Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La ekspozicio “Paderewski” en la varsovia Nacia Muzeo

Ĝis la 20-a de majo en la Nacia Muzeo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Paderewski” dediĉita al la renoma pola artisto, granda patrioto, politikisto Ignacy Jan Paderewski. Ĉi tiu ekspozicio inaŭguris ciklon da eventoj en la varsova muzeo ligitaj kun la 100-jariĝo de la reakiro de suvereneco fare de Pollando. En pliaj planoj estas la junia ekspozicio dediĉita al la historitema pentroarto de Józef Brandt kaj aŭtune ekspozicio dediĉita al la arto el la periodo, kiam Pollando estis reakiranta suverenecon. Ignacy Jan Paderewski renoma pola komponisto kaj pianisto, granda patrioto sian famon kaj muzikan talenton transformis en aktvadon favore al Pollando. Ĉie kie li koncertis antaŭ la internacia publiko, antaŭ plej signifaj figuroj de sia epoko li estis deklaranta, ke li devenas el la lando, kiu ne troviĝas sur la mapo de la mondo. Pri lia grandeco atestas ankaŭ tio, ke kiam Pollando reakiris la suverenecon en 1918 li rezignis pri sia arta kariero transprenante la ĉefministran postenon. La trunkon de la ekspozicio konsistigas la deponita en la Nacia Muzeo kolekto de Paderewski, kiun li en 1930 antaŭtage de sia operacio transdonis al ĝi. La operacio sukcesis, sed Paderewski ne ŝanĝis sian decidon. En la kolekto troviĝas dokumentoj, memoraĵoj, tolaĵoj, hejmaj memoraĵoj el lia domo en la bieno Riond-Bosson ĉe Morges en Svislando. Laŭ la arta vidpunkto la plej interesa estas lia artkolekto el la Fora Oriento, aparte la ĉinaj emajlaĵoj. Ĝis nun la kolekto estis prezentata nur fragmente,  nun oni ekspozicias pli ol 600 objektojn. Kadre de la ekspozicio estas rigardebla ankaŭ fragmento de la filmo „La Luna Sonato” el 1937, en kiu Paderewski ludas polonezon La Bemol Maĵoran de Chopin, Hungaran Rapsodion de Liszt, La lunan sonaton de Beethoven kaj sian faman menueton. La muziko el ĉi tiu filmo rolas kiel muzika fono de la varsovia ekspozicio.

El la elsendo 09.03.2018. Legas  Tomek – 2’12”

Muzeo de Wojciech Kilar en lia domo en Katowice

La urboaŭtoritatoj de Katowice (la suda Pollando) decidis aĉeti domon apartenintan al la mortinta en la 2013-a jaro pola mondfama komponisto Wojciech Kilar. Kreiĝos en ĝi muzeo dediĉita al la komponisto kaj muzika edukcentro. La familio de la Wojciech Kilar deklaris transdonon de la memoraĵoj ligitaj kun la komponisto por la celoj de la muzeo. Tuj post la morto de Wojciech Kilar ili deponis en la Historia Muzeo de Katowice memoraĵojn kun li ligitajn. Wojciech Kilar kvankam ne naskiĝis en Katowive dum 65 jaroj loĝis kaj kreis tie kaj la urbo fariĝis lia hejmo. Naskiĝinte en Lvovo la plimulton de sia vivo Kilar pasigis en ĉi tiu urbo i.a. studinte en la tiea Muzika Altlernejo. Wojciech Kilar debutis en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento kadre de la festivalo Varsovia Aŭtuno. Meze de la 70-aj jaroj Kilar simpligis sian muzikan lingvaĵon klare referencante al la popola kaj religia tradicioj. Okaze de la 100-jariĝo de la Varsovia Filharmonio li komponis „Missa por pace A.D. 2000”, verkon bonvenigitan kun entuziasmo. Wojciech Kilar famas ankaŭ kiel komponisto de  muziko por pli ol 130 filmoj i.a. por „Drakula” de Francis Ford Coppola, pro kio li ricevis premion de la Societo de Usonaj Komponistoj,  por “Pianisto” de Roman Polański kaj por ĉiuj filmoj de Krzysztof Zanussi. Pro la muziko por la filmo „Sinjoro Tadeo” li ricevis la polan premion Ora Anaso kaj Platinan Diskon pro la unuaj 20 mil venditaj diskoekzempleroj.

