Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La pola arto en la Nacia Muzeo de Koreio

Ĉirkaŭ 260 objektoj, inter kiuj estas skulptaĵoj, pentraĵoj, afiŝoj troviĝas en la inaŭgurita en la Nacia Muzeo de Koreio ekspozicio „La pola arto: Nerezistebla spirito”. Temas pri la sama ekspozicio, kiu sub la titolo „Trezoroj el la lando de Chopin” estis pli frue prezentata en Pekino. La ekspozicio prezentas la historion de la pola arto – komencante de la mezepokaj skulptaĵoj tra tolaĵoj de la polaj 19-jarcentaj pentristoj ĝis la 20-jarcenta arto. Elektante ekspoziciaĵojn la polaj organizantoj gvidis sin per la karaktero de la pola 19-jarcenta pentroarto, enhavanta historiajn referencojn kaj ĝia arta kvalito. Laŭ la deziro de la koreaj organizantoj la ekspozicio estis pliampleksigita per eksponaĵoj rekte ligitaj kun Fryderyk Chopin kaj Mikołaj Kopernik. Temas i.a. pri muldaĵo de la mano de Chopin, liaj portertoj pentritaj de Wojciech Weiss kaj Janusz Przybylski. Krome temas pri la tolaĵo de Jan Matejo  „Astronomo Kopernik, alivorte interparolo kun Dio” kaj kopioj de la instrumentoj uzataj de la sciencisto.  La inaŭguron de la ekspozicio akompanis koncerto de pianisto Maciej Grzybowski kaj ciklo da prelegoj pri la pola historio kaj kulturo, i.a. pri la pola desegnaĵo kaj dezajno. La lekcion pri la pola kinematografio gvidis la korea reĝisoro Song II Gon, studinta en Lodzo kaj perfekte reganta la polan lingvon. La ekspozicio „La pola arto: nerezistebla spirito” en la Nacia Muzeo de Koreio en Seŭlo daŭros ĝis la fino de aŭgusto.

 El la elsendo 21.08.2015. Legas Tomek

Hoplitoj. Pri la militarto de la antikva Grekio

Almenaŭ ĝis la jarfino en la Nacia Muzeo de Varsovio funkcios la ekspozicio “Hoplitoj. Pri la militarto de la antikva Grekio”. Ĝi proksimigas la sukceson de la greka civilizacio, kiu estus neebla sen alta nivelo de la militarto, dank’ al kiu grekoj sukcesis ofte supervenki eĉ multe pli grandajn armeojn. Venkon i.a. apud Maratono elbatalis unuavice hoplitoj, peze armitaj infanterianoj formitaj en falangoj. Iliaj sukcesoj elformis signifagrade la miton de eŭropa civilizacio – kapabla sin defendi kontraŭ la multnombra malamiko dank’ al moralaj valoroj de individuaj soldatoj kaj bona organizo.

Inter la eksponaĵoj de la varsovia ekspozicio troviĝas unika kasko el la epoko de Homero kaj ŝildo de hoplito el la junperiodo de Leonidas, la komandanto de 300 spartantoj pereintaj apud Termopiloj (inter la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo). Temas pri speciala ekspozicio okazanta en la vestiblo de la galerio de la antikva arto, kiu ankoraŭ ne estas disponigita al la publiko pro alikonstruado.  La antikvaj armiloj kaj militekipaĵaro devenas el la kolektoj de la Nacia Muzeo kaj Muzeo de la Polaj Armeaj Fortoj. Aliaj valoraj eksponaĵoj devenas el la iama kolekto de Axel Guttmann, kiuj estis deponitaj en la Nacia Muzeo de lia filo Aleksander. Entute temas pri ĉirkaŭ 40 eksponaĵoj. Krom antikvaj armiloj kaj militekipaĵaj elementoj temas ankaŭ pri pentritaj grekaj vazoj, sur kiuj estas prezentitaj ekzemple hoplitoj dum rajdo, la leĝerarmitaj rajdantoj.

Lige kun ĉi tiu prezento en la muzeo daŭras ankaŭ ĝis la jarfino akompanaj eventoj – renkontiĝoj, prelegoj, laborrenkontoj – inkluzive de specialaj por familioj kun infanoj. Jen kelkaj iliaj titoloj: “Hoplitoj – la piliero de la greka poliso (urboŝtato), “Antikva Sparto – faktoj kaj mitoj”, “De Trojo ĝis Ĥeroneo – evoluo de la greka militarto”, “Hoplitoj – kuraĝaj, fortaj, batalpretaj”.

