Ludu

La 1067-a E_elsendo el la 21.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia felietono de Michał Łabenda traktas pri la sensacia informo de polaj arkeologoj/egiptologoj pri la identigita en Varsovio unika mumio de graveda virino. La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj rilatas al la laborprogresoj en la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko, al la ĵus finiĝinta liutfarista konkurso kaj ĝiaj laŭreatoj, al la grafika Lem-konkurso de la Pola Instituto en Vieno (https://instytutpolski.pl/wien/pl/2021/04/29/zaprojektuj-pocztowke-z-okazji-roku-stanislawa-lema/). En la E-komunuma segmento ni informas pri UEA-mesaĝo por la hodiaŭa Tago por Kultura Diverseco, por Dialogo kaj Evoluigo. Fine aŭdiĝas Leterkesto; en la komenco ni salutas la komenciĝantan hodiaŭ vespere virtualan German-Polan-Fervojistan E-Kongreson. Al la partoprenantoj ni dediĉas la kanzonon „La verda stelo” de Kiruna. La interreta foto apud la programinformo koncernas la ĵus finiĝintan liutfaristan konkurson, pri kio ni informis en kulturkroniko. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.