El la elsendo 09.03.2018. Legas  Maciek – 1’48”

La Nacia Biblioteko solenas la 90-jariĝon

La pola Nacia Biblioteko la 24-an de februaro 2018 solenis sian 90-jariĝon en la sendependa Pollando. Ĝiaj tradicioj estas pli malnovaj kaj referencas al la biblioteko de polaj nobeloj Jędrzej kaj Józef Załuski disponigita al la publiko en 1747. Komence ĝi enhavis 200 mil volumojn, inkluzive de la plej valoraj historiaj dokumentoj el i.a. tiel nomataj reĝaj kolektoj. Post la morto de la fondintoj la protekton super ĝi transprenis Komisiono por la Nacia Edukado. Jam en 1780 la Sejmo decidis pri ĝia rajto ricevi senpage ĉiujn presaĵojn aperantajn en la Respubliko. Post la falo de Kościuszko-insurekcio en 1795 la librokolektoj en la kvanto de 400 mil volumoj – kiel militpredo – estis transportitaj al Peterburgo, kie ili fundamentis la Caran Bibliotekon. La ideo de la nacia librejo revenis post la reakiro de la suvereneco en 1918. Ĝia ideodoninto kaj la unua direktoro Stefan Demby – ankoraŭ antaŭ ĝia lanĉo – certigis al ĝi la privilegion ricevi ĉiun ekzempleron de presaĵoj aperantaj en la lando. Al la bibliotekaj kolektoj eniris parto de Załuski-biblioteko reakirita baze de Riga-Traktato (1921) kaj ankaŭ privataj bibliotekoj, krome tiuj kreataj dum la aneksoperiodo kun la penso de la sendependiĝonta Pollando. En 1939 la kolektoj de la Nacia Biblioteklo enhavis 700 mil objektojn, inkluzive de malnovpresaĵoj, muziknotoj, grafikaĵoj, mapoj kaj atlasoj kaj 24 mil manuskriptojn el la plej frua periodo de la pola presarto. Aŭtune de la 1939 la plej valorajn librojn eblis veturigi al Kanado kaj deponi en la montreala banko. Multaj el tiuj, kiuj restis en Varsovio estis rabveturigitaj al germanaj bibliotekoj. Dum la germana okupacio dum ka celkonscia detruado de la polaj kolektoj en Varsovio estis forbruligitaj preskaŭ 80 mil malnovpresaĵoj, 26 mil manuskriptoj, 2500 inkunabloj, 100 mil desegnaĵoj kaj grafikaĵoj, 50 mil muziknotoj kaj teatrodokumentoj, riĉaj kartografiaj kolektoj, parto de katalogoj. I.a estis forbruligita tiam la manuskripto de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Aktuale la kolektoj de la Nacia Biblioteko havas pli ol 9 milionojn da objektoj. Krom presaĵoj kaj manuskriptoj temas pri mapoj,  muziknotoj, krome son- kaj aŭdovidaj dokumentoj. Dum la pasintjara aŭtuno La Bita Nacia Biblioteko Polona.pl festis la aldonon de la dumiliona objekto, kiun ĉe la ĵus menciita adreso (polona.pl) eblas konsulti kaj utiligi ankaŭ komerccele. 

