Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1117-a E_elsendo el la 12.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nia nunsemajna felietono de Michał Łabenda estas dediĉita al la futurecaj ideoj de Stanisław Lem en liaj libroj. En kulturkronikaj informoj ni sciigas pri muzeo prezentanta la historion de cistercianoj en la vilaĝo Mogiła apud Krakovo; pri omaĝo al la plej fama poŝtmarkkreinto, Czesław Słania, polo elmigrinta kaj longe laboranta en Svedio; pri arĝenta monero dediĉita al Gabriela Zapolska, la aŭtorino de „Moralo de s-ino Dulska”. En la E-komunuma segmento ni informas pri du novaj libroj eldonitaj de, aŭ kunlabore, fare de Hispana E-Federacio. Muzike akompanas nin Amira Chun per fragmento de la kanzono „Folifala elegio”. Ni prezentas krome la kanzonon „Blua Planedo” el la KD „Planedo nia” de Vojaĝo. La ornamanta la programinformon reta foto koncernas arkitekturan detalon el la cisterciana abatejo en Mogiła. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Dankon pro tre interesa elsendo. Mi ĉiam ĝuas viajn programojn kaj ĉi-foje, kiel kutime, estas pluraj tre atentokaptaj temoj. Aparte fascina estas la felietono de Michał Łabenda pri la futurecaj ideoj de Stanisław Lem. Estas mirinde kiel Lem prognozis librolegilon, sonlibron, 3D-printilon, êc Interreton, Tut-Teran Teksaĵon, Artefaritan Intelekton kaj multe pli!
Redankon — ankaŭ pro la granda varieco en viaj elsendoj!
Svediaj Poŝtmarkoj havis kialon fanfaroni, kiam ĝi povis prezenti tri mondajn rekordojn, ĉiuj el ili danke al eminenta gravuristo Czeslaw Slania, kies lasta heroaĵo estas la plej granda poŝtmarko de la mondo, 81,25 x 60,95 milimetra bildo de la pentraĵo de David Klocker Ehrenstrahl sur plafono. ĉe la Palaco Drottningholm. La gravura laboro postampo daŭris 1,000 horojn, laŭ Slania. (laŭ https://cdnc.ucr.edu/?a=d&d=VEST20001215.2.36&e=——-en–20–1–txt-txIN——–1)
geKaraj, jen venis denove tempo de kvizaj demandoj! Ĉu viaj konoj de Esperanto sufiĉos por respondi ilin? 😀
1. Kiom da jaroj havas la cisterciana abatejo apud Krakovo? a) 800, b) 1000, c) 700
2. Pro kio Czesław Słania troviĝas en la Ginesa Libro de Rekordoj? a) Li plej longe ludis trumpeton, b) Li bredis bluan kaktuson, c) Li kreis la plej grandan poŝtmarkon
3. Kiom valoras la arĝenta monero honore al Gabriela Zapolska? a) 20 zlotojn, b) 270 zlotojn c) 100 zlotojn
4. Pri kio kantas Amira Chun? a) kor-riparo, b) foli-falo, c) am-afero
5. Kion eldonis lastatempe la HEF: a) verkojn de Federico del Sagrado Corazón de Jesús García Lorca, b) verkojn de Miguel de Cervantes Saavedra, c) verkojn de Jorge Camacho Cordón
https://eo.wikipedia.org/wiki/Federico_Garc%C3%ADa_Lorca