POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La plej bonaj restoracioj kaj hoteloj en Pollando

La Gvidlibro de Michelin senĉese monitoras la evoluon de la kuirartaj vojaĝceloj en la tuta mondo. Ĝi kunlaboras kun organizaĵoj respondecaj pro la promociado de turismo en unuopaj landoj kaj regionoj. En Pollando tiu kunlaboro okazas kun la Pola Turisma Organizo. Tamen la elekto de restoracioj, kiuj rajtas ricevi la markon Michelin okazas ekskluzive baze de laboro de anonimaj inspektoroj.
Nunjare la unuan fojon la esplorado de polaj restoracioj okazos en la tuta lando kaj la plena listo estos anoncita fine de majo 2026. Ĝis nun Michelin-inspektoroj estis taksantaj restoraciojn en Varsovio, Poznano, Krakovo, Vroclavo kaj en la Pomeria Vojevodio. Ĉar la gastronomia merkato dinamike evoluas Michelin decidis vastigi siajn esplorojn je aliaj polaj urboj, kiel Bjalistoko, Katowice aŭ Lodzo, la apudmaraj kuraclokoj kaj eĉ lokoj ĉirkaŭ grandaj urboj.
En sia pritaksado la inspektoroj de Michelin aplikas, ekde la komenco, la samajn kvin tradiciajn kriteriojn. Temas pri la kvalito de la ingrediencoj, gustoharmonio, lerteco regi la kuirartajn teknikojn, personeco de la restoraciestro emfazita per kuirarta talento, kohereco de la menuo ankaŭ en la tempa perspektivo.
La Michelin-gvidlibro aperis en Francio lime de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj liverante praktikajn informojn por vojaĝemaj aŭtistoj. La ampleksigitan restoraciselekton en Pollando akompanos elekto de hoteloj rekomendataj de la Michelin-gvidlibro. Ĝi enhavos la plej rekomendindajn kaj inspirajn tranoktolokojn en Pollando kaj en la mondo. Entute temos pli ol 8 mil hoteloj, kun konsidero de malsamaj prezoniveloj, en pli ol 130 landoj.

El la elsendo 05.03.2026. Legas Maciek – 02′ 07″

La pola nutraĵeksporto 2025

La valoro de nutraĵeksporto el Pollando en 2025, laŭ la raporto de la Nacia Centro por Agrikulturo (KOWR), atingis la rekordan valoron de 58,4 miliardoj da eŭroj. Tio estis kresko je 8,6 procentoj kompare kun 2024. Laŭ liveritaj datumoj, la plej grandan parton de eksportitaj varoj konsistigis viando, viandoproduktoj kaj brutaro (22% de la eksportovaloro).
Cerealaĵoj kaj prilaboritaj produktoj okupis la duan lokon kaj egalis al 11 procentoj de la eksportvaloro. Tabako kaj tabakproduktoj konsistigis 10 procentojn de la eksportitaj varoj, kaj tiuj produktoj estis venditaj ĉefe al Germanio, Hispanio kaj Italio. Polaj agronutraĵaj produktoj estis 75-procente eksportitaj al la unia merkato, kaj ilia valoro egalis al 43,9 miliardoj da eŭroj. La pola nutraĵeksporto el 2025 plej grande kreskis al Germanio, Francio, Nederlando kaj Ĉeĥio. Koncerne la kvinan plej grandan komercan partneron de Pollando, kiu estas Britio, la valoro de la pola nutraĵeksporto restis sur la nivelo de 2024.
Krome la polaj agro-nutraĵaj produktoj estis en 2025 eksportitaj al landoj ekster la Eŭropa Unio kaj ilia valoro egalis al 14,5 miliardoj da eŭroj. La ĉefaj klientoj de polaj nutraĵproduktoj estis Britio, Ukrainio, Usono kaj Turkio. Krome kreskis la eksportovaloro de la samaj polaj produktoj al tiaj landoj, kiel la Demokratia Respubliko Kongo (35%), Serbio (34%), Kosovo (25%), Albanio (28%), kaj la ukraina merkato (23%). En 2025 signife kreskis ankaŭ la eksporto de polaj agro-nutraĵaj produktoj al iuj sudorientaziaj landoj. La valoro de la pola eksporto al Tajvano kreskis je 53 procentoj, al Filipinoj je 21 procentoj, al Vjetnamio je 19 procentoj, al la Suda Koreio je 18 procentoj kaj al Malajzio je 15 procentoj.

