Antaŭ la mikrofono
André Grossmann pri – interalie – Mulhouse-Esperanto
Prof. Leszek Kordylewski pri sia profesia laboro en Ĉikago kaj la tiea E-vivo
Thierry Saladin pri la devizo kaj kampanjo “Esperanto tuj”
Interparolo okaze de la 55-a datreveno (2014) de la E-redakcio de Pola Radio
La geredaktoroj Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn, Milada Szwedo kaj la Ĝenerala Direkoro de UEA Osmo Buller kun red. Barbara Pietrzak traktas la signifon de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kreiĝinta antaŭ 55 jaroj kaj ĝiaj elsendoj por la E-komunumo. Oni koncentriĝas ankaŭ pri la plej bonaj tradicioj daŭrigataj en la elsendoj de la Pola Reradio. El la elsendo 04.04.2014.
Mirejo Grosjean pri prioritatoj de sia oficmandato ĉe ILEI
Interparolo dum la jaro 2001 kun Geraldo Mattos
Christine Graissaguel pri la Mediteranea E-Semajno (2014)
Kun Christine Graissaguel el Francio ni mallonge interparolas retrorigarde al la ĵus finiĝinta Mediteranea E-Semajno okazinta inter la 8-a kaj la 15-a de marto en la provenca Les Issambres. Ĝi jam tradicie ofertas kvarnivelajn E-kursojn por francaj kaj eksterlandaj esperantistoj en la periodo de florantaj mimozoj. El la elsendo 21.03.2014.
Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo informas interalie pri la 66-a IFEF-kongreso
Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo el Italio renkontitaj dum la Meditereanea E-Semajno en Les Issambres en la suda Francio informas i.a. pri la proksimiĝanta 66-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĝi okazos inter la 17-a kaj la 24-a de majo 2014 en San Benedetto del Tronto, Italio. El la elsendo.18.03.2014.
