Kulturkroniko
La filmo „Papusza” premiita en Hispanio
La trioblan sukceson dum la 58-a Internacia Semajno de Kinfoarto en Valladolid, Hispanio ĝuis la filmo de Joanna kaj Krzysztof Krauze „Papusza”. Ĝi estis premiita pro la reĝisorado kaj la ĉefa vira rolo. La filmo estis krome distingita de Junulara Ĵurio de la Festivalo. „Papusza” estas filmo pri la unua romaa, cigana poetino, kiu skribe notis siajn versaĵojn, pro kio en sia medio ŝi estas kondamnita je ostracismo. La filmo gajnis favorajn recenzojn. La pola premiero de „Papusza” okazas hodiaŭ, t.e. la 15-an de novembro.
El la elsendo 15.11.2013. Legas Krystyna
Patriota edukado de polaj gejunuloj
Instituto pri la Nacia Memoro pretigis animitan filmon, dank’ al kiu la plej junaj poloj povos ekscii, kun kio ligiĝas la simboloj de Pollando, la koloroj de la nacia flago kaj himno. La filmo „Eta Polo” reference al konata patriota rimaĵo por infanoj popularigas la patriotajn valorojn sub la devizo „vere bonegas esti polo”. Preskaŭ 7-minuta filmo informas junulojn pri tio, kiel la blanka aglo sur la ruĝa fono fariĝis la blazono de Pollando. Ĝi klarigas ankaŭ la simbolan signifon de la koloroj de la pola flago. La filmo elkalkulas krome la plej gravajn naciajn festojn kaj rakontas pri la kreiĝo de Dabrowski-Mazurko, alivorte la pola himno eksplikante kiel ĝi estas tiom eksterordinara kanto por poloj.
El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek
Festivalo de la Pola Kulturo en Pekino
Modparado, plastikaj ekspozicioj, koncertoj de klasika muziko en la plenumo de polaj artitoj estas la atrakciaĵoj de la 2-a eldono de la Festivalo de la Pola Kulturo en Pekino. I.a. pola-kanada pianisto Jan Lisiecki, kiu subskribis prestiĝan surdiksigan kontrakton kun Deutsche Grammophon, ludas komponaĵojn de Chopin, Moniuszko kaj Penderecki. Julia Kociuban pianludas krom verkoj de Chopin ankaŭ komponaĵojn de Grażyna Bacewicz. La loĝantoj de Pekino havas krome la eblecon rigardi du ekspoziciojn. Unu prezentas verkojn de junaj polaj kreantoj de novrealismo, la alia prezentas bildojn de ĉinaj artistoj inspiritaj per sia estado en Krakovo. La ekspozicio daŭros ĝis la 11-a de novembro.
El la elsendo 08.11.2013. Legas Milada
La Pekina Muzikfestivalo omaĝas Krzysztof Penderecki
Dum la okazanta en Pekino 16-a Muzikfestivalo, kiun de ĉirkaŭ 20 jaroj regule vizitas pola komponisto Krzysztof Penderecki, nunjare oni aparte omaĝis lian 80-an naskiĝdatrevenon. Inter la 15-a kaj 18-a de oktobro eĉ tri fojojn aŭdiĝis liaj komponaĵoj i.a. plenumitaj de la Ĉina Nacia Simfonia Orkestro en la akompano de ĉina violinistino Vera Tsu Wei-ling kaj litova aldviolonisto Julian Rachlin. La 18-an de oktobro dum la Pekina Festivalo estis planita speciala koncerto „La Shanghaja Kvarteto omaĝas la majstrojn de la ĉambra muziko – Verdi, Wagner, Britten, Penderecki, Aldridge kaj Zhou Long”. La unua festivala eldono okazis en Pekino en la 1998-a jaro. Dum ĝi estis prezentitaj komponaĵoj de Beethoven, Wagner, Brahms, Grieg, Verdi kaj Czajkovski.
El la elsendo 18.10.2013. Legas Milada
Rekorda puntaĵo el Pollando reklamas la polajn Beskidojn
La plej granda en la mondo puntaĵo kun la diametro de 5 metroj kaj pezo de 5 kilogramoj farita de puntistinoj el Koniaków (la sudo de Pollando) estis prezentita lastsomere en la landoj de la Viŝegrada Grupo. Pli frue ĝi estis admirebla en la 17-a Internacia Festivalo de Puntaĵoj en la kroata Lepoglava. La pola puntaĵo elvokinta la admiron de la kroata prezidento estas verko de kvin puntistinoj laborintaj pri ĝi 4 monatojn kaj foruzintaj puntfadenojn kun la longeco de 50 kilometroj. Meze de aŭgusto ĝi eniris la Rekordlibron de Guiness. La kreintinoj de la puntaĵo premisis, ke ilia verko disfamigos ilian regionon Beskidy en Karpatoj. La puntaĵoj el la vilaĝo Koniaków havas pli ol 100-jaran tradicion. Ili ofte servis kiel porokazaj donacoj. Interalie ricevis ilin papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la brita reĝino, Elizabeta la 2-a.