El la elsendo 14.08.2015. Legas Tomek

La pola-hindunia teatra kunlaboro

En julio en la Teatra Instituto okazis tre interesa spektaklo en la pola-hindunia kunlaboro. Nome estis enscenigita la teatraĵo „Poŝto” de Rabindranath Tagore, Nobel-premiito,  kiu omaĝas la memoron de Janusz Korczak. Reĝisoris ĝin Manish Mitra. Temis pri spektaklo plurlingva plenumita de polaj kaj hinduniaj aktoroj. La 18-an de julio 1942 ĝi estis enscenigita en la Orfodomo de la Varsovia Getto antaŭtage de la deporto de Korczak kaj liaj edukitoj al la germana koncetrejo sur la tereno de Pollando, Treblinka. La spektaklo de Mitra rakontas pri la interplektiĝado de la arto kaj vivo en la malfacila tempo.

El la elsendo 07.08.2015. Legas Tomek

Pola spektaklo inaŭguris la Teatran Festivalon en Avinjono

La spektaklo „Forhakado” de Krystian Lupa inaŭguris la nunjaran Teatran Festivalon en Avinjono (Francio). Ĝi tuj estis agnoskita de la kritikistoj kiel artverko, rava arta manifesto, spirraba emfazo de la imagoforto de la pola reĝisoro. Temas do pri grandstila reveno de Krystian Lupa al Francio kaj grandega internacia sukceso de la Pola Teatro el Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). La polan version de „Forhakado” laŭ Thomas Bernhard rigardis pli ol tri kaj duonmila publiko kaj ĉiu el la kvin enscenigoj estis interrompataj per entuziasmaj intervenoj de la publiko kaj longdaŭraj ovacioj. La pola teatra grupo  jam ricevis invitojn por 12 spektakloj de la teatraĵo en la pariza Odeon, kaj ankaŭ por la festivaloj en Parizo, Tokio kaj Hongkongo. La reĝisoro ricevis krome la inviton por evento Monato de la teatro de Krystian Lupa en Francio kaj proponon de internacia kunprodukto de laŭvica spektaklo de li reĝisorota. Al  Vroclavo la spetaklo revenos en septembro.

El la elsendo 07.08.2015. Legas Tomek

La japana arto en Varsovio

Pli ol 300 objektoj de la japana arto: tolaĵoj, skulptaĵoj, ceramikaĵoj kaj metiaĵoj el la periodo de la 17-a – 20-a jarcentoj ĝis la 9-a de aŭgusto estas ekspoziciataj en la Nacia Muzeo en Varsovio kadre de la ekspozicio „La artverkoj de la japana arto en la polaj kolektoj”.  Ili devenas el la kolektoj de la Naciaj Muzeoj en Varsovio kaj Krakovo, kiuj disponas pri la plej riĉaj kolektoj. Krome estas prezentataj japanaj artaĵoj el la Naciaj Muzeoj en Poznano kaj Vroclavo kaj el la Palaco de la reĝo Johano la 3-a Sobieski el la varsovia Wilanów.