El la elsendo 05.03.2026. Legas Milada – 03′ 19″

Bielsko-Biała – la Pola Ĉefurbo de Kulturo 2026

Meze de januaro Bielsko-Biała en la suda Pollando festis la atribuon de la nomo Pola Ĉefurbo de Kulturo 2026. La programo de la Polaj Ĉefurboj de Kulturo estis prezentita en septembro 2024 de la tiama kulturministro, Hanna Wróblewska. Ĝi kreiĝis responde al la alvoko de la finalanoj de la konkurso por la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo 2029. Tiel la urboj Bielsko-Biała [bjelsko bjaŭa], Katowice kaj Kołobrzeg [koŭobĵek] ricevis plian ŝancon por kultura evoluo. Tio imitas la modelon konatan i.a. el Italio. En 2027 la titolon de la Pola Ĉefurbo de Kulturo ĝuos Katowice, en 2028 la titolon ricevos Kołobrzeg.
En 2026 dank’ al tiu ĉi titolo en Bielsko-Biała dum la tuta jaro okazos pli ol 100 kultureventoj, inkluzive de tiuj, kiuj havas longan tradicion, kiel Internacia Festivalo de Pupteatra Arto, du ĵazaj eventoj kaj Festivalo de Polaj Komponistoj. Tute nova projekto estas adresita al junaj komponistoj Preisner Poento-konkurso, kiun patronecas konata komponisto Zbigniew Preisner. Por partopreni ĝin necesos ilustri muzike la pentraĵon de Pieter Bruegel „La Babelturo”. La plena programo estas konsultebla rete ĉe bb2026.pl
Aldonendas, ke ĝuste la urbon Bielsko-Biała Pola E-Asocio elektis kiel lokon de sia nunjara kongreso.

El la elsendo 25.02.2026. Legas Pamela – 02′ 04″

Pollando gustas bone 

Fine de januaro en Dubajo okazis unu el la plej gravaj eventoj en la nutrosektoro, Gulfood 2026.  Partoprenis ĝin pli ol 8500 ekspoziciantoj el 195 landoj. La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun la pola eksporta nutraĵoferto de 44 firmaoj, kadre de la nacia stando „Pollando gustas bone”, kiu prezentiĝis en tri apartaj lokoj kun la suma areo de 510 kvadrataj metroj.
Krome funkciis informa-promocia stando rilate al la programo 2024-2029. Krom la materialoj pri la pola agrikultura-nutraĵa sektoro kaj pri la polaj firmaoj, ĉiutage estis organizitaj de la polaj kuirmajstraj fakuloj kuirartaj prezentoj kaj pretigitaj de ili frandaĵoj. En aparta sektoro estis gviditaj merkatistaj interparoloj kun estontaj kunkontraktintoj, partneroj.
GULFOOD-foiro apartenas al la ĉefaj foiroj en la nutraĵa branĉo, ebligantaj al Pollando ne sole prezenti riĉan oferton de polaj nutraĵproduktoj al klientoj merkatistaj kaj individuaj. Ĝi estas ankaŭ la okazo ligi kontaktojn kun kunkontraktintoj el la Proksima Oriento, Afriko kaj Azio.
La laŭvica eldono de GULFOOD-foiro okazos en Dubajo en marto 2027, kiun denove partoprenos Pollando kun siaj naciaj standoj „Pollando gustas bone”.

El la elsendo 20.02.2026. Legas Maciek – 01′ 39″

Importitaj legomoj kaj fruktoj klare markitaj

Ekde la 17-a de februaro freŝaj fruktoj kaj legomoj, kaj krome bananoj vendataj en Pollando senpakume devas havi klaran grafikan simbolon de la devenlando, tio estas bildon de ĝia flago. Tiu informo devas troviĝi en videbla loko kaj esti legebla por ne erarigi klientojn. Tio ebligas al kliento havi plenan kaj klaran informon pri la aĉetataj produktoj. Ne estas klare, kiel aspektos la signado de la amaskvante vendataj produktoj el aliaj landoj, kiuj estas pakumataj en Pollando kaj vendataj kiel polaj produktoj. Tio aparte rilatas al produktoj el Ukrainio.
Krome, se la ĉefa produktokonsistero devenas el alia lando ol la vendopreta produkto la informo devas teksti „produktita en Pollando el ĉina ajlo”. Produktoj aperintaj sur la merkato antaŭ la 17-a de februaro povas esti vendataj laŭ malnovaj principoj ĝis elĉerpiĝo de la provizoj. Ĝis nun la klara difino de la produktodeveno rilatis sole al polaj produktoj.
Krome en 2026 ekde la 14-a de junio la etikedoj de miksitaj diverslandaj mieloj devos enhavi detalan informon pri ilia devenlando, ekzemple rilate mielmiksaĵojn: 60 procentoj el Argentino, 40 procentoj el Ĉinio. Ĝis nun mankas informoj, ĉu tio rilatos ankaŭ al informoj pri la jam vendataj miksaĵoj de olivoleo kaj vinoj el diversaj eŭropuniaj landoj.

