POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Junulara Konsilio ĉe la Muzeo de JP-2 en Wadowice
La intenco de la Muzeo „La Familidomo de Johano Paŭlo la 2-a” en Wadowice estas funkciigi ankorau antaŭ la feria periodo sian Junularan Konsilion. En ĝian konsiston eniros inter 5 kaj 15 personoj elektitaj en konkurso por la dujara periodo. Ĝi kreos por lernantoj de la bazaj kaj superbazaj lernejoj spacon por aktivi en la vivo en la Institucio kaj realan influon je ĝia maniero funkcii. Ĝi estas organo opinikrea kaj konsulta rilate al projektoj adresataj al infanoj kaj gejunuloj. Ĉiu konsilimembro povos senpage uzi la ofertojn de la papa muzeo, kaj krome de la institucioj, en kiuj jam aktivas junularaj kosilioj. La muzeo sian sidejon havas en la brikdomo, en kiu loĝis Wojtyła-familio kaj en kiu en 1920 naskiĝis Karol Wojtyła. La muzeo kreiĝis en 1984 kaj proksimigas la biografion de Karol Wojtyła ekde la naskiĝo ĝis la morto. Post la alikonstruo ĝi estis malfermita al la publiko en 2014. La muzeo estis instalita en la domo, en kiu Karol Wojtyła vivis ĝis la fino de sia gimnazia edukiĝo. Post la abiturienta ekzameno li translokiĝis kun la patro al Krakovo.
El la elsendo 30.05.2024. Legas Milada – 01′ 47″
Copernicus Festival 2024 en Krakovo
Ekde morgaŭ, t.e. la 21-a de majo dum la tuta semajno ĝis dimanĉo en Krakovo (la suda Pollando) disvolviĝas malferma kaj senpaga evento kun sciencpopulariga karaktero, Copernicus Festival. La festivalo organizata de la Fondaĵo Centrum Kopernika, la Jagelona Universitato, semajnrevuo Tygodnik Powszechny kaj ĝia eldonisto, estas la provo enpensiĝi pri la loko de la scienco kaj filozofio en kulturo, iliaj ligoj kun literaturo kaj arto. En la festivala programo okazas prelegoj, diskutoj, koncertoj, ekspozicioj, laborrenkontoj kaj filmprezentoj. La nunjara eldono koncentriĝas pri la ideo „maŝino”, komprenata kiel la instrumento, elemento de biologio kiel ankaŭ kiel evolumotoro de la civilizacio. Estos la okazo alrigardi la evoluon de teknologio kaj krome tion, kion la mataforo de maŝino enportas en nian komprenon de la mondo kaj de ni mem. La organizantoj unuflanke atentigas pri tio, ke homo estas estaĵo varma, mola, sentiva kaj libera, aliflanke ili kontraste prezentas maŝinon kiel produkton malvarman, malmolan, nesentivan kaj determinisman. La ligo de ambaŭ konceptoj ĉe iuj elvokas raviĝon, ĉe aliaj indignon. Ĉu efektive homaj korpoj estas biologiaj maŝinoj, ĉu homoj estas kondamnitaj je vivo inter algoritmoj, kiom nelimigita estos la povo de maŝinoj. Jen iuj el la traktotaj demandoj. Copernicus Festival en Krakovo okazas ekde 2014. La tuta programo, siluetoj de prelegantoj kaj specialaj gastoj estas konsulteblaj ĉe la pollingva paĝo: copernicusfestival.com.