Jam en la 17-a kaj 18-a jarcentoj nederlandaj komercistoj importis el Japanio porcelanaĵojn, ĉefe blank-blue dekoritajn kaj porcelanaĵojn imari, ankaŭ elfaraĵojn el lako. La japana arto estis rekonita la apogeo  de rafiniteco kaj belo. Favoris tion en la 19-a jarcento la ekspozicioj de la japanaj arto kaj metiaĵoj en Londono kaj Parizo.  La plej fama pola amanto de la japana arto Feliks „Manggha” Jasieński dum sia estado en Parizo kolektis japanajn artaĵojn, kiujn li sekve donacis al la Nacia Muzeo en Krakovo. Tiu ĉi kolekto konsistante el ĉ. 6500 objektoj estas la plej riĉa en Pollando. En la ekspozicio estas prezentitaj ĉ. 150 el ĝiaj objektoj. Temas pri lignogravuraĵoj i.a. de Hokusai el la ciklo „Tridek ses bildoj de la monto Fuji”, bildoj de japanaj belulinoj aŭtoritaj de Kitagawa Utamaro, pejzaĝoj kaj naturbildoj de Utagawa Hiroshige, kelkaj pentraĵoj i.a. de unu el la plej elstaraj japanaj pentristoj Watanabe Seitei.  En la ekspozicio estas ankaŭ lignoskulptaĵoj kaj artaĵoj el  eburo, teksaĵoj.  La japana kolekto en la Nacia Muzeo en Varsovio estas pli modestaj kaj konsistas el du mil objektoj. En la palaco en Wilanów troviĝas kolekto inaŭgurita de grafo Stanisław Kostka Potocki riĉigata dum la tuta 19-a jarcento. Plimulto de la objektoj ornamas la palacajn internojn. En la ekspozicio eblas do prezenti nur du objektojn el ĉi tiu kolekto – vazon imari el la komenco de la 18-a jarcento kaj 17-jarcentan lakan skatolon. La ekspozicio organizita lige kun la 20-jariĝo de la Muzeo de la Japana Arto kaj Tekniko Manggha en Krakovo post Varsovio estos prezentita en Toruno kaj Vroclavo.

  El la elsendo 10.07.2015. Legas Tomek

Programo de Vroclavo kiel Kultura Ĉefurbo de Eŭropo

La enmanigo de la Eŭropaj Filmpremioj, Teatra Olimpiko kaj rendevuo de korusoj el la eŭropaj landoj troviĝos i.a. en la programo de Vroclavo, kiel Kultura Ĉefurbo de Eŭropo 2016. Entute temas pri pli ol mil artaj eventoj rilate arkitekturon, filmon, literaturon, muzikon, teatron, operon, spacarton. Prezentinte en junio la programon de la Jaro la urbo­prezidanto Rafal Dutkiewicz reliefig­igis, ke ĝia ĉefcelo estas la partopreno de vroclavanoj en la kulturaj eventoj duobliĝu, kaj ke duobliĝu la nombro de la turistoj vizitantaj la urbon.

La programo de la Kultura Ĉefurbo de Eŭropo estis aranĝita tiel, ke ĝi prezentu la bildon de Vroclavo plurkultura urbo.

En 2016 Vroclavo rolos ankaŭ kiel Monda Ĉefurbo de Libro de Unuesko. Unu el la eventoj kun tio ligitaj estas la projekto „Bibliopolis. La urbo de bibliotekoj”, kies celo estas popularigi la libro­legadon. Kadre de ĝi okazos publikaj legoseancoj, interŝanĝo de libroj, literaturo aperos en la publika spaco ekzemple sur domfasadoj. Sur 10 mil aŭtomobiloj aperos literaturaj tekstoj. Tiel la tuta urbo transformiĝos en unu grandan bibliotekon. En Vroclavo aŭdiĝos ankaŭ monda himno de libro, por kiu servos la poeziaĵo de elstara pola poeto Tadeusz Różewicz tradukita en kelkajn lingvojn. Ĝi estos kantita la saman tagon je la sama horo en kelkdek urboj de la mondo.

La projekto „Singin Europe” premisas rendevuon de kelkdek korusoj el la eŭropaj ŝtatoj kaj koncertojn de la opera kaj oratora muziko. Dum la Monda Tago de Ĵazmuziko en diversaj lokoj de la urbo okazos ĵazkoncertoj. Okazos ankaŭ granda oper­spektaklo bazita sur la hispanaj muzik­tradicioj por la kelkdekmila publiko ”La hispana nokto kun Carmen – Zarzuela Show”. La teatra ĉefevento estos internacia festivalo prezentanta la kreadon de la plej elstaraj teatraj reĝisoroj el la tuta mondo. La programon kompletigos projektoj sociaj kaj edukaj grandig­ontaj la partoprenon de la loĝantoj en la kultura vivo de Vroclavo. La ĉefurbo de la Malsupra Silezio kundividas la titolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Eŭropo 2016 kun la hispana San Sebastian en Eŭskio.

