Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Clay Magalhães pri diversaj aspektoj de la 99-UK en Bonaero (2014)

Clay Magalhães, la Konstanta Kongresa Sekretario rakontas en la 353-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org pri la lastaj ŝanĝoj en la kongresa programo de la 99-a UK. Li ankaŭ dividas utilajn informojn pri konekto de la flughavenoj de Bonaero al la urbocentro, valutnuancoj kaj sabata registriĝado de la kongresanoj. Informoj pri tiu UK estas troveblaj ĉe https://uea.org/kongresoj/UK/2014. El la elsendo 18.07.2014

Interparolo okaze de la 55-a datreveno (2014) de la E-redakcio de Pola Radio

La ge­redaktoroj Gabi Kosiarska, Andrzej Pettyn, Milada Szwedo kaj la Ĝenerala Direkoro de UEA Osmo Buller kun red. Barbara Pietrzak traktas la signifon de la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio kreiĝinta antaŭ 55 jaroj kaj ĝiaj elsendoj por la E-komunumo. Oni koncentriĝas ankaŭ pri la plej bonaj tradicioj daŭrigataj en la elsendoj de la Pola Reradio. El la elsendo 04.04.2014.