Ludu

La 830-a E_elsendo el la 22.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefaj informoj komence de la elsendo estas la registro de Esperanto kiel nemateria kulturheredaĵo en Kroatio. La agnoska distingo de esperantisto Jakub Szapiro (Jakobo Ŝapiro) 1897-1941 kiel la unua inter 100 aliaj bjalistokanoj plej grave kontribuintaj al evoluo de Bjalistoko dum 100 jaroj post la regajnita suvereneco de Pollando en 1918.
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni interparolas post la ĵusa apero de la reta Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahti.
La kulturkronika informo rilatas al la renovigitaj historiaj instrumentoj de la fama klostro Jasna Góra (Hela Monto) en Częstochowa. La rilata foto aperis en la informo de la 828-a elsendo.
Muzike akompanas nin i.a. bjalistokaj gejunuloj kantantaj pri la nuna Bjalistoko.
La akompana interreta foto de Stanisław Dobrowolski prezentas lin, la prezidanton de Bjalistoka E-Societo Przemysław Wierzbowski kaj lian edzinon Alina kun la omaĝa distingo honorinta la unuan bjalistokanon de la cenjariĝo, esperantiston Jakub Szapiro.
La komencaj aktualaĵoj kaj kulturkronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo.
La elsendo estas aŭskultebla en jutubo pere de la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D