El la elsendo 03.07.2015. Legas Maciek

Memortabulo omaĝe al Tadeusz Kościuszko en Turku

En Turku, Finnlando estis antaŭ kelka tempo malkovrita omaĝtabulo memoriganta la tiean estadon de Tadeusz Kościuszko en januaro 1797, kiam la pola nacia heroo estis tre varme bonvenigita de turkuanoj. La memortabulo troviĝas sur la fasado de la domo apartenanta al la influhava finna-itala familio Casagrande, en kiu Kościuszko tiuokaze loĝis. Nun ĝi troviĝas en la centro de la urbo proksime al la biblioteko. La teksto en la lingvoj pola, finna kaj angla informas: „En ĉi tiu domo, post liberiĝo el la cara mallibereco en Peterburgo gastis en la unuaj tagoj de januaro 1797 Tadeusz Kościuszko”. La solenaĵon de la malkovro de la tabulo antaŭis historia seminario kaj koncerto, en kiu i.a. aŭdiĝis komponaĵoj de Tadeusz Kościuszko mem, kiu komponis polonezojn kaj valsojn.

Okaze de la alveno de la pola nacia heroo, la gvidanto de insurekcio 1794 al Turku, tiam apartenanta al Svedio, estis organizita koncerto. Honore al la eminenta polo la docento de loka universitato kaj episkopo  Frans Michael Franzen verkis poemon. Post unusemajna estado en Turku Tadeusz Kościuszko veturis tra Stokholmo, Gotenburgo  al Londono kaj fine al Ameriko. Tie li partoprenis militon por sendependeco de Usono famiĝinte ankaŭ kiel usona nacia heroo.

 El la elsendo 26.06.2015. Legas Maciek

Plurkultura Pola Respubliko dum la regado de Sigismundo Aŭgusto

Printempe estis inaŭgurita projekto „Plurkultura Respubliko en la epoko de reĝo Sigismundo Aŭgusto”. Unu el ĝiaj plej gravaj celoj estas esplorado de la arasoj (murtapiŝoj) el la kolektoj de la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo, en Krakovo. La esploroj de la polaj kaj norvegaj sciencistoj daŭrontaj ĝis aprilo 2016 servos al artkonservistoj taŭge protekti la kolekton. Sciencistoj esploras la gradon de foruzo de la lanaj kaj silkaj fibroj, la kontraŭluman firmecon de la aplikitaj kolorigiloj kaj ilian identigon. Ili krome klopodos identigi mikologian flaŭron. La norvega partnero, kiu estas Norvega Instituto pri Aeresplorado jam mezuras la naturkondiĉojn kaj esploras la aerpolucion per kemiaj kombinaĵoj de sulfuro, azoto kaj ozono, kiuj povas ankaŭ mafavore influi teksaĵojn. Kadre de la projekto sur Wawel-altaĵo okazos ankaŭ edukokupoj por junularo, i.a. prelegoj dediĉitaj al la historio de la plej grava kolekto de la 16-jarcentaj arasoj kaj spacaj ludoj. La eduka programo estos adresita ankaŭ al gejunuloj kun misfunkcioj de rigardo- kaj aŭdokapabloj.

La esplorataj murapiŝoj, kiujn reĝo Sigismundo Aŭgusto mendis en Bruselo en la jaroj 1550-1560 estis la unuan fojon prezentitaj en la Reĝa Wawel-Kastelo en 1553 dum la nuptoceremonio de la reĝo kun Katarina Habsburgidino. Reĝo Sigismundo Aŭgusto testamente heredigis la murtapiŝojn al la fratinoj, kaj post ilia morto la arasoj fariĝis la proporietaĵo de la Respublio. En 1795 rusoj forportis ilin al Peterburgo kaj redonis nur en 1921 baze de Riga Traktato, kiu estis finanta la polan-boŝevistan militon 1920-21. En 1939 la arasoj estis forveturigitaj al Kanado tra Rumanio, Francio kaj Britio por protekti ilin kontraŭ germanoj. Ili revenis al la lando en 1961 kaj tuj estis subigitaj al la konservistaj laboroj. Ekde marto 1961 ili denove ornamas la kastelajn murojn. Ĉiun kelkan tempon la prezentataj arasoj estas alterne ŝanĝataj, ĉar malbone efikas je ila la ultraviola radiado, aerpolucio kaj polvo. Temas pri la unusola parto de kastela ekipaĵaro el la Jagelona epoko, kiu transaŭris ĝis hodiaŭ. Ĝi enhavas 136 teksaĵojn. Tio estas la plej valora el la kastelaj kolektoj kaj unu el la plej gravaj en la monda skalo. Ĝis nun apris unu publikaĵo pri la Wawel-kastelaj murtapiŝoj, baldaŭ aperos la 2-a volumo. Fine de la somero komenciĝos la bitigo de la parto de la murtapiŝoj. La plej grandaj altas 4,8 metrojn kaj vastas pli ol 8 metrojn pezante kelkdek kilogramojn. Konsiderante ilian plurjarcentan historion la murtapiŝoj konserviĝis en bona stato kaj la kolorfreŝeco malmulte  ŝanĝigis. Teksitaj per silko, lano, arĝentaj kaj oraj fadenoj la arasoj ilustras la bibliajn scenojn, prezentas buntan mondon de plantoj kaj ekzotikaj animaloj kaj blazojn de Pollando kaj Litovio reference al la Respubliko de ambaŭ Nacioj, alivorte alianciĝo de la Reĝa Pollando kun la Litova Princlando.