El la elsendo 02.03.2018. Legas  Barbara – 3’40”

Koncertoj por la 100-jariĝo de sendependeco de Pollando

Inter eventoj planitaj por omaĝi la 100-jariĝon de la suverena Pollando troviĝas i.a. koncertoj en Vieno, Budapeŝto kaj Hongkongo, ekspozicioj, teatraj spektakloj kaj interbranĉaj projektoj. La proklamita pasintjare  registara programo „La suverena Pollando” planita por la jaroj 2017-2021 efektiviĝos sur kelkaj platformoj – loka, regiona, centra la eksterlanda. Inter la muzikaj eventoj eksterlande troviĝas Hong Kong Arts Festivalo (inter la 4-a kaj la 22-a de marto). Dum tiu renoma arta evento en Azio estos prezentita pola ĵazo kaj krome la projekto „Fortuna plays Szymborska”. La nunjara septembra Festivalo Bridging Europe en Budapeŝto estos dediĉita al la kulturo de Pollando kaj de la baltiaj landoj. Dum la inaŭgura koncerto de la festivalo Sinfonia Varsovia ligos la muzikan kulturon de Pollando kaj la baltiaj landoj. Krom aŭdiĝonta tiam Koncerta Simfonio de Karol Szymanowski okazos du pliaj koncertoj kaj multimedia instalaĵo dediĉita al la figuro kaj kreado de Ignacy Jan Paderewski. Komponaĵoj de Stanisław Moniuszko kaj Ignacy Jan Paderewski aŭdiĝos en septembro en Wiener Musikverein. La koncerton de la Nacia Simfonia Orkestro de Pola Radio gvidos ĝia arta direktoro, unu el plej estaraj direktistoj de la generacio Alexander Liebreich. Unu el la plej interesaj projektoj estas muzikspektaklo pri Ignacy Jan Paderewski produktota en Usono. La 11-an de novembro 2019 en Usono okazos la finalo de la projekto „Paderewski Cycle”, kadre de kiu naŭ usonaj kreantoj produktos 15-20 minutajan minispektaklojn muzikajn, inspiritajn per la vivo kaj heredaĵo de la pola komponisto, pianisto kaj politikisto.

El la elsendo 02.03.2018. Legas  Barbara – 3’40”

Japanaj kimonoj en Krakovo

Ĝis la 4-a de aprilo la loĝantoj de Krakovo kaj ĝiaj vizitantoj povas admiri en la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha pli ol 100 kimonojn. La tradiciaj japanaj vestoj devenas el la kolekto, kiu riĉigis la muzeon pasintjare. Kiel klarigas la ekspozicikuratoroj la varieco de la tradicia japana vesto estas atingata dank’ al la uzo de multspecaj teksaĵoj kaj ornammodeloj, kiuj faritaj mane aŭ maŝine estas teksataj, pentrataj aŭ brodataj. La mana pretigado de teksaĵoj por kimono okazas en specializaj metiejoj, kvankam nun pli ofte oni uzas helpon de maŝinoj kaj komputiloj. Simpla formo de kimono ebligas koncentriĝi pri ĝia ornamado. Apliko de multaj teknikoj kaj vastgamaj ornamideoj kaŭzis, ke kimono fariĝis unu el la plej belaj formoj de la japana arto kaj dum la pasantaj epokoj ili fariĝis diversstilaj. En 2017 ĉirkaŭ 200 kimonojn kun akcesoraĵoj, t.e. la zonoj „obi” donacis al la Muzeo Manggha Reiko Nakagura kaj Małgorzata Olejniczak. La nuna ekspozicio en Krakovo prezentas la plej belajn el inter ili.

El la elsendo 24.02.2018. Legas   Tomek – 1’13”

La 6-a Festivalo de Frankofonio

En marto en multaj polaj urboj i.a. Varsovio, Krakovo kaj Vroclavo okazos eventoj ligitaj kun la 6-a eldono de la Festivalo de Frankofonio. La festivalo populariganta la francan lingvon, kiun parolas preskaŭ 280 milionoj da personoj havos la formon de  koncertoj, spektakloj, literaturaj edukiniciatoj kaj kuirartaj renkontiĝoj. La eventon kunorganizas ambasadoj de Belgio, Demokratia Respubliko Kongo, Francio, Kanado, Luksemburgo, Maroko, Svislando, Senegalo, Urugvajo, reprezentantejo de Valonio-Bruselo, krome Franca Instituto en Pollando kaj Rumana Kulturinstituto. La nunjara eldono de la festivalo tradicie malfermita al ĉiuj aĝogrupoj aparte celas studentojn, tial ĝi estos traktita en la polaj universitatoj kiel evento speciala. La festivalo daŭros ekde la 1-a ĝis la 31-a de marto.

