Kontaktu nin
Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.
Nombro de vizitoj


Subtenu nin
Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima
Redakcia teamo
Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Saliĥ ZAKIROV
Bruce CRISP
Arkivoj
Kategorioj

La 892-a E_elsendo el la 10.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Kadre de la sonmaterialaj rikoltoj de la 104-a UK en Lahtio nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ d-ro Ulrich Lins, kiu sian IKU-prelegon dediĉis al la figuro de germana filozofo, junaĝe lerninta Esperanton, Rudolf Carnap. Li partoprenis 4 UK-ojn –  en Dresdeno (1908), en Helsinko (1922), en Vieno (1924) kaj en Ĝenevo (1925).  Niaj aktualaĵoj kun ekonomia karaktero referencas al informoj de la Eŭropa Komisiono, laŭ kiuj Pollando estas la dua en la Unio lando efike foriganta perdojn pro la nepagado de aldonvalora imposto; al la stato de la komercaj rilatoj de la Unio (inkluzive Pollandon) kun Kanado post preskaŭ dujara funkciado de portempa interkonsento CETA. La sciencbultenaj temoj havas komunan denominatoron, kiu estas alkoholaĵoj. Ni informas pri skota artefarita lango kun granda precizeco distinganta inter viskiospecoj. La alia informo klarigas, kio estas kaj ĉu estas forigebla alkohola demenco.
Jam post 10 tagoj komenciĝos en la pola Poznano la kultura festivalo ARKONES – http://www.arkones.org/. Inter planitaj koncertoj estas tiu de ĴeLe. Koncerton kun ciganaj kantoj – kiun multaj ĝuis en Lahtio – prezentos Saŝa Pilipović. Ni prezentas mallongan specimenon el lia Lahtia koncerto.  Aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako de trabetoj en nia paĝo „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” troviĝas eksterelsende interparolo kun d-ro Ulrich Lins. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la traktita temo „alkohola demenco”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D

Play

3 komentoj al E_elsendo el la 10.09.2019

  • Paul Desailly skribis:

    En la antau lasta alineo de biografio (la anglalingva varianto) atentigas Vikipedio pri la esperantisteco de profesoro Carnap:

    ‘Carnap taught himself Esperanto when he was 14 years of age, and remained sympathetic to it (Carnap 1963). He later attended the World Congress of Esperanto in 1908 and 1922, and employed the language while traveling.’
    Vd: https://en.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Carnap

    En la agho de 14 Carnap autodidakte ellernis Esperanton kaj dum la tuta vivo aprezis ghin. Li cheestis UK-ojn en 1908 & 1922 kaj por vojaghi ofte utiligis la lingvon.’

    Artikoloj pri Carnap aperas che Vikipedio (la Esperanto-eldono), ekzemple: https://eo.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Carnap
    https://eo.wikipedia.org/w/index.php?search=Carnap&title=Speciala%C4%B5o:Ser%C4%89i&go=Ek&ns0=1
    Abundas ligiloj che la Viki-pagharo en Esperanto

    La chefa faktoro por mi kiel laiko rilate la influon de famaj erudiciuloj en rondoj filozofiaj jenas:

    Malfacilas hodiau dechifri el la skribitaj opinioj de ekzemple Einstein kion pri la ekzisto de Dio la famulo vere pensis. Teistoj KAJ ateistoj pie citas lin por ‘pruvi’ siajn tezojn. Einstein probable estis agnostikulo. Carnap, kune kun sia pli fama por-Esperanto korespondanto, profesoro Bertrand Russel (https://eo.wikipedia.org/wiki/Bertrand_Russell) kiu cetere ricevis Nobel-premion, rekte penis (1) senvalorigi metafizikan pensmanieron en kiu miliardoj da homoj ankorau kredas kaj (2) aserti ke filozofoj determinas kio estas ghusta kaj malghusta. Se mi ghuste analizas chi chion, Russell verkis por klarigi kial li ne estas Kristano sed Carnap por nei Dion por ke humanismo ighu pli populara. Tamen, nur surprajhe ghis nun mi fosas pri Carnap kaj Russell

    Pri punkto 1: Super chio Carnap estimis la logikan aliron al chiuj demandoj. Simile, per la sama aliro, bahaanoj por intelektuloj same ankau por ne-akademianoj pruvas ke Dio ekzistas:
    http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf (p28-30)

    Pri punkto 2: El la bahaa tekstaro ikonrompe evidentighas ke la grekaj filozofoj famighis danke al la izraelidoj:
    http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-123-jun2016.pdf (paghoj 9 – 12)
    Alidirite, filozofio esence dependas de religio.

    Amike

    Paulo (ne la Apostolo) Adelajdo, Australio

  • David Milovanović skribis:

    Tre interesa interparolo kun dr-o Lins. Nun mi volas ekscii pli pri la vivo kaj verko de Rudolf Carnap. Salutojn el Serbio!

  • Apáti Kovács Béla skribis:

    Via nuna Esperantolingva elsendo tre gxojigis min. Gxi estis interesa. Mi deziras al Vi multe da sukcesoj kaj bonegajn edlsendojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.