Ludu

La 888-a E_elsendo el la 27.08.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia marda sonmaterialo el la 104-a UK en Lahtio enhavas interparolon kun profesoro Jouko Lindstedt, konata finna esperantisto, lingvisto kaj akademiano. Ni interparolas pri lia rolo kiel la rektoro de la nunjara IKU, pri lia propra kontribuo al ĝia programo, pri la grava rolo de la finnaj UK-oj en Helsinko kaj Tampereo en lia vivo profesia kaj privata. Fine ni levas ankaŭ demandojn rilate Akademion de Esperanto, kies membro li estas de pli ol dudek jaroj.
La komencaj aktualaĵoj koncernas favoran starpunkton de G7 por helpi al Brazilo kontraŭbatali incendiojn en Amazonio, pri ioma malkresko de fumantoj en Pollando. La sciencbultena temo traktas apartajn proprecojn de la pola sekigita mielo.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj ĉe nia paĝo post la alklako de la trabetoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. La interparolo kun prof. Jouko Lindstedt estas krome aŭskultebla eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.
La programinformon akompanas interreta foto rilata al la sciencbultena temo pri sekigita mielo produktita de polaj sciencistoj.
La elsendo troviĝos ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D