El la elsendo 20.05.2024. Legas Barbara – 02′ 12″
Francaj firmaoj en Pollando
La ĵus pasinta 30-jariĝo de la Franca-Pola Ekonomia Ĉambro estis la okazo por iom alirgardi la francajn investaĵojn en Pollando, kiuj superis jam la valoron de 108 miliardoj da zlotoj. Unu triono de la investita kapitalo venis en la lastaj kvin jaroj, kio ilustras la investan dianamikokreskon. Dank’ al tio la franca partopreno en la eksterlandaj investaĵoj en Pollando egalas al 9 procentoj kaj lokiĝas laŭ ĉi tiu vidpunkto sur la dua loko post Germanio antaŭante i.a. Nederlandon kaj Usonon. Spite onidirojn la investaĵoj ne rilatas ĉefe al komerco, kvankam la nomoj de tiaj komercaj centroj kiel i.a. Auchan, Carrefour aŭ Leroy Merlin videbliĝas ĉiupaŝe. Plej multaj francaj investaĵoj rilatas al industrio – 27 procentoj, informadiko kaj trafiko, transporto kaj loĝistiko – 24 procentoj. La francaj entreprenoj distingiĝas se temas pri enlaborigiteco. Meze ili dungas 500 laborantojn dum se temas pri la tuto de la eksterlandaj firmaoj en Pollano temas pri 300 enlaborigitoj. Preskaŭ du trionoj de la entreprenoj deklaris, ke ili konstante kunlaboras en Pollando kun pli ol 100 lokaj firmoj. Ĉiu kvina taksas, ke la kvanto de iliaj polaj partneroj superas mil subjektojn. La valoro de la komerca interŝanĝo inter Francio kaj Pollando atingis en 2023 25 miliardojn da eŭroj. Samtempe la valoro de la pola eksporto estas pli granda je 8,4 miliardoj da eŭroj. Francio estas por Pollando la tria eksportocelo kaj en 2023 sur la francan merkaton trafis polaj varoj kaj servoj kun la suma valoro de 21 kaj duona miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 20.05.2024. Legas Maciek – 02′ 07″
Nigra abelo denove en Pollando
Nur antaŭnelonge ni informos pri la aperinta en Pollando abelo Colletes hederae, nun venis nova alia novaĵo pri abeloj. Nome sur la polaj herbejoj reaperis „Nigra abelo” – Xylocopa violacea, opiniata kiel formortinta. Ĝi estis registrita en 2002 en la Pola Ruĝa Registro de Animaloj Malaperantaj kaj Minacitaj. „Nigra abelo” estas relative granda insekto, kies korpo longas tri kaj duonan centimetrojn. Ĝi apartenas al la solece vivantaj abelspecioj, kiu plej ofte konstruas siajn nestojn en seka ligno. Eblas ĝin renkonti ekde majo plej ofte sur la floroj de i.a. salvio, latiro, visterio. Xylocopa violacea kalkuliĝas al maloftaj meditereaneaj specioj. Sur la tereno de la nuna Pollando ĝi estis notita nur kelkfoje en la jaroj 1868-1935. Ekde 2005 ĝi estas ĉiam pli ofte renkontebla ne nur en la baseno de Meditereaneo. En Pollando oni konstatis ĝian reaperon sur la tereno de Vroclavo, Oława, Polesie-regiono en la orienta Pollando, en la montoĉeno Okcidentaj Bjeŝĉadoj en Karpatio, en la lokoj Miechów, Włoszczowa, en la suda Pollando. Ekde 2004 la nigra abelo estis ĉirkaŭprenita per plena protekto, ekde 2014 per protekto neplena. En la retejo de la Ĝenerala Direkcio de Naturprotekto krom informoj pri la signifo de abeloj troviĝas ankaŭ pli detalaj informoj kiel aktive aliĝi al ilia protekto lasante por ili putriĝantan aŭ malsekan lignon aŭ kultivante prokime al iliaj nestoj ŝatatajn de ili plantojn.
El la elsendo 20.05.2024. Legas Milada – 02′ 23″
AstraZeneca rezignas pri sia vakcino Vaxzevria
La farmacia gigantulo AstraZeneca la unuan fojon malkaŝis en tribunalaj dokumentoj, ke ĝia kontraŭkovima injekciaĵo “Vaxzevria” povas kaŭzi maloftajn, sed seriozajn flankefikojn kiel sangokoagulaĵojn. Informis pri tio la brita “The Telegraph”. Temas pri TTS, siglo signifanta trombozon kun trombocitopenia sindromo. Temas pri komplika sanstato, kiu kondukas al sangokoagulaĵoj en la cerbaj kaj ventraj sangovojoj kaj ankaŭ al malgrandiĝo de sangoplatetoj.
Laŭ la novaj informoj AstraZeneca komencis nun retiradi sian kontraŭkoviman vakcinon Vaxzevria kaj ĉesigis ĝian produktadon motivante tion per la „troo de la aĉeteblaj, modernigitaj preparaĵoj kontraŭ novaj variantoj de viruso”. En marto 2024 la firmao libervole rezignis pri licenco, ke ĝia vakcino estu distribuata en la Eŭropa Unio.