El la elsendo 20.02.2026. Legas Milada – 02′ 07″

La plej bonaj eksterlandaj studentoj 2026

La fondaĵo „Perspektywy” jam de 16 jaroj organizas – kadre de la programo „Study in Poland” kune kun konferenco de la rektoroj de polaj altlernejoj – la konkurson „Interstudent”. En la eldono 2026 estis elektitaj 8 eksterlandaj studentoj , kiuj pro siaj aktivadoj riĉigas la lokan akademian medion kaj konstruas pontojn inter kulturoj. Nunjare la konkurskapitulo elektis la plej bonajn kaj plej aktivajn studentojn el inter pli ol 200 kandidatoj el 55 altlernejoj kaj 51 landoj.
En la kategorio de bakalaŭraj studoj la premion ricevis Emilie Horn (Germanio/Brazilo) el la fakultato pri Internacia Merkatistiko de la Ekonomika Universitato en Krakovo. En la kategorio de magistrigaj studoj laŭreatoj fariĝis Valeria Quintana Solis el Meksikio, studentino de juro en la Jagelona Universitato kaj Munisa Ziyomukhamedova el Uzbekio studanta Financan Administradon kaj Kontadon en Supera Merkatika Lernejo en Dąbrowia Górnicza. Kiel la plej bona studento de doktorigaj studoj estis elektita Jeremy Caldeira el Usono el la Doktoriga Lernejo de la Sociaj Sciencoj de Varsovia Universitato.
La plej bona polkolonia studento evidentiĝis Nicola Secci el Italio studanta aplikatan informadikon en la Vroclava Politekniko. Specialajn premiojn pro aparta scienca kaj socia agado ricevis Wiktoria Ptak el Usono, studentino de la kuracista fakultato e n la Medicina Universtato en Bjalistoko, Fatih Pekcan el Turkio, studento pri psikologio el la Supera Lernejo de Socia Psikologio kaj Pascal Muam Mah el Kamerunio, doktoriĝonto en la Min- kaj Fandindustria Akademio en Krakovo. La premioj estis enmanigitaj fine de januaro en Krakovo dum la konferenco „Eksterlandaj studentoj en Pollando 2026”.

El la elsendo 10.02.2026. Legas Maciek – 02′ 13″

Robotiko kaj mekatroniko en Vroclavo

La Politekniko de Vroclavo en la sudokcidenta Pollando funkciigis novan fakultaton pri robotiko kaj inteligentaj mekatronikaj sistemoj. Studoj havas interbranĉan karakteron kaj edukos estontajn specialistojn por la inteligenta industrio.
Dum la studoj (parte distancaj) studentoj disponos pri modernaj laboratorioj, kaj ŝlosila estos kunlaboro dum la studoj kun industrio kaj la ebleco verki diplomlaboraĵojn kunlabore kun firmaoj. Studontoj povas elekti inter du specializoj – mekatroniko kaj industria aŭtomatiko kaj robotiko. La studoj pri la nova specializo daŭros tri semestojn.
Samtempe la studentiga kampanjo en la Vroclava Politekniko rilatas al 59 studdirektoj, inter kiuj estas anglalingvaj. Estis pretigitaj 3 417 lokoj, inkluzive de 390 en eksterĉeestaj studoj. En la Vroclava Politekniko studas 21 mil personoj, inkluzive de 1600 studentoj eksterlandaj el 70 landoj. Estas 850 doktoriĝantoj, inkluzive de 120 eksterlandanoj.

