POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Pollando en la unua  dudeko da landoj plej signife ekspluatataj

Laŭ la plej nova raporto de Global Financial Integrity Pollando troviĝas en la unua dudeko da landoj plej signife ekspluatataj de eksterlandaj korporacioj. Laŭ la raporto la eksterlandaj firmaoj nelegale elkondukas ĉirkaŭ 90 miliardojn da zlotoj, tio estas ĉirkaŭ 5 procentojn de la Landa Produkto Brutte. Tio ligiĝas ĉefe kun trompoj lige kun la impostoj pro la aldonvaloro, CIT kaj doganoj. Antaŭ Pollando listiĝas i.a. Ĉinio, Rusio, Meksikio, Hinda Unio, Kazaĥio, Urakinio, Irako. La registaro de Beata Szydło ekde la komenco de sia agado lanĉis batalon kontraŭ tiu procedado, kio en la antaŭaj jaroj estis de polaj respondeculoj tolerata. Ĝis nun preskaŭ unu triono de eblaj enspezoj (ĉirkaŭ 100 miliardoj da zlotoj jare) anstataŭ provizi la ŝtatbuĝeton estis transferataj eksterlanden.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Milada – 1’11”

Polaj mebloj eksterlande

Kiel skribas „Puls Biznesu” Pollando estas la kvara en la mondo eksportanto de mebloj vendante siajn produktojn ĉefe en Eŭropo. Laŭ polaj specialistoj la valoro de la pasintjara eksporto superis 36,6 milionojn da zlotoj. Tio signifas, ke ekde komenco de la jardeko ĝi kreskis je pli ol 40 procentoj, ekde la mezo de la 90-aj jaroj naŭoble. En la globskala rangolisto de mebloeksportantoj Pollando disponas pri 6,3-procenta partopreno sur la merkato nur iom cedante antaŭ italoj kaj germanoj, sed antaŭante usonanojn kaj meksikanojn. La ĉefa rolanto sur la meblofara merkato estas Ĉinio.  Por poloj la plej atrakcia estas la usona merkato kaj ankaŭ la arabaj landoj, kie laŭ la kvalito polaj mebloj povas konkurenci kun ĉinoj, laŭ la prezoj kun italoj aŭ germanoj. Konforme al la raporto „Polaj mebloj outlook 2016” en 2015 plej signife, ĉar pli ol 20-procente kreskis la eksporto de polaj mebloj al Rumanio, Slovakio kaj Usono.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Krystyna – 1’17”

Datrevenaj aktualaĵoj_31.08 kaj 01.09.2016

La finaj tagoj de aŭgusto kaj la komencaj de septembro abundis je notindaj datrevenoj. Al ili apartenas la subskribitaj antaŭ 36 jaroj, la 31-an de aŭgusto 1980 en la Gdanska Ŝipfarejo Aŭgustaj Interkompreniĝoj. Ili komence ebligis kreiĝon de la sendependa de la komunistaj aŭtoritatoj legala sindikata organizaĵo, en la sekvo faligon de komunismo kaj la post-Jalta sistemo. Tio alkondukis sekve al gravaj politikaj ŝanĝoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo,  ne ekskludante tiajn eventojn kiel perestrojko kaj faligo de la Berlina Muro. Ĉi lasta kreiĝis kiel unu la sekvoj de la 2-a mondmilito. Hieraŭ, la 1-an de septembro pasis la 77-a datreveno de la eksplodo de ĉi tiu terura evento. La pola prezidento Andrzej Duda difinis ĝin kiel rompon de ĉiaj principoj, perforton de internacia leĝaro, frapon kontraŭ nian landon. Ĝia sekva paŝo estis atako de sovetunia totalismo la 17-an de septembro,  baze de sekreta pakto inter Germanio kaj Sovetunio. La pola defendoministro, Antoni Macierewicz emfazis dum la porokazaj solenaĵoj, ke „ne okazus ĉi tiu plej terura tragedio, se ne la rusa-germana alianco, se ne la pakto Ribbentrop-Mołotow, se ne alianciĝo inter Hitler kaj Stalin. Pri tiu vero Pollando, Eŭropo kaj la mondo devas ĉiam memori”.

