Ludu

La 1117-a E_elsendo el la 12.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono de Michał Łabenda estas dediĉita al la futurecaj ideoj de Stanisław Lem en liaj libroj. En kulturkronikaj informoj ni sciigas pri muzeo prezentanta la historion de cistercianoj en la vilaĝo Mogiła apud Krakovo; pri omaĝo al la plej fama poŝtmarkkreinto, Czesław Słania, polo elmigrinta kaj longe laboranta en Svedio; pri arĝenta monero dediĉita al Gabriela Zapolska, la aŭtorino de „Moralo de s-ino Dulska”. En la E-komunuma segmento ni informas pri du novaj libroj eldonitaj de, aŭ kunlabore, fare de Hispana E-Federacio. Muzike akompanas nin Amira Chun per fragmento de la kanzono „Folifala elegio”. Ni prezentas krome la kanzonon „Blua Planedo” el la KD „Planedo nia” de Vojaĝo. La ornamanta la programinformon reta foto koncernas arkitekturan detalon el la cisterciana abatejo en Mogiła. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.