El la elsendo 10.02.2026. Legas Maciek – 01′ 20″

60 jaroj post la unua sukcesa rentransplanto en Pollando

La 26-an de januaro oni solenis en Pollando la 60-jariĝon de la unua sukcesa transplanto de renoj. La operacio daŭris 57 minutojn kaj la reno preskaŭ tuj komencis funkcii. Tiu evento fariĝis simbolo de la dinamika evoluo de la organtransplantado dum la sekvaj ses jardekoj.
En la 60-aj jaroj la transplantologio apenaŭ komencis evolui kaj en la mondo okazis nur kelkcent rentransplantoj. En Pollando la operacio havis pioniran karakteron – ne nur laŭ la medicina – sed ankaŭ laŭ la organiza kaj leĝa konsidero. Ankoraŭ ne ekzistis reguloj pri cerba morto nek leĝoj pri transplantado. Konsenton por preni organojn devis esprimi prokuroro kaj la familio de organdonanto. Nun la pola transplantologio apartenas al la plej alte taksitaj en Eŭropo.
Dum jaroj Varsovio estis la unusola centro por rentransplantado, kio kun la tempofluo ŝanĝiĝis. Laŭ la datenoj de Poltranplant jara pluvivo kun transplantita reno en Pollando egalas al 96 procentoj, superante la eŭropan mezumon, kiu egalas al 92 procentoj. 85 procentoj de pacientoj ĝuas bone funkciantan organon 5 jarojn post la transplanto.
La rentransplanto ebligas al la paciento pli longan vivon, sed aldone vivon pli kvalitan kompare kun la dializbezono. La plej granda defio ligiĝas kun la risko de infektoj, tumoroj rezultantaj el la neceso de imunolimiga, imunosupresa traktado. En Pollando la rentransplanton atendas ĉirkaŭ 1500 pacientoj dum dializataj estas preskaŭ 20 mil personoj.
La estonteco de rentransplantado ligiĝas kun evoluo de robotika kirurgio, artefarita intelekto, interspecia organtransplantado kaj artefaritaj aŭ kultivitaj organoj.

El la elsendo 30.01.2026. Legas Gabi – 02′ 31″

Kreskis eksporto de polaj alkoholaĵoj

En la daŭro de la lastaj kvar jaroj signife kreskis la eksporto de polaj alkoholaĵoj, inter kiuj plej rapide kreskas la eksporto de viskio. La valoro de ĝia eksporto en 2021 en alteco de 40 milionoj da polaj zlotoj en 2024 kreskis ĝis 187 milionoj da zlotoj, alivorte egalis al 46 milionoj da eŭroj. En la sama periodo la eksporto de polaj likvoroj triobliĝis. En 2024 la alkohola sektoro generis la Landan Produkton Brute en la alteco de preskaŭ 6 miliardoj da eŭroj. Malgraŭ dinamika kresko de viskieksporto, la plej grava pola alkoholaĵo sur la internacia merkato, restas vodko. Ĝia eksporto en 2024 havis la valoron de 209 milionoj da eŭroj.
Pollando eksportas siajn alkoholaĵojn ĉefe al Francio, Usono, Hungario, Britio kaj Germanio. Krom la signifo de la alkohola sektoro por la Landa Produkto Brute gravas ne sole la produktado, sed ankaŭ vasta reto de kreiĝintaj tiuokaze ekonomiaj kontaktoj kaj ligoj.

El la elsendo 20.01.2026. Legas Gabi – 01′ 23″

Ceramikaĵoj el Bolesławiec en nova rolo

Pri la karakterizaj ceramikaĵoj el la manufakturo Bolesławiec ni jam kelkfoje informis en niaj elsendoj. Ĝiaj karakterizaj kobaltkoloraj produktoj estas konataj ne nur en Pollando kaj Eŭropo. Aldone al la tradiciaj tasoj, teleroj, ornamaĵoj, Bolesławiec-produktoj aperis en nova rolo.
Komence de oktobro sur la merkato ceramikaĵoj el Bolesław prezentiĝis kiel lampoelementoj. Ĉio ĉi dank’ al la kunlaboro kun la firmao ARGON-lampoj el la regiono de Częstochowa. Ĉi-lasta liveras i.a. laktoblankajn ampolojn kaj ŝtalementojn, lakitajn en koloroj inspiritaj de Bolesławiec-ceramikaĵoj.
La lampokolekto BOLL estas produktata en metiista maniero, do ne temas pri la amasskala produktado. Ĝi estas samtempe la ekzemplo de la krea kunlaboro de malsamaj firmaoj kun la celo liveri al la klientoj en Pollando kaj eksterlande originalan, polan dezajnon.

El la elsendo 20.01.2026. Legas Maciek – 01′ 08″