El la elsendo 24.02.2018. Legas   Barbara – 1’o6″

La pentroarto el la polaj muzeoj

Preskaŭ 10 mil polaj tolaĵoj el la intermilita periodo ĝis la fino de 2018 estos konsulteblaj sur la senpaga interreta platformo muzeana.com. Temas pri la nova projekto de la fondaĵo populariganta arton „Nemalbona arto” konsistanta el la virtuala katalogo de la pentroarto el 20 muzeoj el la tuta Pollando. Ĝi enhavos ankaŭ tiujn verkojn, kiuj ĉiutage troviĝas en muzeaj stalpejoj kaj ne eblas ilin rigardi en la muzeoj. La virtuala pentroarta katalogo celas ne sole personojn intersiĝantajn pri la arto dezirantajn sekvi kiel en la daŭro de la jaroj estis prezentataj elektitaj motivoj, kiel estis ŝanĝiĝanta modo, kiel speguliĝis en la arto kutimoj aŭ historiaj scenoj. La serĉilo koncernanta temaron aŭ aŭtoron ebligos rapide konatiĝi kun koncerna verko.  Alia serĉkategorio funkcios baze de ŝlosilaj vortoj pri naciaj motivoj – popolaj vestoj, panoramoj, historiaj, militistaj aŭ literaturaj motivoj. La katalogon kompletigos edukmaterialoj pri elektitaj pentraĵoj aŭ iliaj aŭtoroj, kaj akiritajn konojn eblos kontroli pere de minikvizoj.  Kun la fluo de la tempo la katalogo estos kompletigata.

El la elsendo 24.02.2018. Legas   Barbara – 1’34”

Chopin-konkurso kun la uzo de historiaj instrumentoj

La 1-a Internacia Chopin-konkurso kun la uzo de historiaj instrumentoj okazos en Varsovio inter la 2-a kaj la 14-a de septembro 2018. Ĝis la 1-a de majo profesiaj pianistoj en la aĝo de 18 ĝis 35 vivojaroj povas anonci sian kandidatiĝon. La nomoj de 30 pianistoj kvalifikitaj al la konkurso estos anoncitaj ĝis la 30-a de junio. Laŭ informoj de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin la konkurso antaŭvidas tri etapojn. En la unua kaj la dua la partoprenantoj plenumos  solistajn recitalojn konsistantajn el komponaĵoj de Chopin-repertuaro, elektitajn komponaĵojn de Johann Sebastian Bach kaj polonezojn de polaj komponistoj verkantaj en la unua duono de la 19-a jarcento. En la tria, finala etapo ses solistoj plenumos elektitajn de si komponaĵojn de Chopin kun la Orkestro de la 18-a jarcento. Pianistoj disponos pri historiaj fortepianoj el la kolekto de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin (Erard el 1838, 1849 kaj 1858, Pleyel el 1846 kaj 1854 kaj Broadwood el 1843), krome originalajn instrumentojn el la epoko kaj samepokajn instrumentajn kopiojn. La venkinto ricevos premion en la alteco de 15 mil eŭroj, la sekvaj premioj egalos al 10 kaj 5 mil eŭroj. La laŭreatoj ricevos krome koncertoproponojn kun la Orkestro de la 18-a jarcento kaj partoprenon en fonografiaj projektoj.