El la elsendo 02.09.2016. Legas Krystyna kaj Barbara  – 1’44

Antaŭ neformala kunsido de la Eŭropa Konsilio

Lastvendrede en Varsovio gastis la germana kanceliero Angela Merkel, kie ŝi renkontiĝis kun la gvidantoj de 4 ŝtatoj el la Viŝegrada Grupo. Ili venis al Varsovio laŭ invito de ĉefministro Beata Szydło por ellabori komunan starpunkton prezentotan dum neformala kunsido de la Eŭropa Konsilio, okazonta meze de septembro en Bratislavo. Ĝi estos dediĉita al estonteo de la Unio post la foriro de Britio, migrado kaj al. krizo en la sudaj landoj de la eŭrosfero. Estis prezentita la starpunkto, ke la kontraŭagado kontraŭ la troa enmigrado devas okazi per signifa firmigo de la eksteraj limoj de la Unio kaj ankaŭ pere de grandigita helpo celita al enmigrantoj en la unuaj landoj, en kiuj ne okazas milito, kiujn ili atingos. La 4 landoj de la Viŝgrada Grupo pro terorista minaco kaj neceso garantii sekurecon al propraj loĝantoj decidis, ke ili ne akceptos enmigrantojn el tendaroj de rifuĝintoj en Greklando kaj Italio. Krome iliaopinie 27 landoj-membroj ne povas sole konstati forlason de la Unio fare de Britio, sed devas difini kaŭzojn de tiu paŝo.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Milada – 1’36

La 25-jariĝo de la Vajmara Triangulo

Lastlunde en la 25-a datreveno de la Vajmara Triangulo la ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando, Francio kaj Germanio, Frank-Walter Steinmeier, Witold Waszczykowski kaj Jean Marc Ayrault renkontiĝis en la kastelo Ettersburg proksime al Vajmaro. La temo de ilia renkontiĝo estis la estonteco de la Unio kaj la plej gravaj problemoj ligitaj kun la kunlaboro inter tri ŝtatoj inkluzive de la migrokrizo kaj situacio en la oriento de Eŭropo. La pola ministro i.a. prezentis proponon de pli granda intensigo de la reciproka kunlaboro kadre de la triangula strukturo. Witold Waszczykowski diris i.a. dum la gazetara konferenco, ke „ni volas, ke la Unio estu pli bona, ke ĝi servu al la ŝtatoj-membroj, kiu utiligas ĉiujn instituciojn por helpi homojn, civitanojn kaj ne kontraŭe. Ni ne estas en la Unio por krei utopiojn kaj artefaritajn instituciojn, kiuj nin administras. La institucioj devas al ni helpi. Ili devas garde stari ĉe la eŭropaj traktatoj kaj helpi al la ŝtatoj-membroj”.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Milada  – 1’28

La 77-jariĝo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow

Hodiaŭ, t.e. la 23-an de aŭgusto 2016 pasas la 77-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu esence klarigas la eksplodon kaj elmontras la kaŭzintojn de la 2-a mondmilito. La Pakto,  baze de kiu Hitler kaj Stalin okazigis la dividon de la teritorio de Pollando faciligis al Hitler militistan atakon kontraŭ Pollando en septembro 1939. Stalin dank’ al ĝi ricevis tempon por prepari sin al eventuala milito kontraŭ la Regno. Ambaŭ flankoj devontiĝis sindeteni de ĉiaj perfortoaktoj, agresaj agadoj kaj reciprokaj atakoj. En la sekreta protokolo al la Pakto oni difinis la dividon de influoj en Eŭropo en proksimiĝanta rapidapaŝe militista konflikto. Sovetunio pro sia „neŭtraleco” estis ricevonta pli ol duonon de Pollando, Finnlandon, Latvion, Estonion kaj Besarabion. Laŭ propono de Eŭropa Parlamento ekde la 2008-a jaro la datreveno de la Pakto Ribbentrop-Mołotow estas solenata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Krystyna – 1’19

