Ludu

Ignacy Jan Paderewski estas la heroo de nia felietono en la 282-a E-elsendo de Pola RetRadio ĉe www.pola-retradio.org. En la pola Bydgoszcz daŭras Internacia Muzika Festivalo sub lia nomo, sed li estis ne sole mondfama pianisto kaj komponisto, sed ankaŭ politikisto kaj ŝtatviro grave meritiĝinta por la reakirita suvereneco de Pollando en 1918. Niaj kulturaj informoj rilatas al filmaj sukcesoj. La filmo pri romaa poetino Papusza akiris rekonon en Hispanio, la filmon pri maharaĝo savanta polajn infanojn dum la 2-a mondmilito rigardis en Hinda Unio 150 milionoj da personoj. La elsendon finas leterkesta renkontiĝo. Muzike ni citas el la komponaĵoj de I.J. Paderewski, lia Menueto kaj  Simfonia Polonia.

Tradicie aktualaĵoj kaj felietono el la elsendo estas samtempe legeblaj kaj aŭdeblaj en apartaj rubrikoj de nia paĝo.