskiadon de sur Laila Peak Andrzej Bargiel faris kun Jędrzej Baranowski.
El la elsendo 25.09.2025. Legas Barbara – 01′ 12″
Printmaterialoj el Pollando
En 2024 Pollando okupis la 6-an lokon en la mondo, kiel unu el la ĉefaj eksportantoj de presproduktoj. Laŭ International Trade Center (ITC) ni kovris 5,25 procentojn de la monda eksporto de tiaj materialoj, kun la valoro de 1,65 miliardoj da eŭroj, tio estas pli ol 7 miliardoj da zlotoj.
La plej granda komerca partnero de Pollando estas Germanio, kiu en 2024 aĉetis polajn presproduktojn kun la valoro de 804 milionoj da eŭroj. Sekvis Britio, Francio, Ĉeĥio kaj Usono.
En la pola eksporto dominas libroj kaj broŝuroj, kiuj konsisitigis preskaŭ la duonon de la venditaj eksterlanden presaĵoj; sekvis gazetoj kaj periodaĵoj. Imponaj estis la rezultoj atingitaj en niĉaj segmentoj de la polaj presejoj. Ekzemple la eksporto de kolorigeblaj infanlibroj kaj bildolibroj atingis la valoron de 51 milionoj da eŭroj. Tio certigis al Pollando la 5-procentan partoprenon en la monda merkato. En ĉi tiu kategorio Pollando estis la 4-a en la mondo kaj la 2-a en Eŭropo.
La sukceso de polaj presejoj ŝuldiĝas al kelkaj faktoroj, kiuj distingas ilin kompare kun la internacia konkurenco. Unuavice temas pri apliko de modernaj teknologioj en la produktoprocezo, alta kvalito de servoj kaj atrakciaj prezoj. Kvankam Germanio restas la ĉefa kliento de polaj presejoj, ĝia partopreno en nia eksporto en 2024 malkreskis je 10 procentoj. Samperiode pli dinamike evoluis la komercaj kontaktoj kun Britio kaj Usono.
El la elsendo 20.09.2025. Legas Gabi – 02′ 21″
Pli ol 550 poldevenuloj studos en Pollando
En la proksimiĝanta studenta jaro 565 personoj el 26 landoj komencos studojn kadre de la programo Anders NAWA. La programo de la Nacia Agentejo por la Studenta Interŝanĝo, kies patrono estas generalo Władysław Anders, celas junulojn kun la Ĉarto de Polo aŭ la kun la pola kaj alilanda civitaneco. 440 personoj komencos bakalaŭrajn kaj 125 magistrajn studojn. En 2025 la unuan fojon en la historio de la programo stipendiitoj fariĝis civitanoj de Ĉilio, Ĉinio, Palestino, Paragvajo, Peruo kaj Sirio.
La plej multnombraj stipendiitoj devenas – kiel antaŭe – el Belorusio, Ukrainio, Litovio – krome el Ĉeĥio kaj Kazaĥio. La interesiĝo pri la programo kreskis inter la poldevena junularo el la Okcidenta kaj Suda Eŭropo kaj ambaŭ Amerikoj.
La stipendiitoj plej ofte elektas, kiel sian altlernejon, la Jagelonan Universitaton en Krakovo, la Varsovian Universitaton, Ekonomian Universitaton en Krakovo, la Ĉefan Komercan Altlernejon kaj la Universitaton de Maria Curie-Skłodowska. Plej ofte ili elektas kiel studobjekton administradon, informadikon, ekonomikon, medicinon kaj internaciajn rilatojn.
En 2024 la stipendiojn utiligis 619 personoj el 20 landoj. Ekde la komenco de la programo – en 2018 – la stipendiojn ricevis 5 300 personoj.
El la elsendo 20.09.2025. Legas Maciek – 01′ 42″
Pola Arkitektura Laborejo Archigeum kun internacia premio
La projekto de restaŭro de la Fuorto X en Toruń – la norda Pollando akiris la usonan premion International Architecture Award 2025.
Ĉi tiun premion starigis antaŭ 20 jaroj Internacia Instituto Chicago Athenaeum kunlabore kun la Eŭropa Centro de Arkitekuro kaj Urbaj Studoj en Ateno. Ĝi celas demonstri la plej interesajn novajn konstruaĵojn, projektojn ligitajn kun panorama arkitekturo kaj spaca planado, aŭtoritajn de la plej bonaj arkitektoj aktivantaj sur la landa kaj samtempe internacia arenoj.
Ĉi-foje la agnoskon en la kategorio „Restaŭro” akiris polaj arkitektoj el la laborejo Archigeum en Bydgoszcz – la norda Pollando. La situanta en 2 kaj duonkilomentra distanco for de la urboplaco en Toruń Fuorto X kreiĝis en la jaroj 1889-1892 kiel malferma artlileria baterio. Ĝi estas konsistero de la Fortikaĵo Toruń, kiun formas pli ol 200 objektoj. La rekreo de la fuorto estis ebla dank’ al la devenantaj el la fino de la 19-a jarcent o historiaj konstruplanoj. Post la restaŭro ĝi plenumos la hotelan-konferencon funkcion.
La planata restaŭro de la fuorto kaj novaj konstruaĵoj estos realigitaj kun respekto por la ĉirkaŭanta naturo kaj kreskantaj tie arboj. La kunaŭtoro de la projekto estas i.a. Przemek Gawęda, kiu en 2023 fariĝis laŭreato de la prestiĝa konkurso 40 UNDER 40 kaj en la jaroj 2024, 2025 akiris la titolon Arkitekto de la Jaro en la konkurso de The Architecture Community t.e. Komunumo de Arkitektoj.
El la elsendo 20.09.2025. Legas Maciek – 01′ 51″
Ĉu la ukraina, kiel fremda lingvo en polaj lernejoj
Ekde la eksplodo de la militkonflikto en Ukrainio, Pollando akceptis milionojn da ukrainaj civitanoj, inkluzive de infanoj. En la komenco ukrainaj lernantoj devis lerni la polan lingvon en lernejoj, en klasoj kun polaj lernanoj. Ili ricevis subtenon de interkulturaj asistantoj. Ekde la 1-a de septembro 2024 rilate la infanojn de ukrainanoj, legale loĝantaj en Pollando koncernas – same kiel la polajn infanojn – lernodevo.
Ĵus en la sociaj portaloj aperis postulo de la ukraina ambasadoro en Pollando Wasyl Bodnar, ke en la polaj lernejoj estu instruata la ukraina, kiel la dua fremda lingvo. Reage la aferprezentanto de la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, Paweł Wroński memorigis, ke kvankam en la pola eduksistemo estas solvoj, kiuj tion allasas, sed la instruado de la ukraina kiel la fremda lingvo, apartenas al la kompetentoj de direktoroj kaj kuratoroj konforme al la lokaj bezonoj.
El la elsendo 10.09.2025. Legas Barbara – 01′ 23″