El la elsendo 19.06.2015. Legas Barbara

Desegnaĵo de Camille Pissarro identigita en Pollando

Post preskaŭ 60 jaroj laboranto de la Nacia Muzeo en Poznano (la okcidenta Pollando) malkovris, ke la aŭtoro de la troviĝanta en ĝiaj kolektoj desegnaĵo „Studumo de virino” estas franca impresionisto Camille Pissarro. Antaŭe kiel ĝian aŭtoron oni opiniis Jean-François Millet. La muzeo aĉetis ĝin lime de 1956/57, kaj pro la surskribo J. F. Millet traktis lin kiel ĝian aŭtoron. Nur en 2014 aperis duboj pri ĝia efektiva aŭtoro. La aŭtoron de la malkovro pensigis unue troviĝanta en Vaŝingtono pentraĵo, por kiu la poznana desegnaĵo estis verŝajne enkonduka krokizo. La supozon konfirmis esploroj en Parizo kaj liaj kontaktoj kun ekspertoj pri Pissarro-kreado. Temas pri la dua verko de reprezentanto de la franca impresionismo, kiu troviĝas en la Nacia Muzeo en Poznano. La alia estas la bildo de Claude Monet „Plaĝo en Pourville”. La troviĝanta en Poznano desegnaĵo  de Pissarro estas prepar­krokizo por tolaĵo prezentanta laboron de virinoj surkampe. Pro konservistaj konsideroj ĝi povos esti prezentata nur dum porokazaj ekspozicioj.

El la elsendo 05.06.2015. Legas Maciek

Ekspozicio por la jubileo de la bapto de Pollando

Kaliko de s-ta Wojciech, kopio de la historia dokumento el la 10-a jarcento Dagome iudex,  en kiu princo de Pollando Mieszko la 1-a al protekto de la Apostola Ĉefurbo transdonis la polan ŝtaton, tiaro de papo Pio la 7-a aŭ la originala dokumento konfirmanta la elekton de kardinalo Karol Wojtyła kiel la papon troviĝos inter la eksponaĵoj, kiuj estos prezentataj en tri polaj urboj en ekspozicio organizata okaze de la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando pasonta venontjare. La ekspozicio “Lux in Oriente – Lux ex Oriente: Pollando kaj la Apostola Ĉefurbo – la 1050-jara historio” estos prezentata en  Poznano, Vroclavo kaj Varsovio. Troviĝos en ĝi ĉ. 150 objektoj – trezoroj el la riĉaj vatikanaj kolektoj kaj malmulte konataj al la pola publiko artverkoj  prun­teprenotaj el polaj sanktejoj kaj muzeoj.  En la titolo „Lux in Oriente” (Lumo en Oriento) rilatas al la eventoj de antaŭ mil jaroj, kiam la pola ŝtato akceptis kristanismon.  „Lux ex Oriente” (Lumo el Oriento)  rilatas al la pola evangeliza agado dum jarcentoj.  La ekspozicio konsistos el kvin kronologiaj partoj – „Pollando en la epoko de Piast-dinastio”, „Pollando en la epoko de Jagelona dinastio”, „Respubliko de Ambaŭ Nacioj” (pola kaj litova), „En mallibereco – la 19-a jarcento”, „La 20-a jarcento – jarcento de sangoverŝo kaj gloro”.

El la elsendo 05.06.2015. Legas Tomek