El la elsendo 18.10.2013. Legas Milada
La unuan fojon Janusz Korczak ĉine
La unuan fojon libroj de la pola elstara pedagogo, Janusz Korczak aperis en la ĉina lingvo. Ekde septembro la ĉina leganto povas aĉeti en siaj librovendejoj tiajn librojn, kiel „Reĝo Maĉjo la 1-a” kaj „Kiam mi denove estos etulo” kaj krome la biografion de Janusz Korczak verkitan de usona verkistino Betty Jean Lifton „La reĝo de infanoj”. Janusz Korczak laŭprofesie kuracisto, pro la korinklino pedagogo kun tre modernaj tiuepoke edukkonceptoj kaj verkisto aŭtoris 24 librojn kaj pli ol 1400 eseojn. En la ĉinan lingvon la du menciitajn librojn de Korczak tradukis Wei Rongmei. Pasintjare Pollando solenis bunteventan Korczak-Jaron i.a. lige kun la 70-a datreveno de Janusz Korczak.
El la elsendo 15.10.2013. Legas Gabi
Tagoj de la Eŭropa Kulurheredaĵo
En la Cisterciana Abatejo en la loko Wąchock la 7-an de septembro estos inaŭgurita la 21-a eldono de Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo. Nunjare ilia devizo estas “Ne tuj oni Pollandon elkonstruis”, reliefiganta la kontinuecon de la pola ŝtato, kiu daŭras senĉese ekde la 10-a jarcento. Tio estas la okazo memorigi ĉiajn konstruformojn de la pola ŝtato kaj batalon favore al ĝia sendependa ekzisto. La devenanta el la 12-a/13-a jarcento Cisterciana Abatejo en Wąchock apartenas al la plej belaj kaj plej valoraj objektoj de la romanika arkitekturo en Pollando. Ĝia fondinto en 1179 estis la krakova episkopo Gedko. La troviĝantaj tie preĝejo de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj de la sankta Floriano superbe spegulas en arkitektura formo la severan cistercianan ordenregularon. Pri la elekto de Wąchock decidis ankaŭ ĝiaj patriotaj kaj sendependigaj tradicioj. Dum la inaŭguro estas antaŭviditaj pluraj historiaj vivscenoj, kiel ĉasista tendaro el la ŝtona epoko, metioj en la mezepoka setlejo, kavalira parado sub la standardoj de Sandomierz-regiono kaj prezento de insurgentaj taĉmentoj el la 1863-a jaro. Ĉi lasta evento memorigas, ke la nunjaraj Tagoj koincidas kun la 150-a datreveno de la Januara Insurekcio 1863. Lige kun tio dum la tagoj apartan atenton oni donos al la rolo de la polaj insurekcioj por transdaŭro de la nacia identeco. La Tagoj de la Eŭropa Kulturheredaĵo estos solenataj en la tuta Pollando dum du sinsekvaj semajnfinoj. Inter la 7-a kaj 9a kaj inter la 14-a kaj 15-a de septembro eblos viziti milojn da historiaj lokoj kaj objektoj, kiuj plurfoje ĉiutage estas neviziteblaj.
El la elsendo 06.09.2013. Legas Gabi
Festo de la Pola Kavalerio
Semajnfine en Varsovio disvolviĝos Festo de la Pola Kavalerio. La eventon partoprenos ĉ. 150 rajdantoj kaj ĉevaloj el la Ĉevalrajda Kompanio de la Polaj Militistaj Fortoj, filiaj taĉmentoj de la societo Ĉevalrajda Kompanio de Pola Respubliko kaj de aliaj societoj flegantaj la ulanajn tradiciojn. Sabate posttagmeze tra la varsoviaj stratoj moviĝos la parado de la ĉevalrajdaj formacioj kaj inter oficialaj punktoj de la tago okazos meto de floroj ĉe monumento de marŝalo Józef Piłsudzki ĉe la prezidenta palaco Belveder kaj Omaĝalvoko al la pereintaj soldatoj ĉe la Monumento de la Pola Rajdantaro. Dimanĉe por la partoprenantoj de la familia pikniko – kadre de kiu okazos ankaŭ prezento de la ĉevajradaj talentoj de polaj soldatoj – trafikos speciala buso. La Festo de la Pola Kavaliero estas solenata la 3-an fojon en la datreveno de la batalo apud Komarowo en 1920, kiam polaj soldatoj venkis la kvaroble pli fortan bolŝevistan Ĉevalarmeon de Siemion Budionny.
