Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1468-a E_elsendo el la 30.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – ĉi-foje pri esploroj rilataj al la polaj infanoj, viktimoj de germanaj koncentrejoj, kiuj postmilite trovis rifuĝejon en Barcelono; pri rekordnombraj vizitantoj en la polaj muzeoj en 2025; pri la Granda Parado de lokomotivoj en Wolsztyn dum la nuna semajnfino.
• Kun profunda bedaŭro atingis la redakcion informo – pere de Esperantolehti – pri la forpaso de nia plurjara aŭskultanto, recenzanto de niaj elsendoj, kore ligita al Pollando, Jorma Ahomäki el Turku en Finnlando. Adiaŭante la E-amikon de nia redakcio ni memorigas nian interparolon pri liaj ligoj al Pollando de antaŭ 20 jaroj.
• Muzike ni memorigis denove kanton de Kajto. Ĉi-foje temas pri ĝia „Mia propra trajno” el la KD „Lokomotivo, rulu nun!”. La programinformon akompanas la reta foto de Anna Borowiak, kiu prezentas vaporlokomotivon el Wolsztyn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