El la elsendo 16.02.2018. Legas   Barbara kaj Milada – 2’08”

Kastelo-muzeo en Łańcut inaŭguras turisman sezonon

En la Kastelo-muzeo de Łańcut (la suda Pollando) estis inaŭgurita turisma sezono. Al la vizitantoj estis disponigita la dua kasteletaĝo kun hejmecaj ĉambroj, staloj kaj koĉerejo. Dum la dusemajna vintra paŭzo la kastelo estis ordigata, ĝiaj plankoj polurataj, lustroj lavataj same kiel la arĝentaĵoj. Estis ankaŭ lavataj kaj aranĝataj la fenestrokurtenoj. Pasintjare la kastelon en Łańcut vizitis pli ol 440 mil personoj. Gastoj de la nuna sezono havos la eblecon i.a. admiri plurajn artverkojn devenantajn el la malnovaj kastelkolektoj, artverkojn aĉetitajn postmilite aŭ pruntaĵojn el aliaj muzeoj. La plej malnovaj eksponaĵoj apartenas al. la kolekto kolekton kreata de la princino Izabela Lubomirska, kiuj al Łańcut trafis en la dua duono de la 18-a jarcento. Apartan atrakciaĵon konsistigas la 2-a kasteletaĝo, la unuan fojon disponigita al la turistoj en la pasinta jaro. Troviĝas tie ĉambroj kun hejmeca karaktero,  kiel Pompeja Saloneto el la 80-aj jaroj de la 18-a jarcento kun oleopentraĵoj de Vincenzo Brenna ne sur la muro, sed sur tolaĵoj kovrantaj murojn.  La rokokostila saloneto kun ligna murfinpretigo parte el la 18-a kaj parte el la 19-a jarcentoj, kavalira salono kun originala Moire-stila murteksaĵo, laborejo por la vestado de dommastrino, kies roboj estis transportataj laŭŝtupare al la vestejo sur la 1-a etaĝo. Łańcut-kastelo estis nun  subigita al la ĝisfunda, la plej granda post la 2-a mondmilito,  restaŭro. Estis renovigitaj ĉiuj ejoj de la 2-a etaĝo kaj kelkiuj ĉambroj de la 1-a etaĝo, kiel reduta salonego, skulptarta galerio, parada ŝtuparo, kolumna salonego, ĉina apartemento. La konservistaj laboroj rilatis entute al 84 kastelinternoj. Por la vizitantoj estis disponigita krome la kastela orkidea salonego, oranĝerio,  vintra ĝardeno kun diversaj ekzotikaj, en niaj kondiĉoj,  plantoj. La kastelo en Łańcut ekde 13 jaroj troviĝas en la prestiĝa listo de la polaj Historimonumentoj.

El la elsendo 16.02.2018. Legas  Tomek kaj Barbara – 2’29”

Arkivo de Henryk Mikołaj Górecki en Nacia Biblioteko

Preskaŭ kompleta arkivo de unu el la plej elstaraj polaj komponistoj de la lasta jarcento, la mortinta antaŭ 8 jaroj Henryk Mikołaj Górecki ektroviĝis en la kolektoj de la Nacia Biblioteko. Temas i.a. pri la komponistaj manuskriptoj, i.a de lia 3-a Simfonio, personaj leteroj, inkluzive leteron de Johano Paŭlo la 2-a, korespondaĵoj kun multaj kreantoj kaj ankaŭ kvin kajeroj vastigantaj konojn pri kelkiuj komponaĵoj de Górecki, kiuj klarigas la kreoprocezon kaj la kreajn planojn de la komponisto.  En la arkivo troviĝas ankaŭ la komponaĵo Susan (por la miksita koruso a capella), kiu estis ĝis nun ne konata kaj nepublikigita. La aĉeton de la manuskriptoj ebligis helpo de la pola kulturministerio. La arkivo de Henryk Mikołaj Górecki en Nacia Biblioteko estos konsultebla de esploristoj kaj kreantoj.

El la elsendo 09.02.2018. Legas  Maciek – 1’02”