El la elsendo 06.09.2013. Legas Gabi
Polaj libroj legeblaj en Vankuveraj kafejoj
Ekde la nunjara somero librojn de polaj verkistoj eblas legi en 13 kafejoj de la kanada Vankuvero. Eblas ilin preni libere por la plulegado hejmen, gravas tamen, ke post la tralego oni pludonu libron. La kampanjo en la angla lingvo „Book Polishing” estis organizita de la loka Ĝenerala Konsulejo de Pollando. MSz: Book Poliŝing, la ideo de senkosta interŝanĝado de libroj sekve de la lasado de ili en publikaj lokoj kaj en lokoj tiucele kreitaj, kiel librointerŝanĝaj bretoj kaj tabloj ĝuas popularecon en multaj urboj de la mondo. En la oferto de la Vankuvera Book Polishing troviĝas 70 libroj disponigitaj en la lokaj kafejoj konataj pro sia kultura agado. Ĉiu el libroj, inter kiuj troviĝas i.a. libroj de Stanisław Lem aŭ Ryszard Kapuściński enhavas flufolion kun informoj pri Pollando, gravaj wawo-wawo-wawo-adresoj kaj minivortareto de la bazaj polaj parolturnoj en la fonetika formo. Ĉiu el la libroj kovrilpaĝe surhavas informan glumarkon pri la kampanjo kaj individuan numeron. Dank’ al tio la librotrovinto de la libro povas sekvi sortojn de ĉiu ekzemplero sur la paĝo: www.bookcrossing.com. En la paĝo troviĝas preskaŭ 10 milionoj da libroj, kiuj estas libere interŝanĝataj en 132 ŝtatoj de la mondo. Preskaŭ du milionoj da personoj sekvas iliajn sortojn.
El la elsendo el la 16.08.2013. Legas Barbara/Milada
Jubileaj Romaaj Tagoj en Gorzów Wielkopolski
Inter la steluloj de la jubilea, 25-a Internacia Rendevuo de Ciganaj Ensembloj – Romane Dyvesa (Romaaj Tagoj) troviĝas pola kantistino Edyta Geppert kaj la rumana dancteatro Romafest. La jubilea festivalo disvolviĝanta inter la 5-a kaj 7-a de julio okazos en Gorzów Wielkopolski (la orienta Pollando). Sabate prezentiĝos la ciganaj trupoj el Ĉehio kaj Rumanio kaj ankaŭ Romaa Harpista Orkestro el Pollando. Dum la solena koncerto la plej proksiman dimanĉon okazos recitalo de Edyta Geppert, ludos la argentina trupo Zingaros, la hungara grupo de Vojas kaj la serba grupo KAL. La Festivalon kronos la prezentiĝo de la Romaa Muzika Teatro TERNO kun ĝiaj gastoj el Moldavio, Rusio, Serbio kaj Svedio. La festivalon akompanas internacia scienca konferenco „Ciganoj/Romaoj en Pollando kaj en Eŭropo. Religio, kulturo kaj kutimaro”. Samtempe estos lanĉita libro dediĉita al tiu ĉi etna malplimulto. Post ĝi estos inaŭgurita fotoekspozicio dokumentanta la 25-jaran tradicion de Romane Dyvesa. Ĝia unua eldono okazis en 1989 laŭ iniciato de komponisto, akordionvirtuozo kaj estro de la Romaa Muzikteatro, Edward Dębicki. Gorzów Wielkopolski ne senkaŭze gastigas la festivalon, nome printempe 1947 atingis ĉi tiun urbon la unua veturilaro de polaj ciganoj direktita el la iamaj polaj randregionoj. Inter ili estis familioj, el kiuj devenis la konataj en la tuta mondo kreantoj de la romaa kulturo. La ĉefaj taskoj de Romane Dyvesa estas firmigo kaj protekto de la romaaj kulturtradicioj, inspirado de romaaj kreantoj kaj kulturanimantoj al la arta, scienca kaj eduka agado celanta la flegadon de la identeco de ĉi tiu etna grupo. Dum la ĝisnunaj eldonoj de Romane Dyvesa partopenis pli ol 160 profesiaj grupoj el plimulto de la eŭropaj landoj. Ankaŭ el aliaj mondopartoj, inkluzive de la lulilo de romaoj, la Hinda Unio.
El la elsendo, 05.07.2013. Legas Milada