Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Ignacy Jan Paderewski estas la heroo de nia felietono en la 282-a E-elsendo de Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org. En la pola Bydgoszcz daŭras Internacia Muzika Festivalo sub lia nomo, sed li estis ne sole mondfama pianisto kaj komponisto, sed ankaŭ politikisto kaj ŝtatviro grave meritiĝinta por la reakirita suvereneco de Pollando en 1918. Niaj kulturaj informoj rilatas al filmaj sukcesoj. La filmo pri romaa poetino Papusza akiris rekonon en Hispanio, la filmon pri maharaĝo savanta polajn infanojn dum la 2-a mondmilito rigardis en Hinda Unio 150 milionoj da personoj. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Muzike ni citas el la komponaĵoj de I.J. Paderewski, lia Menueto kaj Simfonia Polonia.
Tradicie aktualaĵoj kaj felietono el la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj de nia paĝo.
Kara redakcia teamo de Pola Retradio.
Mi volas danki kaj gratuli vin pro viaj interesaj ja informaj elsendoj. Nuntempe mi aŭskultas ĉiujn elsendojn ofte pere la poŝtelefono aŭ la MP3 aparato. Vere praktika maniero! Oni ne bezonas tutan tempon sidi ĉe la komputilo. Mi admiras la multflankan enhavon de viaj elsendoj, ekz. aktualaj temoj kaj sciencaj informoj. Mi multe lernis pri la kulturo kaj historio de Pollando. Elsendoj pri Ignacy Jan Paderewski, Tadeusz Mazowiecki kaj Bronisław Piłsudzki estis ekstreme interesaj.
Mi esperas ke vi havu forton daŭrigi viajn valorajn kaj altnivelajn elsendojn. Tiuj estas vere preciozaj por la tuta esperantaro.
Amike,
Jukka Nikoskelainen