Ludu

En la 1493-a E_elsendo el la 08.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas elektitajn sondokumentojn el la Solena Fermo. Aŭdiĝas en ĝi – laŭ la sinsekvo de la programo – la vortoj de la Ĝenerala Sekretario, Aleks Kadar. La rezolucion de la 111-a UK prezentas Manuela Ronco. Jérémie Sabiyumva prezentas la decidon pri la la nunjara atribuo de la Premio Onisaburo Deguchi, kiu iris al kubaj esperantistoj. Fine aŭdiĝas la ferma parolado de la UEA-prezidanto, Fernando Maia.
• La foto akompananta la programinformon rilatas al la transdono de la Kongresa Flago el la manoj de la prezidanto de la graca LKK, Ewald Schick al la LKK-prezidanto de la Melburna UK, Sandor Horvath.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.