Varsoviaj abeloj liveras multe da mielo

Varsovio apud aliaj urboj de la okcidenta Eŭropo, kiel Parizo aŭ Berlino bredas abelojn sur kelkaj pluretaĝuloj. La idedoninto kaj ilia bredisto sur la 6-etaĝa hotelo kaj 11-etaĝaj banko kaj oficejo estas Marek Barzyk el la sudorienta Pollando, kiu instalis la unuan ĉefurban abelujon en 2012. Nun temas jam pri 10 abelujoj, kiuj liveras tre bonkvalitan mielon. Rekordo estis notita en 2014, kiam el unu abelujo oni ricevis preskaŭ 100 kilogramojn da mielo. Meze la rikolto egalas al iom pli ol 15 kilogramoj, kaj en specializaj abelujoj oni ricevas 30-35 kilogramojn da mielo. Laŭ la varsovia abelbredisto tiu bonega rikolto en Varsovio estas la rezulto de kvalitaj terenoj, pri kiuj disponas en Varsovio abeloj. Proksime troviĝas 70-hektara Łazienki-parko, botanika ĝardeno, kelkaj aliaj parkoj kaj hobiulaj ĝardenoj de varsovianoj. Relative rapide post la instalo de la unuaj abeluloj estis farita kontrolo de la produktata mielo laŭ la vidpunkto de ĝia kvalito kaj la enhavo de la t.n. pezaj metaloj. La rezultoj surprizis, ĉar la mielo evidentiĝis tre bonkvalita  kun apenaŭa konsisto de pezaj metaloj. Por la urba bredado necesas tamen elekti iom mildajn abelspeciojn kaj konstate ilin monitori. En Pollando krom Varsovio oni bredas abelojn i.a. en tiaj urboj, kiel Poznano kaj Krakovo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Maciek – 1’46”

Poloj ŝatas bonkvalitan kafon

Poloj trinkas ĉiam pli da bonkvalita kafo kaj estas malfermaj je ĉi-rilataj novaĵetoj. Daŭre evoluas la merkato de la kafpreparado, t.e. kafbruligado. Kreiĝas ĉiam pli da novaj tiaj lokoj, kiuj certigas altan kvaliton de la kafograjnoj i.a. el Afriko, el la Centra aŭ Suda Amerikoj. Tiuj minipreparejoj, da kiuj en Pollando estas cento, produktas ĉirkaŭ du tunojn da kafo monate. En la profesia mondo de kafo estas ĉiam pli multaj virinoj.  Anna Oleksak estas la unua en Pollando virino, kiu akiris la ateston Q Arabica Graider. Ĝi konfirmas, ke ŝi kapablas aprezi altkvalitan kafon.  La ekzameno por ĝin akiri rilatas i.a. al la kapablo rekoni la bazajn gustojn, aromojn, kafdifektojn kaj taksi kafokvaliton.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Tomek – 0’54

La solenaĵo de la Ĉielpreno

Tradicie la 15-a de aŭgusto estis festata kiel la religia solenaĵo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. La ĉefaj solenaĵoj en Pollando okazis en Częstochowa, kiun atingis dimanĉe kaj sabate 52 piediraj pilgrimgrupoj, krome 104 biciklistaj. Entute la solenaĵojn partoprenis ĉirkaŭ 100 mil kredantoj. La nunjaraj solenaĵoj estis la okazo por la dankesprimo i.a. pro la Mondaj Tagoj de la Junularo, 1050-a datreveno de la Bapto de Pollando kaj pro la Jaro de Mizerikordo en la Katolika Eklezio. Dum la ĉefa diservo, kiun celebris la metropolitestro de Częstochowa, arĥiepiskopo Wacław Depo pledis por la venko de historia vero en nia lando.

El la elsendo 16.08.2016. Legas Krystyna – 0’50”

Distingo por la registaro de Beata Szydło

Hodiaŭ, la 12-an de aŭgusto la pola registaro de Beata Szydło  ricevis premion de la Eŭropa Konfederacio de Grandaj Familioj (ELFAC) pro elstaraj atingaĵoj en la porfamilia politiko, aparte pro la programo Familio 500+. La premion dum la 8-a Eŭropa Konferenco de Grandaj Familioj en Rigo transprenis la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Elżbieta Rafalska. En sia elpaŝo ŝi i.a. elmontris, ke la celo de la programo estas malgrandigo de la financa ŝarĝo de la familioj, ligita kun la edukado de infanoj kaj instigo al decidoj pri pli grandaj familioj. Tio havas ŝlosilan signifon en la situacio de la maljuniĝanta socio. Elżbieta Rafalska atentigis, ke la plurdimensia subteno de la familioj koncernas krome evoluigon de servoj por infanhavaj familioj, forpermesojn ligitajn kun proteko de infanoj, subtenon por neplenlertuloj kaj iliaj protektantoj kaj agadojn favore al enlaboriga stabileco.

El la elsendo 12.08.2016. Legas Krystyna – 1’16”