La varianto Vaxzevria estis allasita al la uzo ĉe personoj pli ol 18-jaraĝaj. Komence la vakcino estis agnoskita kiel relative sekura kaj efika. Ĝiajn negativajn flankefikojn oni konstatis ĉe ĉirkaŭ tri mil personoj je 100 mil vakcinitaj malsanuloj.
El la elsendo 10.05.2024. Legas Milada – 01’45”
Polaj pomoj en Kolombio kaj Ĉilio
En 2023 Pollando eksportis al Kolombio preskaŭ 5 mil tunojn da pomoj kun la valoro de preskaŭ 5 milionoj da dolalroj. Duoble pli ol en 2022. 30-oble pli ol en 2021.
Laŭ ekspertoj tiu kreskanta interesiĝo pri polaj pomoj flanke de Kolombio ligiĝas kun la fakto, ke ĉi tiu lando ne havas konformajn klimatajn kodiĉojn por kultivi pomojn, kiuj bezonan pli moderan klimaton. Kolombio apogas sin je importo de pomoj, ĉefe el Ĉilio. Tamen en Ĉilio oni ne disponas pri teknologio, kiu ebligus konservi pomojn pli ol 8 monatojn. Tial kreskas tie la interesiĝo pri pomoj el Eŭropo. En ambaŭ landoj – Kolombio kaj Ĉilio – oni alte taksas novecajn solvojn kaj aŭtomatigon de procezoj ligitaj kun la pakumado kaj klasado de la fruktoj.
Pasintjare ekster la Union polaj pomoj trafis krome sur la merkatojn de Egiptio, Hinda Unio kaj Kazaĥio.
El la elsendo 10.05.2024. Legas Maciek – 01′ 07″
La 21-a Tutlanda Semajno de Bibliotekoj
Ekde 2004 Societo de Polaj Bibliotekistoj organizas en majo Tutlandan Semajnon de Bibliotekoj. Temas pri kampanjo, kies celo estas popularigi la legadon kaj bibliotekojn. Nunjare ĝi daŭras inter la 8-a kaj la 15-a de majo kaj koncentriĝas pri diversaj agdoj en la publika spaco prezentantaj bibliotekojn kaj ilian funkciadon. Esencan rolon plenumas la legopromociado instiganta personojn, kiuj kutime ne vizitas bibliotekojn, fari tion.
La nunjara devizo de la semajno estas „Biblioteko – loko moda, loko ĝisdata” reliefigas la neceson de la adaptiĝado al la ŝanĝigantaj sociaj bezonoj, konsideradon de novaj fluoj kaj eksperimentadon kun noveca maniero peri konojn kaj kulturon. La nunjaraj agadoj de la semajno celas unuavice la plej junajn legemulojn por kreskigi ilian interesiĝon pri librolegado kaj formi ilian legoapetiton. Ĉiuj ĉi agadoj alportas pozitivajn fruktojn. En la pasinta 2023-a jaro oni notis signifan legovigliĝon post la pandemia periodo, kio speguliĝis en la kreskinta nombro de personoj vizitintaj bibliotekojn. Temas pri personoj, kiuj ĝis tiam ne interesiĝis pri la ekzisto de tiuj kulturcentroj.
La pasintjaran Semajnon, organizitan de la Societo de Polaj Bibliotekistoj partoprenis en la tuta lando ĉirkaŭ unu mil publikaj kaj lernejaj bibliotekoj kaj la eventojn partoprenis kelkcent mil personoj. La societo en sia medio organizas diversajn konkursojn i.a. popularigantaj la plej bonajn bibliotekistajn praktikojn por veki interesiĝon pri librolegado, vastigi konojn kaj informojn pri bibliotekoj. En alia ĉiujara konkurso oni proklamas Bibliotekiston de la Jaro. La societo ĉiujare promocias ankaŭ personojn kies magistraj disertaĵoj rilatis al biblioteka temaro aŭ personojn kiuj eldinis rilatajn publikaĵojn.
El la elsendo 10.05.2024. Legas Milada – 02’51”
Poloj kontraŭ la kaĝa bredado de kortbirdaro
Laŭ la esploroj de firmao Biostat el januaro 2024 pli ol 74 procentoj de poloj negative taksas la kaĝan bredadon de kortbirdaro por akiri konsumajn ovojn, opiniante ke ĝi ne certigas konformajn vivkondiĉojn al la birdoj. Preskaŭ samtiom asertas, ke la bredfirmaoj devas publike informi pri la rezigno kaĝe bredi ovmetajn kokinojn, kaj pli ol 65 procentoj asertas krome, ke en Pollando ekvalidu la malpermeso de kaĝa bredado de kovkokinoj. Laŭ la raporto de la fondaĵo Albert Schweitzer kaj la societo Malfermitaj Bredkaĝoj ovoj el alternativaj bredejoj konsistigas jam preskaŭ unu trionon de pakumitaj konsumovoj. Ĝis la fino de 2023 161 firmaoj kaj vendejretoj devontiĝis rezigni pri la vendado de kaĝbredaj konsumovoj kaj pli ol 40 procentoj jam observas ĉi tiun devontiĝon. Iuj firmaoj kiel distribuanto de majonezo Wielkopolski ekzkluzive uzas ovojn de kokinoj vivantaj libere, la produktanto de ĉokoladetoj Mieszko tutece rezignis pri la uzo de pulvorigita ovoflavo. La decidoj de la firmaoj reale influas en Pollando la bredstrukturon de la konkinoj liverantaj konsumajn ovojn, kio poiome ŝanĝiĝas ekde 10 jaroj. La plej granda procenta kresko koncernas kokinojn bredatajn en ekologia sistemo. Laŭ esploroj de Biostat konsumantoj asertas, ke rezigno pri ovoj akirataj el la kaĝbredaro devas koncerni ankaŭ restoraciojn kaj nutraĵproduktantojn. Preskaŭ 74 procentoj de poloj opinias, ke restoracioj devus liveri informojn pri produktomaniero de ovoj uzitaj por la pretigo de pladoj. 70 procentoj de klientoj preferus nutraĵproduktojn kun apliko de ovoj el alia ol kaĝa ovprodukto, se ekzistuas tiaj informoj.
El la elsendo 30.04.2024. Legas Maciek – 02′ 16″
La konkurso por bazlernejanoj Al la himno
Komenciĝis la aliĝado al la 7-a eldono de la konkurso organizata por la Elementaj Lernejoj „Al la himno”. En la konkurso povas partopreni ankaŭ elementaj lernejoj funkciantaj ĉe la polaj diplomatiaj centroj sur la tereno de la tuta Eŭropo. Al la konkurso oni akceptos tamen nur 150 unuajn sin anoncintajn lernejojn. La konkurso inciatita kaj organizata de la Nacia Kulturcentro konsistas en komunua, unuvoĉa kantplenumo de la ŝtata himno kaj du aliaj himnkarakteraj kantoj (el la listo troviĝanta en la konkursregularo) fare de almenaŭ duono de lernentoj de koncerna lernejo. Ĝia celo estas eduko patriota, historia kaj muzika, krome integriĝo de la lerneja socio kaj kolektiva laboro. La plej bonajn lernejojn kaj instruistojn atendas atrakciaj financaj premioj. En la ses antaŭaj konkurseledonoj partoprenis sume preskaŭ 130 mil lernantoj el pli ol 1300 lernejoj.
El la elsendo 30.04.2024. Legas Milada – 01′ 29″
Pola arbo denove venkis en eŭropa plebiscito
Jam la trian fojon Pollando venkis en la eŭropa konkurso por la Arbo de la Jaro. Ĉi-foje la titolon akiris 200-jara fago el la malnova parko de la botanika ĝardeno de la Vroclava Universitato, difinata kiel Koro de la Ĝardeno. Ĝia majesta aspekto ravas pro eksterordinare bele formita dika trunko, vaste etendiĝanta branĉaro kaj violaj folioj brilantaj en la suradioj. La rezultoj estis anoncitaj dum la unua tago de la printempo en la Eŭropa Parlamento. La pola Koro de la Ĝardeno ricevis 39 mil interretajn voĉojn, preskaŭ je duono pli ol 160-jara Ploranta fago el Francio, kiu okupis la 2-a lokon. Sur la tria loko ektroviĝis la t.n. miljara olivarbo el Sardinio. La konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro estas organizata ekde 2011 laŭ la iniciato de ses eŭropaj fondaĵoj. Komence la projekton partoprenis kvin ŝtatoj, nun temas jam pri dek kvin. La venkinto estas elektata en la interreta plebiscito.
El la elsendo 30.04.2024. Legas Milada – 01′ 32″